Ĉeĥa/Alfabeto

El Vikilibroj

Alfabeto:

a á b c č d ď e é ě f g h c h i í j k l m n ň o ó p r ř s š t ť u ú ů v w x y ý z ž


Prononco:

a) á é í ó ú vokaloj prononcataj pli longe ol la samaj vokaloj sen streketo. La streketo ne signas akcenton, kiu estas ĉiam sur la unua silabo, dum longaj povas esti ankaŭ silaboj senakcentaj. Longeco povas ŝanĝi signifon de vortoj (dráha fervojo, drahá kara, multekosta). y, ý estas elparolataj same kiel i, í (la plej ofta ortogratia stumbligilo de ĉeĥaj infanoj), ů (deveninta de uo) estas prononcata same longe kiel ú: být esti, bít bati, útok atako, dolů malsupren. En la ĉeĥa oftas la diftongo ou = oŭ, en fremdvortoj ankaŭ au = aŭ: mouka faruno; jedou ili veturas; auto aŭto(mobilo); pauza paŭzo. Silaboformaj konsonantoj r, l povas krei silabojn ŝajne sen vokaloj (en la realo ili funkcias kiel veraj vokaloj, kun kiuj ili havas tre similan artikulacion): krk kolo, vlk lupo, mlha [du silaboj: ml-ha] nebulo, brzo [br-zo] baldaŭ.

b) č = ĉ; ch = ĥ; š = ŝ; ž = ĵ; x = ks, kz: ř = rŝ, rĵ (kiel unu sono): čokoláda ĉokolado; chameleon ĥameleono; šakal ŝakalo; žurnál ĵurnalo: experiment eksperimento; exekuce ekzekuto, ekzekucio; kalendář [kalendárŝ] kalendaro; řeka [rĵeka] rivero. Al la voĉaj konsonantoj b d g h v z ž apartenas ankaŭ voĉa prononco de x [kz] kaj de ř [rĵ], al la senvoĉaj konsonantoj p t k ch f s š apartenas ankaŭ senvoĉa prononco de x [ks] kaj de ř [rŝ]. Fine de silaboj eĉ voĉaj konsonantoj estas prononcataj senvoĉe: hrob [hrop] tombo, hrad [hrat] burgo, kruh [kruĥ] cirklo, keř [kerŝ] arbedo. Okazas ankaŭ asimiliĝo kun sekva konsonanto: podchod [potĥot] subpasejo; kdo [gdo] kiu; včera [fĉera] hieraŭ ktp.

c) ď ť ň estas molaj konsonantoj prononcataj proksimume kiel dj, tj. nj, sed ĝi devas ĉiam esti unu sono (kiel ĉe la hispana ñ aŭ franca gn en cognac, d'Artagnan; dum ĉe la malmolaj konsonantoj d, t, n la langopinto nur ektuŝas la suprajn dentojn, ĉe ď, ť, ň ĝi premiĝas al la dentoj pli forte): káď kuvo, lať lato, laň cervino, ňadra mamoj, brusto, ďábel diablo, ťukat frapeti. La moliga signo (‘) ne estas uzata, se sekvas la vokalo i, kiu moligas aŭtomate: di, ti, ni legu ďi, ťi, ňi, diference de dy, ty, ny, kiujn oni prononcas sen moligo. Simile se sekvas la vokalo ě, ĝi transprenas la moligan signon: dě, tě, ně prononcu ďe, ťe, ňe. La silabon oni elparolas mňe: v domě (v domňe] en la domo, měsíc [mňesíc] monato. La ortografio malgraŭ la sama prononco povas distingi diferencajn signifojn: [mňe] min (de mi, pri mi), mně [mňe] al mi. La vokalo ě estas uzata ankaŭ en la silaboj bě pě vě prononcataj bje pje vje: běhat [bjehat] kuradi, opět [opjet] denove, věk [vjek] aĝo. Ankaŭ ili povas distingi signifojn: oběd [objet] tagmanĝo, objet [objet] ĉirkaŭveturi, vědu [vjedu] sciencon, vjedu [vjedu] mi enveturos.

d) La akcento estas ĉiam sur la unua silabo, ne grave, ĉu la silabo estas longa aŭ mallonga. Male, longaj povas esti eĉ senakcentaj silaboj: kamarád kamarado, amiko. Prepozicio kunfandiĝas kun la sekvanta substantivo en unu prononcan blokon kaj tial ĝi transprenas la akcenton: se mnou [legu: semnou] kun mi; na stole [nastole] sur la tablo.