Kuirlibro:Frititaj nudeloj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Frititaj nudeloj
Energio


BAMI GORENG (frititaj nudeloj laŭ azia recepto)
(por kvar personoj)

juna koko laŭ NPIV = kokido = juna ne matura virkoko

Bami Goreng estas indonezia manĝaĵo kaj tre konata en Eŭropo. Bami Goreng signifas en Esperanto frititaj nudeloj, laŭ iu eĉ: frititaj porkaĵaj nudeloj. Li mencias ankaŭ, ke la recepto origine devenu el Ĉinio.

Ingrediencoj[redakti]

  • 400g da brusta fileo de juna koko
  • 250g da aziaj ovonudeloj
  • 300g da ĉina brasiko
  • 150g da kuiritaj pizoj
  • 150g da poreo
  • 2 cepoj
  • 2 ajlobulberoj
  • 75g da sojaj ŝosoj (mungidoj)
  • 6 supkuleroj da soja saŭco
  • 5 supkuleroj da oleo
  • salo

Kuirado[redakti]

Lavu la viandon kaj la ĉinan brasikon sub flua akvo, fordabu la akvon per suĉpapero kaj tranĉu la viandon kaj la brazikon en mallarĝajn striojn.

Kuiru la nudelojn en salita bolanta akvo, sed nur tiom, ke ili ankoraŭ estas sufiĉe firmaj ĉe la mordoprovo.(al dente)

Elverŝu la nudelan akvon.

Purigu la poreon, senŝeligu la cepon kaj distranĉu la legomojn en pecetojn.

Senŝeligu kaj elpremu la ajlobulberojn.

Varmegigu la oleon en uoko (ĉina pato) kaj rostu la viandon dum kelkaj minutoj sur granda flamo.

Aldonu la cepojn kaj la ajlon kaj kunrostu ilin 2 minutojn.

Aldonu la ĉinan brasikon kaj la poreon kaj kunrostu ilin dum 1 minuto, poste kunrostu la pizojn dum 1 minuto.

Finfine aldonu la sojajn ŝosojn kaj la nudelojn kaj kunrostu ĉion dum1 minuto.

Spicu per soja saŭco kaj en okazo de bezono per salo kaj nigra pipro el la muelilo.

Konsilo[redakti]

Bonan apetiton deziras Donjo!

Eksteraj ligiloj[redakti]