Inter indiĝenoj
El Vikilibroj
XV.
Inter indiĝenoj
- La tero malrapide proksimiĝis. Maristoj komencis distingi kolorojn kaj formojn.
- Jen aperis sur la bordo unu homo. Poste dua, tria, deka. Jam vidiĝas tie cent, du cent, kvin cent homoj - kaj ĉiam alkuras novaj. Ili vigle gestas, poste saltas en malgrandajn boatojn kaj post nelonge tuta ĉirkaŭaĵo de karaveloj svarmas per la alveturintoj.
- Ho ve, se ili venas kiel malamikoj! Malfortigitaj ŝipanaroj estos venkitaj dum unua atako!
- Sed en okuloj de indiĝenoj oni ne vidas koleron. En ili estas nur surprizo, mirego kaj scivolo.
- "Levpontetojn, ŝtupetarojn kaj ŝnuregojn malsupren!" tondras voĉo de la admiralo de sur Trinidad.
- Post nelonge la karaveloj similas al formikejo. Indiĝenoj kuretas sur la ferdekoj de unu objekto al alia, ĉion ili palptuŝas. ĉion esploras kaj samtempe entuziasme ĝojkrias. Iuj kuras en subferdekojn, penetras en kabinojn de ŝipanaro kaj oficiroj, en kuirejon, en magazenojn. Ili prenas ĉion, kion ili vidas: ĉapojn, surtutojn, lampojn, hakilojn, tranĉilojn, potojn, martelojn, kolorŝtofojn - kaj tion ili faras kun absoluta memkompreneblo, malkaŝe, antaŭ okuloj de konsternitaj maristoj!
- La marnavigantoj rigardas la vizitantojn kiel fantomojn. Ili tute ne komprenas, kion devas signifi tiu stranga konduto. La indiĝenoj venas tamen kiel amikoj, pri tio atestas almenaŭ iliaj ridantaj, ĝojantaj vizaĝoj. Estas vero, ke ili havas iajn primitivajn armilojn - lignajn stangojn finitajn per fiŝostoj - sed ili neniun ĝenas. Sed ili ŝtelas! Ili forprenas ĉion, kio ne estas alfiksita! Kiam iliaj manoj estas jam plenaj, ili ĵetas la objektojn sur la ŝultrojn, pendigas ilin ĉirkaŭ la kolojn, enplektas ilin en densajn hararojn ...
- La ekspedicio tute ne scias, ke ĝi atingis insulon, kies loĝantoj ĝis tiu tempo ne vidis aliajn homojn. Ili vivis kaj mortis sur sia insulo de pratempo firme kredante, ke ili estas unusolaj estaĵoj en la tuta mondo. La tuta mondo - tio estia ilia insulo kaj kelkaj pli malgrandaj insuletoj en ties proksimo. La tuta mondo - tio estis palmoj kaj kabanoj kaj sabla bordo kaj plue jam nur akvo kaj akvo kaj akvo. Fajra suno super la kapoj, varma klimato, malavara naturo. Abundeco kaj superfluo. Kion vi vidas, ĉion vi povas preni. Al neniu vi kaŭzos malutilon, ĉar ĉiu vivas en bonfarto.
- Kaj jen subite aperas apud ilia insulo tri miraklaj kaj nekompreneble grandaj ŝipegoj. Kiu ja alveturas en ili? Li estu kiu ajn, li certe alportas novan ĝojon al ili. Tial ili rapidegas sur la ferdekojn sen eĉ plej eta esprimo de timo kaj kun infana ĝojo ili prenas ĉion, kion ili vidas.
- La Eŭropanoj rigardas ilian konduton senmove. Ĉu ili estos prirabitaj pri ĉio? La indiĝenoj penetris jam eĉ en kabinon de admiralo kaj forportas landkartojn kaj mezuraparatojn! Kion diras al la afero la komandanto?
- Magalhaes staras sur kapitana ponteto kaj indignite observas la konduton de la indiĝenoj. Jam kelkfoje li intencis voki al maristoj, ke ili defendu sin, sed li ĉiam rekonsciiĝis. La rigardo al ŝancelirantaj viroj, kiuj estis tute senpovaj, se la indiĝenoj eĉ nur puŝetis ilin, estis por li sufiĉe klara averto. Se ĉi tiu vizito ŝanĝiĝus al batalo, ĝi signifus finon de la ekspedicio.
- Dum li meditis, alkuris Henriko.
- "Sinjoro admiralo, ili ŝtelis nian ŝalupon!" li komunikis kolerigita.
- Magalhaes rigardis al postkilo de Trinidad.
- Savboato, la lasta rifuĝejo en kazo, ke la ŝipo averius, estis jam detranĉita de Trinidad kaj indiĝenoj en ĝi gaje veturis al la bordo!
- "Levi ankrojn, altiri velojn!" vokis admiralo.
- La ĉenoj ektintis, ankroj flugis alten. Karaveloj ekmoviĝis. En indiĝenojn kvazaŭ oni pafus. Ili rapidkuris al ŝtupoj kaj ŝnuregoj. Tie ekestis paniko, ĉar ĉiuj volis esti tuj malsupre. Ili forĵetis ŝtelitajn objektojn kaj ĵetiĝis en la maron. Post nelonge la ferdekoj estis liberigitaj.
- Eskadro forveturis al vasta maro.
- Magalhaes kunvokis konsilan kunvenon de kapitanoj. Estis interkonsentite, ke ili aranĝos dumnokte ekspedicion al la insulo por ree ekposedi la forŝtelitan boaton kaj havigi al si akvon kaj nutraĵojn.
- "Kiu sentas sin sufiĉe forta por teni en la mano muskedon aŭ glavon?" demandis admiralo.
- "Mi, sinjoro admiralo! Mi! Mi! Mi!" eksonis batalavide el ĉiuj flankoj. Ankaŭ kelkaj malsanuloj leviĝis sur la kuŝejoj. Iliaj vizaĝoj kuntiriĝas de doloro, la fingroj konvulsie fermiĝas, sed iliaj okuloj flagras en stranga febro kaj tra la ŝvelitaj buŝoj trapuŝiĝas dolora ĝemo: "Mi, mi -!"
:Magalhaes elektis nur la plej kapablajn.
- Antaŭ la mateno ili alveturis en du ŝalupoj al la insulo. En malgranda golfo ili vidis la savboaton de Trinidad.
- Silente ili surbordiĝis kaj kuŝiĝis en herbon. Magalhaes donis signon al Spinoza, ke tiu singarde proksimiĝu al li.
- "Elektu kelkajn virojn," sonis la flustre donita ordono. "Dume ni atakos la vilaĝon, malatentu la batalon, sed zorgu, kiel havigi por ni iajn provizojn. Alportu ilin en ŝalupon kaj forveturu al Trinidad!"
- "Laŭ ordono, sinjoro admiralo!"
- Ne rimarkitaj ili penetris en vilaĝon.
- Komencis tagiĝi.
- Akra sono de trumpeto kaj tondraj krioj de maristoj estis signaloj por komenci la atakon. Surprizitaj kaj terurigitaj indiĝenoj elkuris el la kabanoj. Ili aŭdis pafojn de muskedoj. Ili vidis kelkajn kamaradojn, kiuj estis trafitaj kaj kaŭriĝis en doloroj. Ili ariĝis en grupojn kaj kuris en mezon de la vilaĝo.
- "Bruligu kabanojn!" ordonis admiralo.
- Li konis ĉi tiun batalrimedon ankoraŭ el la tempo, kiam li servis sub Albukerk. Se trompis ĉiuj rimedoj, tiam helpis la brulantaj kabanoj.
- Tiel ankaŭ nun.
- Apenaŭ ekflagris sur kelkaj flankoj la flamoj, indiĝenoj diskuris. En la vilaĝo restis kuŝantaj ok mortintoj - la unua imposto de la insulo post interkonatiĝo kun eŭropa civilizacio.
- Magalhaes donia ordonon al reveno. Dumvoje ili kolektis en rapideco ĉion, kion oni povis manĝi: korbojn kun kokosoj, bananojn, kortbirdaron. Kiam ili alkuris al la bordo, ŝalupo sub gvido de Spinoza ĵus debordiĝis. Ĝi estis ŝarĝita per amasoj da nutraĵoj. Kelkaj sakoj estis plenigitaj per trinkakvo. Kaj inter ĉio, firme kunpremata de du viroj, baraktis senpove kaptita - belega porko!
- Ili enŝalupiĝis kaj rapide veturis al karaveloj.
- Apenaŭ ili grimpante atingis la ferdekojn kaj suprenlevis la ŝalupojn, aŭdiĝis de la insulo sovaĝaj krioj. Samtempe debordiĝis multaj malgrandaj boatoj.
- La indignitaj indiĝenoj alveturis kiel uragano. Iuj ĵetis sur la ferdekojn ŝtonojn, aliaj puŝegis ŝipmurojn.
- "Streĉi ĉiujn velojn!" ordonis admiralo.
- La vento ekblovis, karaveloj ekveturis. Post mallonga tempo restis la boatoj tre malproksime.
- La malkovritajn insulojn nomigis admiralo 'Ladrones' - Ŝtelistaj insuloj.
- Kaj denove komenciĝis veturo, kiu fariĝis la turmento. La provizoj estis rapide konsumitaj kaj revenis malsato. Nur post dekkvartaga veturo ili vidis denove grandan insulon.
- Jam el malproksimo ĝi allogis al ripozo. Kokospalmoj promesis riĉajn fruktojn.
- La insulo estis ŝajne neloĝata. Nenie estis videblaj homaj kabanoj nek indiĝenoj.
- Post alteriĝo maristoj forlasis la karavelojn. Ĉiuj rapidis sur
bordon. Jen ili trovis unuajn allogajn kokosojn. La maristoj ridis kiel infanoj. Gustumu, sinjoro admiralo, ili estas bonegaj! Ĉu vi ne povas? Kien vi denove rapidas? Ĉu vi ne ripozos eĉ momenton? Ho, vi rapidas al malsanuloj, kompreneble, vi estas nia admiralo, pastro kaj kuracisto, ĉion vi vidas, ĉion vi memoras - -
- Subite aperis indiĝenoj. Kelkaj boatoj veturis en la golfon, kiu troviĝis malproksime de karaveloj.
- Magalhaes donis signon al maristoj, ke ili kaŝu sin en densaĵoj. Poste akompanate de Pigafetta li iris al ili renkonten. Kun kiaj intencoj ili venas?
- La ekspedicio havis feliĉon. La alveturintoj estis kvietaj fiŝkaptistoj, kiuj veturis por ĉasi fiŝojn.
- Admiralo invitis ilin sur la ŝipon.
- Ili interkompreniĝis per gestoj. Pigafetta estis ankaŭ ĉifoje tre inventema. Oni trovis nek unu ideon, kiun li ne kapablus esprimi.
- Lerte li desegnis bildon de porko. Li montris ĝin al la indiĝenoj. Ĉu vi havas tiajn bestetojn?
- Tiuj observas miregante ĉiun tiron de lia mano. La sorĉisto! Ĉu ni havas porkojn? Iliaj vizaĝoj radias. Kompreneble! Kaj kiajn porkojn! Ili estas grasaj, ili apenaŭ povas teni sin sur la kruroj, ili iras rigardi, tiamaniere - kaj unu indiĝeno iras sur la kvar, li groteske balancas, la ceteraj ridas - estas sufiĉe da porkoj, nur venu rigardi - Pigafetta kokerikas. Ĉu vi havas ankaŭ kokojn?
- La indiĝenoj estas ravitaj de lia kapableco. Ili kapjesas - jes, ĉi tion ĉion ni havas, ankaŭ rizo estas en niaj hejmoj, nur venu kaj vi vidos!
- Ĉu viaj kabanoj estas malproksime?
- Tute ne! Jen vi vidas palman arbareton, vi trairos ĝin, poste vi vidos valon trafluatan de rivero, tiun vi travados - kaj jam vi estos en la vilaĝo.
- Se ni jam iros tien, ĉu vi vendus al ni ion por manĝi? Nuksojn ni havas ĉi tie en sufiĉa kvanto, sed ion de la viando, ĉu vi komprenas? Se vi donos al ni porkojn kaj kortbirdaron, jen ĉio estos via! Kaj Pigafetta montras tukojn, ĉapojn, ŝtofojn, tranĉilojn, ludkartojn. La fiŝkaptistoj haltigas spiron, iliaj okuloj estas preskaŭ elkavigitaj. Ni donos al vi ĉion en sufiĉa kvanto, amikoj, nur venu kaj kunprenu tiujn sorĉajn objektojn, niaj virinoj estos entuziasmigitaj ...
- Admiralo estas kontenta. Poste li kondukas la gastojn en la magazenon. Tie li havas belaspektajn ŝranketojn, en kiuj estas specimenoj de multekostaj spicoj: zingibro, cipro, kariofilburĝonoj -
- Ĉu vi havas ankaŭ tiajn aĵojn?
- Magalhaes kaj Pigafetta observas la indiĝenojn tre streĉe. Ja se estos la respondo jesa, tio signifos, ke ili troviĝas sur Molukkoj!
- Ne, nenio simila kreskas sur nia insulo, respondas la alvenintoj. Tuj poste ili aldonas: Sed ni konas sufiĉe da homoj. kiuj negocas kun tio. De tempo al tempo ili venas ankaŭ al ni. Reciproke ili aĉetas de ni aliajn varojn.
- De kie ili venas al vi? demandas Magalhaes kaj li estas pala de emocio.
- La indiĝenoj montras al la okcidento!
- Fernao sentas sekecon en la buŝo, en lia kapo bruas sovaĝa torento. Pigafetta fartas neniom pli bone.
- Ni venos al vi, ili adiaŭas, jes, ankaŭ la objektojn ni alportos. Ili diras tion kun forestantaj animoj, ĉar en ĉi tiu momento ili ne pensas pri la komercaj aferoj, ili ne pensas pri kokoj, porkoj, rizo kaj aliaj gravaj nutraĵoj, sed pri io tute, tute alia. Ili volas esti solaj, por ke ili reciproke asertu unu la alian pri ideo, kiu ebriigis ilin.
- "Do - de okcidento!" elspiras Pigafetta.
- "Jes, de okcidento. . . . " ripetas mallaŭte admiralo kaj la sovaĝa akvofalo en lia kapo fariĝas ĉiam pli brua.
- "Versimile Ĉinoj," flustras Pigafetta. "Ili de okcidento, ni de oriento. Sinjoro admiralo, mi gratulas vin!"
- Magalhaes premas manon de fidela kunulo kaj sindona amiko. Fine, finfine apud la celo!
- Kia konfuzo naskiĝos inter sciencistoj! Kiel ĝojos tiuj, kiuj kredis, ke la Tero havas formon de kuglo! Kiel furiozos la malprogresemuloj, kiuj kredis, ke Tero estas ebena kiel tabulo! Sed ili faru kion ajn, la fakton ili ne ŝanĝos.
- Ĉu estis tempestoj? Ĉu muĝis ventegoj? Ĉu furiozis frostoj? Ĉu mortigis malsato? Ĉu brulis flamoj de ribelo? Ĉu terenfaligis malespero?
- Tio ĉio devis okazi, ke venu la hodiaŭa tago! Magalhaes kredis, ke ĝi venos, per tuta forto de sia koro. Certecon li ne havis, ĉar li nur veturis malkovri ĝin, sed li havis firman fidon.
- Kiomfoje boriĝis en liajn pensojn la vermo de duboj, malkonfido, senaŭdaco! Se ĝi estis apud orientaj bordoj de Suda Ameriko, kie miloj da golfoj mokis lian revon pri la trapasejo, se ĝi estis sur senmezuraj akvoj de Pacifiko, kie senfinaj semajnoj kaj monatoj ruinigis en cindron ĉiujn liajn kalkulojn kaj hipotezojn pri pozicio de Molukkoj - ĉiam tio estis lia neskuebla fido, kiu venkis ĉion!
- Fernao staris sur la ferdeko kaj en liaj rememoroj defilis homoj, kiuj ebliĝis alvenon de ĉi tiu neforgesebla momento: preceptoro Behaim, Francisko, komercisto Haro, freneza astronomo Faleiro, reĝo Karolo, Aranda, maljuna Barbosa, edzino Beatrice - kaj precipe kompreneble liaj maristoj, kiuj nun ludetas sur la sablo kiel infanoj.
- El ili fariĝis homaj ruinoj. Ili similas pli multe al skeletoj ol al homoj. Sed en la fabela lando, kiun ili nun atingis, ili baldaŭ resaniĝos. Ili forgesos ĉion, kion ili devis travivi. Poste ili fariĝos historiaj personoj. Iliaj nomoj estos eble forgesitaj, sed ilia faro restos en memoro de la homaro por eterne.
- Fernao Magalahes la unuan fojon post dek naŭ monatoj, kiuj forpasis de lia forveturo el Hispanujo, elspiris facile, sen premo, libere. Nun jam nenio angorigis lin. Li plenumis ĉion, kion li volis plenumi. Li malkovris trapasejon kaj pruvis, ke la Tero estas kugloforma. Molukkoj estas proksime -
- Ridetante li iris kun Pigafetta sur la kajon. Malavara naturo abundis per riĉaj donacoj. La indiĝenoj jam alportis unuajn bestojn por vendi ilin. Ĉie estis multe da suno, ĉio ridetis.
- Tie ili ripozis unu semajnon. Dum tiu tempo ili sufiĉe refreŝiĝis. La pacientoj, kiuj estis malsanaj nur ne grave, komencis jam promeni. Nur kelkaj gravaj pacientoj kuŝis sur siaj kuŝbretoj senmove kaj triste ridetante ili aŭskultis gajan rakontadon de siaj pli feliĉaj kamaradoj. Iliaj malfortigitaj stomakoj jam ne toleris nutraĵojn. Ĉiuj sentis, ke proksimiĝas neevitebla fino. Kaj tio estis ununura peza ombro, kiu pendis super la ekspedicio.
- Post unu semajno admiralo ordonis forveturon. Ili veturos al pluaj insuloj.
- Pigafetta staris ĉe relingo tenante en la mano longan fiŝkaptilstangon. Li kaptis fiŝojn. La ŝipo ĵus preterveturis vastan golfon.
- Li sentis subite puŝegon. Karavelo surveturis koralajn rifojn, kiuj kuŝis sub la akvonivelo.
- Pigafetta perdis ekvilibron. La fiŝkaptilo falis el lia mano. Li volis ĝin rekapti, lia piedo forglitis - kaj malfeliĉa Italo falis en la maron.
- Kiam li elnaĝis al akvonivelo kaj ĉirkaŭrigardis, li ekvidis aron da ŝarkoj, kiuj proksime de li kruele luktis. Ili batalis pri grasa viandopeco, kiu falis en la maron de sur la ŝipo. La akvo forte ondiĝis, naĝiloj ĉiumomente aperis super la akvonivelo.
- Pigafetta malespere rigardis al Trinidad. La ŝipo veturetis iomete malantaŭe. Pigafettan neniu rimarkis. Ili ne povis vidi lin, ĉar li estis ĵus ĉe la malantaŭa kilo.
- "Helpon!" aŭdiĝis super la golfo.
- Sur la ferdeko regis ĥaoso. Ĉiuj maristoj estis okupataj per liberigo de la ŝipo. La ĉenoj tintis, levilaj radoj bruegis, kaj en ĉi tiu tumulto neniu aŭdis vokon de la malfeliĉulo.
- Pigafetta palptuŝis flankojn de la ŝipo, li serĉis iajn truetojn.
en kiujn li povus bori siajn fingrojn, grimpi iamaniere supren, almenaŭ super la akvon, ĉar - jen! - la lukto de ŝarkoj fariĝas ĉiam pli furioza, akvo jam farbiĝas de ilia sango! - sed vane.
- "Helpon! Helpon!" li vokis ĝeminsiste.
- Sed la ferdeko tondris de sennombraj paŝoj kaj de laborbruo. Fine oni sukcesis dank' al komuna peno de tuta ŝipanaro liberigi la minacatan ŝipon. Ĝi malrapide ekveturia. . .
- "Helpon! Helpon! Helpon!" ĝemis Pigafetta.
- La ŝipo jam veturis pli rapide, ol li naĝis. Ĝi antaŭveturis lin.
- Kaj jam li restis kelkajn metrojn malantaŭe! Li ĉesis naĝi por enspiri al lasta krio:
- "Hel -!"
- Meze de la vorto io frapia lian vizaĝon. Kio okazis? Ĉu la ŝarkoj rimarkis jam novan kaptaĵon kaj persekutas lin? Ĉu ĝi estis eble naĝilo de iu el tiuj rabfiŝoj de oceano?
- Ne. Malantaŭ la ŝipo treniĝis la velŝnurego. Ĝia libera finaĵo tuĝis vizaĝon de Pigafetta, flugaperis antaŭ liaj okuloj - kaj jam ĝi saltetis sur la ondoj antaŭ li.
- Pigafetta suprenĵetiĝis kiel fluganta fiŝo. Li atendis la brakon - kaj en sekvanta momento li konvulsie kunpremis la lastan eblon de la saviĝo!
- Dume karavelo ekveturis sufiĉe rapide. Korpo de Pigafetta kuŝis sur la ondoj preskaŭ akvonivele. De tempo al tempo li kriis, sed neniu aŭdis lin.
- Nur kiam maristo iris kunvolvi la ŝnuregon, li ekvidis en la akvo elĉerpitan Italon. Ili rapide mallevis savboaton. Post nelonge Pigafetta troviĝis sur la ferdeko.
- Li estis iomete pala - la rememoro pri ŝarkoj estis teruriga - sed baldaŭ revenis lia bonhumoro.
- "Cetere min tedis, ke mi estis devigata skribi en mian taglibron nur pri okazintaĵoj de aliaj homoj," li finis sian rakonton al ariĝintaj maristoj. "Nun fine mi povos skribi ankaŭ ion pri mi."
- Post kelkaj tagoj ili atingis novan insulon. Ĝia nomo estis Massava. Sur la bordo staris sennombraj amasoj da indiĝenoj. Mallarĝa ŝipeto kun kelkaj loĝantoj de la insulo veturis renkonten al ili.
- "Nun, sinjoro Pigafetta," diris admiralo signifoplene, "ni faros punkton post niaj hipotezoj. Ni atestos ilin."
- "Kiamaniere, sinjoro admiralo?"
- "Henriko devenas el Sumatro. Se ni fakte ĉirkaŭveturis la Teron, Sumatro ne povas esti malproksime de ĉi tie. El tio sekvas, ke ĉitieaj indiĝenoj devas paroli aŭ per la sama aŭ almenaŭ per tre simila lingvo, per kiu oni parolas en patrujo de Henriko."
- "En tiu kazo. . . Henriko devus kompreni ilin?"
- "Kompreneble."
- Admiralo vokis la serviston kaj instruis lin pri lia venonta tasko. Pigafetta zorgis pri tio, ke ĉiuj ŝipanaroj sciu, pri kio temas. Ĉiuj streĉe atendis la rezulton.
- Kiam la ŝipeto kun indiĝenoj alveturis al Trinidad, Henriko vokis malaje:
- "Kion vi deziras?"
- La demando sonia kiel pafo, post kiu sekvis trankvilo. Ĉu ili ne komprenis?
- Sed post momento flugis supren la respondo:
- "Reĝo Kolambu, sinjoro de ĉi tiu insulo, demandas, ĉu vi venas kiel amikoj aŭ malamikoj."
- Henriko donis manon al oreloj, ke li pli bone aŭdu. Okuloj de la tuta ŝipanaro estis fiksitaj al li. Henriko havas en la vizaĝo strange koncentritan, streĉan esprimon. Sed lia koncentriĝo subite malaperas kaj liaj okuloj ĝoje brilas.
- Li komprenis!
- Per balbuta, interrompata voĉo li tradukis al admiralo demandon de indiĝenoj.
- Sur Trinidad eksonis ĝojkrioj. Plenaj da admiro rigardis ĉiuj la ridetantan Magalhaeson.
- "Diru al ili, ke ni alportas mision de paco kaj amikeco de la hispana reĝo, kiu estas plej potenca el ĉiuj regnestroj en la mondo."
- La indiĝenoj estis evidente kontentaj.
- Kiel pruvon de amikeco Magalhaes sendis al reĝo kelkajn donacojn: tranĉiletojn, koraletojn, kombilojn, ĉapojn. Kaj li komisiis la delegitojn inviti la reĝon al admirala ŝipo.
- Sur Trinidad oni faris fervorajn preparojn por bonvenigo de gastoj. Kaj apenaŭ estis ĉio preta, la reĝo alveturis.
- Kiam Henriko transdonis al admiralo donacojn de la reĝo - rizon kaj fiŝojn -, Kolambu esprimis ĝojon pri propono de admiralo fari kontrakton. Li jam de longe sopiras havi fortan aliancanon. "Vi neniam bedaŭros tion," certigis lin Magalhaes. "La hispanan reĝon obeas ankaŭ regnestroj, kies lando estas kelkfoje pli granda ol tuta Massava."
- La reĝo ŝatus scii, kiamaniere eskadro atingis ilian landon. Henriko tradukis rakonton de Magalhaes pri la veturo al trapasejo, tra markolo de Magalhaes, tra Pacifiko.
- "Sed kiel estas ebla veturi tiom da monatoj kaj ne vojerari, se ĉie oni vidas nur akvon?" miris la reĝo.
- Magalhaes kondukis reĝon kaj lian akompanantaron en sian kabinon. Tie li montris al ili markartojn, kompasojn, astronomajn instrumentojn kaj klarigis, kiel oni uzas ilin.
- Poste li invitis ilin en magazenon. Dumvoje ili renkontis maristojn. Jen unu, jen du, baldaŭ tutan grupon, el unu kabino soniĝis laŭtega debato minimume de dudek viroj, tie denove novaj kaj novaj. La reĝo miregis. Li ne sciis, ke multaj el maristoj montriĝis al li kelkfoje.
- En magazenoj kuŝis en longaj vicoj kestoj kun la varoj. Tie estis amasoj da koloritaj ŝtofoj, koraletoj, speguletoj, vitraj ornamaĵoj, ludkartoj, tranĉiloj, hakiloj, segiloj -
- Magalhaes donacis al la reĝo kelkajn objektojn, kiujn li aĉetis en Eŭropo ridinde malmultekoste. La indiĝena reĝo radiis.
- Admiralo tamen volis montri ne nur riĉecon, sed ankaŭ forton de la hispana reĝo kaj ties delegitoj. Li kondukis la gastojn en armilejon. Dumvoje nur kvazaŭ senintence li instigis Spinozon, ke sur la ferdekon alvenu armitoj.
- La armilejo blindigis reĝon ankoraŭ pli multe ol magazeno. Sur longaj etaĵeroj estis apogitaj muskedoj, malantaŭ ili pendis ponardoj, rapiroj, pezaj glavoj, kurbigitaj sabroj, plue estis tie kestoj kun kanonkugloj, bareloj kun pulvo, feraj helmoj.
- Poste ili revenis sur la ferdekon.
- Tie staris en modelaj vidoj tridek armitaj maristoj. Sur la kapoj ili havis metalajn helmojn, brustojn kaj dorsojn kovris kirasoj, ĉiu havis en la mano ŝildon garnitan per fero, en dekstraj manoj ili havis pezajn glavojn. En subiranta suno ĉio brilis kvazaŭ en la fajro kaj elvokis impreson de teruraj batalantoj el regno de demonoj. Magalhaes informis sian gaston, ke li intencas montri al li, kiel oni luktas en lia patrujo.
- Post ordono kaj signalo - Antauen! - alkuris grupo da maristoj, kiuj ĝis tiu momento staris sur alia flanko de la ferdeko. Fulmrapide ili elŝovis ponardojn kaj mallongajn glavetojn kaj metis sin kontraŭ la armitoj. Ili furioze pikis kontraŭ iliaj brustoj, dorsoj, ili celdirektis al la kapoj, sed la armiloj forpuŝiĝis kaj deglitis farinte neniun domaĝon. La armitoj staris kiel roko, ili ne movis eĉ per muskuleto en la vizaĝoj - kion ili ja saman posttagmezon prov-ekzerciis!
- La reĝo ne povis kompreni tion. Admiralo kondukis lin al la armitoj, li denove klarigis, instruis. Fine li prezentis al la reĝo aian rapiron.
- "Por kiu celo?" demandis la indiĝeno.
- "La maristoj ekatakos ankoraŭ unufoje. Se vi deziras, vi povas ataki ankaŭ."
- La reĝo kuregis kun ceteraj atakantoj, li pikis per ĉiuj siaj fortoj, sed la kirasoj estis netrapenetreblaj.
- Li redonis rapiron kaj diris rekone:
- "Tia armito valoras kiel cent aliaj soldatoj."
- "Ankoraŭ pli multe," diris serioze Magalhaes.
- "Kaj kiom da ili vi havas?"
- "Sur ĉiu ŝipo du cent," respondis admiralo, kiu volis akiri respekton por la ekspedicio.
- La indiĝeno rapide kalkulis. Tri ŝipegoj, sur ĉiu du cent - ĝi povas esti, ja en subferdeko ili ŝajnis abundegaj -
- Nova energia ordono - la armitoj faris kelkajn ekzercaĵojn kun armiloj. Ĉiufoje ĝi eksonis kiel malhela tamburbatego.
- Lasta numero estis kulmina punkto de la tuta teatraĵo.
- Magalhaes iris kun la reĝo kaj ties sekvantaro al kapitana ponteto. Post kelkaj paŝoj, li donis apenaŭ rimarkeblan mansignon. En tiu momento la tuta karavelo skuiĝis de tondra bruego. El ĉiuj kanonoj oni pafis samtempe. El pafiltuboj ruliĝis fumo -
- Reĝo kaj lia sekvantaro ege teruriĝis. Sed Magalhaes trankviligis ilin dirante, ke ĝi apartenis nur al montro de la lukto.
- La hispana reĝo elkreskis en okuloj de indiĝena regnestro en supernaturan estaĵon. Bone, ke li sekurigis por si favoron de tiaj homoj! La sekvantan tagon estis fermita alianco kun reĝo de Massava.
- Kaj denove komencis por maristoj vivo, kiu superis ĉiujn iliajn revojn. La indiĝenoj kondutis afable kaj amike kaj la naturo abundis pri riĉeco de fruktoj. La sekvoj de grandegaj suferoj sur Pacifiko malrapide malaperis. Sed estis ĉiam ankoraŭ sufiĉe da maristoj, kiuj ne povis moviĝi. Al tiuj volis Magalhaes doni kiel eble plej multe da kvieto, komforto kaj senriproĉa flegado. Tial li prokrastis la forveturon, malgraŭ tio, ke Molukkoj tiris lin.
- Kaj ankoraŭ pro unu kaŭzo li ne rapidis kun forveturo. Li volis esti certa, ke la okupado de Massava por Hispanujo ne estos renversita per iu okazintaĵo post forveturo de lia ekspedicio. Tial li volis firmigi la reĝon Kolambu kaj regnestrojn de apudaj insuloj en konvinko, ke ilia alianco kun Hispanujo estas fermita por eterne. Ili ĉiutage konvinkiĝu, kia avantaĝo por ili kuŝas en tio, ke ili kunligis sian sorton kun tiu de la hispana regno."
- Sed forveturo de la ekspedicio estis plirapidigita pro neatendita okazintaĵo.
- El najbara insulo alveturis kiel vizitantoj tieaj loĝantoj. Maristoj interkompreniĝis kun ili. Ili volis interŝanĝi varojn. Kia estis ilia mirego, kiam ili ekvidis ĉe indiĝenoj oron! Kiel ekbrilis iliaj okuloj, kiam ili vidis la flavan metalon, pri kiu ili tiom revis! Por normala speguleto vi ricevas tiom da oro, ke vi hejme povos aĉeti milojn da tiaj ludiloj! Por kuireja tranĉilo aŭ rapiro vi ricevas tutan bulon da oro! Por hakilo tiom da oro, kiom ĝi mem pezas!
- Ili perdis intereson pri ĉio, kio ne estis kunligita kun la oro. Fantomo de la brila metalo difektis al ili ĉiun prudenton. Ili amase vendadis armilojn kaj vestaĵojn. Por kio servas al ili armiloj? Se la admiralo alkondukis ilin ĝis ĉi tien, li alkondukos ilin facile ankaŭ hejmen, kaj vestaĵoj kaj tolaĵoj, kiujn ili havis kiel feran provizon? Ho, ĉio estos denove bona - ili alveturos en landojn, kie floras komercado, tie ili aĉetos novajn kaj pli bonajn aĵojn! Ĉi tie valoras ununura intereso, ununura sopiro: Oro! Oro! Oro!
- Danĝera febro ekkaptis la eskadron. Maristoj vivis kiel en sonĝoj. Ankaŭ oficiroj kaj kapitanoj.
- Nur admiralo staris super ĉi tiu frenezado kun sana prudento.
- Li antaŭsentis grandecon de la danĝero, kiu penetris en karavelojn. Se la afero tiamaniere progresos, maristoj havos ja amasojn da oro, sed dum plua veturo eble ĉifonitajn vestaĵojn, senarmitajn manojn kaj malplenajn stomakojn. Aŭ ankoraŭ pli malbone: li ne sukcesos devigi ilin al forveturo, ĉar ili ŝanĝiĝos en avarulojn.
- Jam nun kelkaj el ili kondutas kiel senraciaj. La admonan rigardon ili malatentas, la avertan vorton kvazaŭ ili ne aŭdus.
- Ĉu ili pro tio aranĝis ĉi tiun veturon, ke ili ĉi tie senespere finiĝu?
- Li kunvokis konsilon de kapitanoj.
- "Ni devos ĉesigi tiun frenezadon," li diris.
- "Kial?" miris la kapitanoj.
- Admiralo komunikis al ili, kion li timas. Ili ne konsentis. La avideco je oro kaptis ankaŭ ilin.
- Magalhaes vidis, ke nepre devos interveni li mem. Li malpermesis vendadi al indiĝenoj objektojn por oro. Kiu agus kontraŭ tiu ordono, tiu estos ekzekutita.
- Baldaŭ poste la eskadro forlasis Massavon.
- Reĝo Kolambu ja ne konis vojon al insuloj de multekostaj spicoj, sed komercistoj rakontadis al li pri ĝi. Oni veturas al insulo Zebu - kaj de tie jam rekte al Molukkoj!.
- La ŝipgvidanto dumvoje al Zebu fariĝis Kolambu mem. Ili alveturis tien post tri tagoj de kvieta vojaĝo.
- En Zebu ili estis akceptitaj kun rigida sindeteno. Ties regnestro Humabon havis evidente pli klarajn imagojn pri eŭropaj 'aliancanoj' ol reĝo de Massava. Ankaŭ merkaton li komprenis. Li postulis, ke Hispanoj pagu al li doganon por la varoj, kiujn ili aĉetos. Nur kiam Henriko kaj Kolambu klarigis al li forton de la eskadro, li revokis sian postulon pri la dogano.
- Kiam Magalhaes konstatis, ke ĉiu insulo havas sian propran reĝon, li decidiĝis, ke li nomigos unun el ili la plej supera regnestro. La ceteraj reĝoj devos rekoni ties hegemonion.
- Kolambu bone taŭgus al ĉi tiu rango, sed Massava estas tro malproksima. Tial li faros pli bone, se li komisios tiun rangon al Humabon.
- Magalhaes ordonis servi celebran meson. Ĝin partoprenis ĉiuj indiĝenoj ankaŭ kun sia reĝo. Regnestroj de ĉirkaŭaj insuloj estis postulataj, ke ili ankaŭ venu.
- En ĉeesto de nesupervideblaj amasoj pasis la reĝoj unu post alia antaŭ sian samlandanon, kiu hegemonios ilin post forveturo de Hispanoj. Kun longaj ceremonioj ili promesis al li fidelecon. Kiel pruvon de sia sindono ili kisis liajn manojn.
- Poste la eminentigita indiĝeno en profunda trankvilo ĵuris fidelon al hispana reĝo.
- Magalhaes kontente observis realigon de sia ideo. Nun li jam povas trankvile forveturi. Zebu kaj ceteraj insuloj restos por ĉiam la hispanaj kolonioj ...
- Sur karaveloj oni faris lastajn preparojn por forveturo. Aĉetitaj nutraĵoj estis forveturigataj el surborda magazeno en internon de la ŝipoj.
- Sed iun tagon alveturis al Trinidad reĝa ŝipeto.
- Admiralo afable bonvenigis reĝon Humabonon. Li vidis, ke tiu estas iom ekscitita.
- "Zilapulapu sciigis min, ke li min ne obeos!" gestis kolere per la manoj la vizitanto.
- "Zilapulapu? Kiu estas 1i?" demandis Magalhaes kun sulkigitaj brovoj.
- "Reĝo de Maktano."
- Maktano estis malgranda najbara insulo.
- Malhela rigardo de admiralo traflugis markolon, per kiu estis ambaŭ insuloj dividitaj.
- "Kion fari?" insistis Humabon.
- "Ni reordigos la aferon," trankviligis lin Magalhaes. "Mi sendos al Maktano miajn armitojn."
- "Ni helpos vin," proponis la reĝo. "Mi sendos en batalon milon da soldatoj."
- "Ne, dankon. Ĝi ne estos necesa," rifuzia memkonfide admiralo. "Niaj armitoj estas nevenkeblaj. Zilapulapu konvinkiĝos pri tio."
- "Kiam vi ekveturos, sinjoro admiralo?"
- "Hodiaŭ post duonnokto."
- "Ĉu ni povus rigardi la batalon almenaŭ el malproksimo, se vi rifuzas nian helpon?"
- "Memkompreneble!" konsentis volonte Magalhaes. "Viaj homoj almenaŭ vidos, kion scipovas Hispanoj."

