Kuirlibro:Raguo en spica saŭco

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Raguo en spica saŭco
Energio


Raguo en spica saŭco
(por kvar personoj)

Ingrediencoj[redakti]

  • 500g da kuirita blanka viando
  • 3-4 supkuleroj da butero
  • 2 supkuleroj da faruno
  • taso da buljono
  • 2 ovoflavoj
  • 3 supkuleroj da blanka vino
  • 3 supkuleroj da kremo
  • salo, nigra pipro
  • citronsuko
  • raspita fromaĝo
  • Vorcester-saŭco

Kuirado[redakti]

Distranĉu la viandon en pecetojn kaj brezu ĝin en butero dum 3 minutoj.

Aldonu la farunon, turnmovu rapide ĉion, surverŝu varmegan buljonon, miksu bone kaj kuiru ĉion dum 5 minutoj.

Ne plu kuiru, kirlu la ovoflavojn kun blanka vino kaj dolĉa kremo, verŝu ĝin al la raguo , spicu forte per salo kaj pipro.

Metu la raguon en kvar malgrandajn bakformrezistajn ujojn, surverŝu la fromaĝon.

Baku ĝin en antaŭhejtita bakforno ĉe 220-240 °C dum 15 minutoj.

Nun kompletigu la raguon per citronsuko, Vorcester-sauĉo, toastoj aŭ blanka pano. 

Konsilo[redakti]

Bonan apetiton deziras Donjo!

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Raguo en spica saŭco
Energio