Enkonduko pri xymatrix/Grupigi elementojn

El Vikilibroj

Estas kelkfoje utile uzi plurajn elementojn kvazaŭ ili estus nur unu aro, kiun oni povas enkadrigi, aŭ el kiu oni povas pafi sagon.

La konkera teĥniko[redakti]

Per la konkera teĥniko, oni kreskigas la teritorion de unu elemento sur la teritorion de aliaj elementoj : la tuto fariĝas unu solan grupon da elementoj, sed la centro de tiu grupo restas la centro de la konkeranta elemento.

La sintakso estas jena : \save konkeranta elemento.konkerita elemento \restore.

La konkerita teritorio estas rektangula : la elementoj sur la komunaj kaj interaj kolumnoj kaj linioj apartenas al la grupo.

Ekzemplo de vertikala grupo, kun kadro :

\xymatrix{
A&\\
B \ar"2,2"&C\\
D&
\save
"1,1"."3,1"
*+[F]\frm{}
\restore
}

Tio aperigas :

Komentoj :

  • "1,1"."3,1" grupigas ĉiujn elementojn ekde la fako sur la unua linio kaj unua kolumno ĝis la tria linio kaj unua kolumno
  • La elemento "1,1" estas la konkeranta elemento : ĝia centro restas la centro de la grupo (vidu la postan ekzemplon)
  • La komandoj \save kaj \restore ebligas enkonduki aferojn en la diagramon, kiuj ne perturbas la strukturon de la tabelo : fakte, la grupo estas speco de ekstertabela objekto
  • \frm{} utilas ĉi tie nur por okupi la lokon de normala {} : sed tiuj {} estas neeblaj, ĉar la grupo de elementoj ne estas mem elemento de la tabelo

Sama ekzemplo kun sago el la centro :

\xymatrix{
A&\\
B&C\\
D&
\save
"1,1"."3,1"
*+[F]\frm{}
\ar"2,2"
\restore
}

Tio aperigas :

La centro de la grupo restas la centro de la konkeranta elemento : la sago estas ja pafita el la centro de la grupo !

Se oni deziras, ke la centro de la grupo estu la "vera centro", ne la centro de la konkeranta elemento, oni devas aldoni !C post la grupiga komando :

\xymatrix{
A&\\
B&C\\
D&
\save
"1,1"."3,1"!C *\frm{\}}
\restore
}

Tio aperigas :

Komentoj :

  • !C movas la referencan punkton de la grupo al la normala centro de la objektoj en xy-pic ; C indikas la centron de la objektaj skatoloj : vidu Sagoj : ŝanĝo de celo
  • Laŭ la manlibro (Xy-pic Reference Manual, p. 25), la komando \frm{} ebligas desegni diversajn krampojn kaj vinkulojn. Jen la eblecoj, kiuj funkcias per la testita instalaĵo (MikTeX 2.4) :
Kodo Rezulto
1 \xymatrix{
A&\\
B&C\\
D&
\save
"1,1"."3,1"!C *\frm{\{}
\restore
}
2 \xymatrix{
A&\\
B&C\\
D&
\save
"1,1"."3,1"!C *\frm{\}}
\restore
}
3 \xymatrix{
&D\\
A&B&C\\
\save
"2,1"."2,3"!C *\frm{^\}}
\restore
}
4 \xymatrix{
A&B&C\\
&D
\save
"1,1"."1,3"!C *\frm{_\}}
\restore
}