Esperantaj literoj en la komputilo

El Vikilibroj

Tiu ĉi paĝo klopodas doni klarigojn kaj aktualajn kaj funkciantajn solvojn (instrukciojn) por ĉiuj situacioj kaj ĉiuj medioj, en kiuj la uzanto povas renkonti problemojn pri reprezentado, tajpado aŭ aperigado de Esperantaj literoj en la komputilo. La esperantistoj tra la tempo kaj kune kun la evoluo de la teknologioj kreis multajn diversajn solvojn, kaj kongruante kun la daŭrantaj malfacilaĵoj pri multlingveco en la komputila mondo ĝenerale, ankaŭ ili nur malrapide trovas unuecon. Estas la celo de tiu ĉi paĝo doni al la uzanto laŭeble aktualajn kaj klarajn instrukciojn, por eviti nenecesajn konfuzon, stumbladon, alprenon de eksmodiĝintaj teknikoj aŭ eĉ rekte rezignon pro la perceptata ĥaoseco de la situacio.

Enkonduko[redakti]

La Esperantaj literoj troviĝantaj en la latina alfabeto, kiu jam ekde la 1960-aj jaroj estas uzata kiel baza en la komputila mondo, kutime ne prezentas defion; sed la literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ, kiuj estas pli-malpli specifaj al Esperanto, ne ĉiam estas plene subtenataj de programo aŭ aparato. Similan situacion frontas multaj aliaj lingvoj, kies alfabetoj uzas diakritajn signojn aŭ tute ne estas bazitaj sur la latina alfabeto. Tial kreiĝis multaj transliterumaj sistemoj, inkluzive de tiu por Esperanto kreita jam antaŭ 1905 de L. L. Zamenhof mem (ĉ→ch, ĝ→gh, ĥ→hh, ĵ→jh, ŝ→sh, ŭ→u!) – kiu tamen ne estas idela, ĉar ĝi enkondukas ambiguecon kaj tial ne estas fidinde renversebla, pro kio en la komputila epoko vaste populariĝis ankaŭ la t.n. x-sistemo. Laŭ la Fundamento oni tamen preferu la originalajn literojn, kiam tio eblas: La etendita signaro Latino 3 aperinta en 1988 unue ebligis senperan reprezenton de ĉiuj literoj de Esperanto (kaj aldone la turka kaj la malta lingvoj). Per uzo de rilataj "sudeŭropaj" tiparoj eblis ankaŭ aperigi ilin ĝuste sur la ekrano aŭ en printo, sed kiel malavantaĝo la specifa signaro malhelpis al samtempa uzo de diakritaj literoj de aliaj lingvoj. Plenan liberecon labori kun multlingvaj tekstoj donis nur Unikodo, kies unua versio aperis en 1991 kaj kiu estas ĝenerale konsiderata kiel solvo de la problemo, sed kiu daŭre ankoraŭ ne estas uzata ĉie kaj ĉiam, kaj kelkfoje ĝi estas subtenata nur pere de postfaritaj kaj aparte atentendaj aldonaĵoj. Plian problemon prezentas la komputila klavaro kies nombro de klavoj estas nature limigita, pro kio daŭre necesas por malsamaj lingvoj uzi malsamajn klavarfasonojn kaj multajn signojn eblas atingi nur per speciala klavkombino aŭ per ŝanĝo al alia klavarfasono.

Reprezenti Esperantajn literojn en la komputilo[redakti]

Teorio[redakti]

Instrukcioj[redakti]

Tajpi Esperantajn literojn en la komputilo[redakti]

Teorio[redakti]

Instrukcioj[redakti]

Aperigi Esperantajn literojn en la komputilo[redakti]

Teorio[redakti]

Instrukcioj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Por kunlabore plenigi la paĝon per enhavo, necesos prilabori ia. tiujn ĉi ligilojn: