La geamantoj sur la verda benk'
El Vikilibroj
La geamantoj sur la verda benk'
Teksto kaj muziko: Georg Brassens
traduko: Klaŭdo Piron kaj Marcelo Redoulez
kantas Ĵak Yvart.
Multaj homoj kredas, ke la verdaj benkoj de bulvarda trotuar'
servas por ripoza ĉarm' aŭ simple por ornam'
Sed ne estas tiel ĉar
ilia ĉefbonfar'
estas al juna par',
doni lokon por la varmo de la komenca am'
rekantaĵo:
Al geamantoj kiuj sur la verda benk',
verda benk', verda benk',
ne zorgante pri l'silenta plend'
de preterpasantoj,
unu alian kisas sur la verda benk',
verda benk', verda benk',
kun zumado pri sia pasi'
jen iras mia simpati'
Pri l' tapeto sur la mur'
kaj varmo de sekur’
estonte en trankvil',
ili kunbabilas jam, dum manon tenas man'.
Ili revas pri vesper'
en plaĉa atmosfer',
kaj laŭ plej nova stil'
ili jam elektas nomon por naskota fil'.
Kiam pia famili'
ekvidas kun envi'
tiajn friponojn du,
Ĝi al ili ĵetas nur parolojn kun venen'
Tamen tiu bigotar’
fil’, filin’ kaj la par'
spirito kaj tiel plu
Ŝatus foje en sekur’
frandadi tion mem
La monatoj pasos for
do repaciĝos kor'
kaj rev' de l'juna venk'
dum ĉielon ekvualos pezaj nuboj jam
ili tiam vidos, ke
hazarde sur ale'
sur tia fama benk'
ili vivis la plej bonan parton de la am'

