Kuirlibro:Porka Rijeto

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Porka Rijeto
Energio


Porka Rijeto laŭ ĵan-ĵak

Laŭ piv: „manĝaĵo konsistanta el hakita porkaĵo aŭ kokidaĵo, miksita kun graso kaj tre longe stufita“.

Ingrediencoj por ĉirkaŭ 1 kg da rijeto[redakti]

  • 1 kg da ŝultroviando de porko.
  • 1 kg da lumboviando de porko.
  • 1,5 kg da porka lardo.
  • 50 ĝis 75 g da salo.
  • 1 pinĉopreno da pipro blanka.
  • 75 cl da akvo.

Kuirado[redakti]

  1. Petu de via viandisto formeti viandajn ostojn kaj lardhaŭtojn. Kunprenu kaj konservu ilin.
  2. Distranĉu la lardon je kubetoj (3 cm × 3 cm).
  3. Distranĉu la ŝultraĵon kaj lumbaĵon je pli grandaj kuboj (6 cm × 6 cm).
  4. Pesu la viandopecojn. Poste aldonu 15 g da salo por 1 kg da viando.
  5. Metu iom da akvo, proksimume 1 glaso, en grandan kaldronon. Boligu ĝin.
  6. Tre malrapide kuiru la lardajn kubojn, movante per spatelo. La tempo ne atentindas, necesas nur, ke la lardopecoj fariĝu orkoloraj.
  7. Aldonu iom post iom la viandopecojn. Daŭrigu la turnmovadon almenaŭ 10 minutojn.
  8. Tiam enverŝu 50 aŭ 60 cl da akvo, turnmovu. Lasu ĉion malrapide kuiriĝi je mezgrada varmo dum unu horo sub kovrilo. Ofte turnmovu.
  9. Poste malgrandigu la fajron je plej malgranda forto, kaj malrapide plu kuiru ĉion dum tri horoj, daŭre lasante kovrilon sur la kaldrono.
  10. Aldonu la ostojn kaj la lardhaŭton. Alŝutu la salon je 15 g da salo por 1 kg da viando. Turnmovu ĉion sen kovrilo, ankoraŭfoje malrapide kuiru , ofte turnmovante, dum 3 horoj. Fine de la kuirado aldonu pipron kaj miksu ĉion.
  11. Ĉesigu la fajron. Metu flanken la ostojn kaj la lardhaŭton (ĉu la hundo ŝatus?).
  12. Varmetigu ĉion dum unu horo.
  13. Pretigu bokalojn aŭ argilajn potojn, lavante ilin per bolanta akvo.
  14. Per kulerego elprenu la blankan grason kiu ŝvebas supre en la kaldrono, kaj konservu ĝin preta en kaserolo.
  15. Per spatelo miksu kaj dispremu la rijetojn.
  16. Kiam la rijeto varmetas, enpotigu ĝin. Kovru per ŝirma tavolo da graso el la kaserolo.
  17. Lasu malvarmiĝi -- plej bone en trablovata loko.
  18. Sekvatage matene kovru la rijeton per vaksopapero. Konservu en malvarma loko, ideale en fridujo ĉe ĉirkaŭ 4° C.
  19. Vi devas konsumi ĉion ene de monato.

Konsilo[redakti]

  • Manĝu rijeton kun freŝa pano kaj ruĝa vino. Iam ajn, ie ajn...

Reiru al la kuirlibro-indekso