Krimetatara/Alfabeto

El Vikilibroj

Iom da historio kaj nuna alfabeto[redakti]

Ĝis la jaro 1928 la krimetatara lingvo uzis la araban skribon, ekde 1928 ĝis 1938 la latinan, ekde 1938 ĝis 1997 la krimetatara uzis la cirilan alfabeton (surbaze la rusa) kaj en la jaro 1997 la latina skribo denove iĝis la oficia skribo de la krimetatara lingvo.

La nuna krimetatara alfabeto · Şimdiki Qırımtatar elifbesi
A a B b C c Ç ç D d E e F f G g
Ğ ğ H h I ı İ i J j K k L l M m
N n Ñ ñ O o Ö ö P p Q q R r S s
Ş ş T t U u Ü ü V v Y y Z z

La simbolo  â ne estas aparta litero, tamen uzata kiel nealfabeta simbolo: ruzr /ruz'gʲar/ vento. Fakte tiu ĉi simbolo moligas la antaŭan konsonantan sonon kaj indikas a post la moligita sono.

La literoj kies sonoj havas analogojn en Esperanto[redakti]

  • Multaj krimetataraj literoj havas samsonan analogon en Esperanto. Jen ili.

Vokaloj[redakti]

  • La literoj Aa, Ee, İi, Oo, Uu estas prononcataj same kiel esperantaj Aa, Ee, Ii, Oo, Uu

Atentu: La analogo de esperanta litero Ii en la krimetatara estas skribita ĉiam kun supra punkto: İi. Al senpunkta I korespondas senpunkta ı. Tiu sono ne ekzistas en Esperanto.

Konsonantoj[redakti]

Multaj konsonantaj sonoj de la krimetatara havas siajn analogojn en Esperanto, tamen estas kelkaj atentigoj.
  • La litero B estas prononcata same kiel en Esperanto: baba "patro", bayraq "flago"
  • La litero C estas prononcata kiel esperanta Ĝ (!) cevap "respondo", tac "krono"
  • La litero Ç estas prononcata kiel Ĉ en Esperanto
  • La litero D estas prononcata same kiel en Esperanto
  • La litero F estas prononcata same kiel en Esperanto
  • La literon G vi prononcu iomete pli mole ol en Esperanto, preskaŭ kiel //: ruzgâr "vento", güzel "bona, bela"
  • La litero H estas prononcata kiel esperanta Ĥ, tamen oni komprenos vin se vi prononcos ĝin kiel H: cumhuriyet "respubliko", kitaphane "biblioteko"
  • La litero J estas prononcata kiel esperanta Ĵ (!) jelatin "gelateno"
  • La litero K estas prononcata same kiel en Esperanto: kitap "libro", iske "malnova"
  • La litero L estas prononcata kiel en Esperanto: til "lingvo", sulh "paco", sual "demando"
  • La litero M estas prononcata kiel en Esperanto: men "mi", namaz "preĝo"
  • La litero N estas prononcata kiel en Esperanto: nazir "ministro", aqqında "pri li/ŝi/ĝi"
  • La litero P estas prononcata kiel en Esperanto: pusla "kompaso"
  • La litero R estas prononcata kiel en Esperanto: resim "bildo", Qırım "Krimeo"
  • La litero S estas prononcata kiel en Esperanto: sual "demando", seviye "nivelo"
  • La litero Ş estas prononcata kiel Ŝ en Esperanto: şahsiy "persona", şarqiy "orienta"
  • La litero T estas prononcata kiel en Esperanto: şahsiyet "persono"
  • La litero V estas prononcata kiel en Esperanto: cevapçı "respondisto", vilâyet "provinco"
  • La litero Y estas prononcata kiel J en Esperanto: yahşı "bone", medeniy "kultura"
  • La litero Z estas prononcata kiel en Esperanto: vazife "tasko"

La literoj kies sonoj ne havas analogojn en Esperanto[redakti]

Vokaloj[redakti]

La krimetataraj vokalaj sonoj Iı, Öö kaj Üü ne ekzistas en Esperanto. Jen iom da klarigoj pri ilia prononco.

  • La litero estas prononcata /ɯ/. La simila esperanta sono estas gorĝe prononcata I aŭ E. Tiu ĉi sono estas sammaniere skribita en ekz. turka aŭ azerbajĝana lingvoj.
  • La litero Öö estas prononcata kiel /ø/. La similaj alilingvaj sonoj estas
    • germana, finna, sveda, turka ktp. Ö
    • franca eu vorte peur
  • La litero Üü estas prononcata kiel /y/. Similaj alilingvaj sonoj estas
    • finna, dana Y
    • germana, sveda, turka k.a. Ü
    • franca u vorte pure

Konsonantoj[redakti]

Estas nur 3 krimetataraj konsonantoj nehavantaj esperantajn sonajn analogojn. Jen ili: Qq, Ğğ, Ññ

  • Ññ estas la plej facile prononcebla el tiuj. IPA-a valoro estas /ŋ/. La prononco estu kvazaŭ unusone prononcata ng
  • Qq kaj Ğğ estas uvularaj sonoj. Prononcu ilin kiel gorĝajn K kaj G (/q, ɣ/)