Kuirlibro:Nederlandeska kasuleto

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Nederlandeska kasuleto
Energio


Nederlandeska Kasuleto
(Vegetara ĉefmangaĵo por 2-3 personoj)

  • Gouda-fromaĝo estas fromaĝo el la nederlanda urbo Gouda (prononcu Ĥaŭda). Imitaĵo estas akirebla en aliaj landoj kelkfoje sub la nomo Guda- fromaĝo.

Kompreneble la vera Gouda-fromaĝo estas la plej bongusta! Matura fromaĝo maturiĝis 4 monatojn kaj maljuna 10 monatojn.

Ingrediencoj[redakti]

  • 350 g da blankaj kuiritaj fazeolsemoj el ladskatolo aŭ el vitrokonservujo
  • 2 supkuleroj da tradicia olivoleo
  • 1 granda hakita cepo
  • 2 ethakitaj ajlobulberoj
  • 1 laŭrofolio
  • 1 granda ruĝa papriko
  • salo
  • pipro
  • 2-3 grandaj senŝeligitaj tomatoj
  • 200-250 g da matura Gouda* en dikaj fromaĝotranĉaĵoj, etaj kuboj aŭ krude raspita
  • 1 tekulereto da ethakita timianfolioj
  • 2 supkuleroj da krudhakita petroselo
  • 4 supkuleroj da seka blanka vino aŭ legombuljono
  • 2 supkuleroj da sekaj paneroj de blanka pano
  • 2 supkuleroj da maljuna etraspita Gouda* fromaĝo
  • 30 g da butero

Kuirado[redakti]

  1. Elgutigu la fazeolsemojn kaj tralavu ilin per malvarma akvo kaj poste denove elgutigu ilin kaj lasu ilin denove sekiĝi.
  2. Varmigu la oleon en kaserolo aŭ marmito.
  3. Aldonu la hakitan cepon kaj daŭre kirlante, milde fritu ĝin.
  4. Duonigu la paprikon kaj forigu la pedunklon kaj la semaĵojn kaj tranĉu ĝin en mallarĝajn striojn.
  5. Miksu ĉion kun la ajlo kaj la cepo kaj milde fritu 3 minutojn.
  6. Aldonu la fazeolsemojn kaj daŭre kirlante bone varmigu la miksaĵon.
  7. Aldonu la laŭrofolion.
  8. Duonigu la tomatojn kaj forigu la kernojn, la semojn kaj la malsekaĵon kaj tranĉu ilin en mallarĝajn striojn.
  9. Buterumu fornotaŭgan bovlon.
  10. Leĝere miksu, en alia bovleto, la panerojn kaj la raspitan fromaĝon.
  11. Miksu la tomatojn, la fromaĝon kaj la vinon aŭ buljonon per forko kun la fazeolmiksaĵo.
  12. Spicu per salo, pipro, timiano kaj petroselo.
  13. Ankoraŭfoje bone miksu la tuton kaj metu ĝin en fornotaŭgan bovlon.
  14. Glatigu la surfacon kaj kovru ĝin per la panero-fromaĝomiksaĵo.
  15. Metu diversloke skrapaĵon da butero.
  16. Metu la bovlon en antaŭe varmigitan fornon ĉe 200 gradoj Celsiaj.
  17. Baku dum 20 minutoj, ĝis ekestas orbruna krusto sur la manĝaĵo.

Konsilo[redakti]

Prezentu la manĝaĵon en la fornobovlo. Aldonu freŝan miksitan verdan salaton aŭ branpanon surŝmiritan per butero.

Bonan apetiton!

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo