Ĉeĥa/Konjugacio

El Vikilibroj

La konjugacio

Por la slavaj verbaj sistemoj estas tipa aspektisma karakteco kaj tiel nomataj aspekto-duopoj. Preskaŭ por ĉiu verba signifo ekzistas du verboj, el kiuj unu esprimas la agon en ĝia daŭro (aspekto de daŭro), la alia la saman agon en ĝia rezulto (aspekto de rezulto). Ekz. psát/napsat skribi, brát/vzít preni, kupovat/koupit aĉeti, dělat/udělat fari, telefonovat/zatelefonovat telefoni ktp. La verbo de daŭro ne diras, ĉu la ago estas sukcese kaj komplete finita aŭ ne, la verbo de rezulto male emfazas ĝuste la sukcesan kaj kompletan finiĝon de la ago. Ekzemple skribi leteron eblas traduki kiel psát dopis (esti skribanta leteron) aŭ kiel napsat dopis (esti skribinta leteron komplete). Laŭ la ĉeĥa terminologio la verboj de daŭro estas nomataj nedokonová (neperfektivaj), la verboj de rezulto dokonavá (perfektivaj), sed en Esperanto eble pli konvenus la terminoj imperfektaj kaj perfektaj.

Nur la verboj de daŭro havas ĉiujn tri tempojn (preterita, prezenca, futura), dum la verboj de rezulto ne havas la prezencon, ĉar kio ĝuste nun okazas, tio ankoraŭ ne havas rezulton. Komplete ambaŭ verboj donas kvin tempojn: imperfektan preteriton, perfektan preteriton, imperfektan prezencon, imperfektan futuron kaj perfektan futuron.

La sistemon riĉigas ankoraŭ prefiksoj kaj sufiksoj: psávat skribadi, ofte skribi; psávávat tre ofte skribadi; dopsat finskribi; dopisovat finskribadi; dopisovávat tre ofte finskribadi ktp.

La ĉeĥaj infinitivoj finiĝas per -t (koupit aĉeti), escepte per -ci (péci baki). Ĉe konjugaciado ekzistas por ĉiu persono aparta formo, tial preskaŭ ne estas uzataj personaj pronomoj: jsem mi estas, jsi vi (ci) estas, je li/ŝi/ĝi estas, jsme ni estas, jste vi estas, jsou ili estas.

La prezencaj formoj estas simplaj, ne kunmetitaj (píšu mi skribas), sed ekzistas 5 klasoj de konjugaciado.

La preterito havas formon kompleksan, kiu konsistas el prezenco de la neregula helpverbo být (esti) kaj el tiel nomata preterita participo, kiu havas formojn viran (psal li skribis), inan (psala ŝi skribis), neŭtran (psalo ĝi skribis) kaj pluralajn (psali viroj skribis, psaly inoj skribis, psala neŭtroj skribis). Ekz. psal jsem mi estis skribanta (daŭro), napsal jsem mi estas skribinta (rezulto).

La futuro de perfektivaj verboj de rezulto havas formojn simplajn, fakte prezencajn en funkcio de futuro (napíšu mi komplete skribos). La futuro de neperfektivaj verboj de daŭro havas formojn kompleksajn, konsistantajn el futuro de la neregula helpverbo být (esti) kaj el infinitivo de la ĉefa verbo (budu psát mi skcibos, mi estos skribanta).

La kondicionalo konsistas el la preterita participo kaj kondicionala formo de la helpverbo být (psal bych mi estus skribanta, napsal bych mi estus skribinta).

La volitivo estas uzata ĉe dua persono de ambaŭ nombroj kaj ĉe la unua persono plurala: piš! (ci) skribu! pišme! ni skribu! pište! (vi) skribu! napiš! napište! skribu (ĝisfine)! napišme! ni skribu (ĝis fine)! Ĉe aliaj personoj la ordono aŭ deziro estas esprimata per adverbo kun la prezenco: ať píšu mi skribu, ať napíšou ili skribu (ĝisfine).

La participoj aktivaj estas praktike uzataj nur de verboj neperfektivaj kaj sole antaŭ substantivoj (píšící chlapec skribanta knabo). La aktivaj participoj perfektaj (diferencaj de la preteritaj!) aperas nur en malnova literaturo kaj nun estas sentataj kiel arkaikaj (napsavší chlapec skribinta knabo). En kompleksaj verbaj formoj kun la helpverbo být oni uzas la pasivajn participojn. De la neperfektivaj verboj formiĝas la tiel nomataj estantaj pasivaj participoj, de la verboj perfektivaj la estintaj pasivaj participoj. Ekzemploj: dopis byl psán la letero estis skribata, dopis byl napsán la letero estis skribita.

La gerundioj ekzistas, sed sentate arkaikaj, ili ne estas praktike uzataj. Ili havas tri formojn: viran, komunan inan kaj neŭtran, komunan pluralan (píše, píšíc, píšíce skribante; napsav, napsavší, napsavše skribinte).

La negativon kreas la prefikso ne-: nejsem mi ne estas, nepíšu mi ne skribas, nepiš! ne skribu! En ĉeĥa frazo ĉiuj negacieblaj vortoj havas negacian formon: nikdy nikomu nic neřeknu neniam mi ion diros al iu (laŭvorte: neniam al neniu nenion mi ne diros). Ĉe du verboj du negacioj rezultigas pozitivon: nemohu nepřijít mi ne povas ne veni ( = mi devas veni).