En Hispanujo
El Vikilibroj
VIII.
En Hispanujo
- Reĝo Manuelo la Granda decidis.
- Magalhaes forlasis Portugalujon kaj foriris en Hispanujon. Ĝi estas ankaŭ la lando de marnavigantoj kaj eble tie li povos realigi sian grandan revon. Ĥristobal de Haro kaj Ruy Faleiro venos tien post li, nur kiam ili aranĝos diversajn aferojn en Portugalujo.
- Komerca trafiko de Hispanujo koncentriĝis en domo de Hinda ofico en Sevillo. Ĝi estis potenca domo. Ĉiu, kiu interesiĝis pri transmara komercado aŭ pri marvojaĝoj malproksimen, serĉis la vojon al ĝi. Kapitanoj kaj admiraloj alportadis tien siajn informojn pri la plej novaj spertoj. Komercistoj faris en ĝi kontraktojn. Reĝaj oficistoj inspektis, ke ĉiu komerca entrepreno signifu profiton ankaŭ por trezorejo de la reĝo. Kaj marnavigantoj, kiuj intencis malkovri novajn landojn, klopodis ravi la oficistojn de la Hinda oficko per siaj proponoj.
- Tiun matenon, kiun eniris Fernao en la Hindan oficion, kvazaŭ ŝiriĝus la sako kun la malkovrintoj. Iliaj planoj estis plej parte fantaziaj kaj nerealigeblaj. Kiam Magalhaes diris, ke li venas ankaŭ kun la malkovra ideo, oficisto klakfrapis manojn kaj malespere vokis:
- "Seňoro, mi petas, lasu nin jam trankvilaj kun tiaj fiaskproponoj!"
- Fernao estis afliktita, sed li ne intencis cedi.
- "Sed mia plano estas tute nova, sinjoro -"
- "Mi scias!" kriis la oficisto. "Tute nova, bela, facile realigebla! Vi malkovros novajn landojn. Hispamujo ege profitos, ĉio marŝos glate, sen peno, neniu risko ekzistas! Nur doni al vi ŝipojn kaj ŝipanaron, vi jam aranĝos ĉion - seňoro, tiel vi parolas ĉiuj, precize tiel, unu kiel la alia! Lasu nin trankvilaj!"
- Magalhaes malsereniĝis. Li ne intencis malkaŝi sian tutan planon. Li volis nur sondi, kia sinteno ekzistas ĉi tie rilate al la malkovraj naĝvojoj - sed ĉi tiu bonvenigo malbonhumorigis kaj incitis lin.
- Tedigita li eliris.
- Se li povus penetri al la direktoro de la Hinda ofico! Tiu certe rigardus lian ideon tute alimaniere ol tia suboficisto en akcepta kancelario! Sed kiamanire ekinterrilati kun li? Fernao estas ĉi tie fremda kaj nekonata, li ne havas influajn amikojn kaj neniun, kiu pripetus por li ...
- Li staris antaŭ Hinda ofico profunde enpensita. Subite li aŭdis ĝojan vokon:
- "Fernao!"
- Surprizita li levis kapon.
- Antaŭ li staris altstatura, ĉirkaŭ kvindekjara viro kaj amike ridetis.
- Pensoj de Magalhaes haltiĝis. Poste ili subite transsaltis kelkajn jarojn kaj milojn da mejloj kaj Fernao vidis sin en Hindujo. Li ŝipveturas el Malakka, por la unuan fojon kiel komandanto de la ŝipo. Li havas ŝipgvidiston, al kiu egalan oni ne trovas tiel facile. Fortstatura, rutina, preciza. En batalo evidentiĝis, ke li estis ankaŭ agpreta kaj kuraĝa. Li estis Hispano kaj nomiĝis Diego Barbosa.
- "Diego!"
- Malnovaj konatoj ĉirkaŭbrakis sin reciproke.
- "De kie vi venas, amiko?" demandis mirigita Barbosa. "Mi jam kelkfoje demandis pri vi, sed vi kvazaŭ malaperis de sur la tero!"
- "Mi havis ian traktadon ĉe Hinda ofico," respondis Fernao eviteme.
- "Kaj ĉu vi estas jam ie loĝigita?"
- "Jes. En la gastejo Apud la ora cigno."
- "Nu, vi estas ŝercemulo! Vi havas ĉi tie malnovan kamaradon el Hindujo kaj vi loĝas en la gastejo. Ĉu por mi ne estus hontinde?"
- Kaj Diego amike manfrapis lin sur la ŝultron.
- "Kiel mi povis scii, ke vi jam ne estas en Hindujo? Kaj kiam vi fakte foriris?"
- "Baldaŭ post vi. Dum la tempo, kiam nin komandis Almeida, mi troviĝis en mia medio. Sed kiam komencis komandi Albukerk, mi estis baldaŭ sata de ĉio."
- "Kaj nun?"
- "Mi estas administranto de la reĝa palaco."
- "Do el ŝipgvidisto la guvernero? Mi gratulas!"
- "Dankon, Fernao," ridetis kontenta Barbosa. "Ĝi estas bona posteno, komforta kaj profita. Sed venas momentoj, kiam mi plej volonte forlasus ĉion kaj forkurus al la maro. Se salaj vaporaĵoj de la oceanoj trapenetris la homon, li estas jam por ĉiam perdita. Estas feliĉo, ke almenaŭ Duarto scipovas rakonti al mi pri Hindujo kaj pri tiuj landoj, kie ni vagadis."
- "Duarte?"
- "Li estas mia filo. Antaŭ nelonge li revenis el pli longa vojaĝo en Hinda oceano - sed kion mi ĉi tie rakontos. De hodiaŭ vi estas mia gasto. Ni transportos viajn valizojn kaj vi loĝos ĉe ni."
- "Sed kiel mi povus ĝeni vin?" rezistis Fernao.
- "Kia ĝeno? Vi eĉ ne scias, kiel feliĉa mi estas, ke mi vin denove vidas! Ni almenaŭ laŭplaĉe debatos. Ni ja havas kion rememorigi, ĉu ne?"
- Kaj ili rememoris ...
- Fernao tuj sentis sin en la domo de Barbona hejmece. Meriton pri tio havis Diego, kiu havis je Magalhaes la plej belajn rememorojn. Ankaŭ Duarto klopodis atingi la samon, ĉar li jam antaŭ longa tempo aŭdis pri la aŭdaca kapitano. Sed plej granda merito pri tio apartenis al Beatrice, filino de Barbosa. Ŝia zorgema mano scipovis elsorĉi admirinde mildan atmosferon, kian Fernao ne sentis de sia infanaĝo.
- Vespere ili sidadis sur la teraso. Kiam estis jam malvarme, ili foriris en ĉambron kaj rakontis. Malnovaj amikoj revivigis komunajn marveturojn. Duarto kompletigis iliajn sciojn per plej novaj ekkonoj. Beatrice brodis kaj kun intereso aŭskultis. Ŝia rigardo ofte leviĝis kaj ĝi ĉiam renkontis rigardon de Fernao.
- En familio da Barbosa baldaŭ degelis singardo, kiun vidigis Magalhaes dum la unua renkonto kun Diego antaŭ Hinda ofico.
- Unu vesperon, kiam humoro estis precipe kora kaj amika, Magalhaes komencis paroli pri sia plano. Kia estis lia ĝojo, kiam anstataŭ duboj kaj malkonfido lia ideo vekis veran entuziasmon!
- Tiam ili revenis ĉiu en nian ĉambron en malfrua nokto. Antaŭ adiaŭo diris Diego!
- "Mi ĉiam diris al vi, infanoj, ke Magalhaes estas brarulo. Hodiaŭ vi vidas, ke mi ne troigis. Kaj mi garantias al vi, ke li efktivigos sian planon. Kun la Hinda ofico mi parolos."
- Barbosa plenumis sian promeson. Tuj sekvantan tagon li invitis al si Arandon, unu el plej influaj oficistoj en Hinda ofico.
- Magalhaes informis lin pri sia plano, kiun li jam bone pripensis kun ĉiuj detaloj.
- Kiam li finis sian raporton, diris Arando trankvile:
- "Ĉi tiun planon mi jam konas."
- "De kie?" demandis rapide Magalhaes.
- "Al nia ofico prezentis ĝin maristo Gomez."
- La sciigo konsternigis ĉiujn.
- Nur post kelkaj momentoj Aranda aldonis:
- "Sed Gomez ne sukcesis kun ĝi."
- "Kial?" demandis Fernao kun korpremo.
- "Ĉar ni opinias, ke li ne taŭgas por ĝia efektivigo. Kaj ni ne kredas, ke lia plano meritus seriozan pripenson. Ĉio estas konstruita sur la sablo. Kaj ni aranĝas nur tiajn entreprenojn, kiaj ne povas malsukcesi."
- "Do Gomezon vi rifuzis?" demandis Barbosa.
- "Jes. Sed li ne ĉesis ĝeni kun tio. Li havas ĉe ni iajn konatojn kaj li ĉiam esperas, ke li sukcesos efektivigi sian frenezan ideon."
- Magalhaes estis emociita. Lia plano entis minacata! Iu Gomez provas ricevis permeson por naĝvreturo! Sed Fernao ne cedos!
- Li bone konis siajn kapablojn. Li scipovis taksi, kion li rajtas kuraĝi kaj kion li povas atingi. Li konis siajn necedemon, harditecon, persistemon kaj feran volon. Kaj tamen li mem estis surprizita per fanatike insista tono de sia parolo, kiam li komencis argumenti al Aranda, ke tiu tuta afero ne estas sensencaĵo, sed entrepreno realigebla.
- Ju pli longe li parolis, des pli multe li entuziasmiĝis. Kvazaŭ li antaŭsentus, ke ĉi tiuj momentoj povas decidi pri ĉio. Li parolis ne nur per la buŝo, sed ankaŭ per la manoj, per la okuloj, li parolis kaj konvinkigis per ĉiuj muskoloj kaj nervoj de sia korpo. Li vidis, ke iu malproksima ekprenas lian ideon. Li luktegis kun li.
- La familio de Barbosa rigardis al Fernao kun sincera admiro. Ne, tian ili ankoraŭ na vidis lin! Kia kredo kaj kiom da fortoj radias el lia tuta estaĵo! Kia vulkano estas kaŝita en lia koro, se ĝi scipovas malkatenigi tian uraganon!
- Aranda oponis. Li eldiris novajn kaj novajn dubojn kaj ne kaŝis sian malfidon. Sed Fernao saltia je ĉiu kontraŭdiro kiel leono kaj nuligis ĝin pli frue, ol ĝi estis tute eldirita.
- La altranga oficisto el Hinda ofico havis sufiĉe da okazoj por ekkoni karakterojn de homoj. Lian oficejon trairis ĉiujare centoj kaj centoj da homoj, kiuj havis plej diversajn okupojn, inklinojn, pasiojn kaj kapablojn. Dum longaj jaroj li akiris tiajn spertojn, ke al li sufiĉis paroli kun fremda vizitanto nur kelkajn vortojn kaj li jam sciis, kiu staras antaŭ li.
- Kiam li aŭdis Fernaon, li ekkonis, ke ĉi tiu viro scipovas iri senŝancele al starigita celo. Kaj se li asertas, ke li atingos Molukkojn veturante okcidenten, li certe tion sukcesos. Malgraŭ tio li senĉese donis demandojn plenajn de duboj kaj insidoj. Sed per tio li volis jam nur elprovi la memfidon de Fernao, lian firmecon kaj certecon.
- Neniu el ĉeestantoj rimarkis la ŝanĝon, kiu okazis kun Aranda en la daŭro de vespero. Ekstere li estis ĉiam dubema, malkonfidema, rifuzema. Pro tio des pli multe surprizis frazo, kiun li diris forirante:
- "Mi estos feliĉa, seňoro Magalhaes, se vi sukcesos kun via plano. Kio min koncernas, mi faros ĉion, ke vi estu akceptita en aŭdienco ĉa Lia reĝa Moŝto."
- Intertempe alveturis en Sevillon Ruy Faleiro. Li vekis tie multe da atento per siaj instruiteco, antaŭdiro de estonteco kaj disputemo.
- Semajnoj pasis. Maltrankvilaj semajnoj, plenaj de malpacienca atendado je venontaj okazontaĵoj.
- Aranda agis.
- Ne estis facile prepari por nekonata homo el fremda lando la vojeton al la reĝo. Aranda parolis, konvinkigis. Li iradis de unu altrangulo al la alia. Ili ĉirkaŭis junan reĝon kiel severa gvardio. Ili volis scii detalojn pri Magalhaes. Kiam li foriris el Portugalujo? Kian postenon li tie okupis? Kial li foriris? Kiaj estas liaj planoj? Kiu garantias honestecon de liaj intencoj?
- "Mi kaj Diego Barbosa," respondis senhezite Aranda.
- Ĉi tiuj traktadoj okazis en Valladolido, kie ĵus troviĝis la reĝa kortego. Kun Aranda alveturis tien ankaŭ Magalhaes, Barbosa kaj Faleiro. Nur Haro mankis. Ĉu li rezignis partopreni la projektatan marveturon?
- Unu tagon Aranda venis kun radianta vizaĝo kaj komunikis, ke morgaŭ ili estos akceptitaj de Lia reĝa Moŝto Karolo.
- Fernao preskaŭ ne dormis pro emocio kaj almenaŭ krepuskiĝis, li ellitiĝis. Hodiaŭ oni definitive decidos pri ĉio! Portugalujo estas por li fermita. Se li ne sukcesos ankaŭ en Hispanujo, li devos por ĉiam adiaŭi sian revon. Komercisto Haro ja menciis, ke lia merkatora asocio provus aranĝi la ekspedicion sola, se estus necese. Sed kie estas Haro? Cetere ankaŭ en tiu kazo, se li ĉeestus, la afero estus nerealigebla. Hispanujo kaj Portugalujo estas du solaj potencoj, kiuj hodiaŭ regas vastajn oceanojn. Kiamaniere povus entrudiĝi inter ilin iu alia? Ĉiuj korvetoj estus mergiĝitaj, apenaŭ ili elnaĝus sur vastan oceanon.
- Kia estos fino de ĉi tiu aŭdienco? Ĉu la reĝo Karolo estos pli konvinkebla ol Manuelo la Granda?
- Kun batantaj koroj eniris Fernao Magalhaes kaj Ruy Faleiro en halon de la kastelo.
- Tuj sur ĝia sojlo atendis ilin granda surprizo.
- "Kia ĝojo, ke vi fine venas!" bonvenigis ilin konata voĉo. Mi atendas vin minimume unu horon!"
- Ĥristobalo de Haro!
- "Kiamaniera vi venis ĉi tien?" demandis Farnao, kiam ili salutis unu la alian.
- "Ĉu vi eble ne kredis, ke mi lasos vin senhelpaj en la decida momento? Mi havas ĉi tie konatojn, kiuj regule informis min, kiel progresis nia afero. Kiam ŝajnis al mi, ke ĉio maturiĝis, mi ekvojaĝis."
- Ne estis tempo por longe interparoli. La ceremoniulo malfermis la pordon kaj per plialtigita voĉo komunikis, ke la reĝo atendas la gastojn.
- La unua paŝis Magalhaes. Liaj kunuloj tiamaniere malkaŝis, ke li estas spirita kapo de la tuta entrepreno.
- Fernao vidis jam kelkfoje aŭdiencon ĉe la reĝa kortego. Sed ĉifoje li restis tamen iomete en embarasoj. La akcepta salono estis plena da homoj. Plejparte ili estis anoj de la reĝa sekvantaro al Nederlando, kie estis la nuna regnestro de Hispanujo edukita. Regni en ĉi tiu lando li komencis nur antaŭ nelonge, tial li tute ne konas hispanan lingvon. Dum la aŭdienco interpretos favorulo de Karlo Ĥevr; li tiom influas sian regnestron, ke li estas ĉi tie ĝenerale nomata "alter rex" (dua reĝo). Apud li staras edukisto de reĝo Hadriano, kiu estas nun episkopo en Tortosa. Kaj krom multaj aliaj nederlandaj konsilantoj troviĝas ĉi tie ankaŭ hispanaj korteganoj, scienculoj, fakuloj por maraj problemoj, altrangaj oficistoj.
- Ĉu antaŭ ĉiuj devos Magalhaes detale klarigi sian planon? Jes, Fernao, kaj ne nur detale klarigi! Vi devos lukti pri ĝi! Se vi volas konvinki la reĝon kaj lian sekvantaron, vi devos superi vin mem. Ĉar dume vi atendis en velladolida gastejo je akcepto apud kortego, via plano fariĝis ĉi tie objekto de akra luktado. Ĝi ŝanĝis vivon en la kastelo en nevidatan torenton. Plejparte ĝi estis rifuzata kiel stulta kaj nerealigebla. Nur kelkaj homoj aprobis ĝin. Ili estis amikoj de Aranda.
- La reĝo ne estis decidita. Li nur ekinteresiĝis. Kaj ĝuste pro tiuj diferencoj en la opinioj oni invitis vin. Vi mem devos informi ilin pri via projekto. Vi devos konvinkigi ilin. Ĉu vi estas preparita por tio? Ĉu vi scipovos venki ĉi tiun lastan, sed plej grandan malhelpaĵon?
- Fernao ĉirkaŭrigardis la ĉeestantaron en la salono kaj komprenis ĉion. Li subpremis ĉiujn embarasojn kaj per trankvila voĉo, el kiu spiris forto kaj certeco, parolis pri sia vojaĝo el "traveturejo".
- Reĝo kaj lia sekvantaro atente aŭskultis.
- "Se Via reĝa Moŝto disponigos al mi ŝipojn kaj ŝipanaron, mi malkovros vetureblon tra amerika kontinento kaj mi atingos Molukkojn veturante okcidenten. Hispanujo estus per ĉi tiu vojaĝo centfoje rekompencita, ĉar patrujo de spicoj kuŝas sur via duono de la mondo," finis sian ampleksan parolon Fernao.
- La reĝo silentis.
- Sed lia sekvantaro superŝutis Magalhaeson per demandoj.
- Fernao respondis ĉion tuj, serioze, konvinkinflue. Ĉiun reziston li rompis per siaj argumentoj. La sekvantaro komencis favore rigardi lian projekton.
- Kaj la reĝo?
- La reĝo senĉese silentis. Fernao, ankaŭ se li respondis al la korteganoj kaj fakuloj, pensis pri la regnestro. Kion intencas ĉi tiu juna, deksepjara reĝo? Ĉu li estas influata de sia sekvantaro ĝis tiu grado, ke li ne kuraĝas malkaŝi sian opinion, eldiri la decidan vorton? Estas malfacile diri tion. Lia rigardo vagas de sur sekvantaro al triumvirato, de nur triumvirato al sekvantaro.
- Li silentas kaj - kalkulas.
- Li taksas altecon de elspezoj por tia ekspedicio en transmarajn landojn. Ĝi kostos milionojn da maravedoj. Sed kiomfoje ili povos esti al li redonataj, se Magalhaes sukcesos! Karolo bezonas monon pli urĝe ol salon. Lia regno estas la plej potenca el ĉiuj eŭropaj ŝtatoj. Li regas Habsburgajn landojn en Germanujo, estas estro de duklando Burgunda, li heredis Nederlandon, Hispanujon, regnon de Neapolo kaj senfinajn teritoriojn an Ameriko. Ne senkaŭze oni diras, ke super lia regno la suno ne subiras. Sed por firme regi ĉi tiujn mondspacojn, li bezonas oron. Multe da oro. Ĝis kiam mortos lia avo Maksmiliano I., Karolo intencas fariĝi kandidato por la titolo de imperiestro. Se li volas sukcesi en tio, li devos subaĉeti kurfirstojn. Alie ili povus elekti lian rivalon francan reĝon Franciskon I. La monon por subaĉeto - kaj ĝi kostos almenaŭ cent milojn da maravedoj! - li devos pruntepreni de Fuggeroj, ĉar hispanaj kortesoj rifuzas pagi plialtigitajn impostojn. Pro tio estas inter ili kaj la reĝo sufokiga streĉo. Sed kiam venos lia momento, li repagos al la kortesoj! Ili ekkonos lian malmolan manpugnon! Li subigos ilin, disĵetos, pulvorigos! Li Kreos armeon - - - sed la dungitaj soldatoj kostas multe da mono. La reĝa trezorejo estas preskaŭ malplena. La himnoj de Kristoforo Kolumbo pri trovlokoj de oro en malkovritaj landoj montriĝis trograndigitaj. Sed - ĉu la spico ne estas same multekosta kiel oro? Kaj se Magalhaes malkovros la okcidentan vojon el Molukkoj kaj lia veturo pruvos, ke la patrujo de spicoj kuŝas sur la hispana mondduono - ĉu tio ne estos fonto de kapturniĝaj enspezoj?
- La reĝo pensas pri oro, spico kaj pri - kortesoj. Li konsideras, taksas, valorigas, kalkulas. Kaj li silentas.
- "Kaj se vi dumvoje erarveturus kaj troviĝus en portugalaj akvoj?" aŭdiĝis unu el korteganoj, kiu kun eksterordinara obstino senĉese demandis por konfuzi Magalhaeson. "Portugaloj estus rajtigitaj subakvigi niajn ŝipojn - kaj ni absolute ne povus protesti."
- En tiu ĉi momento intermetis sin Faleiro:
- "Nenio simila povas okazi al ni, sinjoroj," li diris memkonfide.
- "Vojerari sur la maro? Kaj krom tio en nekonataj akvoj?" vortatakis lin maljuna admiralo. "Seňoro, pardonu al mi mian sincerecon, sed ĉi tion povas diri nur nefakulo! Kiomfoje perdis vojon eĉ la plej famaj marnavigantoj!"
- "Jes, ili perdis vojon!" ekflamis Faleiro, kiu jam sentis sin ĝenata per tio, ke li devis tiel longe silenti. "Sed kial ili perdis vojon, sinjoroj? Ĉar ili ne konis mian formulon!"
- "Kian?"
- "Matematikan!"
- "Parolu pli precize, sinjoro!"
- "Ĝi estas formulo, kiu ebligas al mi determini kiam ajn precizan pozicion de la ŝipo kaj per tio eviti la vojeraron. Ĝi estas mia eltrovo kaj provizore ankaŭ sekreto," diris kun triumfa rido la astronomo.
- Korteganoj kaj fakuloj interŝanĝis signifoplenajn rigardojn. Se ili akceptus proponon de Magalhaes, ili akirus samtempe ankaŭ eltrovon de la astronomo!
- Ili rigardis la junan reĝon. Kion diras al tio Lia Moŝto?
- Sed la reĝo lasis ilin paroli kaj silentis plu.
- Haro sentis, ke la sekvantaro ekŝancelis. Pro tio li tuj aldonis prete:
- "Se eble devus kaŭzi iajn malhelpaĵojn financaj problemoj, nia komerca asocio povus kontribui por granda komandito por kovri la elspezojn."
- En tiu momento ekparolis la reĝo. Ĥevr lerte tradukis.
- "Mi dankas vin, sinjoro Haro, pro via oferto. Mi kredas, ke ĝi ne estos bezona."
- Ĉiuj retenis spiron pro streĉa etento.
- Haro momente perdis maskon de ĝentila, oferema kaj neprofitema bonfaranto. Lia vizaĝo subite paliĝis, la trajtoj rigidiĝis, lipoj dense kunfermiĝis. La bonkora esprimo de liaj okuloj, per kiu li tiom majstre kaŝis siajn profitemajn planojn, subite malaperis. Lia rigardo havis en si ion rabobestan. Kion signifas vortoj de la reĝo? Ĉu li akceptis proponon de Magalhaes kaj volas kovri ĉiujn elspezojn el la ŝtata trezorejo? Aŭ ĉu li decidiĝis rifuzi la planon?
- "Mi dankas ankaŭ vin, sinjoro Faleiro, pro la sciigo pri via eltrovaĵo. Mi estas konvinkita, ke kapitano Magalhaes ne vojerarus eĉ en tiu kazo, se via formulo ne ekzistus."
- La koro de Fernao ekbategis. Ĉu tio signifas antaŭpromeson?
- "Sed ĉefe kaj plej multe mi dankas al vi, sinjoro Magalhaes. Mi dankas al vi pro tio, ke vi volas doni en miajn servojn ĉiujn viajn spertojn, vian fidon, vian aŭdacon, vian pionirecon. Via plano - "
- Fernao devis kolekti ĉiujn siajn fortojn, por teni sin sur la piedoj. Senvole li kaptis sian gorĝon, ĉar io sufokis lin -
- Via plano plaĉas al mi. Mi kredas, ke la ekspedicio atingos sian celon. Mi disponigos por vi sufiĉan nombron da ŝipoj kaj vi ricevos tiom da maristoj, kiom da ili vi bezonos."
- Fernao senkonscie faris paŝon antaŭen al la reĝo.
- "Via Moŝto - " li volis ion diri, sed la vortoj restis en la gorĝo.
- "Kapitanoj de ceteraj ŝipoj estos suordigitaj al vi," daŭrigis la reĝo. "Mi nomas vin admiralo de la ekspedicio."
- La salono ekmurmuris.
- Ĉiuj ariĝis ĉirkaŭ Magalhaes por gratuli al li.
- Sed Fernao ne vidis kaj ne aŭdis ilin.
- Kiel narkotita li rigardis la junan reĝon, la junulon, kiu en kelkaj sekundoj decidis pri lia revo.
- Li liberiĝis el la rondo de gratulantoj kaj iris al la reĝo. Vivo instruis Fernaon esti hardita. Li scipovis kiel viro toleri maljustaĵojn, humiligon, batojn kaj li ne sciis, kio estas larmoj.
- Sed ĉi tie subite falis en lian vojon feliĉo. Li estis konfuzita per ĝia senmezurebla kvanto. Liaj okuloj malsekiĝis.
- "Via reĝa Moŝto," li denove provis esprimi iel dankemon, kiu plenigis lian internon. Sed li estis tiom kortuŝita, ke li diris nur kvar vortojn:
- "Mi dankas al vi."
- Poste li rapide kliniĝis kaj kisis manon de la reĝo.

