Kuirlibro:Fajreca kokidaĵo kun legomoj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Fajreca kokidaĵo kun legomoj
Kvanto da porcioj 4 personoj
Energio


Fajreca kokidaĵo kun legomoj

Ingrediencoj[redakti]

  • 4 pecoj da kokidaĵo (kokobrustoj aŭ kokogamboj)
  • 1 ruĝa kaj verda kapsikoj neakraj
  • 2 ruĝaj cepoj
  • 2 tre malgrandaj akraj kapsikoj
  • 1 itala kukurbo (Zuccini)
  • 1 kulereto da timiano
  • 10 malgrandaj tomatoj
  • 1 supkulero da dolĉa ruĝa papriko
  • kajena pipro
  • salo
  • 450 ml da legoma buljono
  • 2 supkuleroj da olivoleo
  • 1/2 fasketo da petroselo

Kuirado[redakti]

Duonigu la kokidaĵon kaj spicu la pecojn per salo kaj kajena pipro. Tranĉu en pecojn la kapsikojn kaj la kukurbon.

Fritu la kokidaĵon en varmega oleo dum 10 minutoj. Turnu ofte la pecojn ĝis ili ambaŭflanke aspektas orobrunaj.

Ellevu la kokidaĵojn kaj tenu ilin varmaj. Brezu la cepopecojn dum 5 minutoj; elprenu ilin kaj tenu ankaŭ ilin varmaj.

Brezu la ruĝan kaj verdan neakrajn kapsikojn, la kukurbon kaj la akrajn kapsiketojn dum 5 minutoj.

Alverŝu al la legomoj la buljonon kaj kuiru ĉion sur malgranda flamo kun surmetita kovrilo dum 10 minutoj.

Finfine aldonu la kokidaĵon, la cepopecojn, la tomatojn kaj la timianon. Kuiru ĉion sur malgranda flamo kun kovrilo dum 20 ĝis 30 minutoj. Garnu per petroselo.

Manĝu la fajran kokidaĵon prefere kun rizo aŭ nudeloj.

Konsilo[redakti]

Anstataŭ akraj kapsiketoj vi povas preni ankaŭ tabaskosaŭcon. Al tio gustas freŝa tropika fruktosalato kaj blanka vino.

Bonan apetiton deziras Donjo!