Kataluna/Adjektivoj

El Vikilibroj

Adjektivoj egalas al la esperantaj a-vortoj sintakse. Ili simple pliprecizigas la substantivon. Ĝenerale adjekvitoj estas vortoj, kies radiko estas ankaŭ adjektiva. Do ĝenerale oni ne kreas adjektivojn de substantivo.

Ĝenerale la adjektivoj troviĝas post la substantivo. Poezie oni povas trovi ilin antaŭ ĝin.

La adjektivoj havas ankaŭ finaĵojn montrantajn nombrecon kaj genron. Morfologie, ili sekvas la samajn regulojn, ol la substantivoj. Tamen, ili men ne enhavas tiujn ecojn, sed la akompananta substantivo elektas ilin. Do, ekzemple, se la substantivo estas ununombra kaj ina, la adjektivo devas havi finaĵon montrante ununombrecon kaj inecon.

Kelkaj adjektivoj havas nuran formon por viraj kaj inaj substantivoj.

Ekzemploj kun adjektivo gran (nura formo pri ineco) kaj substantivo nen (kaj ine kaj maline)
Katalune Esperante
El nen gran La granda infano
La nena gran La granda infanino
Els nens grans La grandaj infanoj
Les nenes grans La grandaj infaninoj
Ekzemploj kun adjektivo petit kaj substantivo gos
Katalune Esperante
El gos petit La malgranda hundo
La gossa petita La malgranda hundino
Els gossos petits La malgrandaj hundoj
Les gosses petites La malgrandaj hundinoj

Rimarku ke en la ekzemploj uzitas substantivoj, kiuj rilatas al vivaĵoj, kaj ili havas formon kaj inan kaj viran. Memoru tion, ke ĝenerale substantivoj havas nur unu eblan genron; ni uzis tiajn substantivojn ĉi tie por montri pli klare la adjektivan morfologion.

Oni fojfoje substantivigas la adjektivojn (oni faras, ke ili estu substantivoj). Tio signifas, ke oni povas uzi la adjektivojn solajn, sen substantivo. Ekzemple: El català canta (la kataluna (homo) kantas), El malalt dorm (La malsana (homo) dormas). Tiuj adjektivoj povas do krei noman frazon (sintagma nominal) sen vera substantivo.