Kuirlibro:Cepa Pakoro

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Cepa Pakoro
Kvanto da porcioj 4 personoj
Energio
Deveno
Hindio, Nepalo


Cepa Pakoro

En la nordo de Hindio ĉia nutraĵo el kiu oni povas fari bulon estas nomata "pakora" en Nepalo ĝi nomiĝas "pakoda". La origina vorto en Sanskrito estas "puspa" kio signifas floron. Mi esperantigis la vorton per la finaĵo o anstataŭ a. Laŭ mi pakoro estas iomete komparebla kun la japana "tempuro".

Ingrediencoj[redakti]

  • 1 kg da cepoj
  • 12 supkuleroj da kikerfaruno
  • 6 supkuleroj da tritikfaruno
  • 2 supkuleroj da ruĝaj lentoj
  • 1 tekulero da salo
  • 1 tekulero da kuminsemoj
  • 20 koriandrofolioj (opcia)
  • 1 litro da oleo

(tekulero = 3 ml kaj supkulero 15 ml)

Kuirado[redakti]

  1. Duonigu la cepojn kaj tranĉu ilin en longajn tre mallarĝajn striojn.
  2. Miksu la cepojn kun la salo.
  3. Lasu ĝin 2 horojn en fridujo.
  4. Aldonu la ceterajn ingrediencojn kaj bone miksu per la mano.
  5. Varmigu la oleon en volbopato (uoko) ĝis 180 gradoj (Celsiaj).
  6. Faru el la miksaĵo buleton kun diametro de 2 ĝis 3 centimetroj.
  7. Singarde metu la buleton en la varmegan oleon.
  8. Zorgu ke ambaŭ flankoj de la buleto estas orbrunaj.
  9. Ripetu la paŝojn 6 ,7 kaj 8 ĝis la miksaĵo estas elĉerpita.
  10. Vi povas uzi tomatokeĉupon kiel trempsaŭco.

Konsilo[redakti]

Bonan apetiton!