Kuirlibro:Rabarbotorto

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Rabarbotorto
Facileco facila
Tempo 50 minutoj
Materialo bakforno
Energio


Rabarbotorto estas torto garnita per tigoj de rabarbo, grandfolia kreskajo rheum rhabarbarum.

Ingrediencoj[redakti]

pasto:

  • tortopasto au folia pasto

garnaĵo:

  • ĉirkaŭ 800 g da rabarbaj folioj
  • poma au abrikota kompoto
  • sekaj paneroj au biskoteroj
  • pulvora sukero por surŝuto

meringa tego:

  • 3 ovoblankaĵoj
  • 100 g da pulvora sukero
  • saketo da vanil-sukero

Preparo kaj kuiro[redakti]

preparu la paston au aĉetu pretan paston. buterumu au kovru per vaksfolio tortoformujon. envazigu la platigitan paston, detranĉu la eksterpendaĵojn kaj piketu per forketo la surfacon, por ke la pasto ne ŝvelu dum bakiĝo.

de la rikoltitaj rabarbofolioj konservu la tigojn, forigante la foli-platojn. lavu, eventuale disigu laŭlonge la tro dikajn tigojn. tranĉu al proksimume 2-centimetre longaj pecoj. (dum la tranĉado de la pecoj, la tigojn ne tratranĉu plene, sed haltu iomete antau la findisigo kaj tiru, tiel sirante strion de la ŝelo — tio ebligas sufican kaj rapidan senŝeligon.)

boligu akvon, kaj tre mallonge brogu la rabarbopecojn (5 au 10-sekunde) por ilia moligo.

panerumu la fundon de la pasto. la panera tavolo sorbos la troan akvon de rabarbo. surmetu la rabarbopecojn lau samcentraj cirkloj. plenigu la mankojn per la kompoto. suŝutu per sukero.

antaŭhejtu la fornon je 200 celsiaj gradoj dum 10 minutoj. la torton enmetu kaj lasu en la bakujo dum 20 gis 30 pliaj minutoj.

Kun meringo[redakti]

meringo agrable kontrastas-kompensas la acidecon de la rabarbo, kvankam ĝi ne estas nepraĵo.

dum la bako preparu la meringon: kirlu la ovoblankojn kun enmikso de pinĉaĵo da salo. je duona ŝaŭmigo enŝutu la vanil-sukeron kaj la pulvoran sukeron.

kiam vi elfornigas la torton surŝmiru ĝin per la freŝa meringo. reenfornigu kaj ŝaltu la rostilon dum 10 au 20 sekundoj por iom solidigi la meringon, antaŭ ol ĝia supro brunetiĝus. elfornigu.