La aserehe'

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi

La aserehe' (El Aserejé en Esperanto)

Vidu, venas tiu ulo

promenante ĉe l' angulo,

estas Djego rumbumonta

kun la luno en okulo

kaj kompleto el lazuro

estas li kontrabandonta.


Li eniras l' amasrondon

por dancadi ĝis la tombo,

posedata de la ritma ragatango.

Kaj diskludisto tre volonte

ludas himnon ĵus meznokte,

estas lia kara plej ŝatata kanto,

ĝin li dancas!!!

ĝin li ĝuas!!!

ĝin li kantaaaaaas!!!


Aserehe' ha' de he'

de hebe tu de hebe re sebjunoŭva

mahabi an de bugi an de bŭididipi'.

Aserehe' ha' de he'

de hebe tu de hebe re sebjunoŭva

mahabi an de bugi an de bŭididipi'.


Estas sorĉa ne hazardo

ke mi trovas lin sur strato

kiun mi kutime paŝas.

Djego kvazaŭ kapitano,

fanfaronas kun la gajo

rastafar-afrik-cigana.


Li eniras l' amasrondon

por dancadi ĝis la tombo,

posedata de la ritma ragatango.

Kaj diskludisto tre volonte

ludas himnon ĵus meznokte,

estas lia kara plej ŝatata kanto,

ĝin li dancas!!!

ĝin li ĝuas!!!

ĝin li kantaaaaaas!!!

Aserehe' ha' de he'

de hebe tu de hebe re sebjunoŭva

mahabi an de bugi an de bŭididipi'.

Aserehe' ha' de he'

de hebe tu de hebe re sebjunoŭva

mahabi an de bugi an de bŭididipi'.


Letra de Queco Ruiz. Traducción de Manolo Pancorbo. Cantan 'Las Ketchup'. Disco 'Las hijas del tomate' Verkita de Keko Ruiz. Traduko de Manolo Pancorbo. Kantas 'La Keĉupulinoj'. Disko 'La Tomatulidinoj'

Reiru al la kantada-ĉefpaĝo