Kuirlibro: Pizosupo
El Vikilibroj
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Pizosupo
[redaktu] Ingrediencoj:
- 500 g da sekigitaj rompitaj pizoj
- 2,5 l da akvo
- La sekvaj ingediencoj laŭbezone varias en kvanto:
- porkaĵo kiel lardo, kotleto, femuraĵo, ostporkaĵo
- tubercelerio aŭ celerio
- fumaĵita kolbaso
- karotoj
- terpomoj
- poreo
- cepoj
- salo
- pipro
[redaktu] Preparado
Lavu la pizojn tre bone ĝis la akvo restas klara kaj metu ilin kun akvo kaj viando (escepte de la kolbaso) sur la varmfonton. Kiam ĝi bolas forigu de tempo al tempo la ŝaumon per ŝaŭmkulero. Lasu boleti la supon dum 45 minutoj. Se vi aldonis grandan pecon da viando vi elprenu ĝin el la supo, malgrandigu ĝin kaj eventuale elprenu la oston. Remetu la malgrandigitan viandon en la kuirpoton. Krude tranĉu ĉiujn legomojn. Aldonu la tranĉitajn legomojn en la kuirpoton kaj lasu boleti la supon ĝis ĉio estas tre mola, t.e. minimume ankoraŭ 30 minutojn. Gustumu la supon post 15 minutoj kaj aldonu salon kaj pipron laŭguste.
Aldonu, 5 minutojn antaŭ la supo estas preta, tranĉaĵojn de la tuta kolbaso.
[redaktu] Rimarkoj
Ĉi tiu estas la nederlanda pizosupo aŭ "Snert". La supo ankaŭ fareblas sen viando tiam aldonu pliajn legomojn kaj sojakolbason, tofuon k.t.p.

