Kuirlibro:Samoso

El Vikilibroj
(Alidirektita el Kuirlibro: Samoso)

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Samoso
Energio


Samoso (Terpoma Pasteĉo)
(hinde: Samosa)

Ingrediencoj[redakti]

Por la pasteĉo:

  • 2 tasoj da faruno
  • 1/2 tekulereto da salo
  • 4 supkuleroj da oleo
  • 6 supkuleroj da akvo

por la terpoma farĉo:

  • 5 mezgrandaj terpomoj
  • 4 supkuleroj da oleo
  • 1 mezgranda cepo, senŝeligita kaj ethakita
  • 1 taso da verdaj pizoj
  • 1 supkulero da zingibro, raspita
  • 1 malmilda verda kapsiko, ethakita
  • 3 supkuleroj da verda koriandro, hakita
  • 1,5 tekulereto da salo
  • 1 tekulereto da muelita koriandro
  • 1 tekulereto da garam masala (hindia spicmiksaĵo)
  • 1 tekulereto da muelita kumino
  • Oleo por friti

Preparado[redakti]

Pasto por Samosa Pasteĉo

1 Miksu farunon kaj salon en bovlo.

2 Aldonu 4 supkulerojn da oleo kaj frotu ĝis la miksaĵo fariĝas kiel malfajnaj paneroj.

3 Malrapide aldonu proks. 6 supkulerojn da akvo kaj knedu la paston dum proks. 10 minutoj aŭ ĝis ĝi estas glata.

4 Frotu la paston per oleol. Kovru ĝin kaj metu flanken por 30 minutoj aŭ pli longe.

Terpoma farĉo por la Samoso

5 Boligu, fridigu kaj senŝeligu la terpomojn. Faru el ĝi kubojn de 6 mm.

6 Varmigu 4 supkulerojn da aleo en karahi* aŭ uoko sur meza flamo.

7 Malpliigu la varmegon kaj singarde enmetu la cepojn. Kirlofritu ĝis orbruniĝo sur meza varmo.

8 Aldonu pizojn, zingibron, verdan kapsikon kaj freŝan koriandron. Aldonu kubigitajn terpomojn, salon kaj ĉiujn spicojns.

9 Miksu kaj kuiru sur eta flamo por 3-4 minutoj. Ne forgesu kirladi dum la kuirado.


Farado de la Samoso[redakti]

1 Denove knedu la paston. Dividu ĝin en ĉirkaŭ 10 buloj.

2 Rulu ĝin en plata ronda formo kun proks. 12,5 cm diametro.

3 Tranĉu ĝin en duonoj. Faru el la duonoj konuson per kungluado kun iom da akvo.

4 Plenigu la konuson per proks. 2,5 supkuleroj da terpommiksaĵo.

5 Kungluu la pinton de la konuso per iom da akvo. La orlo devas esti ĉ. 5 mm larĝa.

6 Ripetu la samon ĝis la ingrediencoj elĉerpiĝis.

Fritado de la Samoso

1. Varmigu ĉ. 5 cm da oleo por friti sur meza flamo. (Vi povas uzi uokon, kaharion (aŭ alian taŭgan kuirvazon)

2. Kiam la oleo estas varmega, singarde enmetu tiom da samosoj kiel eblas. Fritu lante, turnante la samosojn ĝis ili estas brunaj kaj kraketaj.

3. Elgutigu troan da oleo kaj servu ilin varmegan.