Kuirlibro:Hepatogulaŝo

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Hepatogulaŝo
Energio


Hepatogulaŝo
(por tri personoj)

Ingrediencoj[redakti]

  • 400-500g da hepato
  • 1 supk. da faruno
  • 40g da butergraso
  • 100g da cepoj
  • 1/4 litro da buljono
  • 125g da kremo
  • 1-2 da glasoj ŝampinjonoj
  • 20g da butero
  • je 1/2kul. da salo kaj nigra pipro.

Kuirado[redakti]

Distranĉu la hepaton en kubutojn, metu kaj turnu ĝin en faruno sur telero.

Varmegigu la buteran grason kaj rostu daŭre turnmove la hepaton ĝis bruneco.

Aldonu la cepopecetojn kaj kunrostigu ilin ĝis orflavo. Enverŝu la duonon de la buljono kaj kuiru ĝin du ĝis tri minutojn. Poste enverŝu la dolĉan kremon.

Kunbrezu mallonge la kremon, tiam enverŝu la buljonan restaĵon, kuiru ĉion sur malgranda flamo.

Nun rostu la pecetigitajn ŝampinjonojn en butero, donu la fungojn al la gulaŝo. Spicu per salo kaj pipro.

Konsilo[redakti]

Al tio gustas terpomkaĉo, buternudeloj, rizo kaj cigana salato.

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Hepatogulaŝo
Energio