Kuirlibro:Sveninta imamo

El Vikilibroj

ıReiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Sveninta imamo
Kvanto da porcioj 2-3 personoj
Energio


Sveninta imamo
(turke: İmam bayıldı)

Ĉefmanĝaĵo por 2 – 3 personoj
Krommanĝaĵo por 4 – 5 personoj

Ingrediencoj[redakti]

(tekulero = 3 ml kaj supkulero 15 ml)

  • 6 supkuleroj da virga olivoleo
  • 3 tomatoj
  • 1 cepo
  • 2 mezgrandaj melongenoj
  • 1 tekulereto da sukero
  • freŝe muelita nigra pipro (laŭ gusto)
  • 3 bulberoj da ajlo
  • 2 tekuleretoj da hakita petroselo
  • 2 dl da tomatosuko

Preparado[redakti]

  1. Antaŭvarmigu la fornon je 200° (Celsiaj).
  2. Senŝeligu kaj ethaku la cepon kaj la ajlon.
  3. Senŝeligu la tomatojn, forigu la semetojn kaj tranĉu la pulpon en kubetoj.
  4. Senŝeligu la melongenojn per fajna senŝeligilo en stria patroneo kaj laŭlonge duonigu ilin.
  5. Varmigu 3 supkulerojn da oleo en pato kaj fritu la melongenojn ĉitkaŭe ĝis ili estas brunaj.
  6. Metu la melongenojn flankon ĉe flanko en la fornobovlo.
  7. Varmigu 1 supkuleron da oleo en la pato kaj fritu la cepon kaj ajlon dum proksimume 5 minutoj.
  8. Aldonu la tomatkubetojn kaj lasu boleti ankoraŭ 10 minutojn.
  9. Trakirlu la sukeron kaj la petroselon.
  10. Aldonu salon kaj pipron laŭ gusto.
  11. Noĉu la melongenduonojn laŭlonge kaj farĉu la noĉon per la cepomiksaĵo.
  12. Verŝu la tomatosukon super ĝi.
  13. Baku la melongenojn en la forno ĝis ili estas molaj kaj la likvo estas elvaporiĝinta.
  14. Lasu ĝin malvarmiĝi ĝis tepideco.

Konsilo[redakti]

Aldonu (pilaf)rizon aŭ kuskuson kaj/aŭ turkan panon.

Bonan apetiton!