Hispana/Leciono 1

El Vikilibroj

Hispana / Leciono 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11

漢 ▶ Eo
Ĉi tiu paĝo estas tradukata al Esperanto.

Dialogo 1[redakti]

Du bonaj amikoj –Carmen kaj Roberto– renkontiĝas:

Flaga Hiszpanii
Flaga Hiszpanii
Diálogo ¡Hola!

Carmen: ¡Hola, Roberto! ¿Cómo estás?
Roberto: Yo estoy bien, gracias. Y tú, ¿cómo estás?
Carmen: Estoy bien.
Roberto: ¿Hay algo nuevo para contar?
Carmen: No mucho. ¡Adiós, Roberto!
Roberto: Adiós, hasta mañana.

Aŭdu la dialogon. (139KB)

Vortoj[redakti]

Spanish Flag
Spanish Flag
El vocabulario ¡Hola!

Salutvortoj
  1. hola aŭdu
  2. ¿cómo estás? aŭdu
  3. ¿cómo está? aŭdu
  4. (yo) estoy bien aŭdu
  5. (muchas) gracias aŭdu
  6. de nada aŭdu
  7. y aŭdu
  8. aŭdu
  9. ¿qué pasa? aŭdu
  10. ¿qué tal? aŭdu
  11. ¿qué hay de nuevo? aŭdu
  12. no mucho aŭdu
  13. nada
  14. ¡adiós! aŭdu
  15. ¡hasta mañana! aŭdu
  16. ¡hasta luego! aŭdu
  17. ¡nos vemos!

  1. saluton
  2. kiel vi? (neformale)
  3. kiel vi fartas? (formale)
  4. mi fartas bone
  5. dank(eg)on
  6. ne dankinde
  7. kaj
  8. vi (neformala)
  9. kio okazas?
  10. kiel fartas ĉio?
  11. kio novas?
  12. ne multe
  13. nenio
  14. adiaŭ!
  15. ĝis morgaŭ!
  16. ĝis poste!
  17. ĝis revido!

Dialogo 2[redakti]

Du personoj –Señor González kaj Señora Pérez– renkontas sin unuafoje:

Flaga Hiszpanii
Flaga Hiszpanii
Diálogo ¡Buenos días!

Señor González: Buenos días. ¿Cómo se llama usted?
Señora Pérez: Me llamo Ana Pérez. Y usted, ¿cómo se llama?
Señor González: Soy Luis González. Encantado.
Señora Pérez: Encantada.

Aŭdu la dialogon. aŭdu

Vortoj[redakti]

Spanish Flag
Spanish Flag
El vocabulario ¡buenos días!

bonan tagon!
  1. buenos días aŭdu
  2. buenas tardes aŭdu
  3. buenas noches aŭdu
  4. me llamo... aŭdu
  5. soy... aŭdu
  6. aŭdu
  7. ¿cómo te llamas? aŭdu
  8. usted aŭdu
  9. ¿cómo se llama (usted)? aŭdu
  10. encantado/encantada aŭdu
  11. mucho gusto aŭdu

  1. bonan tagon
  2. bonan vesperon
  3. bonan nokton
  4. mia nomo estas... (litere: mi nomas min...)
  5. mi nomas min...
  6. vi (neformala)
  7. kiel vi nomiĝas? (neformala)
  8. vi (formala)
  9. kiel vi nomiĝas? (neformala)
  10. ĉarmita [pro renkonti vin]
  11. multa ĝuo [estas ekkoni vin]

Ekzerco: Gratulojn

Gramatiko: personaj pronomoj[redakti]

La hispana lingvo havas ses malsamajn tipojn de pronomoj.

Spanish Flag
Spanish Flag
Gramática Los pronombres
Persono Esperanta ekvivalento Hispana ekvivalento
1-a persono de la ununombro (1) mi yo
2-a persono de la ununombro (2) singular vi(neformala), eo:ci (formala) tú, usted (kun eo:akcento) en la vokalo)
3-a persono de la ununombro (3) li, ŝi, ĝi él, ella, ello
1-a persono de la plurnombro (4) ni nosotros, nosotras (ina)
2-a persono de la plurnombro (5) plural vi (neformala); vi (formala) vosotros, vosotras; ustedes
3-a persono de la plurnombro (6) ili ellos, ellas (ina)

Memorindaĵoj:

  • Estas normale en la hispana forigi la pronomojn (t.e. oni maloftege diras yo estoy bien sed plejkutime nur estoy bien; oni ankaŭ plej ofte simple demandas ¿cómo se llama? anstataŭ ¿cómo se llama usted?) ĉar la konjugacio de la verboj ofte montras la subjekton. Tamen, usted, él kaj ella uzas la saman verban formon. Nu, se vi elektas forigi la pronomon en tiu ĉi kazo, devas esti klara la anstataŭa kunteksto en kiu la pronomo estas referencata.
  • En la plejparto de Hispanujo, la vorto vosotros kaj siaj verbaj konjugaciaj formoj uziĝas por paroli al grupo de jamaj konatoj (t.e. amikoj/familio), tamen flanke ustedes uziĝas kiam la alparolato estas lastatempe ekkonata –estas pli formale, uzi ĉi tiun vorton kaj siajn formojn. En ĉiuj Latinamerikaj landoj kaj partoj de Hispanujo, ustedes ankaŭ uziĝas por paroli al grupo de konatoj; en ĉi tiuj landoj la vorto vosotros kaj siaj verbaj formoj preskaŭ neniam uziĝas.
  • En Argentino, Kaj ankaŭ en partoj de Urugvajo kaj en kelkaj aliaj landoj, la vorto kaj siaj verformoj anstataŭiĝas per vos.
  • Usted kaj ustedes povas esti mallongigitaj per Ud./Vd. kaj Uds./Vds.

Gramatiko: verboj ser kaj estar[redakti]

La hispana havas du vortojn kun la signifo “esti”. Ser estas uzata ĝenerale por longdaŭraj karakterizaĵoj (“soy Luis”). Estar uziĝas por dumtempaj aŭ ŝanĝiĝemaj kondiĉoj, ankaŭ por paroli pri loko (ekzemple: “la papelera está al lado del escritorio”, “la (paper)rubujo estas apud la skribotablo”) kaj sentoj (“estoy bien”, “mi fartas bone”). En postaj lecionoj ni lernos pli pri la uzoj de ser kaj estar.

Ĉi-sube ni montras la konjugacion de la presente del indicativo.

Spanish Flag
Spanish Flag
El vocabulario El verbo «ser»

“esti”

(yo) soy
(tú) eres
(él, ella, usted) es
(nosotros) somos
(vosotros) sois
(ellos, ellas, ustedes) son

mi estas
vi estas
li, ŝi, Vi (formale) estas
ni estas
vi (ĉiuj) estas
ili, vi (ĉiuj – formale) estas

Spanish Flag
Spanish Flag
El vocabulario El verbo «estar»

“esti”

(yo) estoy
(tú) estás
(él, ella, usted) está
(nosotros) estamos
(vosotros) estáis
(ellos, ellas, ustedes) están

mi estas
vi estas
li, ŝi, Vi (formale) estas
ni estas
vi (ĉiuj) estas
ili, Vi (ĉiuj - formale) estas

Ekzemploj de la verboj ser kaj estar[redakti]

Hispana (español) Esperanto (esperanto)
Yo soy una persona. Mi estas persono.
Yo estoy en casa. Mi estas en [mia] domo.
eres un buen hombre. Vi estas bona viro.
estás en el sitio correcto. Vi estas en la ĝusta loko.
Él es mi amigo. Li estas mia amiko.
Él está jugando muy bien.* Li estas ludante tre bone.

Sciindaĵo: ĉi tiu formo de estar estas la nuntempa progresanta kiu uziĝas por agoj kiuj ĉimomente okazas. Pli pri ĉi tiu verbformo troviĝas en Lesson X.

Notaĵo pri dialektoj: tiuj dialektoj, kiuj uzas la vorton vos kaj siajn verbformojn, emas konjugacii ser por tiu vorto ĉi tiel: sos.

Praktiko: Verbs ser and estar

Hay[redakti]

La hispana uzas alian verbon, haber, por montri ke 'ekzistas' io. Ekzemplo de ĉi tiu verbo kaj kion ĝi faras estas en la frazo “jen estas du amikoj”. La hispana por tio estas “hay dos amigos”. La verbformo de haber uzata en tiu frazo estas hay, por ankaŭ unu (“hay un amigo”) kaj pli ol unu aĵoj (“hay dos amigos”).

Esperanto Hispana
Jen estas... Hay...

Hispana alfabeto[redakti]

Jen la normala hispana alfabeto. Tamen bonvolu scii: vortoj en vortaroj ne iras ekzakte laŭ ili. Bonvolu legi prie malsupre. (Bluaj literoj ankaŭ estas partoj de nia alfabeto.)

Aŭdio: OGG (646KB)

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28
a b c d e f g h i j k l m n ñ o p q r rr s t u v w x y z
Pri Ñ kaj RR

Ñ iĝas ĉiam ja poste de N – ne gravas kie troviĝas tiu litero en la vorto laŭlitere (t.e., muñeca venas post mundo). RR estas konsiderata litero en la hispana alfabeto, tamen neniu vorto de ĉi tiu lingvo komencas per ĝi. Tiu aperas post R (t.e., carro post caro).

Pri CH and LL

CH kaj LL antaŭ ioma tempo estis konsiderataj literoj propraj de la hispana, tamen en 1994, la Real Academia Española (Hispana Reĝa Akademio) deklaris, ke CH kaj LL ne vere estas literoj apartaj, sed ja digrafoj. Do vortoj, kiuj komencas per CH kaj LL, nun okazas en la sekcioj C kaj L.

Pri K kaj W

K and W estas ja partoj de la hispana alfabeto, tamen plejofte uziĝas nur en deeksterlandanaj vortoj kaj nomoj, ekzemple “karate” kaj “whisky”.

La plejparto de konsonantoj elparoliĝas kvazaŭ tiuj de Esperanto, tamen:

  • c antaŭ e kaj i estu kiel la angla th.
  • ch kiel ĉ.
  • g antaŭ ei estu kiel nia ĥ.
  • h ne elparoliĝas!!!
  • j estu kiel nia h.
  • ll elparoliĝu kiel j de Esperanto.
  • ñ diriĝu samkiel nj de “Sarinjo”.
  • q estu kiel nia k.
  • r estu plejparte kiel la nia.
  • rr estu pli longa ol tiu supraa r.
  • v – ne vere ekzistas malsamo inter literoj v kaj b laŭelparole, provu eldiri ĝin kvazaŭ mikso de v kaj b de Esperanto.
  • z estu kiel la angla th (tamen en Latinameriko, diriĝas kiel s).

Por detala informo legu la ĉapitron pri la hispana prononcado.

Elparolo de vokaloj[redakti]

Vokaloj diriĝas same kiel en Esperanto.

U[redakti]

En la hispana oni uzas la literon u por la sono de la Esperanta u kaj ankaŭ por ŭ. Ne ekzistas litero ŭ.

U estas ĉiam silenta post q (jen “qué”, dirite “ke”).

Oni uzas dierezon (¨) super u kiam tiu elparoliĝu. Jen vortoj vergüenza (“honto”) kaj pingüino (“pingveno”): tie u eldiriĝas kiel ŭ de Esperanto.

Duonvokaloj[redakti]

  • y [Esperanta j] – ekzemplo: “yegua” (Esperante elparolita “jegŭa”, kio signifas “ĉevalino”).

Akutaj akcentoj[redakti]

La hispana uzas la akutan supersignon (´) super vokaloj por indiki ke empfazon doniĝu al alia silabo krom tiu la normala. En la hispana, emfazo ege gravas. Ekzemple, la vorto ánimo normale ekhavas emfazon je la a, kaj signifas “sinsento”, “spirito”. Tamen, se oni donas emfazon aliloke, kiel ekzemple en la vorto animo, kiu havas emfazon je la ni, signifas ion tute alie: jen ĝi signifas “mi krias”. Jen ankaŭ, ke animó havas emfazon je kaj signifas ja “li kriis”.

Krome, la akuta acento uziĝas por distingi inter vortoj kiuj sene skribiĝus ekzakte same. Uziĝas ankaŭ en demandaj vortoj au relativaj pronomaj paroj kiaj cómo (“kiel?”) & como (“kiel”), dónde (“kie?”) & donde (“kie”), kaj ankaŭ por kelkaj aliaj paroj kiaj (“vi”) & tu (“via”), él (“li”/“lin”) & el (“la”).

A E I O U
á é í ó ú

Emfazo[redakti]

Elparolhelpaĵoj pri emfazo!:

  1. Se vorto finiĝas per vokalo aŭ per ns, donu emfazon kvazaŭ Esperanta vorto. Do: mañAna, cOmo, dEdos, hAblan.
  2. Se vorto finiĝas per konsonanto krom n au s, emfazo doniĝu al la lasta silabo. Ekz.: ciudAd, comEr, reptIl.
  3. Se tiuj du supraj helpaĵoj ne eblas, estos akĉentaĵo en la vorto por helpi pri elparolado. Ekz.: fíjate, inglés, teléfono.
  4. Speciala kazo!!: adverboj, kiuj finiĝas per -mente kaj devenas de adjektivoj, je la silabo kie normale okazus; la dua doniĝas al la silabo -men-. Ekz.: sOlamEnte, felIzmEnte, cortésmente.