Laŭlonge de amerikaj bordoj

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi

Magalhaes

XI.

Laŭlonge de amerikaj bordoj

Alveturo en Brazilion ŝanĝis subite ĉion. Anstataŭ la ploranta oceano bonvenigis maristojn ridetanta tero superŝutata de sunradioj. Anstataŭ ŝancelinta ferdeko ili sentis sub la piedoj denove firman teron. Anstataŭ malvasta spaco en malgrandaj kuŝejoj ili havis antaŭ si vastan liberan regionon. Kaj krom tio: anstataŭ precize mezuritaj kvantoj de manĝaĵoj ili povis manĝi kaj trinki, kiom ili volis. Ili fritis kokidojn, bakis anserojn kaj bongustan viandon de tapiroj - kiu pensus nun pri tio, kion ili travivis, aŭ kio ankoraŭ atendas ilin?
Braziliaj Indianoj akceptis ekspedicion kun malfermitaj brakoj. Jam longan tempon en ilia regiono ne pluvis. Apenaŭ aperis sur la maro ne vidataj ŝipegoj, komencis abunde pluvi. La indiĝenoj kredis, ke la pluvon alportis al ili la blankuloj. Pro tio ili kompleze ofertis al alvenintoj por aĉeti ĉion, per kio abundis ilia tero: ananasojn, terpomojn, sukerkanon, anserojn, kokidojn, tapirojn.
La kajo baldaŭ ŝanĝiĝis en bruantan foirejon. Sur la karaveloj restadis nur la plej necesaj patroloj. La cetera ŝipanaro ĉiutage rapidis eksteren por ĝui la bonvenigatan paŭzon en 1a veturo.
Magalhaes iradis sur la bordo kaj kun kontento li observis bruoriĉan vivon. Li permesis al ŝipanaro multe da libereco, por rekompenci ties penojn de ĝisnuna navigado. Nur ke ili ĉiuj kiel eble plej multe fortigu sin al plua veturo! Kun indiĝenoj li faris kontrakton pri riĉaj liveroj de nutraĵoj. Kiu scias ja, kiam ili havos denove tian okazon por kompletigi siajn provizojn!
Ĉiutage li renkontis Pigafetton. La juna Italo estis en sia elemento. Ĉion li volis scii, pri ĉio aŭdi, ĉion ekkoni. Li atente rigardis homojn, iliajn loĝejojn, vivmanieron. Li observis naturon, ties fruktojn, bestaron. Ĉiu nova ekkono entuziasmigis lin.
Iam vidis lin Magalhaes meze de grupo da Indianoj, kun kiuj Pigafetta interkompreniĝis. Kaj ĝi estis interkompreniĝo, kiu estis vidinda! Pigafetta esprimis siajn pensojn per la manoj, per la kruroj, per la okuloj, per la tuta vizaĝo, li rastis en la sablo, li kalkulis striojn kaj desegnis strangajn formojn, nur ke la indiĝenoj komprenu, kion oni postulas de ili. Ĉi tie li povis uzi ĉiun sian viglecon kaj inventemon. Li ridis kaj radiis, kiam la indiĝenoj komprenis lin, li fariĝis ruĝa, malsereniĝis kaj maltrankvile baraktis, kiam ili ne komprenis.
Apenaŭ li ekvidis Magalhaeson, li kuris al li. Laŭ radianta rido sur la vizaĝo li ĵus fartis eksterordinare bone.
"Sinjoro admiralo!" li vokis jam el malproksimo. "Tiuj Indianoj estas fabelaj!"
"Laŭ kio vi juĝas tiel?" ridetis Fernao.
"Nur imagu al vi! Mi ofertis al ili kombilon, tute malgrandan, normalan kombilon - kaj ĉu vi kredas, ke mi ricevis por ĝi du anserojn?"
"Vi aĉetis vere malkare!"
"Kaj ne nur tio!" vokis pluen Pigafetta. "Por poŝtranĉilo ili donis al mi kvin kokidojn! Aŭ - rigardu, sinjoro admiralo," li elpoŝigis ludkartojn, "ĉi tiuj bildetoj sorĉinfluas ilin! Vi eble ne kredos al mi, sed mi diras nur veron: por kora reĝo mi aĉetis ses kokidojn!"
"Sed vi devis sendube multe marĉandi?"
"Tute ne! Estas la plej bela afero, ke Indianoj estas kontentaj same kiel ni!"
Kaj ĝojiĝinta Pigafetta rakontis al Magalhaes pri aliaj interŝanĝoj, kiujn li vidis: por eta fiŝkaptilo ricevis maristoj ses kokidojn, por malgranda speguleto dek belege kolorajn papagojn. Kiam oni ofertis al indiĝenoj tondilon, ili alportis tiom da fiŝoj, ke oni povis satigi per la kvanto dekdu virojn. Por malgranda sonorileto - infana ludilo - ili alportis grandegan korbon da belegaj fruktoj.
Magalhaes ridetis. Li trovis plaĉon en ĉi tiu vigla viro, kiu pri ĉio ne laciĝeme interesiĝis. Plej multe plaĉis al li, ke Pigafetta neniam perdis bonan humoron. Ja eĉ tiam, kiam sur Atlantika oceano tedis ilin daŭraj pluvoj, kiam ĉiuj iradis preter si kiel ekscititaj krabroj. Pigafetta havis por ĉiu sendanĝeran spritaĵon, gajan rakonton, edifan vorton, afablan ridon. Suna homo! ekpensis Magalhaes kaj li denove rememorigis al si Franciskon. Ankaŭ li estis tia gaja, ĝoja, optimista ...
Francisko! Kiam li vidos lin? Kaj dum kiaj cirkonstancoj? Ili forlasu la brazilajn bordojn, malgraŭ tio, ke ili vivas ĉi tie kiel en paradizo!
Ĝi ne estis nur sopiro je Francisko, kio plirapidigis la forveturon el Brazilio.
Post kelkaj tagoj de restado en la ĉarma lando Magalhaes rimarkis, ke disciplino sur la ŝipoj fariĝis tro libera. Per superfluo fariĝis maristoj komfortemaj. La senzorga vivo tiom plaĉis al ili, ke ili nur tro malvolonte faris pli malfacilajn laborojn sur la ŝipoj. Ankaŭ kiel patroloj ili deĵoris maldiligente kaj kun evidenta malŝato.
La incidento kun kapitano Coca estis la lasta guto, kiu superplenigis ujon de pacienco de Magalhaes.
Iam alkuris Henriko evidente ege kolerita.
"Sinjoro admiralo, vi devos interveni!" li diris rapide, ekscitite.
"Kial? Kio okazis?"
"La maristoj, kiuj surŝipigas la nutraĵojn, ne volas obei."
"Kiun?"
"La kapitanon Coca!"
Ombro de indigno aperis sur vizaĝo de Magalhaes. Coca! Denove tiu Coca! Kiom da malagrablaĵoj li jam kaŭzis dum tiu mallonga tempo! Estas vero, tuj kiam Fernao nomis lin kapitano sur San Antonio anstataŭ ribelema Cartagena, li sentis ian antaŭtimon. Li sciis, ke la kapabloj de Coca ne estas tiaj, kiajn oni postulas de komandanto de la ŝipo. Sed ke li estus tiom nekapabla, kiel montriĝis post lia nomigo, tion li tamen ne supozis.
Coca apartenis al tiuj homoj, kiuj scipovas nur obei. Kiam li ricevis ordonon kaj oni montris al li, kiamaniere plenumi ĝin, li faris sian devon bone. Sed kiam li fariĝis komandanto kaj havis taskon uzi sian ordonpovon, li montriĝis tute nekapabla. Magalhaes toleris lin kiel kapitanon nur pro tio, ke mankis aliaj taŭgaj personoj. Li ne volis, ke la personoj en postenoj de komandantoj ofte ŝanĝiĝu. En tiu kazo la ŝipanaro ĉesas konfidi al iliaj kapablecoj, ĉar ĉiu marista lernanto facile divenas, ke ŝipkomandanto ne forlasas sian lokon sen grava kaŭzo.
Do - sur la maro Coca ne montris kvalitojn de bona komandanto. Kaj nun denove io?
Magalhaes kaj Henriko rapidis al amaso da provizoj, kiuj estis transportataj per ŝalupoj de sur la bordo al karaveloj.
Maristoj sidis sur la kestoj. Kapitano Coca, ruĝa de kolero kaj ekscitiĝo, kriis kaj senpove svingis per la manoj. Li ordonis, petis, insultis, ĵurpetis. Lastan frazon, diritan per preskaŭ plorema voĉo, aŭdis ankaŭ Magalhas.
"Homoj, mi petas vin, ne sidu ĉi tie! Tiun amason da varoj ni devos surŝipigi antaŭ vespero! Komencu labori, kion diros al ni admiralo!"
Maristoj ne moviĝis. Iuj malsereniĝis, aliaj ridis.
"Kion tio signifas?" demandis akre Magalhaes, kiam li venis pli proksimen. En lia voĉo tremis subpremata kolero.
Coca, kiu sidis ĝis nun tiamaniere, ke li ne povis vidi la alvenantan komandanton, timigite turniĝis. Li rapide salutis kaj konfuze balbutis:
"Sinjoro admiralo - ili - ili ne volas labori!"
Rigardo de Magalhaes glitis al maristoj. Ili staris respekte kaj trankvile observis sian plej supran komandanton.
Post vortoj de Coca unu maristo paŝis antaŭen.
"Kapitano Coca ne diris ĉion, sinjoro admiralo. Li forgesis aldoni, ke ni ne volas labori nur sub lia komando."
"Kiel mi komprenu tion?" demandis rapide Magalhaes.
"Kapitano Coca ne scias, kion li volas!"
"Kiel vi kuraĝas diri tion?" atakis lin la kulpigito.
"Nur lasu lin, sinjoro - kapitano," intervenis Magalhaes kaj el akcento, kiun li donis sur la vorton "kapitano", ne estis malfacile senti lian malestimon. "Mi volas aŭdi opinion de ambaŭ frakcioj. Daŭrigu, Eloriago!" li turnis sin al la maristo.
"Kapitano Coca ne scias, kion li volas," ripetis Eloriago. "Tuj li ordonas fari la aferon tiamaniere, tuj alimaniere, tute kontraŭe. Kiam la ŝalupo estis jam duonŝarĝita, li decidiĝis por io alia kaj ĉesigis la laborojn. Ni devis forporti ĉiujn kestojn sur la bordon, por ke la ŝalupo - kiel li diris - ne renversiĝu. Kaj tio ripetiĝas de la mateno. Post nelonge estos tagmezo, kaj ni preskaŭ nenion faris. Anstataŭ tiamaniere labori, prefere ni faras nenion."
La parolinta maristo rigardis al la ceteraj. Ĉu 1i tion diris bone? Ĉiuj kontente kapjesis.
"Jen vi vidas!" aldonis Eloriago kaj rigardis venkoplene al ruinigita kapitano.
"Ĉu vi povas klarigi tion al mi?" demandis Magalhaes al Coca.
"Mi, nome - - - tio okazis jene - - - mi origine volis - nu, kiel mi tion diru - tie. . . malsupre devis esti pli grandaj kestoj, sed poste mi diris al mi, ke estus pli bone, se tie troviĝus la pli pezaj, eĉ se ili estas pli malgrandaj - "
"Kaj vi ordonis retransporti ilin?"
"Jea!" diris rapide Coca, kiu opiniis, ke Magalhaes konsentas kun li.
"Kaj vi perdis per tio duontagon!"
"Mi - nome - jes, sed ĝi ne daŭris tutan duontagon! Mi opinias, ke tio ne daŭris pli ol kvar horojn!"
"Vi iros kun mi," diris rapide Magalhaes. "Kaj vi," li turniĝis al la Maristoj, "eklaboru! Anstataŭ kapitano Coca inspektos ĉi tie sinjoro Alvar Masquita. Li montros al vi, kiamaniere oni devas aranĝi la kestojn."
Alvar Mesquita estis oficiro sur Trinidad.
Magalhaes kun Coca foriris. Dumvoje la kapitano klopodis kulpigi kelkajn maristojn.
"Silentu!" interrompis lin Magalhaes. "Estas aferoj, kiujn ne estas eble pardoni. Kaj se la komandanto donas nepripensitan ordonon, li ne povas esti komandanto."
Tiun saman tagon antaŭ la vespero vicordiĝis la ŝipanaro sur la bordo. Ĉiuj estis scivolaj, kio okazis.
Magalhaes komunikis, ke kapitano Coca estas senigita pri sia rango kaj lian postenon okupos Alvar Mesquita. Ĉiujn laborojn oni devos finigi en du tagoj. La trian tagon matene karaveloj daŭrigos sian pluan veturon.
La unua komuniko ne surprizis tro, ĉar jam posttagmeze sciis tuta ekspedicio, kio okazis inter Coca kaj maristoj. Sed la sciigo pri neatendita forveturo efikis kiel fulmo. Ili jam tiom alkutimiĝis al novaj belegaj vivcirkonstancoj, ke ili tute ne pripensis la demandon de plua navigado.
La neatendita ordono kolerigis ilin. La kunigitajn vicojn traflugis malkontenta murmuro, sed energio de Magalhaes efikis tiom, ke disiro kaj reveno sur ŝipojn okazis en absoluta ordo.
Nur kiam la maristoj restis solaj sur ferdekoj kaj en magazenoj, ili komencis denove murmuri.
"Kien kondukas nin admiralo? Kial li ne estas kontenta pri tio, ke ni atingis Brazilion?"
"Pli bone estus, se ni aĉetus varojn kaj revenus hejmen!"
"Kiu scias, kio atendas nin ie en nekonata medio?"
Eloriago aŭskultis la plendojn, poste li subite ekparolis:
"Hontu, viraĉoj!" li tondris. "La vera maristo volas vidi ĉiutage ion novan, kaj ne navigadi tien, kien povas veturi jam preskaŭ ĉiu marista lernanto. Kaj nia admiralo havas certe grandan planon. Atingi Molukkojn de oriento - ĉu vi scias, kion tio signifas? Ni devus esti fieraj, ke li elektis ĝuste nin al tia vojaĝo! Ĉu vi ne scias, kiom da maristoj li malakceptis? Kaj nin li kunprenis. Kial? Ĉar li kredis, ke ni helpos al li. Kaj vi - tiamaniere? Apenaŭ vi faris kelkajn paŝojn el nia patrujo, jam vi ĝemsopiras je jupoj de viaj patrinoj. Mi ripetas - hontu!"
"Atingi Molukkojn de oriento! Kiu ja aŭdis tion iam? Ni alveturos al la fino de la mondo kaj falegos en abismon," murmuris fortstatura, ĉirkaŭ kvardekjara maristo. Lia nomo estis Poveda.
"Jen fabeloj!" trankviligis lin Eloriago. "Kaj - eĉ se ekzistus ie tia abismo, nia admiralo jam scipovus eviti ĝin. Li scias, kion li faras - pri tio mi estas jam delonge firme konvinkita."
"Nu - mi ja ne diras, ke li estas malbona," cedis Poveda.
"Al mi plaĉas, ke li estas justa," aliĝis al Eloriago alia maristo.
"Ezemple kun tiu Coca. Alia admiralo favorus la kapitanon, eĉ se tiu estus plej malbona. Sed li? Ni ja vidis tion!"
"Mi konas kapitanojn," diris bronze sunigita maristo, pri kiu ĉiuj sciis, ke li estis partopreninta multajn ekspediciojn transmaren en servoj hispanaj kaj portugalaj. "Iuj el ili havas por normala maristo nur insulton aŭ piedbaton. Sed nia admiralo? Se oficiro estas kulpa, li riproĉas lin. Se faras ion bonan simpla maristo, li laŭdas lin. Por li ni ĉiuj estas egalaj homoj. Kaj tio estas bela."
Simile oni parolis ankaŭ sur aliaj ŝipoj, kaj sur ĉiu troviĝis iu Eloriago, kiu scipovis ekkompreni Magalhaeson kaj konsentigi la ceterajn.
Kaj tiamaniere okazis, ke la sekvantan tagon maristoj komencis fervore ŝarĝigi la ŝipojn per varoj kaj ili komencis eĉ ĝoji pro la plua navigado.
Kiam alproksimiĝis la tago de forveturo kaj karaveloj forlasis la gastigeman landon. Fernao Magalhaes staris sur la ponteto de la komandanto kaj rigardis al la kontinento. Li rememoris Beatricon kaj malgrandan Rodrigon. Li denove malproksimiĝas de ili. Ĉu malproksimiĝas? Jes. Sed samtempe alproksimiĝas. Li proksimiĝas ankaŭ al Francisko Serrao. Li proksimiĝas al Molukkoj, misteraj insuloj de spicoj. Li proksimiĝas al la solvo de grava demando: Kian formon havas la Tero?
Kion signifas ĉiuj malhelpaĵoj kompare al ĉi tiu alta celo! Li venkos ilin - ankaŭ se ili postulos ĉiun lian energion.
Li rememoras, kiel li kelkfoje renkontis Gomezon sur la brazila bordo. Ĉu Gomez paciĝis kun tio, ke Magalhaes realigas la planon, kiun realigi intencis li? Ĉu li rekonas superecon de sia pli feliĉa rivalo? Ĉiujn ordonojn li plenumas sen murmuro kaj konscience. Sed kelkaj rigardoj en okulojn de Gomez konvinkis Magalhaeson, ke tiu ne paciĝis. Lia rigardo estis tro necerta kaj vagema. Tiamaniere ne rigardas tiu, kiu havas puran konsciencon. Kion li sendube intencas? Kian nigran planon forĝas lia ofendita honoravido?
Nek tromemfidaj kapitanoj, hispanaj hidalgoj, paciĝis kun la fakto, ke ili estas subordigitaj al Magalhaes. Admiralo sentas je ĉiu paŝo, kiel malfacile ili toleras lian komandon. Ili ja ne kuraĝas rompi la disciplinon, sed Magalhaes bone konas iliajn pensojn. La incidento kun Cartagena estis instruo kaj averto.
Ankaŭ inter la ŝipanaro estas multaj malkontentuloj. La Hispanoj kaj ili estas en granda plimulto - malkonfidas lin. Multaj ĉiam ankoraŭ suspektas lin, ke li kiel Portugalo havas perfidajn intencojn. La malkonfido de la maristoj ĝenis lin. Sed li gardis sin malkaŝi tion. Kiam li aŭdis ian avertan rimarkon de Henriko aŭ Serrao - krom Pigafetta, Barbosa, ĉefŝipisto Spinoza kaj astronomo Martino - ili estis kunuloj, kiujn li povis plej multe fidi - tiam li pli volonte kunpremis lipojn kaj li fariĝis des pli izolita.
Kaj unu el malplej atendotaj malhelpaĵoj estis disreviĝo pri la formulo de Faleiro, per kiu ili intencis determini geografian pozicion. La astronomo Martino jam dumvoje sur la maro kelkfoje provis determini pozicion de la ŝipo helpe de eltrovaĵo de Faleiro. Sensukcese. Li esperis, ke almenaŭ sur la firma tero, ĝis li havos pli favorajn kondiĉojn por laboro, li solvos la aferon. Kaj li solvis ĝin. Li konstatis, ke Faleiro jam en la tempo, kiam li kreis la formulon, estis duonfreneza. Lia eltrovaĵo taŭgis por nenio. Magalhaes, malgraŭ tio, ke li adiaŭis Faleiron en disharmonio kaj jam antaŭ longa tempo sekvis liajn sciencajn ekzegezojn tre kritike, tamen kredis, ke la formulo estas ĝusta kaj ke ĝi donos al ilia veturo necesan certecon, senton de sekureco. Des pli vundiga bato estis por li la sciigo de Martino. Do ili devas determini pozicion de lokoj per malnova maniero, kiu estas longdaŭra kaj malpreciza. Ununura feliĉo, ke Martino estas sperta astronomo kaj sian aferon tre bone komprenas.
Estis multaj malhelpaĵoj. Kaj ili estis grandaj. Estis tiom da ili, ke plej multaj homoj starante sur la loko de Magalhaes jam antaŭ longe perdus la fidon je sukceso de tiel necerta entrepreno. Sed Magalhaes ne cedis.
Karaveloj veturis malrapide, sed daŭre. Ili balancis sur la ondoj kaj glitis laŭlonge de amerikaj bordoj. Horon post horo, tagon post tago ili veturis antaŭen, senĉeae antaŭen, senĉese al sudo, al la serĉata markolo.
Kelkfoje jam ŝajnis, ke la kontinento esperige malfermiĝas, kvazaŭ la markolo estus jam jam atingebla. Sed ĉiam montriĝis, ke ĝi estas nur enfluo de iu rivero.
Kiam ni atingos la traveturejon? - demandis terurigitaj okuloj de la maristoj, el kiuj multaj timis ĝuste kiel Poveda, ke ili alveturos al la fino de la tero. Tie embuskas ilin grimacanta abismo, en kiun ili falegos ...
Kiam ni atingos la trapasejon? - demandis mokemaj grimacoj de oficiroj kaj kapitanoj, kiuj komencis antaŭvidi, ke Magalhaes scias nenion certan pri ties situo.
"Kiam ni atingos la trapasejon?" demandis rekte unu tagon Pigafetta, kiu jam sopiris skribi en sian taglibron ion signifan.
"Espereble jam baldaŭ," respondis malragide, kun ŝajnigata trankvilo Magalhaes. Sed poste li jam ne scipovis bridi sian emocion kaj rapide aldonis: "Eble pli frue, ol ni supozas, sinjoro Pigafetta."
Li nome ekvidis en tiu momento senfinan akvoebenaĵon, kiu tratranĉis amerikan kontinenton kaj etendiĝis al vidneatingebla malproksimo. Magalhaes kromordinare plivigliĝis. Li rapide trapaŝis ferdekon kaj en la aero siblis liaj ordonoj. La eskadro ankros ĉe la bordo! Poste ĝi dividiĝos - tri ŝipoj veturos en la markolon esplori ĝin - kaj admiralo intertempe mezuros ties larĝecon!
La ferdekoj transformiĝis en homan formikejon. Ĉiu volis rigardi komencon de tiom longe serĉata trapasejo. Kaj vere, ĝi valoris la rigardon. Ĝis kien okuloj povis vidi, akvo kaj akvo. Vi rigardas suden - akvo. Vi rigardas norden - akvo. Kaj se vi rigardas al la okcidento, nenie vi vidas eĉ peceton de firma tero. Finfine ĉe la markolo!
La esploraj ŝipoj ekveturis ĝojigite okcidenten. Ili trahakos kontinenton, malkovros oceanon, kiun ekvidis Balboa, ili revenos kun ebriiga sciigo al admiralo - kaj poste antaŭen al Molukkoj!
Intertempe Magalhaes mezuris larĝecon de la malkovrita enfluo. Ĉio atestis pri tio, ke ili atingis trapasejon.
Forpasis multaj tagoj, sed la elsenditaj ŝipoj ne revenis. Nur post du semajnoj ili aperis sur la horizonto. Magalhaes staris sur Trinidado kiel statuo kaj per fiksa rigardo li klopodis diveni eĉ el malproksimo, kian sciigon ili alportas. Ĉu tio estas vere la serĉata markolo? Ĉu ili atingis oceanon de Balboa?
Kial ne bruegas kanonpafiloj?
Kial ne estas sur mastoj la flagoj anoncantaj venkon?
La koro de Fernao batas kiel sonorilo. La trajtoj de lia vizaĝo estas rigidaj kiel ŝtono.
Kial -?
"Sinjoro admiralo," komunikas Mesquita en tomba trankvilo, "de la certa loko bordoj de la golfo mallarĝiĝas. Kiam ni post kelktaga veturo gustumis la akvon, ni konstatis, ke ĝi estas dolĉa. Ĝi ne estas traveturejo, sed granda rivero."
Fernao, ekprenu firme barieron de la kapitana ponteto! Kunpremu firme lipojn, por ke el ili ne forglitu senespera ĝemo, kiu malkaŝus la senmezuran grandecon de via trompiĝo! Kelkfoje rapide kaj forte palpebrumu, por ke vi forpelu larmojn, kiuj entrudiĝas en viajn okulojn!
Rigardoj de ĉiuj maristoj estis en tiu momento fiksitaj al Trinidado, al admiralo, al lia barbokovrita, senmova, rigidita vizaĝo. Ĉiuj okuloj sekvis streĉe lian rigardon, kiu de sur vizaĝo de Mesquita malrapide, malrapide deglitis al akvoj de perfida riverego. Ĉu finfine aŭdiĝos nun, post tiom frakasiga malvenko, post tiel klara pruvo, ke ĉi tiu tuta veturo estas konstruita sur nuraj hipotezoj, post tia ŝoko, kiu malkovris malfirmecon de supozoj de Magalhaes - ĉu nun finfine aŭdiĝos la liberiga ordono "Streĉu velojn! Ek al Hispanujo!"-?
Magalhaes staras kiel roko, en lia vizaĝo moviĝas nek unu muskolo. Li sentas, ke vicoj de maristoj estas preparitaj aŭ voki al li "Vivat!", se li ordonos reveturi, aŭ superŝuti lin per frostiga torento de mallaŭtaj kaj obtuzataj malbenoj, se li volos daŭrigi la veturon.
Li rapide decidiĝas. Ĉu ne ekzistas la trapasejo? Ĉu eraris Behaim kaj Haro kaj Faleiro kaj aŭtoroj de strangaj landkartoj, kiujn li vidis kaj trastudis? Jes, ili eraris fiksante la situon de la traveturejo, tion Fernao jam scias hodiaŭ. Sed kiu povas garantii, ke la traveturejo ne troviĝas je du, je tri, je kvin gradoj de geografia larĝeco pli suden?
Malkredemuloj! Ĉu perdas kuraĝon tiu, kiu kredas per la tuta koro?
"Streĉu velojn! " sonas metala ordono el Trinidad. "Direkto - sud-sudokcidenten!"
Sur ŝipoj mirego kaj konsterniĝo. Kien ili estas ankoraŭ veturontaj?
Du cent sesdek rigardoj malamege pikiĝas en vizaĝo de la admiralo. Ili esperis revidi la sunan Brazilion, malfermitan ĉirkaŭbrakon de siaj patrolandoj. Sed tio -?
Kaj tamen la veloj streĉiĝas kaj karaveloj malproksimiĝas mejlon post mejlo, leguon post leguo de allogaj hejmoj. Ili veturas renkonten al frostaj ventoj, al neĝaj ventegoj, al furiozantaj uraganoj. Tagon post tago estas ĉio pli malmilda, en malvarma ventego la veloj disŝiriĝas, ŝnuregoj volvekovriĝas per tavolo da glacio, la frostorigidiĝantaj manoj ruĝiĝas kaj haŭto sur ili krevas, la bordo jam antaŭ longe perdis sian gajan tropikan aspekton kaj ĉie estas nur nudaj rokoj aŭ dezertaj sablaĵoj aŭ pigmeecaj arbaroj, iun beston aŭ homan loĝejon vi ĉi tie tute ne vidas, nur malvarmo, rigido, ventego kaj frosto. Jam estis marto, komenco de la vintro sur la suda duonglobo. Magalhaes devis konfesi al si, ke la vintro estis pli rapida ol li. Dum ilin retenadis ventoj sur Atlantika oceano, dum ili ĝuis ĝojigan restadon en Brazilio, dum ili vane serĉis trapasejon apud rivero La Plata - belaj tagoj de la someraj kaj aŭtunaj monatoj forflugis kaj kun ili perdiĝis ankaŭ ebleco traveturi la sudamerikan kontinenton en bela vetero. . .
Kun obstina necedemo li atente rigardis la bordon de sur ferdeko de Trinidad. Li malatentis frostan venton, kiu penetris ĝis al ostoj. Li malatentis pikajn neĝflokojn, kiuj vundis frostiĝintan vizaĝon. Kvazaŭ hipnotita li rigardis al la bordo. Kiam li fine ekvidos la trapasejon?
Kaj denove kelkfoje ŝajnis, ke la feliĉo ridas je li. Aperis nova granda entranĉo en la kontinento kaj ne estis eble vidi ĝian finon. Esplori ĝin! Unu aŭ du esplorŝipoj veturos en la golfon, la ceteraj restos dume sur la oceano. . .
Denove nur trompiĝo. Amara, vundiga. Poste duan fojon, trian fojon, kvaran fojon. . .
La frosta vento penetris ankaŭ en la animojn. Ili veturas, veturas - kaj kien ili veturas? Kion ili ankoraŭ sekvas? Nun ja estas nediskuteble pruvita, ke admiralo scias pri la trapasejo nenion, ke li nur blindpalpas kaj serĉas! Li kredas je iu hazardo!
"Mi diras al vi, ke li scias nenion!" aŭdiĝis laŭte el subferdeko.
"Li estas normala mensogulo! Li avidas nur sian gloron, riĉecon!"
"Kaj nin li volas pereigi!"
"Nutraĵojn li ĉiam limigas, kvazaŭ ni devus navigacii ankoraŭ du jarojn!"
"Nia kulpo! Kial ni lasas komandon al li?"
La voĉoj penetris al Fernao. Li kuntiris ankoraŭ pli firme sian mantelon kaj denove li fikse rigardis al la bordo.
Li staris sur la ferdeko de la admirala ŝipo kiel fantomo. La sarkasmaj rimarkoj kaj ne kaŝataj mokridoj pikis lin. Kion fari, se ĉio estas tiom komplikata? Se li faros konfeson, ke li fariĝis la viktimo de eraro, en tiu momento la sorto de la ekspedicio estos decidita: La hispanaj hidalgoj transprenos komandon, ordonos direkton returnen kaj la problemo de la trapasejo estos por la tuta estonteco de Magalhaes forŝovita. Kaj kio atendas lin en Hispanujo?
Ne, por li ne ekzistas alia vojo, krom tiu, kiun li sekvas: antaŭen, antaŭen, antaŭen!
Li estis turmentata de necerteco, duboj, malespero, terura izoleco. Nur rilate al ununura afero li estis kvazaŭ el granito: Okazu kio ajn, la maristoj sopiru reveni minimume en Brazilion, tie travivi tiujn kelkajn malmildajn monatojn de la antarktida vintro kaj poste eble denove ekveturi en suda direkto - por li estas ununura ĝusta devizo: Antaŭen!
Iam antaŭ vespero - estis jam fino de marto - aperis en oriento malhelaj nuboj. La spertaj maristoj sciis, ke post kelkaj horoj alrapidegos sovaĝa ventego.
Ili povis elekti. Aŭ forveturi malproksimen de la bordo, ke ili ne estu ĵetitaj al rokaro, aŭ kuntiriĝi en iun golfon, kie ili estus almenaŭ iomete ŝirmitaj antaŭ ondegofrapado.
Magalhaes maltrankvile observis la bordon. Li ekvidis iun golfon, sed en krepusko li ne estis kapabla taksi, ĉu ĝi estos por ili sendanĝera rifuĝejo. Ĉu ĝi estas sufiĉe vasta? Ĉu la fundo estas sufiĉe profunda?
Li sendis tien ŝalupon el San Antonio. La maristoj esploros ĉion kaj la ekspedicio aranĝos ĉion laŭ iliaj informoj.
Sed la ventego alrapidegis pli frue, ol la maristoj revenis. Por sovaĝaj ventoatakoj mastoj ekĝemis, ferdekoj ekkrevis, karaveloj nur per iu miraklo ne renversiĝis. Altegaj ondoj transsaltis ferdekojn kaj kunbalais en la maron ĉion, kio ne estis alligita. La ventego muĝis, siblis, la ĝemaj sonoj surdigis, la fajraj fulmoj blindigis. Terurigitaj maristoj falis sur genuojn, ili preĝis aŭ ploregis.
Tondrobruego kaj bategoj de la ondoj frakasiĝantaj en furiozaj ekfrapoj kontraŭ la bordo estis tiom surdigaj, ke ne estis eble doni ordonojn. Eĉ la plej forta voĉo malaperis sensone. Tial donis Magalhaes ordonon al ceteraj karaveloj per lumsignalo:
"Sur la maron!"
Eskadro disfalis. Ĝi ĉesis ekzisti kiel unuo. Ĉiu karavelo batalis por sia propra saviĝo. Ĉiu havis nur unu celon - transvivi la ventegon. Post kiam la danĝero malaperos, ili eble retrovos unu la alian kaj poste oni povos daŭrigi la vojaĝon.
Unu ŝipo post alia celdirektis al maro, renkonten al grandegaj akvomontoj. Estis malmulte da espero, ke la karaveloj povus saviĝi sur la furiozanta oceano. Kaj ili tamen direktis tien, ĉar apud la bordo atendis ilin terura certeco: la frakasiĝo.
Magalhaes firme premis la maston, por ke ondoj ne debalau lin, kaj li fikse rigardis en mallumon. Li tremis pri la sorto de maristoj, kiuj veturis esplori la golfon. Li pensis pri Antonio, Concepcion, Santiago kaj Viktoria, kiuj malaperis en mallumo kaj pri kies ekzistado atestis nur sporadaj radioj de lucernoj, aperantaj de tempo al tempo inter akvomasoj.
Subite iu tiris lin je la maniko. En blindiga brilo de la fulmo li vidis ekscititan Pigafetton. Akvo fluis en torentoj de sur lia vizaĝo. Liaj haroj estis algluitaj sur la frunto kaj sur la kranioj. Okuloj malkaŝis emocion kaj streĉon, sed en ili troviĝis nek konsterniĝo nek timo.
Magalhaes pli bone antaŭsentis ol aŭdis la vortojn de Pigafetta:
"Sinjoro admiralo, rigardu!"
La streĉita brako de itala kronikisto montris al la bordo, en direkto al la golfo.
Magalhaes rigardis tien kaj konsterniĝis. Flagretanta flamo de lucerno komunikis al admiralo kaj liaj kunuloj, ke la ŝalupo frakasiĝis kaj vokas helpon.
La admiralo donas al la buŝo voĉportan tubon kaj provas superbrui la furiozantajn elementojn:
"Maristoj, al admirala ponteto!"
Samtempe forkuras en subferdekon Pigafetta, por alkonduki kelkajn virojn.
Maristoj traŝoviĝas al sia komandanto. Iliaj piedoj forglitas, fluegoj de la akvo blindigas ilin. Ili falas, ili tenas sin je la ŝnuregoj kaj relingo, kun peno ili releviĝas.
"Tie -!" tondras admiralo kaj montras al la golfo. "Ilia boato

frakasiĝis! Ni devas savi ilin!"

La maristoj konsterniĝas. Ĉu la admiralo perdis ĉiun prudenton? Ĉu estas eble sendi sur la maron etan savboaton, se la ondoj ĵetas la pezan karavelon kiel ŝelon?
Admiralo sentas iliajn pensojn, sed li ne ŝanceliĝas en sia decido eĉ unu sekundon. Li fikse rigardas la maristojn kaj diras firme:
"Kiu proklamas sin preta propradecide?"
La aretoj da maristoj staras senmove. Akvo fluas de sur iliaj vestoj en densaj fluoj, ili estas frostiĝintaj, malfortigitaj, malesperaj. Iliaj kamaradoj restis ie sur la rokaro kaj eble post kelkaj momentoj ili estos forbalaitaj en la ondojn kaj englutitaj de la maro. Sed ĉu havas sencon iri renkonten al simila sorto? Savŝalupo ja renversiĝus, apenaŭ ĝi forlasus Trinidadon!
La aretoj de maristoj staras ĉirkaŭ sia admiralo kaj ili mallevas okulojn. Pli volonte ne vidi, ne pensi, ne senti. Nek unu mano leviĝas. Magalhaes rigardas al sia ŝipanaro. Do - neniu!
Sed tamen!
"Ni provos tion!" superbruis ventegon la forta baritono de Garcia.
La miregigitaj maristoj turniĝas laŭ la voĉo. Ĉu ankaŭ Garcia freneziĝis?
Sed jam lamtreniĝas Pigafetta el subferdeko. Li proksimiĝas al admirala ponteto, li vidas grupojn de embarasitaj maristoj, li aŭdas du vortojn de Garcia kaj li tuj divenas, pri kio temas.
"Mi ankaŭ iros!" li vokas simple.
"Mi ankaŭ!" aliĝas Spinoza kaj lian decidon sekvas kvin pluaj. Post nelonge estas la ŝalupo lanĉita. Trinidad restas en proksimo de la bordo spite al danĝero, ke ĝi estos frakasita de fortega ondofrapado.
Gigantaj muskoloj de Garcia streĉiĝas ĝis la krevo, Pigafetta faras ĉion, kio estas en liaj fortoj, ĉiuj maristoj enigas remilojn en ŝancelantajn ondojn. La ŝalupo dancas sur la pintoj de ondoj kiel infana ludilo kaj abrupte falegas en profundajn abismojn, de tempo al tempo ĝi estas superakvigita, granda forto elĵetas remilojn el spasme kunpremitaj manoj - kaj tamen ree kaj ree tondras la voĉo de Garcia!
"Antaŭen! Antaŭen! Antaŭen!"
De tempo al tempo ili vidas flagretantan lumeton de la lucerno, per kiu la ŝaluprompiĝuloj donas signalojn. Tio donas al la savantoj novajn kaj novajn fortojn.
Post kelkaj horoj ili atingas la dezertan rokon. Ili estas bonvenataj per kelkaj ĝojkrioj de tiuj, kiuj jam tute ĉesis esperi sian saviĝon.
La reveturo el golfo estas ankoraŭ pli peniga. Oni bezonas preskaŭ superhoman forton por trapuŝi sin sur vastan oceanon.
Garcia svingas per lumigita lucerno. Sinjoro admiralo, ni veturas al Trinidad!
Kaj ili alveturis. Magalhaes senvorte premas la manojn de savintoj kaj savitoj.
Antaŭ la mateno ventego trankviliĝis. Ĝemado de la vento ĉesis. Nur la ondoj ruliĝis sur senlinaj spacoj de la oceano kun ne malpligrandigita fortego.
Kiam fine la maro fariĝis tute kvieta kaj karaveloj denove renkontiĝis. Magalhaes konsterniĝis pro la domaĝoj, kiuj estis kaŭzitaj de la tempesto. La ŝnuregoj traŝiritaj, veloj ĉifonitaj, mastoj difektitaj. En subferdekojn fluis akvo per grandaj truoj.
Kun ĉi tiuj ŝipruinoj ne estis eble daŭrigi la veturon. Pro tio admiralo decidis, ke ili en iu plej proksima taŭga golfo trapasos vintron. Ili riparos la ŝipojn, ripozos iomete kaj nur poste ili veturos plue al sudo.
Post nelonge ili malkovris tian golfon. Ili nomigis ĝin San Juliano. Ĝi estis sufiĉe vasta por sendanĝere kaŝi ĉiujn karavelojn. Al ĝi alfluis montaraj fluetoj, do la trinhakvo estas prizorgita. Krom tio ili baldaŭ konstatis, ke en la golfo estas sufiĉe da fiŝoj.
La 31-an de marto 1520 donis admiralo ordonon por vintra restado.
La ŝipanaro konsterniĝis. Ĉi tie, en tia dezerto, kie la suno radias nur kelkajn horojn en la tago, se ĝi ne estas vualita per pezaj nuboj - ĉi tie ili devos travivi kelkajn monatojn? En la regiono, kiu jam ĉe unua rigardo aspektas senesperige dezerta, malfekunda, senprodukta, malviva, kie kvazaŭ ĉiu vivo malaperus? En mizeraj lignaj kabanoj, kiujn la ekspedicio devos antaŭe konstrui? Kaj ĉion tion ili devas fari sciante, ke estus eble tute facile eviti la teruraĵojn de la vintro per forveturo en Brazilion?
Apenaŭ la ŝipanaro surteriĝis kaj rekognoskis la tristan lokon de la venonta travintrado, jen nova ordono de admiralo:
"La ĉiutagaj kvantoj de la nutraĵoj kaj vino estos tuj limigitaj!"
Kiel! La ambaŭ vivrimedojn ricevadis maristoj jam longan tempon en tro modesta kvanto kaj nun denove plua limigo? Ne, sinjoro admiralo! Ni jam sufiĉe suferis per via kulpo! Vi evidente forgesis, ke estas certaj limoj, kiujn oni ne rajtas malatenti!
Je la pordo de kajuto de Magalhaes ekfrapis Henriko.
"Sinjoro admiralo, venis maristoj."
"Kiuj?"
"Reprezentantoj de ĉiuj ŝipoj, krom tiuj de Trinidad. Ili estas gvidataj de ŝipoficiro."
"Ili eniru!" diris admiralo.
La deputacio eniris. Rigardoj de maristoj por momento maltrankviliĝis, kiam ili renkontiĝis kun okuloj de Magalhaes. Ili preskaŭ perdis la memkonfidon, kun kiu ili eniris al sia supera komandanto. Sed tio daŭris nur momenton. Ilin fortigis la ideo, ke du cent maristoj volas la samon kiel ili.
"Kion vi deziras?" demandis Magalhaes.
"Sinjoro admiralo," komencis la oficiro, "ni venas kiel senditoj de oficiroj kaj ŝipanaro. Ni devas informi vin, ke ni ĉiuj havas ununuran kaj la saman deziron: reveturi en Hispanujon."
Magalhaes eĉ ne palpebrumis.
"Sidiĝu," li diris trankvile. Nur kiam ili sidiĝis, li demandis:

"Kaj kio estas la kaŭzo de via deziro?"

"Ni estas lacaj, sinjoro admiralo," respondis konfideme la oficiro, surprizita per afableco de la supera komandanto. "La ŝipanaro estas elĉerpita kaj nun oni intencis kvantojn de la nutraĵoj ankoraŭ plimalgrandigi. Ni timas, ke pluajn suferojn ni ne plu sukcesus toleri."
"En kies nomo vi parolas?" demandis mallonge admiralo.
"En la nomo de ĉiuj oficiroj kaj de la tuta ŝipanaro. Nu, parolu vi mem," la oficiro turniĝis al maristoj.
Tiuj vigle konfirmis veron de liaj vortoj.
Magalhaes silentis, pripensis, meditis.
"Kaj ĉu tio vin tute ne ĉagrenus - reveturi, kiam ni jam estas atingintaj tiom malproksimajn landojn?"
"Nenio okazus, sinjoro admiralo," daŭrigis vigle la oficiro. "Post reveno en Hispanujon oni aranĝus novan ekspedicion. Ĝi jam ne bezonus traserĉi ĉiun golfon, kiel ni devis tion fari. Ĝi celdirektus rekte al golfo San Julian kaj de ĉi tie ĝi komencus pluan esploradon."
"Rigardu," diris admirinde milde Magalhaes, "via vidpunkto ne estas ĝusta. Mi mem scias plej bone, kiom da penado oni bezonis por aranĝo de ĉi tiu ekspedicio. Kiu garantias al ni, ke oni vere forsendus novan ekspedicion? kaj - eĉ se tio okazus - kiom da jaroj estus perditaj!"
"La perditaj jaroj signifas nenion en tiu kazo, se temas pri vivo de homoj," oponis energie la oficiro.
"Kion vi volas per tio diri?"
"Vi mem scias, sinjoro admiralo, kiom da viroj jam mortis kaŭze de suferoj. Kaj vi povas imagi al vi, kio atendus nin dum plua veturo."
"Mi scias tion. Kaj ĵus pro tio mi ordonis la dumvintran restadon. Ĉi tie ni pasigos la plej malbonajn monatojn, kaj ĝis venos pli varma vetero, ni veturoa antaŭen."
"Tio ne estas ebla, sinjoro admiralo," rezistis la oficiro. "Ni venas por peti vin, ke vi ordonu reveturon."
Magalhaes kun peno superregis sin.
"Cetere," aŭdiĝis unu el la maristoj, "ni alveturis tiom malproksimen, kien ankoraŭ neniu Hispano sukcesis alveni. Via merito estos de Lia Reĝa Moŝto certe juste rekompencita."
"Ne temas pri rekompenco," admiralo estis ĉiam ankoraŭ ŝajne trankvila, "sed pri atingo de la starigita celo. Mi ĵuris al la reĝo, ke mi faros ĉion por malkovri novan vojon al Molukkoj. Vi ĵuris kun mi. Diru mem: ĉu ni faris ĉion, kio estis en niaj fortoj?"
La maristoj embarasiĝis, sed oficiro diris rapide:
"Nian devon ni plenumis. Sed vi devigas nin plenumi tiajn aferojn, kiuj ne estas plenumeblaj."
Magalhaes sulkigis brovojn.
"Kaj kiam ni estis dungataj," aldonis al vortoj de la oficiro plua maristo kaj li sentime rigardis en okulojn de Magalhaes, "oni diris al ni, ke ni veturos en varmajn regionojn, sed ne al glaciaj maroj."
Fernao peze leviĝis.
"Mi esperis, ke mi trovos ĉe miaj maristoj pli da kuraĝo kaj aŭdaco por venki la malfacilaĵojn. Nu ... Diru al tiuj, kiuj sendis vin, ke mi prefere mortus, ol ordoni la reveturon. La instrukcioj, kiujn mi donis, tute ne ŝanĝiĝos: Ni dumvintre restos ĉi tie kaj poste ni veturos plue al sudo, ĝis tiu tempo, kiam ni malkovros la trapasejon. Poste ni ekvojaĝos al Molukkoj."
La deputacio rapide foriris.
Magalhaes profunde enpensiĝis. Ĉi tiu delegitaro, ĉi tiu deputacio - ĝi estas certe la faro de hispanaj hidalgoj. Kaj precipe de Cartagena. Li faris malbone allasinte, ke vicadmiralo vivu kun Mendoza sur la sama ŝipo. Henriko jam kelkfoje atentigis lin, ke Viktoria estas komandata propre de Cartagena, malgraŭ tio, ke li devas tie vivi kiel arestito.
El pensoj de Fernao naskiĝis energia decido. Post kelkaj momentoj veturis de Trinidad al Victoria ŝalupo kun ordono de admiralo:
"La arestiton Cartagenan tuj translokigi al Concepcion, al kapitano Queseda!"
Queseda ja estas ankaŭ Hispano, sed per subita translokiĝo de Cartagena al Victoria la hidalgoj estos almenaŭ tre akcente atentigitaj, ke admiralo ne intencas pasive toleri iliajn intrigojn.
Ĉiuj ŝipanaroj transportis sur la bordon platojn, trabojn, hakilojn, rabotilojn kaj aliajn instrumentojn. Post nelonge staris sur la kajo kelkaj lignaj kabanoj, en kiujn estis transportataj provizoj da nutraĵoj por sekura vintra depono. Magalhaes zorgeme kontrolis ĉiun laboron. Apud la magazeno devas stari fidela, sindona patrolo. Kiu alia povus esti ties komandanto ol Serrao?
Malgraŭ tio, ke Sernao havis multajn zorgojn, kien kaj kiamaniere ĉion lokigi, liaj pensoj ĉiam revenadis al deputacio de ŝipanaro kaj oficiroj. Kiel li povos efektivigi la veturon, kiu daŭros certe ankoraŭ longan tempon, kun la ŝipanaro malkontenta, pensanta nur pri la reveturo? Kiu kulpas pri tio, ke li ne scipovis entuziasmigi la partoprenantojn de la ekspedicio por sia grandioza plano? Ĉu li ne kulpas pri tio mem pro sia izolemo? Ĉu li agis ĝuste malrespektante kapitanojn de la ceteraj ŝipoj? Eble ili havis iajn malhelajn planojn tuj kiam li forlasis Hispanujon. Sed ĉu ili ne ŝanĝiĝus vidante, ke admiralo kondutas al ili tiamaniere, kiel oni devas konduti al kapitanoj? Se li informus ilin detale pri la celo kaj antaŭvidata procedo de la veturo - se kompreneble oni povus ion antaŭvidi? Se li antaŭ ĉiu grava decido konsiliĝus kun ili?
Tro multe da malkonfido estis semita en koron de Magalhaes antaŭ forveturo sur vastan oceanon. Kaj kion li faris por liberigi sin de ĝi? Li fermiĝis en sian izolecon kiel en firman konkon. Sola, sola, sola. . . Ĉu tio estis ĝusta?
Vermo de duboj boris en pensoj de Fernao. Cetere - ĉu estas jam malfrue por ĉio? Kun Cartagena estas fino, tio estas vero. La vicadmiralo neniam pardonos al li pro tio, ke li estis arestita. Sed krom Cartagena estas ĉi tie Queseda, Mendoza kaj finfine ankaŭ degradita Cota. Ĉu vere estas malfrue?
Kaj kio okazus, se -?
Subita ideo heligis vizaĝon de Fernao. Jes, li faros tion! Nova sciigo al ĉiuj ŝipoj: "Morgaŭ - la Paskan Dimanĉon - oni celebros sur la bordo solenan meson. Poste sekvos revizia parado, kiun partoprenos ĉiuj maristoj, oficiroj kaj kapitanoj."
Kaj krom tio aparta sendito al komandantoj: "Admiralo invitas kapitanojn al solena tagmanĝo post finita revizia parado."
Tiun vesperon enlitiĝis Magalhaes kun stranga paco en la koro. Jes, tiel estos ĉio en ordo. Ili ja vivos kune ankoraŭ longan tempon. Ilin atendas ankoraŭ momentoj de novaj kaj novaj suferadoj. Kaj ĉion oni pli facile toleros, se ili kondutos unu al la alia pli konfideme, pli malkaŝe, pli sincere kaj pli afable.
Li, admiralo de la ekspedicio, etendas al hidalgoj manon por amikiĝo. Ĉio sekvonta dependos jam de ili.
Kaj jam alproksimiĝis mateno de la unua aprilo 1520. . .
Sur la bordo estis konstruita simpla ligna altaro, ĉe kiu la pastro celebris meson. Maristoj kaj oficiroj surmetis siajn plej bonajn vestojn. Post la celebra ceremonio ili viciĝis kaj admiralo faris revizian paradon. Jam longe li ne vidis ilin tiel kune. Estu kiel estu, ili estas bravuloj, se ili tiel parade vestas sin, li ne bezonus honti pro ili eĉ apud la reĝa kortego.
Li paŝis malrapide laŭ longa vico. Maristoj staris kiel statuoj. Li rigardis iliajn vizaĝojn, kvazaŭ li volus trapenetri en iliajn animojn. Ili travivis kune jam multajn momentojn, el kiuj nur malmultaj estis ĝojigaj. Hieraŭ ili sendis la deputacion, hodiaŭ ili disciplinite obeis ordonon de sia admiralo. Ne, ĉi tie ne estas necese malesperi. Kun tiaj maristoj oni jam povas veturi!
La fluso ĵetis sur la bordon ondojn kaj frakasis ilin kun malhela bruo. Krom tio estis trankvile. La birdo ne ekkantis, la arbo ne ekmoviĝis, ĉar ĉi tie ne estis arboj, kaj ankaŭ homoj silentis.
Magalhaes finis la revizian paradon. Jam li venis al la loko, kie estis envicigitaj oficiroj kaj kapitanoj.
Kapitanoj?
Kie ili estas?
En la vico staras nur Serrao kaj Mesquita!
Frosta tremiĝo trakuris korpon de Magalhaes.
"Kapitano Serrao, kie estas la ceteraj komandantoj?"
"Sur la ŝipoj, sinjoro admiralo!"
"Kial ili ne venis?"
"Mi ne scias."
"Ĉu ili estas informitaj pri mia ordono?"
"Jes, sinjoro admiralo."
"Ĉu ili senkulpigis sin?"
"Ne."
"Jen. . . !"
La vorteto "Jen!" estis elparolita kun nuanco de amareco. Sed Fernao Magalhaes estis forĝita el malmola ŝtalo. Apenaŭ li konsciiĝis pri la monstra grandeco de nova disreviĝo, li tuj fariĝis la estinta Fernao. Malmola, decidema, necedema. Li tuj rekonsciiĝis, kaj tiel okazis, ke la vorto "Jen!" sonis kvazaŭ malhela minaco.
La kapitanoj rifuzis obei. Ili rifuzis tion dum tiaj cirkonstancoj, ke ne estas eble dubi pri iliaj intencoj. Al ŝipanaroj estis hieraŭ komunikita la ordono de admiralo pri la deviga partopreno ĉe diservoj. Ĉiuj ŝipanoj vidas, ke tri komandantoj ne obeis.
Ĉu ribelo?
Estu! Eble estas pli bone tiel, se oni batalas kun malfermita viziero. Ĝi ja kuŝis sur la ekspedicio kiel premeganta inkubo tuj de la komenco - de la kolerigitaj homamasoj en Sevilla ĝis la hieraŭa deputacio. Estos bone, se ĉio klariĝos.
"Ordonu disiron!" Magalhaes turniĝis al kapitano Serrao. "Vi mem restu sur la bordo kaj gardu provizojn!"
"Laŭ ordono, sinjoro admiralo!"
Fernao paŝis al sia ŝalupo, kiu forveturigis lin al Trinidad.
Spirito de la ribelo pendis en la aero.
Kaj ribelo en ĉi tiu dezerto povas finiĝi per neniigo kaj ruinigo de la tuta ekspedicio.