Kuirlibro:Spagetoj kun tomatosaŭco

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Spagetoj kun tomatosaŭco
Energio


Spagetoj kun tomatosaŭco
(por kvar personoj)

Ingrediencoj[redakti]

por la spagetoj:

  • 500g da spagetoj
  • 2 supkuleroj da butero
  • 1 kulereto da salo
  • raspita fromaĝo

por la tomatosaŭco:

  • 1 cepo
  • ajlobulbero
  • supkuleroj da olivoleo
  • 1 kg da maturaj tomatoj aŭ konservujon kun ŝeltomatoj
  • 1 kulereto da bazilio
  • salo
  • nigra pipro

Kuirado[redakti]

Antaŭe:
Senŝeligu la cepon kaj la ajlobulberon kaj tranĉu ilin en malgrandajn pecojn.

Lavu kaj distranĉu la tomatojn.

Preparoj de la tomatosaŭco:
Brezu la cepon kaj la ajlobulberon en olivoleo.

Aldonu la tomatojn kaj kuiru ĉion dum kelkaj sekundoj.

Stufetu per milda flamo dum 45 minutoj.

Verŝu ĉion tra kribrilo kaj spicu per bazilio, salo kaj pipro.

Stufetu plu sur milda flamo ankoraŭ 10 minutojn.

Preparoj de la spagetoj:
Ŝutu la spagetojn en grandan poton kun 4 ĝis 5 litroj da salita bolanta akvo kaj tuj iomete turnmovu ilin.

Plu kuiru la spagetojn per meza flamo kaj de tempo al tempo turnmovu ilin.

Ŝutu la spagetojn post 8 ĝis 10 minutoj en grandan krib rilon kaj lasu traflui la akvon.

Donu 2 supkuleron da butero en la ankoraŭ varmegan poton, enmetu la spagetojn kaj miksu ĉion.

Metu la varmegajn spagetojn sur profundan teleron kaj aldonu la tomatosaŭcon kaj la raspitan fromaĝon.

Konsilo[redakti]

aperis en "Komencanto"

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Spagetoj kun tomatosaŭco
Energio