La pluvombrelo

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi

La pluvombrelo estas kanzono de Georg Brassens.

[redakti] Traduko de Roland Platteau

Pluvegis sur la vojego,

ŝi iradis sen pluvombrel’,

Mi havis iun, konjekteble

Matena ŝtel’ el amiko.

Tiam ekkurante por ŝin helpi

Mi proponas al ŝi ŝirmon;

Akvon viŝante el l'vizaĝet’

tre dolĉe ŝi jesis al mi.


Pecet’ da pluvombrel’

Por pecet’ da Paradiz’;

ŝi ŝajnis kia anĝel’.

Pecet’ da pluvombrel’

Por pecet’ da Paradiz’;

Mi en tiu ŝanĝ’ ne perdis ja!


Dumvojaĝe, kiel dolĉe

Ni due aŭdis beletan kant’

Kiun la ĉielakv’ aŭdigis

Sur la tegment’ de l’pluvombrel’.

Deziris mi , ke ’stu Diluvi’

por vidi ĉiam fali la akv’

Kaj ŝin havi sub l’rifuĝej’

Kvardek tagojn, kvardek noktojn.


Pecet’ da pluvombrel’

Por pecet’ da Paradiz’;

ŝi ŝajnis kia anĝel’.

Pecet’ da pluvombrel’

Por pecet’ da Paradiz’;

Mi en tiu ŝanĝ’ ne perdis ja!


Sed stulte, eĉ dum fulmotondroj,

la vojoj iras ĝis lokoj ;

ŝia jam aperis baraĝe

ĉe l’horizont’ de mia frenez’ ;

Devis ŝi min ve ! forlasi

Al mi dirinte plej dankon ;

Kaj mi vidis ŝin, eteta,

gaje iri, min forgesonte. (1)


Pecet’ da pluvombrel’

Por pecet’ da Paradiz’;

ŝi ŝajnis kia anĝel’.

Pecet’ da pluvombrel’

Por pecet’ da Paradiz’;

Mi en tiu ŝanĝ’ ne perdis ja!


(1) ĉi tie la kapabloj de Esperanto liveris grandan helpon, vivu esperanto!


[redakti] Traduko de Bernard Legeay

kun la helpo de Marcel Redoulez kaj Georges Lagrange. Tiun version kantas Ĵak Yvart.


Plugevis sur la granda strato

Sen pluvombrel' vojiris ŝi.

Sed unu ja el kamarado

En la mateno ŝtelis mi

Helpe mi kuris, for la saĝo,

Al ŝi ŝirmilon montris mi.

Viŝante akvon el vizaĝo

Kun milda voĉ' konsentis ŝi.


Rekantaĵo

Jen angul' sub ombrel'

Por angul' de ĉiel'

Ŝi similis, jes, al anĝelo,

Jen angul' de ĉiel'

Por angul' sub ombrel'

Perdis mi ne je l' ŝanĝ',

Kreĝel'! (2)


Survoje, belis tiu bruo

Kiun aŭskultis ambaŭ ni

Fare de la nuba elfluo

Sur la ombrel', jen harmoni'!

Nu, ke senĉese ĉi diluvo

Jarcenton daŭri, ŝatus mi,

Ke ĉiam falu tiu pluvo,

Por ke ŝin ŝirme gardu mi.


(Rekantaĵo)


Sed stulte, eĉ dum la pluvego

Iras la voj' al sia cel'

Ŝia por mi estis forvelko

De mia rev', de la fabel'

Ŝi dankis min kun korsincero

Kaj lasis min tuj sen permes',

Mi vidis ŝin kun korsufero

Forsveni en mia forges'.


(Rekantaĵo)


(2) [noto de la tradukistoj: kreĝel' estas mallongigo de sakra anĝel'

Reiru al la kantada-ĉefpaĝo