Kuirlibro:Kirlofritita pekina brasiko kun akaĵuoj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Kirlofritita pekina brasiko
Kvanto da porcioj 4 personoj
Facileco facila
Tempo 40 minutoj
Materialo Uoko (Volbopato)
Energio
Kalorioj 175 kcal
Ĵuloj 735 kJ
Deveno
Ĉinio


Kirlofritita pekina brasiko

Krommanĝaĵo por 4 personoj

Ingrediencoj[redakti]

(tekulero = 3 ml kaj supkulero 15 ml)

  • 2 supkuleroj da planta oleo (ekz. sunflora aŭ arakida)
  • 3 tomatoj (senŝeligitaj kaj krudhakitaj)
  • 1 cepo (senŝeligita kaj krudhakita)
  • 1 bulbero da ajlo (senŝeligita kaj ethakita)
  • 1 pekina brasiko (tranĉita en strioj)
  • 1/2 supkulero da dolĉa sojosaŭco
  • 3 supkuleroj da zingibra siropo (aŭ likvo de zingibrobuletoj el konservujo)
  • 2 tekuleretoj da ĉilisaŭco
  • iom da pipro kaj salo
  • 50 g da salitaj akaĵuoj

Preparado[redakti]

  1. Varmigu la oleon en uoko kaj kirlofritu la cepon kaj la ajlon ĝis helbruneco.
  2. Aldonu la brasikon kaj kirlofritu la tutaĵon sur varmega fajro aŭ alia varmfonto.
  3. Kiam la dikaj pecoj de la brasiko estas mordpretaj (aldentaj) aldonu la tomatojn, la sojosaŭcon, la zingibrosiropon la ĉilisaŭcon kaj pipron kaj salon.
  4. Bone varmigu ĉion kaj aldonu la akaĵuojn.

Konsilo[redakti]

Bongusta kun viandbuletoj aŭ vegetaraj buletoj kun rizo aŭ terpomoj.


Bonan apetiton!