Helpo:Ŝablono

El Vikilibroj
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Kio Vikilibroj estas
  3. Kiel kontribui
  4. Ŝablonoj (ĝenerale)
  5. Utilaj ligiloj en Vikilibroj
  6. Lingva angulo
  7. Cetera helpo

Ŝablonoj estas tre utilaj solvoj por plibonigi viki-paĝojn. Ili estas specialaj paĝoj kies enteno povas esti enmetita en aliajn paĝojn.
Ŝablonoj povas akcepti parametrojn kaj enteni kondiĉan kodon, kiu en iuj kazoj povas esti tre komplika.

Ŝablonoj en Vikilibroj[redakti]

La ŝablonoj uzataj en Vikilibroj troviĝas sub kategorio Vikilibroj:Ŝablonoj, ordigitaj ene de 6 ŝablonaroj.

Estas 4 ŝablonaroj por specifaj celoj:
1. Ŝablonaro kategoria: kun ŝablonoj, kiuj estas specifaj por kategorioj,
2. Ŝablonaro libra: kun ŝablonoj, specifaj por libroj,
3. Ŝablonaro uzantopaĝa: kun ŝablonoj, specifaj por uzantopaĝoj kaj
4. Ŝablonaro ĉefpaĝa: kun ŝablonoj, specifaj por la ĉefpaĝo.

Krome estas du ŝablonaroj kun alia karaktero:
5. Ŝablonaro ĝenerala: kun ŝablonoj, uzataj pli ample ol nur por
    kategorioj, libroj, uzantopaĝoj aŭ la ĉefpaĝo kaj
6. Ŝablonaro uzata: inventaro de ĉiuj ŝablonoj, uzataj en Vikilibroj: nun entute 209.

La plej specifaj ŝablonoj troviĝas sub ŝablonaro libra.

La dokumentado de la ŝablonoj troviĝas sub ŝablonaro doka. La dokumentado fariĝas per ŝablono {{dok}}, kiu por dokumentadi iun ŝablonon K utiligas "subpaĝan dokumentadon" K/dokumentado. Por diri alimaniere : ŝablono {{dok}} por prezenti la dokumentadon pri K metas K/dokumentado sur vian ekranon.

Ekzemple, la dokumentado de ŝablono {{-}} troviĝas en sia dokumentado {{-/dokumentado}}. Kiam vi alklakas {{-}}'n la ŝablono {{dok}} por montri la dokumentadon pri {{-}} bildigas {{-/dokumentado}}'n sur vian ekranon.
Tiel iu ŝablono povas havi sian dokumentadon en subpaĝo.

Fine, maljuniĝitaj ŝablonoj troviĝas sub kategorio forigendaĵoj.

Se vi havas demandon pri iu ŝablono, tiam vi povas starigi vian demandon sur la paĝo pri ŝablonbontenado.

Rilato al ŝablonoj en Vikipedio[redakti]

La celo estas ke la ŝablonoj de Vikilibroj similu kiel eble plej multe la ŝablonojn de Vikipedio.
Koncerne la ŝablondokumentadon: en iuj kazoj oni ligilas al la rilata dokumentado en Vikipedio.
Informoj pri vikipediaj ŝablonoj troviĝas sur la paĝo: helpo pri ŝablonoj en Vikipedio.