Kuirlibro:Kuirvortaro

El Vikilibroj

(Alidirektita el Kuirlibro:Kuirteknikoj)
Iri al: navigado, serĉi


[kuirlibro: reiru al la ĉefpaĝo]

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] a

acida
havanta guston piketan senteblan ĉe la flankoj de la lango, kiel citrono, vinagro...
fr: acide
es: ácido
adstringa
havanta guston streĉan ĉe la dentokarnoj pro taninoj, kiel pirosemoj, tro infuzitaj teoj...
fr: astringent, tannique
agariko
lamenfungo blanka, mezgranda, el kiu unu speco estas vendata sub la nomo ĉampinjono.
fr: agaric
akra, akragusta
havanta guston iritan, kvazaŭ brulan en la buŝo, kiel pipro, kapsiketoj...
fr: âcre, épicé, pimenté
ajlero, ajlobulbero
iu el la dividaĵoj de ajlobulbo, kiuj radie kuŝas ĉirkaŭ ĝia centra akso.
de: knoblauchzeh
fr: gousse d'ail
aluminifolio, aluminia folio
izola metalfolio por konservi aŭ stufi iujn manĝaĵojn.
rimarko: pli frue anstataŭ aluminio estis uzataj stano kaj staniolo, pro kio oni ankoraŭ diras „stanfolio“, „staniolfolio“.
fr: papier d'aluminium
amara
havanta guston senteblan ĉe la bazo de la lango, kiel pluraj vegetaĵoj kaj radikoj, kakao, galo...
fr: amer
es: amargo
antaŭhejti
varmigi malplenan fornon por poste enmeti bakaĵon.
de: vorheizen
fr: préchauffer
aromo
odoro sentata pro enbuŝigo de manĝaĵo, rekte de la buŝo al la nazo.
fr: arôme
es: aroma

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] b

baki
kuiri en forno.
de: backen
fr: cuire au four
bakforno
forno kiun oni povas hejti ĝis kuira varmeco.
fr: four
bakformujo
bakvazo destinita por enteni pano- aŭ kuko-paston dum ĝia bakado.
fr: moule à gâteau
bakmuldilo
= bakformujo
bakpleto
metala tabulo ŝovebla en fornon por surkuiri panon, kuketojn.
de: backblech
en: cookie sheet
fr: plaque de cuisson
bakpulvoro
ĥemia fermentigilo por ŝveligo de pasto.
de: backpulver
en: baking powder
fr: levure chimique
baksodo
natria hidrokarbonato (NaHCO3), precipa ingredienco de bakpulvoro, faciliganto de digesto.
en: baking soda
fr: bicarbonate de sodium
bakujo
hejtata kavaĵo de forno.
fr: cavité du four
bakvazo
vazo el ceramiko, metalo, pirekso, silikono... eltenanta la varmegon de forno.
fr: plat qui va au four
balanctranĉilo
= lultranĉilo
bankuiri, banvarmigi
kuiri aŭ konservi varma, metante manĝaĵujon en pli larĝan vazon kun varma aŭ boleta akvo.
fr: cuire au bain-marie
it: cuocere a bagnomaria
barbekuo
= ĝardenrostilo
bazilio
spico el freŝaj aŭ sekigitaj folioj de samnoma herbo, kiun oni uzas por fajnigi salatojn, saŭcojn...
de: basilikum
en: basil
es: albahaca
fr: basilic
benjeto
= fritkuko
biskoto
tre malpeza, seka, rebakita pantranĉaĵo.
de: zwieback
fr: biscotte
blanka cepo
iu el la printempe rikoltataj cepospecoj, kun blankakarnaj, ne longe konserveblaj bulboj pli mildagustaj ol tiuj de brunaj cepoj.
fr: ognon blanc
blanka faruno
faruno rafinita, tio estas senigita je brano.
rimarko: ekzistas diversaj gradoj de pli blanka ĝis pli bruna faruno, diverse klasigitaj laŭ landoj kaj leĝoj.
fr: farine blanche
blanka pipro
spico el matura semo de piprarbo, blankkolora, pulvorigita aŭ ne.
fr: poivre blanc
blanka sukero
plene rafinita, blankkolora sukero, kontraste al la bruna speco.
fr: sucre blanc
blanka viando
viando de birdo, porko, kuniklo, bovido, malpli grasa kaj bezonanta pli longan kuiron ol ruĝa viando.
fr: viande blanche
blondigi
per ekkuirado ekstere flavetigi malpli intense ol per orbrunigo.
fr: faire blondir
blua fromaĝo
= ŝimfromaĝo
boligi
varmigi likvon sufiĉe forte por vidi bobelojn.
fr: faire bouillir
bolkuiri
kuiri en bolanta likvo.
fr: faire bouillir
bovlego
= pelvo
bovlo
iom larĝa, ronda trinko- aŭ manĝovazo tenebla en ambaŭ manoj.
fr: bol
brezi
= stufi
brogi
mallonge lasi en bolanta akvo por moligi, purigi, faciligi senŝeligon... ĝenerale oni tuj poste malvarmigas sub fluanta akvo.
fr: blanchir, monder
bruna cepo
iu el la somere rikoltataj cepospecoj, kun ekstere flavetaj aŭ ruĝetaj bulboj, bone konserveblaj, pli fortagustaj.
fr: ognon de couleur
bruna faruno
faruno ne plene rafinita, konservanta ian proporcion da brano.
rimarko: ekzistas diversaj gradoj de pli blanka ĝis pli bruna faruno, diverse klasigitaj laŭ landoj kaj leĝoj.
fr: farine complète, farine intégrale
bruna sukero
kansukero ne plene rafinita, pli gusta ol blanka sukero.
fr: cassonade, sucre roux
buljono
likvo el kuirado de viando aŭ legomoj.
de: brühe
fr: bouillon
butero
grasaĵo eltirita el lakta kremo per batado.
de: butter
fr: beurre

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] c

cindrorosti
kuiri sub varmegaj cindroj, eventuale volvinte en aluminifolio aŭ alia ŝirmaĵo: ekzemple terpomojn, kaŝtanojn...
fr: cuire sous la cendre
citrusraspaĵo, citronraspaĵo...
tre maldika eltranĉaĵo el la supra ŝelo de citrono, oranĝo aŭ alia citruso.
fr: zeste

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] ĉ

ĉampinjono
speco de agariko kultivata kaj vendata freŝa aŭ kiel konservaĵo (sciencanome agaricus bisporus).
de: champignon
fr: champignon de paris
ĉarlotkuko
nebakita kuko kun ekstera ŝelo el moligitaj pan- aŭ biskvitpecoj kaj interna farĉo el fruktoj aŭ kremo.
en: charlotte (dessert)
fr: charlotte
ĉefplado
plej abunda preparaĵo, kiun oni prezentas dum manĝo, ofte varma plado kun viando.
fr: plat principal
ĉerpilo
kulerego por ĉerpi el kaldronoj.
fr: louche

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] d

dolĉa
havanta guston mildan senteblan ĉe la langopinto, kiel mielo, sukero, batato...
fr: doux, sucré

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] e

elektroforno, elektra forno
forno funkcianta per elektro.
fr: four électrique
elektra premkaldrono
premkaldrono kun elektra hejto, kiu ankaŭ konservas varma la kuiraĵon. en pluraj landoj ĝi funkcias kiel familia rizkuirilo.
fr: autocuiseur électrique, cuiseur à riz
elgutigi
lasi aĵon mem eligi troan akvon.
fr: égoutter
elgutigilo
= kribrilo
elladigilo
tranĉilo por malfermi ladskatolojn.
fr: ouvre-boite
envolvi
(pri duonlikva pasto aŭ simila) delikate turni la paston ĉirkaŭ enmeton, ekzemple ĉirkaŭ ŝaŭmigitan ovoblankaĵon, por ĝin iom post iom enfandi konservante la tuton malpeza.
fr: incorporer

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] f

farĉi
interne plenigi per kaĉo el viando, legomoj, spicoj...
fr: farcir
faruno
subtila pulvoro el pistita greno, ofte el tritiko, sed ankaŭ el fagopiro, manioko, maizo, rizo...
fr: farine
fileo
longa, maldika viando- aŭ fiŝaĵopeco, kiun oni eltranĉas laŭ ventro aŭ spino.
fr: aiguillette, filet
folia pasto, foliigita pasto
pasto el faruno kaj butero plurfoje refaldita dum knedo, prezentanta maldikajn tavolojn post bako.
de: blätterteig
en: puff pastry
fr: pâte feuilletée
it: pasta sfoglia
fornelo
mebloforno havanta kaj bakujon kaj kuirplatojn aŭ gasbekojn.
fr: cuisinière, fourneau
forneto
malgranda forno metebla sur breto, kun bakujo proksimume 20- aŭ 30-litra.
fr: minifour
forno
aparato kun hejtebla kavaĵo, tio estas bakujo.
fr: four
fornoganto
varmimuna ganto ŝirmanta la manon dum enfornigo aŭ elfornigo.
en: oven mitt
fr: gant anti-chaleur, gant de four
fornovazo
= bakvazo
freŝa
antaŭ nelonge preparita kaj pro tio havanta purajn, nemodifitajn guston kaj aspekton.
de: frisch
fr: frais
fridujo
ŝranko konservanta manĝaĵojn malvarme inter 0 kaj 10 celsiaj gradoj.
de: kühlschrank
fr: frigo, réfrigérateur
friti
kuiri nutraĵon en bolanta oleo aŭ alia graso.
fr: frire
fritkuko
kuketo el pasto fritita en oleo, pleofte entenanta frandaĵon.
de: pfannkuchen, berliner
en: doughnut, fritter
fr: beignet
fritpano
seka panpeceto, ofte bele tranĉita, kiun oni buterfritas kaj uzas orname ekzemple sur legomkaĉo.
fr: crouton
fromaĝo
manĝaĵo farita el laktokazeo, ofte fermentinta.
fr: fromage
frostigi
konservi per malvarmo sub 0 celsia grado.
fr: congeler, surgeler
frostofako
parto de fridujo funkcianta kiel frostujo.
de: gefrierfach
fr: congélateur
frostujo
ŝranko konservanta manĝaĵojn froste inter -18 kaj 0 celsiaj gradoj.
fr: congélateur
funelo
konuso tra kies malgranda trua ekstremo oni povas verŝi aŭ ŝuti ekzemple en malgrandan vazon.
fr: entonnoir
fumaĵi
kuiri kaj gustigi, longe elmetante al fumo de lignofajro.
fr: fumer

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] g

gasbeko
peco de aparato kiu ellasas brulgason por kuirfajro.
fr: bruleur (à gaz)
gasforno
forno enhavanta gasbekojn por hejto.
fr: four à gaz
gisto
natura fermentigilo por ŝveligo de pasto.
de: backhefe
fr: levure de boulanger
it: lievito
glacisitelo
sitelo duonplena je glacieroj, en kiu oni konservas vinon malvarma dum manĝo.
fr: seau à glace, seau à champagne
glaso
ordinara, iom alta trinkovazo.
fr: verre
gorgonzolo
itala ŝimfromaĝo tre grasa.
fr: gorgonzola
grasbendo
maldika bendo el besta grasaĵo, kiun oni alligas ĉirkaŭ rostota viandopeco.
fr: barde
graso
mola, ŝmirebla kaj fandebla substanco ordinare blanka aŭ flaveta, el besto aŭ vegetajo.
de: fett
fr: gras
grateni
baki aŭ rosti ĝis formiĝo de krusto, eventuale dank' al supra tavolo de paneroj aŭ fromaĝraspaĵoj.
fr: gratiner
grio
pecetigita greno.
fr: gruau, semoule
gustigilo
substanco kiu fortigas la gustojn de manĝaĵoj, ekzemple salo, glutamato...
fr: exhausteur de gout

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] ĝ

ĝardenrostilo
aparato instalita en plezurloko por rostado sur ligna aŭ lignokarba fajro.
en: barbecue
fr: barbecue

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] h

haki
tranĉadi per rapidaj batoj de tranĉilo aŭ simila ilo.
de: hacken
fr: hâcher
hejti
varmigadi ian spacon, ekzemple la bakujon de forno.
de: heizen
fr: faire chauffer (au four)
haktabulo
tabulo sur kiu oni hakas, tranĉas, pecigas preparaĵojn.
fr: planche à découper

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] ĥ

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] i

ingredienco
= konsistaĵo
integra faruno
= bruna faruno

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] j

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] ĵ

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] k

kajena pipro
kromnomo de akra kapsikpulvoro.
rimarko: kajena pipro estas „malvera pipro“ ĉar ĝi ne venas el piprarbo.
en: cayenne
fr: poivre de cayenne
kaldrono
granda pli-malpli globa kuirvazo kun ansoj, kiun oni povas longe lasi sur fajro por bolkuirado.
fr: chaudron, faitout, marmite
kapsikpulvoro
spico el pulvorigitaj fruktoj, eventuale semoj kaj tigoj de kapsiko.
fr: paprika, piment en poudre
kareaĵo
manĝaĵo kuirita kun kareo.
fr: curry (plat au curry)
kareo
hinddevena spicomiksaĵo pulvora aŭ pasta, kun forta sed ne nepre akra gusto, preparita el ĝingibro, ajlo, koriandro, kumino kaj aliaj en variaj kvantoj.
en: curry
fr: cari
"kaserolo metala"
kaserolo metala
kaserolo
kuirvazo kun altaj randoj kaj tenilo, taŭga por boligo sur fajro.
fr: casserole
kebabo
marinita viando rostita sur turnostango kaj prezentita kun legomoj; turkdevena preparaĵo.
fr: kebab
kirli
miksadi likvon per rapida turna movo de ilo en ĝi.
de: quirlen, verquirlen
fr: battre (un liquide)
kirlofriti
mallonge friti en iom da varmega oleo aŭ alia likvo, uzante volbopaton kaj spatelon, daŭre kirlante la nutraĵon, laŭ procedo ofte uzata en azio, speciale en ĉinio.
en: stir-fry
klarigi
igi likvon klara, travidebla, per filtrado aŭ alia procedo.
fr: clarifier
klarigita butero
butero klarigita per varmigo kaj dekanto.
en: ghee, fr: beurre clarifié
knedi
kunturnadi, premadi paston por ĝin kunfandi kaj glatigi.
de: kneten
fr: pétrir
knedliko
bula aŭ cilindra miksaĵo de panmolaĵo trempita en lakto aŭ buljono kaj de haketita viando, fiŝaĵo...
fr: quenelle
knelo
= knedliko
kompoto
manĝaĵo el fruktoj pecigitaj mallonge kuiritaj kun iom da sukero kaj -- laŭnecese -- likvo...
fr: compote
konfitaĵo
ĉia preparaĵo kuirita en sukero, plejofte entenanta fruktojn aŭ fruktosukojn.
fr: confiserie
konsistaĵo
ĉia baza materialo, el kiu oni faras pladon.
fr: ingrédient
kovrilo
disko per kiu oni ŝtopas la malfermaĵon de kuirvazo.
fr: couvercle
kradrosti
rosti manĝaĵojn sur metala krado super fajro.
fr: griller, cuire au grill
kremo
grasa duonfluaĵo, ekzemple el pezaj partoj de lakto.
fr: crême
kremopremilo, krempremilo
tubo el kiu oni elpremas strion de kremo por beligo de plado.
fr: poche à douille
krespo
= patkuko
kribri
disigi solidajn aŭ pli dikajn erojn el fluaĵo.
de: sieben
fr: tamiser
kribrilo
vazo kun truetoj aŭ krada konsisto, kiu konservas solidajn erojn kaj tralasas fluaĵon.
de: sieb
en: colander
fr: égouttoir, passoire
krusto
ekstera ŝelo de manĝaĵo malmoliĝinta pro sekiĝo, kuiro...
fr: croute
kubetigi
tranĉi en malgrandajn kubojn.
fr: couper en cubes, émincer
kuireti
kuiri malforte.
fr: mijoter, mitonner
kuiri
prepari manĝaĵon, precipe per varmiga procedo modifanta la konsiston de la preparaĵo.
de: kochen
fr: cuisiner, faire cuire
kuirplato
metala plato kiun oni hejtas kaj sur kiun oni metas kuirvazon.
fr: plaque de cuisson
kuirvazo
ĉia vazo, kiu eltenas fajron aŭ hejton, kaj do en kiu oni povas kuiri.
fr: récipient qui va au feu
kuko
bakaĵo el dolĉigita pasto.
de: kuchen
fr: gâteau
kulerego
ĉia granda kulero uzata en kuirado kaj preparado.
fr: louche
kulero
manĝilo kaj preparilo havanta tenilon kaj kavetan, pli larĝan ekstremon, per kiu oni povas levi iomon da fluaĵo aŭ duonfluaĵo.
de: löffel
fr: cuillère

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] l

ladmalfermilo
= elladigilo
legomo
manĝebla parto de vegetaĵo escepte de dolĉaj fruktoj kaj spicoj.
de: gemüse
en: vegetable
es: verdura
fr: légume
longa pipro
pipro el himalajo kun longaj semoj, malpli akra, pli varma kaj pli dolĉa ol nigra pipro (sciencanome: piper longum).
fr: poivre long
lultranĉilo
tranĉilo kun kurba klingo kaj du ekstremaj teniloj, per kiu oni pecetigas ruligante la klingon alterne al ĉiu flanko simile al la movo de lulilo.
fr: hachoir

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] m

maldolĉa
guste kontrasta al dolĉo, do precipe amara, acida...
manĝaĵo
ĉia kruda aŭ preparita aĵo, kiun homoj kutime manĝas.
fr: met
manĝo
okazo, kiam homoj manĝas.
fr: repas
marmelado
fruktokaĉo sufiĉe longe kuirita kun proksimume sama pezo da sukero kiel da fruktoj.
fr: confiture, marmelade
meringo
dolĉaĵo el ovoblanko ŝaŭmigita kun sukero kaj milde bakita ĝis malmoliĝo.
fr: meringue
mikroonda forno
elektra forno, kiu kuiras manĝaĵojn per mikroondoj.
fr: four à microondes
muskato
semo de muskatarbo, malhela nukseto, kiun oni raspas aŭ pulvorigas kaj uzas kiel spicon.
fr: noix de muscade

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] n

nigra pipro
spico el nematura semo de piprarbo sekigita sub intensa sunumo, nigrakolora, pulvorigita aŭ ne.
fr: poivre noir
nudelo
pastaĵo kiun oni bolkuiras.
fr: nouille, pâte alimentaire

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] o

oleo
grasa fluaĵo manĝebla, elpremita el vegetaĵo.
fr: huile alimentaire
olivoleo
oleo el la fruktoj de olivarbo, sufiĉe gusta, tre uzata en mezmara kuirarto.
fr: huile d'olive
oranĝoflorakvo
parfuma likvaĵo el akvo, en kiu oni maceris oranĝoflorojn, kaj kiun oni distilis.
fr: eau de fleurs d'oranger
orbruna, orkolora
pro iom forta kuirado ekstere bruniĝanta -- ekzemple pri viandopeco aŭ kukosupraĵo.
fr: doré
orbrunigi
forte ekkuiri en graso ĝis bruneta koloro
fr: faire revenir, rissoler

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] p

panerumi
antaŭ kuirado kovri per pistitaj pecoj de seka pano kungluitaj per ovokirlaĵo.
fr: paner
pankrusto
ekstera bruna malmola ŝelo de pano, kontraste al panmolaĵo.
fr: croute du pain
panmolo, panmolaĵo
interna, mola parto de pano kontraste al la krusto.
fr: mie de pain
panpasto
pasto por pano, picoj... el faruno, akvo, gisto, longe knedita kaj kuirita, tre ŝvelinta.
fr: pâte à pain
panrostilo
aparato por rosti panpecojn.
fr: grille-pain
papriko
= kapsikpulvoro
pastaĵo
preparaĵo el pasto bolkuirita (nudelo...) aŭ bakita (pano...).
pastotranĉilo
ilo por tranĉi pastojn, ordinare kun tenilo kaj tranĉa radeto.
fr: coupe-pâte, éperon
patkuko
maldika pastaĵo el faruno miksita kun lakto kaj ovoj, fritita sur pato.
de: eierkuchen, pfannkuchen
fr: crèpe
pato
kuirvazo larĝa kaj malalta kun tenilo, taŭga por rapida kuirado sur fajro.
fr: poële, sauteuse
patrosti
kuiri en pato, ordinare kun iom da graso.
fr: faire sauter
pecetigi
krude erigi malmolaĵon ekzemple sukeron, piprosemojn...
fr: concasser
pelvo
ronda, kava preparvazo iom larĝa, uzebla por miksi konsistaĵojn, prepari paston aŭ salaton...
fr: saladier
pimento
spico el la nematuraj sekigitaj semoj de pimentarbo, grajna aŭ pulvora (sciencanome: pimenta dioica).
de: piment
en: allspice:
fr: piment de la jamaïque, poivre de la jamaïque
pinĉopreno, pinĉaĵo, pinĉo
eta kvanto da pulvoro, kiun oni povas preni inter dika kaj montra fingro.
fr: pincée
pipro
spico el nigraj, blankaj, verdaj aŭ ruĝaj semoj de piprujo, grajna aŭ pulvora (sciencanome: piper nigrum), sed komunlingve ankaŭ el alispecaj vegetaĵoj (rozkolora, kajena...)
de: pfeffer
en: pepper
fr: poivre
pipromuelilo
aparato por polverigi malmolajn piprosemojn.
fr: moulin à poivre
pisti
erigi aŭ pulvorigi per pistilo.
fr: broyer (au pilon)
pistilo
bastono per kiu oni bate rompas malmolaĵojn.
fr: pilon
pistujo
solida vazo en kiu oni pistas, batante per pistilo.
fr: mortier
plado
vazo por prezento de preparita manĝaĵo al unu aŭ pluraj manĝontoj.
fr: plat
plurproceda forno, plurfunkcia forno
forno kiu uzas plurajn hejtprocedojn: rezistilan, mikroondan...
fr: four mixte
poĉi
mallonge kuiri en akvo iom sub bola varmeco, ordinare por solidigi molaĵon: ovinternon aŭ similan...
fr:pocher
poto
kava vazo almenaŭ tiom profunda kiom larĝa.
fr: pot
premkaldrono, premboligilo
kuirvazo, kiu boligas la enhavon iom post iom ellasante la vaporon tra trueto.
fr: autocuiseur, cocotte-minute
prilaborita fromaĝo
fromaĝo farita el aliaj fromaĝoj (kutime restaĵoj de fabrikado) miksitaj, emulsiitaj, refanditaj...
de: schmelzkäse
en: processed cheese
fr: fromage fondu
provenca spicomiksaĵo, provencaj herboj
spicomiksaĵo el sudfrancio (provenco) el sekigitaj timiano, origano, rosmareno kaj aliaj mezmaraj vegetaĵoj en variaj kvantoj.
fr: herbes de provence
pulvorigita sukero, pulvora sukero, pulvorsukero
sukero prezentata kiel pulvoro pli aŭ malpli subtila.
fr: sucre en poudre

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] r

raguo
varma manĝaĵo el pecetigita viando aŭ fiŝaĵo bolkuirita kun saŭco kaj ofte kun legomoj.
fr: ragout
raspi
elŝiri erojn de solidaĵo skrapante ĝian supron.
fr: raper
raspilo
lamen-kradeto, muelileto aŭ alia ilo per kiu oni elraspas erojn de malmola nukso, fromaĝo...
fr: rape
recepto
instrukcio pri farado de manĝaĵo.
fr: recette
receptaro
ordigita kolekto de receptoj.
fr: classeur de recettes, livre de recettes
rezistila forno
elektra forno, kies hejton provizas supraj kaj malsupraj rezistiloj.
de: ober- und unterhitze
fr: four traditionnel, four à convection
rizkuirilo
= elektra premkaldrono
rosti
kuiri per elmeto al sufiĉe forta fajro, ne metante en likvon.
de: rösten
fr: rôtir
rostopano
pantranĉaĵo kiun oni rostis por igi ĝin supraĵe krusteta.
fr: pain grillé, toast
ruĝa viando
viando de bovo, ŝafo, pli grasa ol blanka viando, bezonanta prefere rapidan, ne plenan kuiron.
fr: viande rouge
rulpremilo, pastorulpremilo
ligna cilindro kun du ekstremaj teniloj, per kiu oni rulpremas kaj platigas paston.
fr: rouleau à patisserie

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] s

sala
havanta guston stimulan senteblan ĉe la pinto kaj flankoj de la lango, kiel salo, marakvo...
fr: salé
saŭco
flua gustigaĵo varma aŭ malvarma, kiun oni surverŝas sur manĝaĵon.
en: dressing
fr: sauce
semolo
= grio
senkernigilo
ilo per kiu oni bore senkernigas frukton sen tratranĉo.
fr: dénoyauteur, vide-pomme
senŝaŭmigilo
truhava kulerego per kiu oni forprenas ŝaŭmon de sur bolaĵo.
fr: écumoire
senŝeligilo
tranĉilo kun klingo havanta fendon, per kiu oni forskrapas la ŝelojn de legomoj, fruktoj...
de: schäler
fr: couteau à légumes, économe
sezamoleo
oleo el la semoj de la greno sezamo, ne taŭga por fritado sed gustiga, ofte uzata interalie en ĉinio kaj koreio.
fr: huile de sésame
spatelo
kulerego kun plata beko, per kiu oni turnas, ŝmiras, glatigas pastojn.
fr: spatule
spico
fortagusta substanco aldonebla al manĝaĵo.
fr: aromate, condiment, épice
spicaĵo
= spicomiksaĵo
spicofasko, spicobukedo
fasketo da spicherboj kiun oni lasas en kuiranta raguo kaj forprenas antaŭ surtabligo.
fr: bouquet, bouquet garni
spicomiksaĵo
preparaĵo el pluraj spicoj.
fr: melange d'épices
stamino
ŝtofo tra kiu oni pasigas iujn saŭcojn aŭ kaĉojn.
fr: étamine
stanfolio, stana folio
= aluminifolio
staniolfolio
= aluminifolio
stufi
longe kuireti en fermita vazo kun en la suko de la kuiraĵo mem aŭ kun malmulta plia fluaĵo.
fr: braiser, étouffer
submetaĵo
plato, ofte disko, kiun oni submetas sub varmegan aŭ malsekan vazon por ŝirmi la manĝo-tablon aŭ -tukon.
fr: dessous (de plat, de bouteille...)
supkulero
kvanto portata de mezgranda kulero, proksimume 15 mililitroj.
fr: cuillère à soupe
surtabligi
prezenti manĝaĵon pretan por manĝo.
fr: servir

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] ŝ

ŝampinjono
= ĉampinjono
ŝaumaĵo
preparaĵo el kremo, ovoblanko aŭ simila duonlikvo, kiun oni forte kirlis ĝis ŝaŭma aspekto.
fr: mousse
ŝaŭmĉerpilo
= ŝenŝaŭmigilo
ŝaŭmigilo
ilo kun tenilo kaj stangetoj aŭ ringoj, per kiu oni povas kirle enmiksi kaj ŝaŭmigi likvon.
fr: fouet
ŝimfromaĝo
fromaĝo, en kiun oni enkondukis iujn ŝimojn (ofte bluverdajn, el genro penicillium), kiuj kaŭzas pikan guston.
fr: fromage bleu, fromage persillé

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] t

tabasko
spico el akragusta kapsikospeco (sciencanome: capsicum frutescens) liverata kiel fluaĵo.
en: tabasco
fr: tabasco
taĵino
nordafrika raguo preparita en terakota vazo kun funelforma kovrilo, tradicie kuiretita dum pluraj horoj.
fr: tajine
tanduro
granda bakforno kun formo de larĝaventra potego, en nordhindio tradicie farita el terakoto.
fr: tandoor (four indien)
taso
bovleto, malgranda trinkovazo por varmaj trinkaĵoj ofte kun unu anso.
fr: tasse
tavoligi
surkuŝigi sinsekvajn tavolojn de preparata manĝaĵo.
fr: alterner (en couches)
tavolpasto
= folia pasto
tekulero
kvanto portata de malgranda kulero, proksimume 5 mililitroj.
de: teelöffel
fr: cuillère à café
toasto
= rostopano
tortopasto
pasto el faruno kaj butero aŭ akvo, ne tro knedita, sufiĉe densa, neŝvelema.
de: mürbeteig, knetteig
fr: pâte brisée, pâte sablée
it: pasta frolla
tranĉilo
ĉia tranĉa ilo kaj precipe tia, kiu havas tenilon kaj unu mallongan klingon.
fr: couteau, instrument coupant
tranĉotabulo
= haktabulo
trinkovazo
ĉia vazo uzata por eltrinki.
fr: récipient à boire
tripo
besta intesto preparita por manĝo.
da: indvolde
de: eingeweide
fr: tripes
trulo, tortotrulo
ilo kun tenilo kaj rekta plato, per kiu oni levas tranĉaĵon de torto, kuko, pasteĉo...
fr: pelle à tarte
turnrosti, turnorosti
kuiri trapikitan per stango manĝaĵon, turnante la stangon super fajro.
fr: cuire à la broche
turnrostilo, turnorostilo
aparato por teni kaj eventuale turni stangon dum turnorostado.
fr: broche

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] u

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] v

vaflomuldilo
aparato kun du metalaj platoj, kiujn oni hejtas kaj inter kiuj oni kuiras duonlikvan paston de vafloj.
fr: moule à gaufre
vaksopapero, vakspapero
papero kun vaksa aŭ alia enmiksaĵo iganta ĝin grasimuna.
en: greaseproof paper, wax paper
fr: papier sulfurisé
vaporkuiri, vaporumi
kuiri elmetante al vaporo de bolanta akvo aŭ alia likvo.
fr: cuire à la vapeur
vaporkuirilo, vaporumilo
aparato kun truhava pelvo ricevanta vaporon el malsupra bolujo.
fr: couscoussier, cuit vapeur
vazo
entenujo por prepari, konservi aŭ prezenti solidaĵojn aŭ fluaĵojn.
fr: récipient
ventuma forno, ventola forno
elektra forno, kies hejton provizas ventumilo blovanta varmegan aeron.
de: umluftofen
fr: four à chaleur tournante
verda pipro
spico el nematura semo de piprarbo plengrajna aŭ ofte pecigita.
fr: poivre vert
viandmuelilo
aparato per kiu oni muele kaĉigas viandon.
fr: moulin à viande
viando
manĝebla parto de besto, precipe karno.
de: fleisch
en: meat
es: carne
fr: viande
sw: nyama

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] z

[kuirlibro: reiru al la ĉefpaĝo]

Aliaj lingvoj