Konstitucio (Germanio)

El Vikilibroj

La sekvan tradukon de la herolda formulo, de la preamblo, de artikoloj unu kaj 20 proponas Informant.22:

Fundamenta Leĝo por la Federacia Respubliko Germanujo

Herolda Formulo[redakti]

La Parlamenta Konsilio en publika kunsido konstatis je la 23-a de Majo 1949 en Bonn apud Rejno, ke la Fundamenta Leĝo por la Federacia Respubliko Germanujo, rezoluciigita de la Parlamenta Konsilio la 8-an de Majo de la jaro 1949, estis akceptata de la parlamentoj de pli ol du trionoj de la partoprenantaj germanaj landoj en la semajno de la 16-a ĝis la 22-a de Majo 1949.

Surbaze de tiu konstato, la Parlamenta Konsilio, reprezentata de siaj prezidantoj, signis kaj proklamis la Fundamentan Leĝon.

La Fundamenta Leĝo ĉi-tiel estas publikigata en la Federacia Ĵurnalo Publika laŭ artikolo 145 alineo 3:

Preamblo[redakti]

Konscie je sia respondeco antaŭ Dio kaj la Homoj, animata de la volo, servi kiel egalrajta membro en unuiĝinta Eŭropo al la paco de l’ mondo, la germana popolo donis al si forte de sia konstitucidona potenco tiun-ĉi Fundamentan Leĝon.

La Germanoj en la landoj Baden-Virtembergo, Bavarujo, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesujo, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Malsupra Saksujo, Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Sarlando, Saksujo, Saksujo-Anhalto, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingujo en libera memdetermino kompletigis la unuecon kaj liberecon de Germanujo. Tial, ĉi-tiu Fundamenta Leĝo validas por la entuta germana popolo.

I. La Fundamentaj Rajtoj[redakti]

Artikolo 1[redakti]

(1) La digno de l’ homo netuŝeblas. Ĝin respekti kaj ĝin gardi estas devigo de ĉiu povo de l’ ŝtato.

(2) La germana popolo tial konfesas al nevundeblaj kaj nefordoneblaj homaj rajtoj kiel bazo de ĉia homa komunumo, de l’ paco kaj justeco en la mondo.

(3) La ĉi-postaj fundamentaj rajtoj alforĝas la leĝdonan, la plenuman kaj la jurisdikcian povojn kiel senpere valida juro.


-- Pri propono rilate al artikoloj 1 ĝis 3 laŭ uzanto Jura (22:28 24. Aŭg 2008) bonvole vidu la diskuto-paĝon.

Artikolo 6 (Propono)[redakti]

(2) Flegado kaj zorgema edukado de la infanoj (idoj) estas la natur(ec)a rajto de la gepatroj kaj devo, kiu primere devigas ilin. Pri ties agado zorgeme vidu la [aŭtoritata|ŝtata] [komunumo|socio].

II. Federacio kaj Landoj[redakti]

Artikolo 20[redakti]

(1) La Federacia Respubliko Germanujo estas demokratia kaj socia federacia ŝtato.

(2) Ĉiu povo de l’ ŝtato eliras de la popolo. Ĝi estas praktikata de l’ popolo per elektoj kaj voĉdonoj kaj per specialaj organoj de la leĝdonado, de la plenuma povo kaj de l’ jurisdikcio.

(3) La leĝdonado estas ligata al la konstitucia sistemo, la ekzekutiva kaj jurisdikcia povoj ligatas al leĝo kaj juro.

(4) Kontraŭ ĉiu, kiu entreprenas elimini tiun-ĉi ordon, ĉiuj germanoj havas la rajton je rezisto, se alia helpilo ne eblas.