La printempo

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi

La printempo (Jacques Brel) tradukita de Loïc Roussain [1]

Printempe, printempe,
Mia koro kaj via koro blankvine repentritaj estas,
Printempe, printempe,
La geamorantoj iras preĝi Nian Damon de la Bona Tempo,
Printempe.


Por unu floro, unu rideto, unu ĵuro, por la ombro de unu rigardo,
Ridante ĉiuj junulinoj donos al vi siajn kisojn kaj tiujn siajn esperojn.
Vidu ĉiujn tiujn korojn, kiel artiŝokoj
Kiuj senfoliiĝas pulsante por sin proponi al la gapuloj,
Vidu ĉiujn tiujn korojn, kiel ĉarmaj cigaredstumpoj
Kiuj ridante ekbrulas por la fraŭlinoj de la metroo.


Printempe, printempe,
Mia koro kaj via koro blankvine repentritaj estas,
Printempe, printempe,
La geamorantoj iras preĝi Nian Damon de la Bona Tempo,
Printempe.


Por unu floro, unu rideto, unu ĵuro, por la ombro de unu rigardo,
Ridante tuta Parizo ŝanĝiĝos en kisoj, eĉ foje en Granda Vespero.
Vidu, tuta Parizo ŝanĝiĝas en paŝtejoj
Por aroj de amantoj kun ne prudentaj paŝtistinoj,
Vidu, tuta Parizo ludas la feston en la vilaĝo
Por beni sub la suno tiujn novajn geedziĝojn.


Printempe, printempe,
Mia koro kaj via koro blankvine repentritaj estas,
Printempe, printempe,
La geamorantoj iras preĝi Nian Damon de la Bona Tempo,
Printempe.

Por unu floro, unu rideto, unu ĵuro, por la ombro de unu rigardo,
Ridante, la tuta tero ŝanĝiĝos en kisoj kiu parolos pri espero.
Vidu tiun miraklon, ĉar tio fakte estas la lasta
Kio ankoraŭ sin proponas al ni sen devi voki ĝin,
Vidu tiun miraklon kiu devus alveni :
Estas la unua ŝanco, la sola de la jaro.


Printempe, printempe,
Mia koro kaj via koro blankvine repentritaj estas,
Printempe, printempe,
La geamorantoj iras preĝi Nian Damon de la Bona Tempo,
Printempe, printempe, printempe.

Reiri al la kantada ĉefpaĝo