Noveloj

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi

Enhavo

[redakti] Karel Matěj ČAPEK-CHOD

[redakti] NOVELOJ

Tradukis MORAVIAJ ESPERANTO PIONIROJ 1934

[redakti] Karel Matěj Čapek-Chod

(1860-1927)

naskiĝis en Domažlice en le jaro 1860 kaj mortis en Praha en la jaro 1927. Li estis ĵurnalisto en la redakcio de unu el la plej gravaj ĉeĥaj ĵurnaloj Narodní Listy, de post la jaro 1909 li verkis sole siajn romanojn, rakontojn kaj dramojn. Li estas naturalisto; apogante sin je psiko-analitikaj rezultoj de la scienca esploro, li pritraktas aktualajn kaj generajn problemojn. La socian medion li kapablas tiom majstre priskribi, ke prave famiĝis liaj verkoj el la medio, kiun li persone konis, nome el la medioj ĵurnalista, belartista kaj artista entute, ekz. Turbino, Beefhoven-vespero, Mendelsohn-koncerto, Antonín Vondrejc, Fortuloj kaj malfortuloj (el la sciencista vivo) kaj aliaj. Ĉapek-Chod ŝatas priskribi dekadencajn kaj disigajn okazaĵojn, katastrofojn de unuopuloj kaj familiajn malpacojn. Li uzas en ili sian aktan analizon, por vipi per amara ironio kaj kruela sarkasmo malsaĝecon kaj perversecon de unuopuloj kaj tiamaniere li fariĝas unika moralisto de la sendisciplina kaj ŝlimiĝinta societo. Al la mireginta observa talento aliĝas ĉe Ĉapek perfekta scio de la literatura tekniko kaj scio de la neelĉerpebla riĉeco de la ĉeĥa lingvo. Neniu scipovis percepti kaj priskribi la dumvivan tragikon de la ordinara popolano kiel Čapek-Chod ekzemple en Kašpar Lén. Lian perfektan majstrecon malutilas sole la cirkonstanco, ke li ŝatas groteskon kaj karikaturon tiom, ke epizodoj ofte ĝenas la kontinuan linion de la kompozicio. Ankaŭ pro klopodo, prezenti plene la impresojn Čapek-Chod troigas kelkfoje uzante kvankam plej karakterizajn tamen samtempe plej krudajn esprimojn. Kun la herooj de siaj verkoj li vivas kiel ilia riproĉanto. Liaj dramverkoj ne trovis aprobon ĉe la publiko, sed liajn rakontojn kaj romanojn opinias nia kritiko sublimaj verkoj de la sociala kaj psikologia tipoj. Čapek-Chod ricevis tri ŝtatajn literaturpremiojn, de post la jaro 1923 li estis ordinara ano de la Ĉeĥa Akademio. Lia entombigo okazis en la Panteono de la Nacia Muzeo. Liaj verkoj Turbino kaj la Filineto de Jair estis tradukitaj francen.


[redakti] ĈE ROTACIA PRESMAŜINO

Paperstriego proksimume du metrojn larĝa ŝoviĝis je grandega, de nura okulo netaksebla rapideco, antaŭ la rigardo de Kuba, kiun oni nomas "Ŝprucmakulilo". La papera striego devolviĝadis de sur nemezureble dikega volvaĵo, tiom peza, ke du laborisioj nur penege kapablis levi ĝin per argano al la lagroj, en kiuj ĝi turniĝadis. La paperon englutadis monstra brila presmaŝino, kiu tiris ĝin unue tra malvasta ujo, en kiu ĝi estis iomete vaporumata, poste la striego traŝoviĝis inter du cilindroj, el kiuj unu glata premis ĝin al alia, kiu estis ekipita per metala gis-tegaĵo, konsistanta el miloj da literoj, kaj tiamaniere ĝi presis sur la paperon per unu turno ok paĝojn de gazeto; poste flugis la senfina paperstriego pluen al alia paro de cilindroj, kiu ekipis ĝin de la alia flanko denove per aliaj ok paĝoj de presaĵo, per kio la unuaj du foliegoj de gazetnumero estis presitaj. Sed la paperstriego rapidegis pluen kaj traplektiĝis je same furioza rapideco tra tuta labirinto de cilindroj, presantaj pluajn paĝojn de pluaj foliegoj, de akraj radetoj, kiuj disiranĉadis ĝin laŭlonge, de hakiloj, kiuj dishakadis ĝin laŭlarĝe, de diskoj, kiuj ŝmiradis ĝin per iom da gluo, de brakoj, kiuj faldadis ĝin je kvarformato ĝis tien, kie ĝi renkontiĝis kun alia je duono malpli larĝa paperstriego, el kiu per sama sistemo de cilindroj, diskoj, hakiloj kaj brakoj de alia flanko en la sama maŝino estis fabrikata aldono al la gazetnumero, kiu estis enmetata kaj engluata en la unue menciitan per tre ingenia ekipo, ke ambaŭ paperfluoj plenpresitaj, distranĉitaj, kungluitaj kaj ŝanĝitaj al pretaj gazetnumeroj, eliĝadis el la maŝino tra komuna malfermaĵo kaj po kvin ekzempleroj en ĉiu sekundo estis metataj sur stablon, de kiu forprenadis ilin manoj de areto da junaj laboristoj el la ekspedejo.
Ĉio tio okazas dum surdiga, penetranta bruego, kvazaŭ uragano fajfegigus samtempe ĉiujn fajfilegojn de grandega orgeno al senharmonia kriego aŭ kvazaŭ sub la arkaĵo de la maŝinejo estus ariĝintaj ĉiuj voĉoj de ducent mil legantoj de la nun presata gazeto kaj samtempe legus ĉiu alian kolonon je senspira rapideco de la bruego, en kiu perdiĝas ĉiu homa vorto kaj la laboristoj povas interkompreniĝi nur per gestoj aŭ metante la buŝon senpere al la orelo de la kunulo kaj kriante en ĝin el plena pulmo.
Sed al kiu ajn parolo ne sufiĉas tempo. Oni presas la dimanĉan numeron de duobla eldono, kiuokaze ĉiu sekundo de neuzita tempo kostas kvin numerojn, kaj la fera disciplino de la maŝinejo, de post kiam la financgardisto forprenis la plombon de la maŝinaj kalkuliloj, faras el ĉiu laboristo parton de la maŝino, al kiu estas atribuitaj certaj movoj en certa momento. Dum la kvin horoj, destinitaj al presado, de la dekunua vespere ĝis la kvara matene, dum obtuza ekscitiĝo, dum bakeja varmego neniu el la servistoj de la sklaviga metala monstro vivas konscia pri si mem, la okuloj kun angoro sekvas la vojon de la brile blanka papero, lumigata per elektraj lampoj interne de la maŝino ĉe danĝeraj lokoj kaj la mano kuŝas sur la anso de krano, por haltigi la maŝinon per unusola movo, se la papero hazarde ŝiriĝus, kio povas okazi ĉiumomente, jen pro troa malsekigo, jen pro tute malgrava faldo de la papero.
De ĝuatatempa haltigo de la maŝino dependaa tre grava ŝparo de tempo kaj klopodo bezonata al nova ekipo de la maŝino kaj al enŝovo de la papero. Aliokaze la maŝino ne estas haltigata, krom se je unu aŭ je la alia flanko finiĝas la papervolvaĵo enhavanta kelkajn mil metrojn surbobenitajn kvazaŭ en unu kunfandaĵo, kaj kiam necesas levi novan papervolvaĵon sur la ŝafton. Tra la malfermita pordo de la maŝinejo eatas videbla longa vico da ili ĝis la korto kaj ili ĉiuj atendas esti hodiaŭ plenpresitaj.
Se estas necese pro ia kialo, rajtas ĉiu laboristo haltigi la bruegantan koloson; ekfunkciigi ĝin rajtas sole unu el ambaŭ ĉefaj maŝinistoj; tion postulas la persona sekureco, ĉar por ordigi la rubandojn, kiuj portas la paperon dum ĝia tuta vojo, aŭ por streĉi la ŝiritan paperstriegon estas necese eniri en la maŝinon, kaj nepre nedubinde eatas, ke la grandega maŝinaro rompus ankaŭ homajn ostojn same senpene, kiel ĝi fabrikas gazeton.
Kranoj, per kiuj oni povas haltigi la funkcion de la maŝino estas tri, ĉe ĉiu el ambaŭ paperaj cilindroj kaj ĉe la malfermaĵo, el kiu eliras pretaj presaĵoj. Unu el ili devas esti priservata de Kuba la "Ŝprucmakulito" kaj lia tuta respondeco kaj devo estas, haltigi la maŝinon en la sama momento, kiam li ekrimarkus fendon aŭ faldon en la senfine devolviĝanta paperstriego.
La "Ŝprucmakulito" observas - kvazaŭ io alia ne ekzistus - la neĝblankan paperon, koncerne ĝian streĉecon aŭ malsekecon, kiun li devas diveni per rigardo, la mano etendas sin meĥanikejen al la latuna rado sur la haltigilo, jen al la krano de la vaporujo. Samtempe li devas observi la vitrajn oleujojn, kiuj troviĝas je lia manetendo kaj lubrikas la ŝaftojn, ĉar trovarmiĝo aŭ fandiĝo de iu el ili signifus katastrofon egalan eble al morto aŭ eĉ al mondpereo - la gazetnumero ne aperus morgaŭ.
Tondra bruego akuas la arkaĵon de la maŝinejo, latunaj ŝaftoj de sennombraj cilindroj disfrotantaj la presnigron rotacias en siaj ŝtalaj lagroj, el kiuj degutas oleaj gutoj, kaj tra delikata polvaro, fluganta el la pistata papero, kviete lumas la elektraj lampoj. La "Ŝprucmakulito" observas sole la paperon, siajn ŝaftojn kaj kranojn.
Ŝajnas, ke por io alia eĉ penson li ne havas. Lia altkreska kaj fortosta korpo, vestita per blua bluzo enigita en la pantalonon, por ke ne ekstaru randoj, kiujn povus ekpreni iu dento de la maŝino, li staras kvazaŭ statuo, moviĝas nur liaj ĝis la ŝultroj nudigitaj maldikaj brakoj, longaj kun plataj malmolaj muskoloj kaj tendenoj kvazaŭ basviolonaj kordoj, malpurigitaj per nigraj oleaj ŝmirmakuloj, la dekstra ĉiam preta ekkapti la kranon. Sur la frunto perliĝas kaj sur la vangojn torente defluas ŝvito, eble pro tio la ceteraj nomas lin la "Ŝprucmakulito" aŭ pro la monergrandaj lentugoj, per kiuj estas surŝprucitaj liaj vangoj borderitaj de malbela, rustkolora barbo.
Ke li pensas pri nenio alia ol pri sia laboro, tio ŝajnas nur. Liaj pensoj ne flugas ja tiel rapide, kiel la freneza paperstriego antaŭ li, sed dum tiuj du horoj, dum kiuj li staras hodiaŭ ĉi tie, kunmetiĝis unu al la alia kaj sub la alia, kaj la "Ŝprucmakulito" faris sub ĉiujn strekon, poste li penege kunkalkulis ilin kaj rezultis teruriga sumo, ke mem li ektimis, sed eĉ per ekmovo li ne rimarkigis tion.
Nome li decidiĝis pri rezulto de ĉi tiuj siaj pensoj, ke hodiaŭ li mortigos homon.
Sian viktimon li povas vidi, kiam ajn li levas la okulojn. Li rigardas antaŭen tra la maŝino kaj inter la kadro kaj cilindroj li vidas lian kapon en silka ĉapo, kliniĝantan jen al la kalkulilo, jen al la tabelo, sur kiu li notas la pligrandiĝantan nombron de la numeroj; temas pri la ĉefa maŝinmajstro kaj tiun li hodiaŭ certe mortigos. Certe! Se ĉio estus tiel certa!
Tie li kuŝos etendita en sia propra sango, kiu ŝprucos ĉirkaŭen kvazaŭ el bovo. Tie, kie interne de la maŝino sub la arkaĵo de cilindroj estas ĝuste nur tiom da loko, ke tie la maŝinisto povas kaŭre sidiĝi kaj ordigi la pluan fluon de la papero lumante al si per elektraj lampetoj.
Kuba vidis iam, kiam li laboris en katunfabrikejo, kion kapablas tiaj ekfunkciigitaj cilindroj. Jam de longe oni kalandris tiel katunon, ol oni ekpensis pri tio, ke same povus esti presataj gazetoj, tie kalandristo ekfunkciigis iam kalandrilon je sia laborejestro, kiu ĉikanis lin. . . Kaj tio forŝiris al li la manon "kvazaŭ manpakaĵon". Kaj la kalandrilo funkciis pluen, kvazaŭ nenio estus okazinta.
Ĉi tie Kuba la "Ŝprucmakulilo" povas fari la samon, kiam ajn li volas, ĉiun duonhoron, kiam estas enŝovata nova papervolvaĵo ĉe lia flanko, li havas sufiĉe da tempo ĝis la kvara matene; ĉiu el la pakoj, kiuj blankebrilas ĝis la korto, povas alporti morton al la tirano.
La afero okazos precize post unu horo kaj la morto rajdas tie sur la kvara pako, kies kovrilo estas iom disŝirita; baldaŭ oni rulos ĝin en la maŝinejon. Tiuj tri, kiuj dume traŝoviĝos tra la maŝino, kvazaŭ oni starigus sablan horloĝon, elĉerpiĝos -certe elĉerpiĝos, kaj je la fino estas la morto.
La varmego en la maŝinejo pligrandiĝis per ĉiu ekspiro de la siblanta tubo vaporumanta la paperon. Kuba sentis, kiel torento da ŝvito malsuprenfluas inter liaj skapoloj, sed se li klinis la kapon antaŭen, tuŝis liajn tempiojn fluo de glacia aero de oktobra nokto, blovanta el la korto tra la malfermita pordo, kaj tiam ekturniĝis lia kapo pro kruda atako de dentodoloro kaj furioza kolerego ekskuegis lian tutan korpon.
Tiu malbeniia infera doloro estas kulpa pri ĉio. Ĉiuvespere, tuj kiam li stariĝis ĉe la maŝino, la doloro atakis lin, kvazaŭ oni premus lian kapon per fera premilo. Antaŭ dekkvar tagoj okazis, same kiel hodiaŭ kaj Kuba provis rimedon, kiun konsilis al li iu, li eĉ ne scias kiu, nome: Trinki kvaronlitron da brando sen interrompo; tuj ĉesos la doloro, kvazaŭ forhakita.
Dum sia tuta vivo neniam li trinkis brandon, sed ĉi tiun fojon li faris tion. La doloro vere ĉesis, sed kiam la maŝinmajstro preteriria por kontroli - kvankam Kuba laŭeble retenis la spiron - tuj li ekhaltis kaj diris:
"Do, ĉu vi trinkas brandon? Tiuokaze ni ne povas uzi vin dum nokto ĉi tie, post dekkvar tagoj ni maldungos vin."
La maŝinmajstro diris tion same kiel ĉion, per malmultaj vortoj, kaj Kuba sciis, ke ĉiu senkulpigo estus vana. La tutajn dekkvar tagojn li diris eĉ ne unu vorton, sed la decido maturiĝis en li, kiam li demandis tie kaj tie en fabrikejoj pri laboro.
"Homo, vi estas ja ne plu juna!" aŭ: "Kion vi opinias? Por malsanuleja kaso ni ne okupas personaron!" Tiamaniere oni malakceptis lin en presejoj funkciigataj per vaporo.
Hieraŭ rifuzis lin kontisto de iu fabrikejo dirante, ke li fariĝu stratbalaisto! Li, kvardeksepjarulo!
Kvazaŭ oni estus batinta lin sur la kapon. Tio okazis en Libeň, kaj Kuba vagadis la tutan posttagmezon sola kun siaj pensoj malantaŭ la kvartalo Karlín kaj, kiam li revenis hejmen al Žižkov, lia familio plimultiĝis je du, lia edzino akuŝiĝis dekkvar tagojn pli frue ol oni atendis kaj ŝi naskis eĉ du idojn je la sama horo. Kie oni havas jam ses idojn, estas tio rimarkinda!
Tiun momenton li fariĝis facile impresebla. Li ekpensis, ke Dio eble sendas ĉi tiujn du anĝeletojn por helpi lin. Ĝis li diros al la maŝinestro, ke lia familio plimultiĝis kaj eĉ je du numeroj, la afero devos impresi lin, ankaŭ se li estus el ŝtono. Aliokaze eĉ unu vorton li ne perdus, sed nun, kiam naskiĝis la ĝemeloj!
Pli bone li estus farinta, se li estus formordinta la langon al si. La afero efektive impresis la majstron, sed li skuis sole la ŝultrojn, ĉar drinkulon, li diris, oni ne povas okupi, li povus malfeliĉigi, mortigi iun, aŭ detrui la tutan eldonon. Cetere estas egale, ĉu tio estas du- ĉu trinaskitoj.
Dum la tutaj dekkvar tagoj de obstino kaj kolero la unuan fojon li eksentis kordoloron, kiam hodiaŭ li aljungiĝis la lastan fojon puriginte sian maŝinparton tiel, ke ĝi aspektis, kvazaŭ oni rigardus poŝhorloĝon tra lenso. Hodiaŭ la lastan fojon! Li muntis la maŝinon kaj sur sia loko li mankis eĉ ne ĉe unu gazetnumero.
Kaj kiam poste la maŝino ekfunkciis kaj ekkriegis per mil bruegantaj voĉoj, la kordoloro ĉesis, kaj kiam ekfluis antaŭ li la riverego da papero sub akra blindiga lumo, ekturniĝis lia kapo la unuan fojon, de post kiam li estis ĉe la afero.
Kaj kiam fine li eksentis denove glacian blovon sur la tempio kaj rodantan doloron en la makzelo, perdiĝis lia prudento kaj anstataŭis ĝin furioza nevenkebla kolerego, kian li ne eksentis dum sia tuta vivo, kaj tio, pri kio li meditis du tutajn horojn, fariĝis neŝanĝebla decido:
"Se mi la lastan fojon, poste do ankaŭ li la lastan fojon!"
Kiam la unuan fojon li ekpensis pri tio, li rifuzis la teruran penson per aldono: "Li meritus tion!" Sed kiam la penso ĉiam denove revenis, ĝi eksidis sur lia nuko kvazaŭ demono, kaj ne ellasis lin plu. Ŝalnis al li, kvazaŭ ĝi instigus lin al la ago per ĉiu doloriga konvulsio en la lempio.
El la metala multvoĉa bruego, kuniĝanta ĉe la arkaĵo al senĉesa kriego, kvazaŭ eligus ĝin buŝo nekonanta kaj nebezonanta ekspiron, li aŭdis tute klare ĝemadon de siaj plej junaj idoj, la ĝemeloj, seninterrompan, lacigan pro ĝia monotoneco, kaj de tempo al tempo ŝajnis al li, ke, sur la blanka senfina paperstriego fluanta antaŭen en kapturniga rapideco, li vidas tute klare ambaŭ ruĝetajn kapetojn, kiel li vidis ilin sur la kuseno de lulilo, forirante vespere el sia hejmo, tute klare larĝe malfermitajn buŝetojn kaj etajn nazlobojn tremetantajn pro infana ploro. Kaj el angulo ĉe la pordo kvazaŭ rigardus lin senbrila okulo de la naskintino, de lia edzino, en kies okulojn li ne kuraĝis rigardi dum la tutaj dekkvar tagoj, kaj kiu pli frue ol li foriris, vokis lin al si kaj diris per preskaŭ neaŭdebla voĉo: "Jakobo, vi estas sen okupo, mi scias pri lio, Ŝkemralka diris tion al mi. Pro Dio, kion ni faros!? Jezuo. . . Maria!" Kaj ŝi plorekĝemis.
Sed mirinde, tuj kiam la volvaĵo elĉerpiĝis, la maŝino ekhaltis kaj eksilentis, ĉiuj fantomoj malaperis kaj ĝuste nun, kiam li estus devinta agi, li perdis kuraĝon kaj fariĝis prudenta. Dum la majstro interne de la maŝino estis ordiganta rubandojn, kaj enŝovanta la paperon inter la cilindrojn, turnadis du laboristoj la maŝinon per aparta manmovebla inert-rado laŭ komandoj de la majatro sonantaj el la interno de la maŝino:
"Malrapide!. . . Sufiĉe!. . . Pli!. . Ankoraŭ!"
En tiu momento sufiĉus etendi la manon al la krano kaj la majstro estus finkomandinta. Sed Kuba estis kvazaŭ statuo el ŝtono, li nepre ne kapablis forigi la brakon de la korpo. Se li kapablus almenaŭ rigardi internen en la maŝinon, kiel la majatro nun singarde enmetas tie la fingrojn - oni povus diri - ĝis en la dentojn de sovaĝa besto, kvazaŭ dresisto, kiu povas senpune mastrumi en la malfermita buŝego de leono.
Kuba eĉ tion fari ne kapablis; pli frue ol li rekonsciiĝis, aŭdiĝis la konata seka susuro, pruvanta, ke la papero ŝoviĝas tra la cilindroj, eksonis la komando "haltu!", la ĉefa maŝinmajstro rampis el la maŝino, ekklakis sono sur la ĉefa ŝafto, kiel signalo, ke la manmovebla inert-rado estas eksfunkciigita, ambaŭ laboristoj, kiuj pli frue turnis ĝin, anoncis tion vokinte: "Prete!" kaj la ĉefmaŝinisto ekfunkciigis la maŝinon laŭ sia ekskluziva rajto. Ĉi tiu eksusuris en la unua sekundo kvazaŭ spindelo kaj tuj poste ĝi ekbruegis kvazaŭ akvofalo.
Per ĝia voĉo komencis denove paroli la diablo; per ridegaĉo li mokis lin pro malkuraĝo, li pikis lin per io fajra en la tempiojn, intertempe li aŭdis ploron de siaj suĉinfanoj, tuj kiam li ekmemoriĝis pri la hejmo, kaj lia intenco murdi kreskis en li denove per freneza kolerego, ke li ne povis atendi, ĝis elĉerpiĝos la volvaĵo. Sed kiam tio okazis, Kuba staris, kvazaŭ li havus la brakojn ligitaj.
Tiel okazis, ke la menciita kvara pako kun la ŝirita kovrilo, sur kiu sidis la morto de la maŝinmajstro, malaperis en faŭko de la maŝino kaj sur la kapo de la majstro eĉ haro ne estis kurbigita; la saman vojon sekvis eĉ la sepa grasmakulita, kiu en la sinsekva vico estis fariĝonta lia neevitebla sorto, ĝis fine restis sole du.
Kaj oni levis eĉ la antaŭlastan, eksonis ankaŭ la antaŭlasta "Prete!" kaj denove aŭdiĝis la spindelo kaj akvofalo. Sed la lastan fojon ekokupis lian animon lia demono; lastfoje ĝi ardigis la arteriojn en la tempioj kaj la cerbon en la kranio per la penso:
"Se vi ne efektivigos la planon nun, la afero okazos neniam plu!"
Malgraŭ tio, ke Kuba premis la makzelojn unu el la alia por venki la teruran doloron, tamen klakadis liaj dentoj kaj ĉiumomente li devis buŝkapti kaj gluti aeron. Liaj brakoj kaj kruroj tremis kvazaŭ en febro kaj kiam ajn li etendis la manon al la haltigilo, baraktis liaj fingroj en la aero. Dum sia tuta vivo li ne eksenlis tiom da morda kolerego kaj sovaĝa pasio, kiom en ĉi tiuj momentoj, flugantaj freneze antaŭen kaj tamen malrapide koncerne lian murdeman senpaciencon.
Fine!
Fine oni levas la lastan! Kuba devis apogi sin, por ne fali kaj se iu estus dirinta, ke li moviĝu de la loko - li ne kapablis. Li ne kapablis eĉ ekmovi sian nukon, por turni la kapon kaj rigardi lastfoje sian viktimon kaj elserĉi konvenan momenton, ĝis la maŝinmajstro havos la fingrojn inter la cilindroj, por ke la subite ekfunkcianta maŝino ekkaptu lian manon.
"Malrapide! Sufiĉe!" eksonis la komandoj.
Tio rekonsciigis lin. La fera ardiĝinta premilo tenanta liajn tempiojn turnis lian kapon en la nuko kaj liaj okuloj preskaŭ dolorige eligitaj el la kavoj turniĝis tien, kien li ne kapablis rigardi dum la tuta tempo, en la internon de la maŝino: Li ekvidis la kapon de la maŝinmajstro, dense kovritan per harbukloj, la fingrojn de lia dekstra mano, ŝovantajn singarde la paperrandon inter la cilindrojn.
Nun venis lia momento.
La sama fera spasma forto, kiu turnigis lian kapon, forrompis lian pugnon de la kokso kaj direktis ĝin supren al la maŝina krano.
Sed kio okazis?
La blanka lumo de elektraj inkandeskaj lampoj malheliĝis, sangruĝiĝis, bruniĝis, la brilanta fadenmaŝo en la vitraj, pirformaj lampetoj flaviĝis, ruĝiĝis, kaj estingiĝis. Tio okazis en duona sekundo. Ekestis tuta mallumo. Aŭdiĝis voĉoj kaj malbenoj.
Sed en la sama duonsekundo ekkaptis la cerbon de Kuba kapiurniga atako de neniam sentita ĝojego. Tiun mallumiĝon aranĝis la diablo mem, por kaŝi la agon kaj la aganton per mallumo. Kiu scios, per kiu el la tri kranoj la maŝino estis ekfunkciigita!
Rapide, dum la majstro estas en la maŝino!
Tufo da mil fajreroj ekflamis en la mallumo antaŭ liaj okuloj kaj Kuba per energia manetendo ekprenis la kranon en la mallumo. . .
Li ekŝanceliĝis kaj eksentis en la fingroj de la dekstra mano akran bruldoloron. Sed super ĉiuj neesprimeblaj sentoj, kiuj ekokupis lin en tiu momento, venkis la triumfe brueganta konscio pri venĝo, per kiu estis akirita satisfakcio. La maŝino eksusuris, eksonis kaj ekbruegis en la mallumo kvazaŭ akvofalo, sed ĉi tiufoje superis ĝian bruegon la dolora kriego eliĝanta el la gorĝo de ĝia viktimo.
Al Kuba ŝajnas en lia ekzaltiĝo, ke li aŭdas eĉ vortojn.
Sed subite la bruego de la maŝino mildiĝas kaj ŝanĝiĝas en nuran sonorantan zumadon kaj Kuba ekkonas, ke la zumo sonas sole en liaj oreloj, ke la maŝino ne funkcias, tamen la voĉon de la maŝinmajstro li aŭdas pluen, sed ne ploran aŭ doloran:
"Malbenita afero, ĉu tiu homo dormas malsupre? Iu kuru malsupren rigardi, kio okazas. Kaj denove neniu rezerva lumilo, ĉu alumeto kostas ĉi tie tiom da mono?!"
Tuj poste eklumiĝis malbrila radio kaj ekbruligita alumeto supreniĝis en mallumo al gasflamingo, kiu eksiblis kaj ekbrulis.
Al Kuba aperis la vizaĝo de la maŝinmajstro en akra silueto ĉe la flamo mem; li estis lumiginta ĝin. Sur la muroj ekflamis iuj tri aliaj flamoj kaj en la maŝinejo heliĝis.
La maŝino ne moviĝis kaj ambaŭ laboristoj staris ĉe la manmovebla inert-rado atendante pluajn ordonojn. En la tuta maŝinejo estis nepra trankvilo kaj ĉiuj okuloj pli frue turnitaj al la gasflamoj, denove returniĝis al la laboro, la manoj kalkulantaj la ekspedicion batadis sur la kalkulatajn pakojn da ekzempleroj, por kunpremi ilin.
Denove aŭdiĝis la kutima tumulto.
La maŝinmajstro, kiu versimile estis elrampinta el la maŝino, tuj post kiam la elektraj lampoj estis mallumiĝintaj, ekriĝardis la cilindrojn, kiuj estis nun en ordo, denove li rektiĝis kaj liaj okuloj renkontiĝis por momento kun la larĝe malfermegitaj okuloj de Kuba.
Ili rigardis severe kaj tiom obstine, ke Kuba ne kapablis forturni la siajn. Liaj kruroj tremis sub li kaj la koro bategis en li tiom, kvazaŭ ĝi volus forŝiriĝi. Longan tempon la maŝinmajstro rigardis lin kaj subite ekridis liaj severaj okuloj kaj lia vizaĝo tiel amike kaj preskaŭ kamarade al Kuba, ke li eĉ ne povis alie kaj ekridis ankaŭ. La maŝinmajstro kelkfoje kapjesis intime al Kuba kvazaŭ minace, poste li turnis sin al la laboristoj kaj ekkomandis:
"Atentu!"
La inert-rado ekklakinte forglitis de la ŝafto, kaj eksonis la respondo!
"Prete!"
La maŝinmajstro ekmovis la kranon kaj la maŝino eksusuris kvazaŭ spindelo, ekkriegis bruegante kvazaŭ akvofalo, por finpresi la lastajn dekmil ekzemplerojn. Nur post longa tempo, kiam denove fluegis la papero el la lasta volvaĵo preter Kuba en la maŝinon, kuraĝis Kuba rigardi siajn falangojn, de ĉiuj kvar li havis haŭton forŝirita kaj sango fluis el ili. Dum la mallumo kaj neesprimebla ekscitiĝo li maltrafis la kranon de la maŝino kaj anstataŭ tio li batis per tuta forto ien en metalan randon, ĝis li forŝiris la karnon de la falangoj. La tro ekscitita aŭdosento kaj la furioziĝintaj fantazio kaj sango rezultigis en la mallumo la impreson, kvazaŭ efektive li estus ekfunkciiginta la maŝinon.
La lastaj centoj da numeroj de longe estis transportitaj en la najbaran ekspedejon, de kie sonis batoj, per kiuj estis algluataj poŝtmarkoj sur unuopajn sendaĵojn, en angulo pretigis iu al si liton, por dormi iom ĝis tagiĝo, la maŝino kovrita per paperpolvo kaj senbriligita pro sennombraj riveretoj de koaguliĝinta oleo staris ĉi tie muta kaj kvieta, kvazaŭ ĝi estus same laca, kiel ĉiuj, kiuj estis priservintaj ĝin. Kuba ne moviĝis de la loko kaj konsternita sen penso kaj memkonscio li rigardis unu punkton, kiun li eĉ ne vidis.
En la sama momento proksimiĝis al li la maŝinmajstro, surmetante la surtuton.
"Do aŭskultu, «Ŝprucmakulito»," li alparolis Kuban, "se vi trovis neniun laboron, vi povas resti ĉe ni. . . Malbenite, kie vi difektis vian manon. . .? Vidu, homoj. . . mi diras ĉiam, vi ne estas atentaj ĝis iu lasos siajn ungegojn ĉi tie. . .! Kaj se vi diras, ke ĉi tiuflanke en la maŝinejo trablovo dolorigas viajn dentojn, interŝanĝu vian lokon kun Střízek, tie ne trablovas!"
Kaj la maŝinmajstro proksimiĝis pluen al la pordo kaj oscedis kovrante sian buŝon per la manplato:
"Ah.. . . haah!"
"Sinjoro majstro!" balbutis Kuba post li en ploro kaj kordoloro, "sinjoro majstro. . . Dio rekompencu vin!"
"Ne estu freneza, «Ŝprucmakulito»! Vi scias ja, oni devis puni vin. Mi devis peti pri vi ĉe la direktoro! Kaj, se ne estus tiuj ĝemeloj. . . Do adiaŭ!" Kaj la pordo fermiĝis post li.
Kaj Kuba eksidinte sur barelon de kolorigilo, premis la malpurigitajn fingrojn al la vizaĝo kaj ekploregis tiel kortuŝe, ke larmoj trafluis inter liaj fingroj. . .


[redakti] LA PATRO

En granda elmontra fenestro de la unua praha-a vendejo de fotografbezonaĵoj respeguliĝis konturoj de la kontraŭe situantaj domoj kaj super ĉi tiu zigzaga konturlinio violkolore videbliĝis lazura firmamento de la deksepa aprilo kaj sube flavete bruna reflekto de fasadoj blindige brilantaj sur la alia stratflanko pro la sunbrilo de la dekunua antaŭtagmeza horo.
En la supra vitroangulo, kiun la servista mano - ĵus finpuriginta la elmontrejon - ne kapablis kontentige frotsekigi, malhele spektriĝis ankoraŭ malseketa akva ŝmirstrio, sed la muta bildo de la bruanta strato, plena de movado, senriproĉe respegulita de la glata vitra surfaco, prezentis treege pli puran, pli elegantan kaj en la koloroj pli senpartian perspektivon al la grandurba vivo fluktuanta en la Ferdinand-strato, ol la realaĵo mem.
Fenestroj de la kontraŭaj domoj, flamantaj pro sunlumo, respeguliĝis per ia arĝentbrileta helo en la facetita elmontra fenestro dufoje: unufoje en la antaŭa kaj alifoje en la malantaŭa surfacoj de la vitra, minimume kvar milimetrojn dika tabulo. Ankaŭ kurbajn tegoletojn de tegmentoj, eligitaj laŭ antikva maniero, akompanis sur la vitro apudaj zigzaglinioj kaj la ombron sternitan ĝis mezo de la strato borderis tuberarforma linio sur la surverŝita pavimo respeguliĝanta dufoje en la vitro per ĉiu ŝtonkubo. Staturoj irantaj sur la kontraŭa trotuaro movetiĝis sur la vitra surfaco kvazaŭ helaj bildetoj, kaj siluetoj de personoj marŝantaj pli proksime preterglitadis sur ĝi kvazaŭ akre konturitaj ombroj.
Ĉio tio aspektis kvazaŭ rigardo al nekonata urbo de malproksima nordo kun malvarma suno, en kies stratoj sur unu flanko promenas homoj funebre vestitaj; renversitaj negocejaj surskriboj en malheliĝinta spegulo aspektigis la vidaĵon fremdlanda.
Antaŭ la elmontrejo staris sinjoro Ĥoĥolouŝ kaj tre amuziĝis rigardante sian sur la vitra surfaco konturitan, sed ĝis la genuoj precizege videblan eksteraĵon. Li vidis antaŭ si elaststaturan elegantulon sub brilega nova cilindro - kies reflekto en la vitro impresis sinjoron Ĥoĥolouŝ kvazaŭ sopira rideto - en flaveta printempa surtuto, malbutonumita por montri ludon de kontrastoj inter bone almetiĝanta nigra jako, mallarĝa strio de salmoruĝeta veŝto kaj super ĝi troviĝanta brusttolaĵo, kiu estis majstraĵo de "polurgladista" arto.
Kaj super la brusttolaĵo blankis io senbrila. Tio estis la mentonbarbo de sinjoro Ĥoĥolouŝ, zorge flegita, havanta koloron de freŝe rompita ŝtalo, kaj kun fortaj laktkoloraj lipharoj ĝi aspektigis la freŝan ruĝan vizaĝon de sinjoro Ĥoĥolouŝ tre soldate.
Sinjoro Ĥoĥolouŝ tre fieris pri tio, ke li aspektis kvazaŭ majoro "ad honores", kiu en siaj plej bonaj jaroj estis pensiita. Kaj efektive de post hieraŭ li estis en pensio. Hieraŭ li fariĝis kvindekkvarjarulo kaj ankaŭ hieraŭ post tridekkvinjara fidela servo li adiaŭis sian postenon de la unua kasisto en la Ĝenerala Asekura Banko en Praha. Plej multe li ŝatis kortuŝajn momentojn, kiuj koncernis lian propran personon, kaj mem li aranĝis la aferon tiel, ke lia foriro en pensian trankvilejon - cetere kun dankesprimo de la administra konsilantaro kaj kun plena salajro, kio estis des pli kortuŝa - akordiĝu kun la kvindekkvara reveno de tiu tago, je kiu li estis donacita al la homaro.
Sinjoro Ĥoĥolouŝ sentis sin kvazaŭ abituriento dum la unuaj feriaj tagoj post la ekzameno pri matureco, malgraŭ sia griza hararo, kiu krome estis familia heredaĵo; ĉiuj viroj de lia nomo estis grizharuloj jam en siaj kvardek jaroj. Cetere li estis unuaranga kuraĝulo, lia sango estis plej bonkvalita likvaĵo kaj en lia tuta elasta korpo ne estis eĉ eta loko, kie eble estus establiĝinta konscienco kun sia akra mordado, atentiganta pri ŝanĝoj de vetero, kiel scias tion fari "sagoj" de Amoro konataj al plejmulto de maljunaj fraŭloj.
Eble ne pro tio, ke lia konscienco ne havus tialon aŭ ke dio de graco neniam estus pafvundinta lin, sed mallonge dirite: sinjoro Ĥoĥolouŝ ne estis invalido.
Tio faris feliĉigan fonon de lia meditado, dum li staris antaŭ la elmontrejo, kvankam tiucele li ne venis ĉi tien kaj ne haltis ĉi tie.
Sinjoro Ĥoĥolouŝ venis, por aĉeti fotografan momentaparaton de la plej nova sistemo, la fame konatan "Kodakon", ĉar, estante ĝis nun nur platona kaj teoria, sed pasia fotograf-amatoro, li decidiĝis, tuj kiam li atingos sian pension, plimultigi la anaron de tiu ĉi belega sporto, kiu pli eble meritas la nomon de arto, kiel li eksciis el la "Fotografista revuo." La nomo "Kodako" estis celo de liaj ĝojigaj revoj kaj, kiam fine hodiaŭ li eliris, por efektivigi siajn revojn kaj aĉeti la aparaton, kiun en la elmontrejo kaj en la profundo de sia koro de longe li nomis: "la mia" dum sia ĉiutaga irado al la konloro, li haltis kelkajn momentojn por dediĉi sin al incitiga ĝuo rezultanta el ioma prokrasto de sopiro, kiun oni povas ĉiumomente kontentigi.
Samtempe li ekrigardis sian portreton en la vitra surfaco. Dum tio liaj pensoj estis entute sinceraj kaj tra lia cerbo ili fluis mole kaj pitoreske, kiel la fluo de irantoj malantaŭ lia dorso sur la alia stratflanko tremantaj sur la vitro.
Subite aperis en ĉi tiu spegulo vigla figureto de juna knabino iranta de la kontraŭa stratflanko rekte al li. Kvankam sinjoro Ĥoĥolouŝ vidis ĉion nur en la vitro, tamen li rimarkis, ke la pupeto estas iom okulfrape vestita kaj meze de la strato ŝi ŝanĝis la direkton kaj iris laŭlonge de la stratakso supren, sed subite ŝi turnis sin kaj en akra angulo ŝi estis revenanta al tiu trotuarpunkto, kiun atingi ŝi volis jam pli frue. Ĉi tiu stranga manovro des pli ekokupis lian atenton. La gracitalia pupeto pretermarŝis senpere post lia dorso unufoje, dufoje, rigardante sin en la fenestro laŭŝajne tute vantece kaj fine ŝi haltis tuŝapude ĉe li.
Sinjoro Ĥoĥolouŝ preskaŭ estus ĉesinta spiri kvazaŭ knabo, kiam eksidas papilio ĉasata de li. Por neniu prezo li estus flankenrigardinta. En la spegula surfaco tre bone li vidis ravigan skizon de ruĝeta vizaĝo kaj de oraj haroj sub delikata printempa ĉapelo. Kaj ion similan treege ŝatis sinjoro Ĥoĥolouŝ.
La gracia orharulino komence ne dediĉis eĉ plej malgrandan atenton al sia najbaro. Sed post nelonge la orharulino transmetis sian fermitan sunombrelon de la maldekstra mano en la dekstran kaj aperis eta dekstra mano en ganto, kies montra fingro estis franĝita, kion sinjoro Ĥoĥolouŝ ekrimarkis ankoraŭ ĉiam en la vitro.
Kaj la ganto faris tian strangan movon, ke li efektive ĉesis spiri. Ĝi ŝoviĝis, ŝovetiĝis transversante la bruston de la bela knabino, kies staturo nerimarkeble kliniĝis al sinjoro Ĥoĥolouŝ, ĝi pasis konturon de ruĝa subŝtofo de la malfermita surtuto kaj en la plej proksima momento eksentis sinjoro Ĥoĥolouŝ du treege delikatajn ektuŝojn, nome de ŝia ĉapelo sur sia ŝultro kaj de la fino de ŝia eta dekstra mano en sia surbrusta poŝo. Kaj en la sama momento sinjoro Ĥoĥolouŝ forte frapis la etan manon de la orharulino kaj sur la tero ekklakis lia leda, eleganta monujo, ŝtopita per kvin centkronaj banknotoj, tio estas per duono de la donaco, per kiu la administra konsilantaro honoris lin okaze de lia foriro en la pension.
Kaj la orharulino kliniĝis simple, levis la monujon kaj prezentante ĝin al sinjoro Ĥoĥolouŝ kun paradiza rideto ŝi diris dolĉvoĉe, kiel parolas eble nur anĝeloj:
"Moŝta sinjoro, via monujo falis teren!"
Eĉ iom ŝi ne balbutis.
Se sinjoro Ĥoĥolouŝ preskaŭ svenis pro ektimo kaj ekscito, lia koro preskaŭ haltis, kiam li ekrigardis la knabinon. El sub iom rustkolaraj harbukloj rigardis lin per miozotbluaj okuloj raviga vizaĝo, kvazaŭ reva studaĵo de juna portretisto kaj ŝi rigardis tiel naive kaj konfideme, kvazaŭ ŝi estis levinta la monujon efektive nur pro ĝentileco al sinjoro Ĥoĥolouŝ.
Sed sinjoro Ĥoĥolouŝ ne emis transpreni ĝin. Mirigita, kun malfermegitaj buŝo kaj okuloj, por pligrandigi siajn observkapablojn, li rigardis ĉi tiun vizaĝon, apud kiu interne de li aperis alia portreto, kiu en liaj rememoroj jam longtempe estis kovrita per pasintaj dudek jaroj kaj nun ĉi tiu portreto eliĝis el la subaĵo kaj posteniĝis apud la mencitia juna vizaĝo, kies preciza kopio ĝi estis.
Li ne sciis, ĉu la rigardo daŭris unu minuton, ĉu du sekundojn, sed el la konsterniĝo vokis lin kruda voĉo de viro kun ĉasista ĉapelo sur la kapo, kiu subite stariĝis apud la knabino kaj kaptinie ŝian alian manon diris:
"Do, Rezi, vi ŝtelas ankaŭ? Nu, knabineto, vi iros do kun mi! Mian respekton, sinjoro kasisto," li turnis sin al sinjoro Ĥoĥolouŝ.
Ĥoĥolouŝ konis lin bone. Li estia detektivo, kiu estis pagata de la Ĝenerala Asekura Banko kaj dum deĵorhoroj li estis okupata ĉe la ĉefa kaso. Kiam Ĥoĥolouŝ ekvidis, kiel ŝanĝiĝis la vizaĝo de la knabino pro terura angoro, kiel ŝveliĝis la arterioj sur ŝiaj tempioj kaj kiel senpove ŝi skuis sian pugneton premegatan per la fera mano de la sekureca organo, ĉio ekmoviĝis en li kaj per sibla voĉo li ekparolis:
"Kion vi pensas, Hirŝaŭer, lio estas ja mia - mia filino!"
"Laŭ via ordono, sinjoro kasisto," balbutis la viro kun la verda ĉapelo ne ekmovinte eĉ brovon, sole malica ekrideto de ruza tuja kompreno aperis sur lia nazo kaj malrapide li aldonis:
"Tiuokaze mi do eraris!"
Kaj kun la sama rideto plena de abomena ruzeco restis la konfidato sur la loko kaj postrigardis la forirantan sinjoron Ĥoĥolouŝ, kiu kondukis je la mano sian "filinon" en plej proksiman transversan straton.
Dume fartis sinjoro Ĥoĥolouŝ tre malbone. Same kiel li ne sciis, kiamaniere li levis la plandojn de la pavimo kaj ekkaptis la manon de la ŝtelistino forkondukante ŝin, same malfacile li treniĝis kvazaŭ surverŝita hundo, senkonsciigita per vundo, pro kiu li sangis interne, kiun tamen ekstere neniu faris al li.
Ĉu tio estas ebla? Ĉu tio estas versimila?
Kial li ne diris: Ŝi estas mia konatino aŭ mia nevino. . . Tia parolo estus same impresinta tiun viron kaj eble estus eĉ sufiĉe diri sole: Iru kaj malaperu! Pro dio, ĉu eble tio estis voĉo de la naturo pliakcentita de la konscienco, kiu por momento senigis lin de prudento kaj senintence diris la veron?
Cetere la veron li devas ekscii plej eble baldaŭ! Ĥoĥolouŝ pripensis, ĉu prefere li prenu la monujon kun ĝia enhavo kaj enmanigu ĝin ĉe la plej proksima stratangulo al la ŝtelistino kun la anĝela vizaĝo kaj turnu sin kaj forkuru kiel eble plej malproksimen de la malfermita abismo. Sed kiam li vidis, kiel ruĝiĝas la knabino kun la kapo klinita al la tero, kiam li vidis la delikatan konturon de ŝia frunto kaj plaĉan linion de ŝiaj brovoj transirantan en ovalon en ŝia vizaĝo, tiam denove aperis antaŭ liaj okuloj la tro konata al li bildo de la alia vizaĝo aparteninta antaŭ dudek jaroj al tiu, kiun li igis patrino kaj forlasis ŝin, ĵetinte al ŝiaj piedoj eĉ ne unu kvinonon de la sumo, kiun hodiaŭ volis ŝteli eble lia - - filino. Teruro tremigis interne lian tutan staturon kaj li vidis, ke li ne povas helpi sin alimaniere kaj tuj nepre li devas ekscii ĉion.
Rapide li trenis la knabinon en koridoron de la plej proksima domo, starigis ŝin antaŭ si en angulon malantaŭ la pordo kaj preninte ŝin je la mentono li devigis ŝian obstinan kapon ekrigardi unu momenton rekte en liajn okulojn.
"Kion vi faris, malfeliĉulino?" li alparolis ŝin per obtuza voĉo. Li intencis diri ion tute alian, sed la nevenkebla malkuraĝo devigis lin tiumomente elparoli la menciitajn vortojn.
La nekonata knabino ekskuis la mentonon sur lia forta manplato kaj larmoj eliĝis el ŝiaj perforte fermetataj okuloj, por ne esti devigata rigardi lin.
"Moŝta sinjoro, mi petas vin insiste, ne denuncu min, mi faris tion la unuan fojon kaj neniam plu mi faros tion!" ŝi komencis plorpeti interfrotante la manplatojn de siaj kunmetitaj manoj.
Tiumomente eksentis Ĥoĥolouŝ neesprimeblan abomenon. Al diablo, kiel povis ĉi tiu vizaĝo ŝajni al li tiom plaĉa? Tiaj grandaj rustkoloraj lentugoj, ĉu li ne vidis ilin pli frue? En ĉi tiu deformita vizaĝo kun buŝo malfermita pro plorsingultado ne estis ja eĉ iom da simileco kun lia amatino antaŭ dudek jaroj!
Sed tuj, kiam li ellasis la mentonon de la plorĝemanta knabino kaj montriĝis la delikata profilo, Ĥoĥolouŝ estis konvinkita, ke ne eblas io alia, ol ke ŝi estas lia filino. Tute same brilis antaŭ dudek jaroj la longaj oraj okulharoj de Rezinka, kiam ŝi ploris.
Nu, kompreneble Rezinka. Tiu Hirŝaŭer nomis ja la knabinon ankaŭ "Rezi". Laŭŝajne ŝi nomiĝas tiel laŭ sia panjo!
Kaj Ĥoĥolouŝ denove rigidiĝis. Por ekscii ĉion, estus necese diri nur du vortojn, sed en tiu momento li estis tro malkuraĝa, por fari tion, kaj li decidiĝis, ke li klopodos ekscii ĉion pli poste kaj pli singarde, por ne perfidi sin mem. Li rememoris pri diversaj konataj aferoj de maljunaj sinjoroj, kiuj fariĝis viktimoj de sistema ekspluataĉemo.
Li decidiĝis procedi singarde.
Li diris laŭeble afable al la knabino:
"Mi ne denuncos vin, infaneto, aliokaze mi estus ja transdoninta vin jam al tiu viro. Sed rekompence vi devas iri kun mi. . ."
Ĥoĥolouŝ ne finparolis ankoraŭ - kaj ni menciu tuj, ke li volis diri ion tute alian - sed tuj, kiam Rezi ekaŭdis lian inviton, ŝi pikis lin per senhonta kaj malmorala rigardo el siaj larmoplenaj okuloj kaj diris nur:
"Nu bone, ni iru do!"
Ĉi tiu esprimmaniero preskaŭ sufokigis lian gorĝon. Kaj ankoraŭ pli malbone impresis lin, kiam Rezi jam tute ordinare kaj sen kiu ajn postsigno de la pli frua korŝira plorego demandis lin:
"Ĉu mi iru antaŭ, ĉu post vi?"
Li kapablis nur montri antaŭen.
"Kaj en kiu direkto?" demandis Rezi.
"Ni iros trans la ponteton preter la Rudolf-instituto," sukcesis diri Ĥoĥolouŝ per tremanta voĉo.
Rezinka palpebruminte al li ankoraŭfoje trans la ŝultron alridetis lin malĉaste kun plena konsento, el kiu konduto Ĥoĥolouŝ preskaŭ aŭdis moke:
"Do vi estas tia friponeto? Tio estas alia afero!"
Ŝi skuis la kapon kaj iris.
Jen via rekompenco! denove vekiĝis la konscienco en Ĥoĥolouŝ. Dum longa tempo indulgis vin la fera pugno de venĝo por via peko, sed dum la tutaj jaroj de via kreskanta bonfarto ĉi tiu mano pugniĝis ĉiam pli kolere kaj leviĝis ĉiam pli kaj pli alten por frakasi vin per unu bato, ĝis vi fartos plej bone en ĉi tiu mondo.
Tio estas terura puno por via junula fiago, kruela puno pro tio, ke dum la tuta tempo vi subpremis vian konsciencon kaj ĝiajn admonojn, ke almenaŭ unufoje vi rigardu, kiel fartas la viktimo de via peko. Nun vi postiras vian filinon-ŝtelistinon kaj. . .
Ĥoĥolouŝ eĉ ne kuraĝis finpensi. Nun li komprenis komplete, kion opiniis tiu Hirŝaŭer dirante: Do vi ŝtelas ankaŭ!
Li marŝis trapikante per siaj rigardoj pavimon, inter kies ŝtonkuboj la nigra borderaĵo elspiradis etan printempan odoron de malfrostiĝinta humo, kaj nur de tempo al tempo li rigardis antaŭen, kie dek paŝojn antaŭ li kokete dancpaŝis Rezi - lia filino. . .
Sed plej bone estus kompreneble, se vi malaperus post la plej proksima stratangulo! flustris lia interna egoista amiko al li.
Forkuru!
Sed iuj li subpremis ĉi tiun ideon. Almenaŭ ekscii li devas, kiom da vero enhavas liaj konjektoj; se li ne sukcesus ekscii tion, dum la tuta resto de sia vivo li havus mordeman rememoron. Kaj krome sinjoro Ĥoĥolouŝ estis unu el la moliĝintaj moraluloj, kiuj malgraŭ ĉio en sia interno estas hipokrituloj. Tiaspecaj estas ĉiuj maljunaj fraŭloj, de post sia kvardekkvina jaro.
Transirinte la ponteton li atingis Rezinkan.
"Ĉu via nomo estas Rezinka?" li alparolis la knabinon per hipokrita tono de bonvivulo alkutimiĝinta ĉiutagan rilaton kun knabinoj de la speco de Rezinka.
Ŝi respondis: "Jes, laŭ la panjo! Ŝi nomiĝis ankaŭ Rezinka. Sed ĉu estas ankoraŭ longa vojo ĝis via loĝejo?"
Ĥoĥolouŝ respondis same intime: "Sur Letná, Rezinka. Kaj kian familian nomon havis la panjo?"
"Antaŭ la edziniĝo ŝi estis nomata Vaváková, sed la paĉjo estas lakisto, la panjo mortis jam . . ."
"Ĉu Va-vá-ko-vá?" ripetis la pensiulo deprimita. Li spiradis malfacile: "Ho, kia varmego!" Li haltis, eltiris violkoloran silkan poŝtukon je angulpinto kokete elstarantan el la brusta poŝo de lia surtuto kaj viŝis la vangojn, kvankam sur ili ne estis eĉ guto da ŝvito.
Kaj ŝi mortis!
Vaváková! Terezio Vaváková! Post dudek jaroj denove li aŭdis la nomon la unuan fojon. Nepre nedubinde. . .
Antaŭ liaj okuloj saltis la kontraŭa riverbordo, kvazaŭ tertremo skuegus ĝin.
Do, jen efektive staras lia filino! Per eligitaj okuloj li rigardis la belegan estaĵon antaŭ si kaj en la sama momento lia senlima mem-amo preskaŭ kriis en li:
"Kara Ĥoĥolouŝ, kia malagrabla siluacio! Klopodu eliĝi je ĉiu prezo, eble eĉ por la kvin centnotoj, kiujn vi havas en la poŝo."
Kaj Ĥoĥolouŝ per tremanta mano ekpalpis la juftan monujon en la surbrusta poŝo.
"Pro dio, moŝta sinjoro, kial vi rigardas min tiom ensorĉige. .? Ĉu vi fartas malbone, ke vi surpalpas vian koron?" ekparolis Rezinka forgesinte pro ektimo, daŭrigi la komercmanieran parolon.
"Ho, nenio grava. . . nur la surtuto premas min iom. . ." respondis Ĥoĥolouŝ ekĝeminte kiel homo, kiu per ektirego suprenŝovas centkilograman ŝarĝon sur la dorso.
La monujon li ne elpoŝigis.
Kaj kial li elpoŝigu ĝin?! Per kelkaj mizeraj paperetoj li ne rebonigos sian teruran pekon, flustris en lian orelon la moralista hipokritulo kaj ankaŭ sian filinon li ne savos el la senfunda abismo.
Cetere, kion ŝi dirus, se li enmanigus kvin centkronojn al ŝi? Certe ŝi divenus. . . kaj agnoski ŝin sia filino, pro dio, tio ne estas ebla - nepre ne ebla!
"Ni iru do!" ekgrumbletis Rezinka kun abomene koketa intimeco, "tiel ni neniam atingos vian loĝejon kaj tagmeze mi devas esti hejme, aliokaze la paĉjo mortbatus min."
Ĥoĥolouŝ iris kvazaŭ kun rompita spino apud sia trovita filino.
La paĉjo punbatus ŝin?! Do la malfeliĉulino edziniĝis almenaŭ.
"Kaj kiel nomiĝas la paĉjo?" ekparolis denove Ĥoĥolouŝ ŝajnigante kiel eble plej grandan indiferentecon.
"Ĉu la paĉjo? Kian intereson vi povas havi pri tio? Nu kial mi ne diru tion al vi. La paĉjo nomiĝas Vrzal, lakista helpanto."
Denove ili marŝis senvorte kelkan tempon.
Pro penega meditado Ĥoĥolouŝ sentis en la kapo kvazaŭ marteladon.
Post longa tempo denove li malfermis la buŝon, sed li ekbalbutis kaj nur post ektuŝo li kapablis prononci sian pluan demandon:
"Kaj vi, ĉu vi nomiĝas ankaŭ Vrzalová?"
"Mia dio! Kiel mi nomiĝu do? Kompreneble! Laŭ la paĉjo."
Al sinjoro Ĥoĥolouŝ kirliĝis io en la gorĝo, ĝuate en la kavaĵo sub la kolo, tial li ne kapablis daŭrigi tuj la dialogon, laŭŝajne tiom sensignifan.
Sed tamen li sukcesis denove demandi:
"Kaj - kaj kiom aĝa vi estas, Rezinka?"
"Ĉu mi-i-i? Dekokjara!"
Sinjoro Ĥoĥolouŝ havis la senton, kvazaŭ lia centkilograma ŝarĝo inter liaj skapoloj komenciĝas ŝutmalpeziĝi.
Ĉu dekok? Sed de tiam pasis ja dudek jaroj! Jes, dudek! Fine... eble...
La plej lasta, la plej decida demando restis ankoraŭ.
Li ŝtelrigardis la knabinon iranlan ĉe lia flanko.
"Kaj mi. . . hm. . . mi opiniis, ke vi nomiĝas laŭ la panjo; vi diris Vaváková, ĉu ne?"
"Ho, ne-e-e!" kantparolis Rezinka laŭ la praha-a maniero kaj tuj ŝi daŭrigis per cinika parolemo de siaspecaj virinoj: "Antaŭ sia edziniĝo la patrino havis kun iu grandsinjoro Ĥoĥoláč, aŭ Ĥoĥolka, aŭ kiel li estis nomata, knabineton, ankaŭ Rezinkan, kiu tamen mortis, dum ŝi vivis kun la paĉjo ankoraŭ senedzece... La paĉjo batis ŝin kompatindulinon ofte pro tio," ŝi finis kun malsincera ekĝemo.
Ankaŭ Ĥoĥolouŝ ekĝemis laŭte, neafekitie. Li estus ŝateginta ĝojekkrii:
Dankon al dio! Tio estis eraro!
Subite li sentis malŝarĝiĝon inter siaj skapoloj kaj la surtuto ankaŭ ne plu premis lin. La kontraŭa riverbordo ĉesis salteti antaŭ liaj okuloj, la pensiulo ekspiregis ankoraŭfoje kaj anstataŭ ĝojega ekkrio li elkraĉis laŭte:
"Fi!"
Neatendite li komencis kunfaldi al ornama pinto la violkoloran silkan poŝtukon, kiun ankoraŭ ĉiam li tenis en la dekstra mano, kaj denove li ŝovis ĝin en la surbrustan poŝon de sia surtuto tiel, ke nur la pinto elstaru.
Li ekfrapis ankoraŭ la poŝon por finordigi la poŝtukan ornamaĵon kaj komencis fajfi.
La ripoj, kiuj ĝis nun estis rigidaj kvazaŭ barelaj ringegoj, denove plilarĝiĝadis pro libera spirado kaj Ĥoĥolouŝ havis impreson, kvazaŭ li estis dronanta kaj nur nun rampinta sur bordon el la rivero.
"Kia ĝoj'! rata ta ta, ratata, kia ĝoj'!" kantis la knabino la melodion de stratkantaĉo, kiun fajfis Ĥoĥolouŝ.
Tio ektuŝis lian senton pri bonkonduto. Kial li kompromitu sin per ŝi? La knabinaĉo iru sian vojon kaj estu kontenta, ke nenio okazis al ŝi.
Ĝis la ponto estis ankoraŭ proksimume tridek paŝoj. Haltinte antaŭ Rezinka li komencis per bonhumora tono:
"Aŭskultu, knabineto, nun mi iros sola pluen, fartu bone!"
"Kiel?" ekbabilis la knabino.
"Ke vi povas jam foriri, ke mi nun iros sola pluen!"
"Ho, sinjora moŝto, kial do vi mokas min? Tion vi povis diri tuj!"
"Nu, estu kontenta, ke tiamaniere vi eliĝis el la afero! Do, saluton!"
Rezinka ekhaltis kaj la pensiulo faris du paŝojn en la direkto al la ponto.
"Do sinjora moŝto, donu al mi almenaŭ tiom, ke mi povu pagi la ponto-depagon kaj iri Praha-n."
Ĥoĥolouŝ elpoŝigis trikitan monujon, en kiu li havis monerojn. Ili elruliĝis amasete en lian manplaton. Li ekprenis per du fingroj unu dudek- kaj unu dekheleron.
Sed la dudekheleron li remetis al la ceteraj: moneroj en la monujon. . .
La pensiulo ektuŝis iom la ĉapelrandon kaj diris:
"Do, adiaŭ!"
Li iris proksimume kvin paŝojn kaj rerigardis iom.
Rezinka staris sur la sama loko, sur la manplato ŝi havis la dekheleron kaj kunpremante la lipojn ŝi postrigardis la foriranton. Ŝiaj lipoj disiĝis kaj laŭtsone elglitis el ili:
"Ho, vi avarulaĉo!"
Sed la avarulaĉo Ĥoĥolouŝ foriris elastpaŝe al la ponto, pagis unu krejceron je pontdepago, kaj ĝojgrandioze li dankis por saluto de la enkasiganto.
De sur la ponta trotuaro li rigardis ankoraŭfoje al la bordo. Rezinka konsternita staris tie ankoraŭ postrigardante lin. Ĥoĥolouŝ ekpalpis la surbrustan poŝon kaj en ĝi la monujon kun la kvin centnotoj, rememoris la dekheleron de Rezinka kaj ekridis laŭte:
"Ĥa-ĥaĥaĥa!"
La preterpasantoj turnis sin post li. Sed Ĥoĥolouŝ ne atentis tion, li ekkuretis, meze de la ponto li kuratingis tramon kaj per elasta paŝo junulmaniere li saltis en la vagonon. Li veturis, por aĉeti la elektitan "Kodakon".

[redakti] TUJBRANĈO

Eĉ minuton ne forlasis kuraĝo Markitan, junetan radfaristedzinon. Ŝi sciis bone, ke, dum ŝi laŭorde kaj seninterrompe preĝas la rozarion, ŝi povas iri eĉ mezen en la inferon kaj nenio malbona okazos al ŝi, des malpli en la tombejo; ĉi tie ŝi estis ja tiomfoje de post sia infanaĝo, kvankam neniam noktmeze.
Oni diras, ke necesas iri sur la tombejon nuda kaj aŭskulti tie noktmezajn batsonojn de la turhorloĝo kaj tuj poste ektranĉi, kiuokaze la efiko estas plej certa, "sed mi iris tien ankaŭ nur duonhoron post la noktomezo kaj estis vestita per ĉemizo kaj jupo, kaj tamen tio efikis", diris al ŝi la kuzino el la solejo sur la monteto, kiam rikoltante herbon hieraŭ ili renkontiĝis.
Kompreneble, kiam ŝi eniris, kuntiriĝis ŝia koro, sed la angoro tuj malaperis, kiam ŝi rememoris, ke ŝi ne ĉesu preĝi. Kaj tial la kuraĝo ne forlasis ŝin eĉ tiam, kiam ŝiaj dentoj sen ŝia volo komencis klakadi, ke apenaŭ ŝi sukcesis daŭrigi sian preĝon.
Estis mallume kvazaŭ en kelo kaj Markita irante devis profunden klini sin, por konstati, kie ŝi estas, por vidi de proksime, kie la supraĵo blankas aŭ nigras.
Fine en supre moviĝanta nigra nebulo, kiu tamen estis pli hela ol la nokto, ŝi ekrimarkis kvar akrajn pinlojn, nome la etenditajn flugilojn de anĝelo ka1 tujarbon ĉe ĝia maldekstra kaj alian tujarbon ĉe ĝia dekstra flankoj. Tiu ĉe ĝia maldekstra flanko estas laŭdire "pli efika", tiu ĉe la dekstra helpas nenion, rememoris Markita kaj ekpalpis do maldekstren.
En la sama momento kvazaŭ iu ekprenis ŝian manon kaj diris:
"Tiu maldekstre, se oni aliras la anĝelon de la preĝejo, sed vi enrampis ĉi tien tra la malantaŭa pordeto, do de malantaŭe tio estas dekstre! Ne necesas ĉirkaŭiri la anĝelon!"
Tuj kiam ŝi ekpensis tion, ŝi konfuziĝis la unuan fojon kaj preĝinte ĵus la vortojn "frukto de via ventro Jezuo", ŝi transiris de la preĝo "Saluton al vi, Maria!" en la preĝon "Saluton al vi, reĝino!" kaj post la vorto Jezuo ŝi daŭrigis: ". . . kaj post ĉi tiu migrado montru al ni, ho gracoplena, ho afabla, ho dolĉega virgino Maria. . ."
Tuj ŝi ekkonis, ke ŝi estas perdita, ĉar, se la virgino Maria staris ĉe ŝi pro kompato, nun rapide ŝi forlasos ŝin, same kiel okazos dum serĉado de trezoro, se oni konfuzas la sorĉformulon. Jam tion ŝi faris malĝuste, ke ŝi ne venis ĉi tien tute nuda, por ke nenio povu kapti ŝin je la vestoj, se ŝi estus en danĝero.
Cetere la kuzino diris: "Tion ne kredu, tio estas babilaĵoj! Se virinoj ne hontus kaj ne timus, ili irus dumtage deŝiri la tujbranĉon, ĉar sole tio estas ĝusta, ke tio devas esti tombeja tujo, ĉar arbara tujo nepre ne helpas."
Sed Markita ekkonfuziĝinte tute perdis la prudenton kaj penis nur for kaj for de ĉi tie!
Sed nepre ne senrezulte!
Ŝi etendis la manon en la tujbranĉaron kaj kaptinte kion ajn, tuj ŝi ekŝiregis. La tujo rezistis obstinege, ĝi flustris kvazaŭ malbenante ŝin kaj kvazaŭ el aspergilo ĝi ŝprucis glaciajn gutojn en ŝian vizaĝon kaj al ŝiaj mamoj.
Subite ŝajnis al ŝi, ke ĉio reviviĝas, ke la krucoj sur la tomboj plialtiĝas, por pli bone vidi la impertinentan pekulinon, kaj la senokula kadavrejo tie kontraŭe rigardaĉas ŝin tra la densa mallumo tiom penetreme, ke Markita preskaŭ svenas. Se tio daŭros ankoraŭ momenton, eĉ la anĝelo sur sia piedestalo turnos sin ĉi tien, por rigardi ŝin!
Angoro kaptis Markitan, ke ŝiaj lipoj rigidiĝis, kvazaŭ ies glacia mano etendiĝis al ŝi el la mallumo kaj kaptis ŝin je la buŝo; kruda ĉemizo frotegis ŝian dorson pro sulkiĝo de ŝia haŭto.
Sed ŝi ne moviĝis de la loko; sen la akiraĵo ŝi ne forkuros, nepre ne! Kaj se necesas perei, estas egale ĉu la mortintoj disŝiros ŝin sur la tombejo aŭ ĉu mortigos ŝin la edzo, ĝis li revenos el la milito.
La deŝiregita branĉeto ne sufiĉas, tio estas tiom malmulte, kvazaŭ nenio.
Markita atendas momenton, kio okazos.
Dum kelka tempo okazis nenio, sed poste, guto ŝmace falis en la herbejon - la nebulo malleviĝas tiel - sed la ŝmaco estis tro forta, ol ke oni kuraĝu resti sur la tombejo. La teruro de Markita ŝanĝiĝis en frenezan koleron, ŝi ekkaptis fortan branĉon, sed skuegis ĝin vane - la gutoj preskaŭ siblis sur la ardanta korpo de Markita.
Feliĉ-okaze baldaŭ rekonsciiĝis en ŝi la arbarulino, ke tiamaniere ŝi nenion deŝiros, ke la branĉojn ŝi devas rompi same kiel en la arbaro.
Rapide ŝi kliniĝis antaŭen, la branĉo ekkrakis, rompiĝis kaj Markita ekpreninte tranĉilon, kiu, akra kiel glavo, pendis sur bendo ĉe ŝia talio, per unu movo trahakis rimenon de la nekomplete forŝirita arboŝelo kaj kun la rabaĵo kvazaŭ blinda ŝi ekkuris al la malantaŭa pordeto, tra kiu ŝi alvenis.
Kuregante ŝi alpuŝis la pordoklapegon, kiu ĉe la pordohoko alarmsone ekknaregis tiom penetreme, ke tio resonis eĉ vid' al vide en la juna arbetaĵo super la garbejoj.
La koro de Markita haltis, sed ankoraŭ pli frue, ol ĝi denove akbatis, Markita tenis jam foston de la pordoklapego.
Terure ŝi ektimis.
Tio tamen rekonsciigis ŝin el la teruro antaŭ la mortintoj, ĉar nun temis pri vivantoj!
Kiu en la vilaĝo tiumomente ne dormis, tiu ekkonis, ke iu estas en la tombejo, ĉar ne estas venta vetero kaj la pordeto ne knaras spontanee. Kiam ŝi ŝteliris ĉi tien, ŝi memoris pri tio kaj levis iom la pordeton en la hokringo, ĉar estas konate, ke la tombeja pordeto supersonas komunuman paŝtiston, kiam trumpetante li alvokas la brutaron al paŝtejo.
Markita tenis la pordoklapegon tiel konvulsie, kiel ŝi ekkaptis ĝin.
Ŝi aŭskultis, kio okazos. Sed eĉ hundo ne ekbojis.
Ŝi traglitos, levos la pordoklapegon kaj atente fermos ĝin.
Ŝi saltos: hop! - sed pro doloro preskaŭ mem ŝi estus ekkrieginta, ĉar pro konfuzo ŝi forgesis la fingron enigita en fostotruon kaj mirige, ke ŝi ne rompis ĝin.
Pro timo ŝi ekkaptis tro forte la transversan foston de la pordoklapego, la fingron ŝi enpuŝis ĝis la maleolo en malfermaron destinitan por la paliseto kaj nun - pro dio - ĉu efektive?. . . Konsternita ŝi ekĝemis - ne eblas la fingron eltiri!
Nek rapide, nek malrapide!
Eĉ turni ĝin ŝi ne kapablas en la malvasta kaptilo. . . ŝi ne sukcesos eltordi, eltiri ĝin!
Ŝia sango mallikviĝas, sed pro angoro amasiĝas ŝvito sur ŝiaj tempioj.
Jezuo Kristo, tio ne estas ja ebla, kaj ne povas ankaŭ resti tiel. . . nur ne trorapidiĝi, eble ŝi tamen sukcesos.
Ŝi ekprovas do denove tre singarde kaj malrapide retenante la spiron, ne uzante perforton, por ke la fingro ne ŝvelu.
Vane...
Tro rapide kaj profunden ŝi enigis la fingron en la malfermaĵon.
Ŝi estas kaptita same bone kiel leporo aŭ perdriko en retkaptilo.
Pro teruro neniam spertita ŝi havis senton, kvazaŭ io ŝiregus ŝin sub la genuoj kaj rompus interne en ŝiaj femuroj, ĉar. . . ĉi tio ne povis okazi per si mem, nek pro simpla hazardo. La mortintoj malliberigis ŝin, ŝi fariĝis ilia kaptaĵo, ĉar ŝi eraris dum la preskribita preĝo, ŝi perdis la vivon, ili leviĝas jam el la tomboj, same kiel kamparano leviĝas el la lito, kiam li sentas entrudulon dumnokte. Ŝi aŭdis jam malantaŭ si centkapan sibladon de lupfantomoj ridegantaj kaj interkonsiliĝantaj, kiel trakti la kaptaĵon, kiu ne sukcesis fuĝi.
Matene restos de ŝi sole po ĉifono sur ĉiu tombo.
Ŝi tiom teruriĝis, ke ŝi ekspiregis kaj freneze kolere per superhoma forto ŝi ekskuegis la fingron kaj venkita de doloro ŝi falis sur la genuojn apud la pordeto, ke apenaŭ ŝi sukcesis subpreni ekkrion. Sed kial ŝi subpremu ĝin. . . Male! Ŝi devas ekkrii, eĉ ekkriegi, por ke la vilaĝanoj vekiĝu kaj iu venu - pro dio - helpi ŝin!
En la sama momento ektintis la kastela horloĝo anoncante la unuan horon kaj Markita estas do savita rilate la mortintojn. . . Nun ili ne kapablas plu malutili ŝin.
Sed por la vivantoj ŝi estas ankoraŭ same perfekte kaptita kiel pli frue, ja eĉ pli bone, ŝi sentis nun, ke per sia fingro ŝi preskaŭ enkreskis en la pordeton, tiu fosto neniam plu lasos ŝin libera. . .
Kian stultan ideon ŝi havis volante ekkrii. Pli bone estus, se la mortintoj estus disŝiregintaj ŝin je pecoj, ol ke iu el la vilaĝo eksciu pri tio.
En la vilaĝo ekkriis koko, la "fenikso" de la staciestro, kaj ĝia ekkrio trahakis la silenton, poste nenio plu estis aŭdebla dum kelka tempo krom la tamburado de ŝia koro. Tre eta malica lumo de densa nebulo duobligis la mallumon kaj dum senventa vetero ĝi fluis de sur la monteto preter la tombejo en la valon.
Sed jam ekkriis alia koko, en la sama minuto tria kaj post nelonge anoncis sin ĉiuj, moke diskoniĝante trans tegmentojn unu al alia, ke Markita, la radfarist-edzino genuas ĉe la tombeja pordeto, al kiu dia mano pune alforĝis ŝin pro peko farita sur la tombejo.
Ŝia mano brulis pro doloro de elartikigita aŭ eble eĉ rompita fingro, sed malgraŭ tio ŝi vidis jam nun klare la preĝejserviston, kiel li malfermegos la okulojn, kiam li venos sonorigi por la matena meso. Certe li ne komencos sonorigi, sed tuj kuros al la paroĥejo kaj eble eĉ al la staciestro kaj tuj poste ekklakos pordoj en la tuta vilaĝo kaj ĉiuj kure kunvenos ĉirkaŭ ŝi ĉi tie apud la malantaŭa tombeja pordeto kaj ĉiuj virinoj ekkonos tuj, kion ŝi serĉis ĉi tie, ĉar ankoraŭ ŝi premas grandan tujobranĉon sub la brako.
Ŝi stariĝis kaj la branĉo flugis reen en la tombejon tiom malproksimen, kiom ŝi sukceais svingi la liberan maldekstran manon.
Tamen, eĉ se ŝi ne havos tiun tombejan sakrilegiaĵon ĉe si, ĉiuj ekkonos, kion ŝi intencis, kaj kiu ne scios, al tiu oni diros ĝin.
Eĉ se la tero pro honto malfermiĝus sub ŝi, ŝi ne povus trafali en ĝin; ŝi pendas ja sur la pordoklapego, kvazaŭ kreskinte el ĝi. La afero estos tro terura! Ĉiuj el la vilaĝo estos tiom miregigitaj, ke ili eĉ ne kapablos mokridi ŝin.
Estos la sama afero, kio okazis al ŝtelisto, kian virgino Maria kaptis je la fingro, kiam li volis ŝteli dukatojn de ŝia kolo, kaj matene devis veni sinjoro monaĥejestro, por disigi ĉi tiun miraklon per la sankta beno.
Ke ŝi fariĝis viktimo de tia miraklo, averta ekzemplo de pekulino trafita de dia puno tuj post la faro, tio estas jam same certa, kiel certe dimanĉe okazos ankaŭ prediko pri ŝi.
Ĝis dimanĉo oni rakontos en la vasta ĉirkaŭaĵo pri la radfarist-edzino el Příchodice, kiel ŝi iris dumnokte en la tombejon por havigi al si branĉon de tujo, kiel ŝi kaptiĝis en la pordeto, kiu tenis kaj ne liberlasis ŝin ĝis matene, kiam venis la preĝejservisto, kaj la afero famiĝos en la tuta regiono.
Tio nepre ne okazu! La fingron ŝi devas eltiri, eĉ se ŝi devus rompi ĝin! Markita vidis en la mallumo ĉiujn virinajn vizaĝojn de la vilaĝo, unu post la alia, kaj aŭdis ankaŭ iliajn voĉojn kaj mokajn alvokojn. La seninterrompa teruro, kiu ekkaptis ŝin pro ŝia fiksiĝo al la tombeja pordeto, kie hodiaŭ matene ŝi staros same, kiel iam devis stari senhonoriĝintaj virinoj antaŭ la preĝeja pordego, ŝanĝiĝis denove en furiozan ribelon kontraŭ la tortura turmentilo premanta ŝian manon. Prononcinte plej teruran malbenon ŝi stariĝis kaj per plena pezo de sia korpo ŝi ĵetis sin kontraŭ la pordeto, por rompi la transversan foston, kiu firme tenis ŝian fingron; sed ŝia peno restis sensukcesa, la fosto eĉ ne moviĝis. Dufoje, trifoje ŝi ekprovis tion malgraŭ furioza doloro en la enpremita fingro.
Fine denove ŝi falis sur la genuojn venkita de la torturo eldeviganta el la larĝe malfermita buŝo mutajn ĝemojn.
Ĝemante tiel sub sia turmentilo, ŝi meditis pri eblecoj de sia savo.
Ĉu efektive eblas nenia helpo?
Ĉu neniu kompatos ŝin?
Se la panjo eble vekiĝus kaj ekpensus pri tio, serĉi sian filinon, la junan radfarist-edzinon! Sed kiel ŝi povis ekpensi, ke ŝi serĉu ŝin sur la tombejo?! Kaj cetere kial serĉi? Ŝi ne tro gardis ŝin eĉ antaŭ ŝia edziniĝo kaj nun ŝi ne dormu pro ŝi, kiam ŝi estas edziniĝinta?!
Ho! Tro ofte mankis Markita dumnokte en sia ĉambreto, ol ke nur hodiaŭ la patrino sentu ŝian foreston.
Eĉ tiu, pro kiu ŝi mankis tiom da noktoj en sia ĉambreto, ne povas senti ŝian foreston en ĉi tiu momento. Li ne povas havi eĉ ideon, kie ŝi estas. Li certe dormas kvazaŭ droninto. Li ne havas ja eĉ etan imagon, kiel statas ilia afero, ŝi prisilentis ja komplete ĉion al li, des malpli ŝi estus konfidinta al li, kiel ŝi helpos sin. Estas ja ankaŭ ŝia plej grava kulpo, ke - anstataŭ pentofari - ŝi pekadis ĝis la lasta momento, por ne preterlasi eĉ unu okazon peki, kaj ke ŝi kuris ĉi tien rekte de li. Jes, pro ĉi tiu peko ŝi estas nun tiel punata kaj ankaŭ pro tiu peko, kiun ŝi nur intencis fari pro li.
Pro li kaj ankaŭ - ho jes! - pro tiu alia, pro la edzo, la radfaristo. Pro li, ĉar ŝi amas lin, kaj pro la edzo. . ., por ke li ne mortigu ŝin!
Ĝis nun neniam ŝi diris laŭte ĉi tiujn vortojn, nur ĝuste nun. Kompreneble, kiam ŝi ekkonis sian staton, tuj ŝi sciis, ke ne estas ebla ia alia helpo, sed nun en ĉi tiu minuto ŝi konfesis al si, ke ŝia edzo, kiam li venos je sia refreŝiga forpermeso, mortigos ŝin. .... se li ekscios, ekkonos.
Jes, li venos post du, post tri tagoj, li ekscios, ekkonos kaj mortigos ŝin! Certe! Aliokaze li ne devus esti Martin Kloch.
Kaj ĝuste en la sama minuto, eksonis subite trans la valo, aliflanke de la monteto, malproksima, malgaja fajfo de lokomotivo, averto kaj minaco ripetiĝanta trifoje dum ĉiu tago kaj ĉiu nokto de post la tempo, kiam venis la letero de la edzo, ke la venontan semajnon ŝi atendu lin je ta forpermeso - laŭ la cirkonstancoj.
Tiu terura, senkompate longsona fajfo rememorigis ŝin, ke ŝia edzo, la radfaristo, alvenos tre baldaŭ, jam ĉi tiun semajnon, eble jam post tri, eble post du tagoj, aŭ morgaŭ, aŭ eĉ eble jam hodiaŭ.
Tio ne estas ja neebla!
Kaj se li veturas, se li alvenas jam per ĉi tiu trajno, pro Jezuo Kristo kaj lia sankta patrino?!
Dum ĉi tiu penso ŝi ektremis ankoraŭ pli forte. Ŝiaj dentoj klakadis nehaltigeble. Se ŝi kunpremis ilin, ŝia kapo ekturniĝis kaj pepa, infana, nekaŝebla ploro sufokiĝis en la gorĝo.
Ke li alvenas ĝuste per ĉi tiu trajno brue ruliĝanta malproksime, malantaŭ la arbaro sur la alia deklivo de la monto, tio estas same certa, kiel la fakto, ke infera potenco ĝuste pro tio fiksis ŝin al la tombeja pordeto ĉi tie.
Malgraŭ tio, ke febro tremigis ŝin, aŭ ĝuste pro tio ŝia menso laboris febre.
La brua resono de la ruliĝanta trajno subite sonis pli klare - tio signifas, ke ĝi veturas jam de Žinice al Maslov, de kie ĝi ruliĝas al la haltejo en Příchodice. Inter Žinice kaj la loka haltejo la fervoja linio faras kurbaĵon, sur kies plej alta punkto situas la stacio Maslov, plej malproksime de ĉiuj tri flankoj de Příchodice. La loĝantoj de Příchodice forlasas kutime la trajnon en Žinice aŭ en sia propra haltejo laŭ la cirkonstanco, ĉu ili alvenas dumtage, ĉu dumnokte. De Žinice ili devas piediri hejmen duonan horon, de la propra haltejo iom pli ol kvaronhoron, tamen dumtage oni pli profitas marŝante el Žinice, ĉar miksitaj trajnoj haltas kutime tro longe en Maslov, grava fretaĵstacio, sed la nokta estas persontrajno kaj haltas en Maslov nur unu minuton.
Pri ĉio tio ekpensis Markita dum unu sekundo, kiam ŝi demandis sin mem, sur kiu vojo Martin venos al la vilaĝo, ĉu de la alia flanko tra la arbaro el Žinice, ĉu de ĉi tiu flanko de la haltejo.
Li venos de ĉi tiu flanko kaj iros ĉi tie malantaŭ la tombejo, jen dek paŝojn preter ŝi!
La trajno trapasis jam la kurbaĵon kaj kun granda, malbonon anoncanta bruego ĝi proksimiĝadis al la haltejo.
Nun ĝi atingis ĝin kaj haltis.
Markita vidis ĉion tute klare, kvazaŭ ŝi estus malsupre ĉe la halteja budo.
Post kvaronhoro estos ĉi tie ŝia edzo Martin! Ĉiumomente ŝi kapablis harprecize indiki, kie ĝuste nun li iras. En la spirito ŝi vidis lin iranta trans la herbejon - ĉar certe li mallongigas la vojon al si - nun li iras preter la remizo - li proksimiĝas al la ŝafejo, atingas la plugrevenejon kaj jam li komencas supreniri la monteton. . !
Markita ĉirkaŭrigardis sovaĝmiene, la nokta mallumo griziĝis jam tiom, ke klare estis videble, kiel treniĝas la blanka nebulo fuĝanta malsupren al la vilaĝo kaj de la alia flanko de malsupre la mateniĝo rapidas supren kun ĝia Marlin, por prilumi lian edzinon kaŭrantan ĉi tie apud la tombejo.
Rapide ŝi etendis la liberan maldekstran manon al sia dekstra kokso, ekpalpis galonon, sur kiu pendis la poŝtranĉilo kaj ekprenis ĝin.
Per ĉiuj fortoj ŝi premis la dentojn en la klingon klopodante malfermi la tranĉilon; ŝi faros, kio estas nepre farota, por ke nek ŝia edzo nek iu alia trovu ŝin ĉi tie!
Ŝi faros tion same kiel vulpo kaptita en prenilo...
Sed ŝi klopodas vane; des pli vane, ju pli kolerege. La klingo rezistas, kvazaŭ ĝi estus per martelo enbatita en la tenilon.
Por momento ŝajnis, ke ŝi tamen sukcesos, sed la klingo reklakis en la tenilon kaj la tranĉilo falis el ŝia mano.
La mondo ekturniĝis antaŭ ŝiaj okuloj dum kio preterglitis jam ruĝkoloraj tegmentoj de la vilaĝo antaŭ Markita, kiu jam delonge senprudenta en mortangoro plenforte ekkriis:
"Henĉjo!"
Se entute estis oportune voki en ĉi tiu momento iun, do certe ne Henĉjon. Kaj ŝi ne estus farinta tion, se ŝi estus kapablinta regi sin. Ĉar Henĉjo ne povis aŭdi ŝin, male ŝian malesperan helpokrion aŭdis tiu, en kies orelojn ĝi ne devis enpenetri:
Martin Kloch, la radfaristo, nun pionira kaporalo, ŝia edzo!
Sur dismetitaj kruroj li elstaris el la fuĝanta nebulo, la valizon li portis sur la dorso kaj pro streĉa aŭskultado li aspektis eĉ pli alta ol kutime.
Tio estis ja tute klare la voĉo de lia edzino. . . Tamen kiel povus lia edzino esti ĉi tie dum ĉi tiu tempo?
Sed - kio estas tio? Tamen ŝi estas tio! Tio estas ja ŝia ploro, ŝiaj ĝemoj.
La radfaristo malfermegas la okulojn en la nebulon kaj ne povas kredi, ĉu tio estas fantomo, ĉu halucinacio?
Rapide li ekpaŝas antaŭen - tio estas lia edzino, ŝi retiriĝas antaŭ li en la tombejon, la pordeto ekklakegas kaj ŝi staras tenante la manon sur ĝi.
Ŝi eligas siajn klakantajn dentojn, inter kiuj rompiĝas ŝia subpremata ĝemado; estas evidente, ke ŝi treege timas lin. . .
Kiel ŝi venis ĉi tien, ĉu eble ŝi freneziĝis dum lia foresto kaj vagas dumnokte?!
Senintence li etendis sian manon je la ŝia, eble por konvinkiĝi, ĉu ŝi ne estas fantomo.
Ŝi ekkriegis pro doloro kaj la radfaristo ekvidis, kio okazis.
Lia streĉita vizaĝo fariĝis ankoraŭ pli sciavida, per sia ŝtelĉasista instinkto li divenis ĉion, eĉ se nur duone.
Liaj rigardoj trafis la arbogrupon ĉirkaŭ la anĝelo meze de la tombejo kaj gtitis trans la freŝan blankan cikatron, etendiĝantan ĝis la tero sur la trunko de unu el la arboj, ili haltis sur la branĉo kuŝanta sur la tero kaj revenis al la ŝvelinta fingro de la edzino, fiksita en malfermaĵo de la pordoklapego.
"Mi iris renkonte al vi kaj vidis, ke la pordeto estas malfermita. ...!
Martin Kloch senvorte eltiris el la ujo sian larĝan pioniran ĉarpentilon, Markita fermis la okulojn, flankenklinis la kapon kaj la radfaristo Kloch ekhakis lerte laŭ la metia maniero per horizontala, mallonga, sed forta svingo en la foston, fendis kaj iom krevigis ĝin, poste facile li eltiris la manon de la edzino el la kaptilo.
"Kaj nun rapide hejmen! De la haltejo sekvas nin homoj!" - li diris per raŭka voĉo.
Markita ekkuris, ke ŝia blua jupo nur ekflirtis post ŝi, sed Kloch sub sia peza dorsosako klinis sin al la tero kaj poste malrapide li sekvis ŝin malsupren al la garbejoj kaj tra la matantaŭa pordeto li eniris sian kabanon ne longe post la edzino.
Sed kvankam li alvenis post tre mallonga tempo, tamen ŝi sukcesis rapide surmeti supran jupon kaj jakon.
Martin ekvidinte tion haltis por momento super ŝi kaj nur poste li demetis sur la tablon sian pezan soldatan dorsosakon plenplenan de diversaj aĵoj.
"Nu do, kuiru ion, kuiru! Mi malsatas!" diris la radfaristo ankoraŭ pli raŭke kaj pli indiferente ol supre ĉe la tombejo.
Markita rigardis per rapida esplorrigardo supren al li. Jes, tio estis li, ta radfaristo Martin, kvankam restis el li nenio krom lia alta staturo, raŭka voĉo kaj terurigaj okuloj, kies sklero brilas kutime eĉ dum mallumo, alirilate li aspektis en la soldata vesto tre kaduka kaj ĝisoste maldikiĝinta.
Poste eksaltis Markita kvazaŭ kapreolino, kaŭriĝis apud la forno kaj ĉiujn alumetojn ŝi elŝutis teren. Post longa tempo ŝi trovis unu el ili, frotbruligis ĝin kaj peĉa keno ekflamiĝis.
Konscia, ke li observas nun ŝian lumigitan vizaĝon kaj ke necesas diri ion, ŝi ekparolis:
"Mi iris renkonten al vi kaj - kaj - kaj la tombeja pordeto estis malfermita, mi decidiĝis do enrigardi, kiu tiom frumatene serĉas tie ion kaj - kaj mi elglitis; por ne fali, mi ekkaptis la pordoklapegon kaj mi enigis la fingron. . ."
"Mi scias, mi scias; vi estas bonega edzino!" interrompis ŝin la radfarisio, parolante el la seka gorĝo, kio estis signo de granda kolerego. "Ke vi enigis la fingron, tion mi vidis, sed mi rimarkis ankaŭ, ke dumvoje estis tro varme kaj male hejme estas tiom malvarme al vi, ke vi devis surmeii vestojn. Nu, kompreneble ekstere estas ja frumatene tiom varmege, kaj jen! - ĉi tion vi rompis al vi en la tombejo, por forpeli dumvoje kulojn de mi, ĉu ne?"
Li stariĝis, prenis de la tablo la branĉon, kiun malantaŭ ŝia dorso li estis levinta en la tombejo, kaj eksvingis ĝin tra la aero.
"Nu kompreneble, tion oni faras al bovoj dum la aŭtuna plugado!" kaj li ekridis siblavoĉe. "Nu, nu, knabino, knabino! Enmetu brulmaterialon, enmetu ion! La fajro estingiĝos!"
Kaj ĉar la keno falis el ŝia senforta mano, li kliniĝis mem al la forno kaj komencis meti lignon sur la fajron por ekbruligi grandan fajron.
Kaj poste per grandaj paŝoj li ekpromenis de unu angulo al la alia.
Markita senŝeligante terpomojn, dum kio ŝi tenis supren sian tre ŝveliĝintan fingron, retiris ĉiam la kapon inter la ŝultrojn, kiam ajn li alproksimiĝis.
Tamen la radfaristo ne ekbatis - ankoraŭ ne. Rigardante ŝian vunditan, suprenstreĉitan fingron li diris:
"Nu vere, preskaŭ du jarojn mi estas en la milito, ne mirinde do, ke vi forgesis mian nomon. Ian Henĉjon vi vokis!" kaj tute raŭkiĝinte li ekridegis jam tute senvoĉe:
"Nu, mi ekscios ja, kiu tio estas!" flustris la radfaristo ne povante plu paroli laŭte.
Markita sciis, ke nun rapide alproksimiĝas terura momento; kiam ŝia edzo ne kapablis plu paroli eĉ nur unu vorton pro kolerego, al kiu ĉiam mem li persvadis sin, li komencis bati kaj, ĉar li neniam batis per nuda mano, ŝi observis el sub la brovoj, kion li ekprenos.
Kaj la radfaristo ekprenis de hokaro sur la muro, kie pendis la radfarista metiilaro, hakilon servantan al ĝustigo de radradioj.
Malantaŭ li brubatis al la planko la genuoj de lia edzino kaj, kiam li returnis sin, ŝia buŝo balbutis sufokvoĉe:
"Ho, Martin, pro Jezuo Kristo!"
Terpomo falis el liaj manoj kaj forrulis.
"Kion vi pensas?" siblis la radfaristo. "Knabino, tio ne okazos!"
Li etendis piedon sub tornilon kaj kiel ĉiam, kiam estis necese, per unu piedbato li elruligis malaltan lignoblokon, kiu ŝancele elrulis kaj kun la supro kavigita pro ĝusthakado de radradioj, obeeme ĝi stariĝis meze de la metiejo. El sub la tornilo li eltiris ankoraŭ altan radfaristan piedapogilon, eksidis, metis sur la blokon la tujbranĉon kaj levis la hakilon.
Sed li ne ekhakis.
Male, li ĵetis la branĉon en malluman angulon kaj formetis la hakilon. . . Per du paŝoj li saltis al la ĉambreto, mirinde, ke per la kapo li ne elpuŝis la pordon. Li malfermis ĝin kaj el post la pordo li elkondukis maljunulinon - laŭŝajne aŭskultintan - kiu similis al Markita kiel patrino al la filino kaj kies tuta korpo tremis. Ne enirante la ĉambreton li elprenis paron da grandaj virinaj ŝuoj, metis ilin antaŭ la maljunulinon kaj ekflustris perforte:
"Surmetu ilin, surmetu!"
La maljunulino senvorte eksidis sur la sojlon kaj rapide surmetis la ŝuojn.
"Vi iros, de kie vi venis, la vestojn mi postsendos al vi kaj, se mi ekvidos vin ĉi tie," li eksilentis kaj nur post kelka tempo li aldonis, "dum mi estas hejme, vi ekkonos, kiu estas Martin Kloch, la radfaristo el Příchodice. . . Kiam vi renkontos tiun Henĉjon, vi povos saluti lin de mi."
La rigardoj de la maljuna kaj juna virinoj renkontiĝis, sed la patrino ne ĉesis vesti sin kiel eble plej rapide, ŝiaj manoj tremetis, kiam per agrafo ŝi fiksadis sian kufon sub la mentono. Poste ŝi kunfaldis la manojn:
"Radfaristo!" ŝi diris prononcante la vortojn laŭ la maniero de germana montanino. "Ĉu vi perdos eble la prudenton? Moderigu vin!"
"Vi eraras, se vi konjektas, ke mi batos ŝin. Tio ne okazos, ĉar, se mi ektuŝus ŝin, mi mortbatus ŝin," flustris la radfaristo melankolie, sed poste venkinte la gorĝon per subita perforto li ekkriis:
"Kaj vi klopodu, ke vi malaperu! Vi certe memoras bone, kion vi promesis al mi, kiam mi devis foriri en la militon! Mil diabloj!"
La patrino de Markita konis sian bofilon tre bone kaj tial sen plua vorto kaj eĉ ne adiaŭinte la filinon kvazaŭ ombro ŝi malaperis el la ĉambro, el la kabano, el la vilaĝo.
Martin sidis ĉe la lignobloko kaj la alportitan tujobranĉon li dishakis tiom atenteme, ke eĉ pinglo ne falu teren, li eĉ senŝeligis ĝin kaj pecetigis la ŝelon, ke en kavaĵo de la bloko amasiĝis konsiderinda areto.
La edzino ŝajnigante ne vidi tion kuiris supon, kvazaŭ ŝi ne havas intereson pri tio, kio okazas ĉirkaŭ ŝi, nur ĉiun fojon, kiam ajn ekdoloris ŝia fingro, ŝi eksiblis afekte.
Kio okazos nun, kion faros la radfaristo?
Se li ne batos, do li ankaŭ ne mortbatos ŝin. Kaj, se li volus forpeli ŝin, li estus forpelinta ŝin kune kun la patrino.
Preskaŭ pli granda estis ŝia scivolo ol ŝia timo.
La radfaristo malligis sian militistan ĉarpentilon, senbrue li metis ĝin sur la tablon (ĉu eĉ koleron li ne sentas plu?) kaj komencis denove paŝadi en la kuirejo de angulo al angulo. Tiel li paŝadis longan tempon, fine li haltis, ekrigardis ŝin kaj poste kvazaŭ rememoriĝinte rapide li alpaŝis la dorsosakon, malfermis ĝin kaj eltiris paketon en delikata papero, la papero falis teren kaj inter la dismetitaj manoj de Martin disfaldiĝis luksa, silka kaptuko, orkolore briletanta, belege florpentrita.
Ĝi estis tia, ke eĉ la premegita animo de Markita ekĝojis pro sopiro.
Ŝi eĉ ne kredis siajn okulojn kaj dum momento ŝi ekdubis, ĉu la radfaristo povas konjekti, kiel ŝi efektive statas, ĉar ĉi tio estas ja donaco. Aŭ eble pardono kaj donaco?!
Se li scius, ke ankoraŭ hodiaŭ en la nokto. . . ! Kvazaŭ ŝtoniĝinta staris Markita ĉe la forno retenante la spiron.
Martin tenante la kaptukon ĉe ĝiaj angulpintoj ekskuis ĝin en la aero same, kiel faras tion la hebrea butikistino en K., antaŭ la brilantaj rigardoj de la edzino li turnis ĝin dorsen por montri, ke ĝi estas portebla ambaŭflanke.
Markita preskaŭ volis etendi jam siajn fingrojn je ĝi, sed en la sama momento eksusuris la kaptuko en la manoj de la radfaristo kaj - estis du el ĝi! Martin disŝiris ĝin kvazaŭ paperon en du pecojn kaj eĉ la duonojn li disŝiris je kvaronoj kaj kune kun la papero ĉion li ŝtopis en la fornon.
Markita ekkriinte falis sur la apude starantan keston kaj komencis malespere plori kvazaŭ pasia infano, ĉar tio, kio okazis, estis por ŝi pli terura ol ĉio, kio povis okazi. Ŝi ploris kvazaŭ okaze de funebraj ceremonioj.
Martin malfermis la pordon al la ĉambreto kaj mute per mano li donis signon al la edzino, ke ŝi eniru. Sed al ŝi sufiĉis aŭdi la malfermon de la pordo, ĉar eĉ ne malkovrinte la okulojn ŝi ŝanceliris en la ĉambreton.
La radfaristo enŝlosis ŝin tie . . .
Proksimume post du horoj denove li malŝlosis la ĉambreton kaj eniris portante en manoj, per tuko ŝirmataj, fumantan poton plenan de ia bolaĵo.
"Jen, trinku!," li diris sible flustrante, "mi alportis al vi vian tombejan spicaĵon!"
Ĉu ŝi dormis?
Ne, ŝi plorpepis premante la vizaĝon en kusenon.
Li kaptis ŝin je la ŝultro kaj sidigis ŝin. Kiam ŝi ekvidis lin, denove ŝi ekploris plengorĝe.
"Jen vi havas, trinku!," li eksiblis.
Momenton ŝi hezitis, sed poste ŝi trinkis iom.
"Kuraĝe, kuraĝe! Nenia helpo!"
Ŝi kliniĝis super la poto plena de bolaĵo naŭze gustanta kaj intense je rezino odoranta.
Fulmorapide ŝi ekpensis, ke kuirinte kaj alportinte mem la likvaĵon li akceptas la cirkonstancojn, se ili estos denove samaj, kial ili estis pli frue, ol li foriris en la militon; li mem helpas. . ., por ke ne rezultu publika hontego.
"Nenio helpos vin, vi devas trinki!," minacis la sible parolanta radfaristo.
Ŝi englutis egan kvanton kaj forŝovis la poton.
"Trinku!," ekkriis furioze la radfaristo.
"Laŭdire sufiĉas iometo!," flustris Markita sufokiĝante pro adstringeco de la trinkaĵo.
"Mi diras, trinku ĉion - ĉion!"
Nun ekkomprenis Markita kaj, ĉesinte entute plori, sindone ŝi akceptis la likvaĵon, ĝis la lasta guto eltrinkis ĝin kaj senkonscia ŝi renversiĝis sur la kusenon.
Martin denove ŝlosis la ĉambreton kaj surmetinte ledan radfaristan antaŭtukon alportis el la ĉambra angulo brakplenon da radradioj, da kiuj estis tie konsiderinda provizo, komencis alĝustigi ilin kun tia bruo kaj tiom trankvile, kvazaŭ nur hieraŭ li estis ĉesinta ĉi tiun laboron.
Kaj se li haltigis kelkfoje por momento la hakilon en la aero, okazis tio sole, por aŭskulti.
Sed en la ĉambreto estis silente. . . Li daŭrigis do sian laboron kaj fervore li hakis plue kvazaŭ laŭ mendo.
Subite - tio tamen estis jam ĉirkaŭ la tagmezo - li ne finhakis, sed formetis la hakilon, ekstaris kaj per la manoj li ekpremegis sian kapon.
La ĉefan aferon li forgesis!
Kiu estas tiu Henĉjo, kiun Markita vokis ĉe la tombejo?
Li saltis al la ĉambreto, por krii ĉi tiun demandon en la vizaĝon de la edzino. Preskaŭ li ne havis sufiĉe da tempo por malŝlosi. Tamen Markita ne kapablis plu paroli.
Sed pli frue ol pasis kvar tagoj, ŝi kapablis denove moviĝi per la piedoj, pli ĝuste dirite per la piedoj kaj manoj. Komence ŝi treniĝis nur, sed post unu semajno ŝi kapablis jam iri kiel kutime, eĉ se ne tuj tiom rapide. Tiun tagon, kiam la unuan fojon denove ŝi alportis dorskorbon da terpomoj de la kampo, montriĝis, ke ŝiaj vangoj ne reatos por ĉiam tiel blankaj, kiel poŝtuko; laŭŝajne restis do en ŝi iom da sango kaj ĝi eĉ plimultiĝis iom.
Martin, la radfaristo, erarkalkulis do! Ŝi ne obeis, kiam li kriis en ŝiajn orelojn "Mortaĉu!"
Kaj tiam ŝi fartis plej malbone, ke mankis nur eteto, por mortaĉi.
Sed iun vesperon li eksciis, kiu estis tiu Henĉjo. La unuan fojon de post sia alveno li vizitis la gastejon; ĉiuj komprenis, ke li ne kapablis pli frue, havante hejme malsanetan edzinon. La vilaĝanoj - estis malmulte da ili kaj ĉiuj estis jam ekster la militdeva aĝo - bonvenigis la radfariston-pioniron en griza uzodifektita uniformo kvazaŭ la sian, tuj ili sidiĝis kun siaj sodo akvoj ĉirkaŭ li kaj post nelonge estis en la gastejo silente kvazaŭ en preĝejo. Eĉ kartludi oni ĉesis en angulo; ĉiuj aŭskultis la rakontantan radfariston preskaŭ senspire.
Ĝuste dum priskribo, kiel niaj minfosistoj - kaj li kun ili - estis surŝutitaj en ŝakto, ĉar itala mino eksplodis pli frue ol la nia kaj kiel ili sukcesis mem savi sin fosinte dudek horojn, aperis en la gastejo iu, kiun Martin neniam vidis dum sia tuta vivo, do des malpli en Příchodice.
Eble li eĉ ne estus rimarkinta lin, se la staciestro en amasego de frago- kaj frambofolia fumo, kiu plenigis la tutan ejon, ne estus ekparolinta en mallumon ĉirkaŭ unusola lampo:
"Kio okazis, s i n j o r o ĝardenisto? Kial vi ne eksidas ĉe ni? Venu ĉi tien, s i n j o r o Henĉjo!"
Ekaŭdinte ĉi tiun nomon la radfaristo fluge ekrigardis ĉiujn ĉeestantojn. Ĉies rigardoj estis gaje turnitaj al la alveninto, eĉ unu el la rigardoj ne returniĝis al la radfarislo.
Do neniu en la tuta vilaĝo scias ion. Henĉjo estis la nova kastela ĝardenisto, ricevinta sian postenon dum foresfo de la radfaristo kaj, kiam li heziteme eksidis kaj estis prilumita de la lampo, la radfariato tuj komprenis, kial oni alparolis lin s i n j o r o ĝardenisto, s i n j o r o Henĉjo.
Li aspekiis pli eble kvazaŭ sinjoro instruisto, krom ke sinjoro insiruisto versimile ne surmetus ĉapelon ornamitan per garola plumeto kaj krome tiom verdan, ke tio eĉ naŭzigas la rigardanton, kaj ke li ne portus ĉirkaŭ la kolo kravaton tiom terure bluan. Sed sinjoro Henĉjo havis la okulojn ankoraŭ pli bluajn, la harojn blondajn, preskaŭ blankajn kaj tiel delikate buklajn, kiel ĵus banita ŝafido, vangojn rozkolorajn kaj kvazaŭ pudritajn kaj tute same kvazaŭ blanke pudrita aspektis lia tuta haŭtkoloro, kio estas konsiderinda strangaĵo ĉe ĝardenisto. Sole liaj ruĝaj manoj estis tiel grandaj, kvazaŭ sinjoro Henĉjo devus plukreski ankoraŭ pro ili. La manoj apartenis jam al laborema viro, cetere estis sinjoro Henĉjo bubo, kiu - tion devis jesi eĉ la radfaristo - povis frenezigi ĉiujn virinojn. Kaj ĉar la radfaristo ĉiam kaj ĉion ekkonis unuarigarde, li divenis ankaŭ, ke en tio, kio okazis, estas sinjoro Henĉjo multe malpli kulpa ol lia edzino. Kvazaŭ vorton post vorto iu klarigus la aferon al li, tuj kaj klare li komprenis, ke plej facile kaj plej forte freneziĝas je tia beleta bubeto senida edzino de tia kvardekjarulo, kia estas li mem, ĝuste pro tio, ke li estas pli juna ol ŝi, ke li estas duona infano kaj, kiam li rememoris pri diversaj siaj spertoj kun Markita, lia kapo ekturniĝis pro tio, kiel ŝi ekflamiĝis versimile pro ĉi tiu rozkolora bubo. Subite kaptis lin tia kolerego, ke ĉiuj intencoj, kiujn li ekhavis ĝis nun, estis nur ludiloj kompare al la nuna. Eble, ke li estus eĉ pardoninta Markitan, kiam ŝi propraforte reakiris sanecon - li sola scias, kiom proksime ŝi estis al la morto - nur se li ne estus ekvidinta ĉi tiun Henĉjon. Bone li faris, ke li ne informis sin ĉe konatoj per - eble eĉ nealtruda - demando, kaj estis klarege al li, kial Markita al ĉiuj demandoj respondadis obstinege: "Ne turmentu! Pli eble mortigu, mortbatu min, tamen mi ne diros!" Sed li solene promesis dum ŝia ĉeesto, ke li ne ektuŝos ŝin.
Se ŝi estus senhonoriginta sin kun iu vilaĝa junulo - kvankam taŭgaj ne restis hejme - eble eĉ kun iu edzulo, tio ĉio estus pli facile tolerebla, ol ĉi tiu bubo, evidente sinjordevena, pro kiu oni povus pardoni eble knabinon; sed edzinon?! De ĉi tiu senbarba belulaĉo la radfaristo Kloch estis duoble senhonorigita. Preskaŭ, ja eble efektive li sentis sin persone ofendita, ke la vilaĝanoj tute evidente mokis sinjoron Henĉjon per atakoj, kompreneble bonintencaj, al kiuj estas elmetitaj tiaspecaj sinjoretoj, precipe se ili ne kapablas rebati.
"Ĉu mia mano estas fava?" ŝerce koleretis la ŝuisto, kiam sinjoro Henĉjo donante la manon al ĉiuj preterlasis lian, tro malpuran manegon. Kaj kiam la ĝardenisto rebonigis sian malatenton, la fortulo-ŝuisto premis lian manon laŭ sia kutimo tiom, ke sinjoro Henĉjo ektordiĝis kai ruĝiĝis. Ĉiuj ĉirkaŭsidantoj ekridis.
"Atentu, ŝuisto!" diris la staciestro, "ke vi ne difektu sinjoron Henĉjon, por ke vi ne havu konflikton kun lia panjo, sinjorino bienega intendant-edzino el Kouč; la kastela laborestro havas ja ordonon atenti, ke nenio okazu al li!"
"Eble, ke ŝi ŝatus nun, se iu difektus iomete ŝian dorlotatan solfileton, li staras ja denove antaŭ baldaŭa rekrutigo!" kontraŭdiris la ŝuisto.
"Mi estas la ĉi tiea radfaristo!" eksiblis Martin Kloch, kiam sinjoro Henĉjo ankaŭ al li prezentis sian manon trans la tablon.
La ekmovo, kiel Henĉjo retiregis la manon, evidentigis, ke nur nun li ekrimarkis la soldaton en grize kota uniformo, kaj la maniero, kiel li mem retiriĝis, pruvis, ke nur nun li konsciiĝis, ke antaŭ li staras la edzo de lia amatino. Ĉiuj denove ekridis.
"Li ne manĝos ja vin!" diris la ŝuisto, kiu ebriiĝis eĉ per sodoakvo. "Kiom mi memoras, radfaristoj ne manĝas ĝardenistojn, precipe en kruda stato!"
"Kompreneble ne!" ekridis nun ankaŭ la radfaristo kiel eble afekte kaj kore, kaj kliniĝinte sur la kubuto trans la tablon li prezentis la manon al sinjoro Henĉjo.
"Sed ĝardenistoj ankaŭ ne manĝegas radfaristojn!" deklaris sinjoro Henĉjo, nun tre kuraĝiĝinte, kaj skuis korege la prezentitan manon dum tondra ridego de ĉiuj ceteraj, ĝojigitaj de ĉi tiu regolo ne intencanta engluti akcipitron.
Vi bubeto! - ekpensis la radfaristo. - Ne nur, ke Markita eĉ vorton ne diris al vi, en kian staton vi igis ŝin, sed vi estas nun konvinkita eĉ pri tio, ke ankaŭ mi ne havas eĉ plej malgrandan ideon. Tiun ŝtonon, kiu nun falis de sur via koro, oni povis preskaŭ aŭdi; tamen atendu, vi ĝisatendos ion!:
Sed li restis sidi ĝibklinite, fumegante, laŭŝajne netuŝite, ne malkaŝante, kio bolas en lia interno. Neniu povis ankaŭ suspekti ion, ĉar, se iu estus havinta eĉ nur etan ideon, certe li estus perfidinta ĝin okaze de ĉi tiu renkontiĝo kun la beleta junulo.
La vilaĝanoj mokincitis la junetan dorlotulon de la intendantedzino de unu el la ĉi tieaj terpombienegoj, ĉiam sammaniere duonflate kaj duonmoke, kio evidente ĝojigis sinjoron Henĉjon kaj pruvis, ke oni ŝatas lin ĉi tie en Příchodice.
"Do, sinjoro ĝardenisto, ĉu la ĉi tieaj knabinoj ne maltrankviligas vin plu," demandis la ŝuisto. "Ni aŭdis, ke la edzino de la kastela laborestro devis gardi vin, por ke la frandemaj rastulinoj en la parko ne forleku vin kvazaŭ mielon."
Sinjoro Henĉjo manĝante bonegan vespermanĝon kuiritan aparte por li de la gastejmastrino ekridetis memame tra la nazo.
"Kelka el la ĉi tieaj fianĉinoj dezirus esti sinjorino ĝardenist-edzino. Ĝis nun estis ja ĉiam edziniĝinta ĝardenisto ĉi tie. . . precipe pri unu fianĉino mi scius, kiu certe plaĉus al vi!"
Sinjoro Henĉjo estis tiom malaperta bubo, ke li kaptiĝis per ĉi tiu mencio kvazaŭ birdeto sur peĉŝmirita vergeto; li demandis:
"Kaj tiu estus?"
Ĉiuj ĉeestantoj preskaŭ pendis per siaj okuloj sur la buŝo de la ŝuisto, por ekscii, kiun el la ĉi tieaj fianĉinoj la ŝuisto kuraĝos nomi.
"Kanjo Dikega!" ekridegis la ŝuisto, tamen ara ridego atendata rekompence por ĉi tiu spritaĵo eksonis iel mallonge kaj senefekte; ĉiuj sentis. ke la vilaĝestro estis prava dirante:
"Vidu, ŝuisto, vi pafas ofte ne celante, sed vi ne kapablas bridi la langon per la dentoj, ĉar vi havas ja neniujn plu."
Kanjo Dikega estis tre maljuna, de la komunumo nutrata kompatindulino.
Se ili estus sciintaj pri la rilatoj inter sinjora Henĉjo kaj la radfarist-edzino, ili estus envicigintaj la radfarist-edzinon nur post la Kanjo kaj al la radfaristo ili ne estus pardonintaj lian germanan edzinon, pro kiu ili ofte riproĉis lin.
Li stariĝis kaj intencis foriri.
"Ĉu en la ĉasejon, en la ĉasejon?" demandis lin la ŝuisto.
"Ĉu vi ŝatus ricevi buŝofrapon?" respondis la radfaristo per demando, ĉar li ne toleris aludojn pri sia ŝtelĉasado.
Adiaŭinte ĉiujn kune per soldata saluto li foriris. La manon li donis al neniu, ĉar li devus doni ĝin ankaŭ al Henĉjo, kion fari li ne kapablis plu post sia decidiĝo, kion li faros. . .
La edzinon, kiu obeis pli mute ol horloĝo - kiu tiktakas almenaŭ per pendolo, sed Markita eĉ vorton ne rediris - li ellasis hejme el la ĉambreto, por ke ŝi priservu la kaprinon kaj post la vespermanĝo denove li ŝlosis ŝin en la ĉambreton, ja eĉ tukon li pendigis sur la anson, por ke ŝi ne vidu tra la ŝlosiltruo, se ŝi ekpensus rigardi tra ĝi. Poste li grimpis al la subtegmentejo kaj alportis sian kunmeleblan, ŝtelĉasistan kuglopafilon, kiun oni uzas por kornoĉasaĵo. Ĝi estis bone konservita, sed tamen li dismuntis, purigis kaj oleumis ĝin.
De post ĉi tiu momento li embuskis en la ĉasejo ĉiunokte, tamen hejmen neniam li alportis eĉ nur bestan haregon.
*
Tio estis facila afero, ĉar la ĉasaĵo, kies postsignojn li sekvis ĉiuvespere, ne estis kvarpieda kaj verdire li ne intencis alporti ĝin hejmen, se li sukcesos pafi ĝin, ja ĝis li pafos ĝin, li estos malantaŭ montoj kaj valoj pli frue, ol iu malkaŝos lian faron. Alirilaie li povis efektivigi sian planon ĉiuvespere, kiam ajn li volis. Sufiĉus alceli per pafilo kaj alpafi la ĉasaĵon inter la okulojn je ok paŝoj. Sed ankaŭ tio okazos ĝustatempe!
Dum la tuta tago li laboris en la metiejo pri riparaĵoj, da kiuj amasiĝis granda arego, vespere li vizitis la gastejon, precipe la lastan semajnon de sia forpermeso li zorgis pri tio, ke eĉ unu fojon li ne manku tie.
Ĉiuj miris, kia babilulo fariĝis en la milito la iama neparolemulo kaj kutime ĉiuj ariĝis ĉirkaŭ li, ĉar li rakontis dum li kapablis, ĝis lia voĉo tute raŭkiĝis kaj tio okazis ĉiam, kiam alvenis sinjoro Henĉjo, kiu kutime foriris tuj post la vespermanĝo. Senpere post li malaperis ankaŭ la radfaristo kaj, kiam iu el la restintoj atentigis pri tio, kiel rapide la radfaristo kadukiĝas, ĉiuj jesis tion.
Sed neniu mirus, se li scius, kion la radfaristo ĉiutage faris.
Rekte el la gastejo li kuris tra la malnova bredarbaro, kiu ja ne estis de la vilaĝo pli malproksime ol kvincent paŝojn, ĝis la fervojo, ĝuste tien, kie subite ĝi turniĝas ĉirkaŭ la malnova bredarbaro, kaj tio estis jam kelkoble kvincent paŝoj; ĉi tie kaŝita en densejo li atendis ĝis preterveturos la naŭhora trajno el la haltejo en Příchodice. Tuj kiam la lokomotivo estis preterpasinta, li ekkuris el la densejo kvazaŭ timigita kapreolo kaj fulmorapide li kuregis transverse la bredarbaron al la iama nutrejo de kornobestaro ekipita per remizo, kiu tamen de longe ne plu estis uzata, de post kiam la loka fervojo tratranĉis ĉi tiun parton de la bredarbaro; ĉi tie li haltis unu minuton kaj poste li kuregis al natura barilo inter la bredarbaro kaj la parko. Ĉi tiun li devis trakuri laŭlarĝe ĝis li atingis la ĝardenistan dometon kun ĝia lumigita fenestro, malantaŭ kiu ĉe lampo sidis rozkolora junuleto, buklohara kvazaŭ ŝafido kun lazura kravato kaj miozotbluaj okuloj; pli frue ol oni povus kalkuli ĝis dek, returniĝis la radfaristo kaj kuris tra la parko reen, traglitis kvazaŭ serpento tra la sama spaco inter du piceoj en la natura barilo kaj kvazaŭ pelegata cervo li kuregis jam tra la bredarbaro ĉi tiun fojon en konsiderinde dekstren deflankiĝanta direkto al la stacio Žinice. Ĉiun fojon li atingis la celon kelkajn minutojn pli frue ol - la miksita trajno de la loka fervojo, kiu haltis ja dudek minutojn en Maslov, por akcepti kaj alligi ŝarĝaĵvagonojn. Nur poste li revenadis hejmen. Vespere antaŭ sia forveturo li entreprenis ĉi tiun vetkuron ankoraŭfoje kaj plej multe ĝojigis lin la cirkonstanco, ke ne efektiviĝis lia timo, ke la aro da kajeroj, de kiu sinjoro Henĉjo legante forprenadis unu kajeron post alia, malaperos sub lia maldekstra kubuto pli frue, ol estos necese, kaj ke li do ne trafos lin plu ĉe la lampo dum la koncerna vespero. Sed kiam li estis forveturanta, estis luna vespero, plej forta plenluno. . .
La koncernan vesperon li estis sola en la haltejo nur kun sia edzino Markita, kiu persistis, ke ŝi akompanos lin, kvankam dum la tuta tempo, de post kiam ŝi resaniĝis, ili ne interparolis pli ol dek ĉiutage samajn kaj nepre necesajn vortojn. Kaj kiam li finlaĉis sian dorsosakon kaj eliris el la kabano, ŝi sekvis lin vestita kaj apoginte sin je la ŝtona pordkolono ŝi postrigardis lin.
Li komprenis, ke ŝi ŝatus vidi lin eniranta la trajnon, kaj diris do:
"Se vi volas, venu kune!" Kaj ŝi iris.
Sekvante lin ne sur la irvojeto preter la tombejo, sed sur la veturvojo malsupre de la tombejo, ŝi malfruiĝis iom. Ili atingis la haltejon.
Ŝi eksidis sub la tegmento kaj la radfaristo metinte sian ne tro plenan dorsosakon apud ŝi, promenis ekstere laŭlonge de la reloj. Ili venis tro frue antaŭ la naŭa.
Kvankam ne estis tiel lume kiel hieraŭ, tamen la radfaristo rigardis la lunon ĉiufoje, kiam ajn ĝi elnaĝis al la nubaj ondoj pelataj per forta vento trans ĝian vizaĝon.
Kiam la radfaristo finaranĝis siajn vojaĝnecesaĵojn ĉe la oficeja giĉeto kaj kiam malproksime la unuan fojon ektintis la sonorilo de la barilo mallevata transverse la vojon, eliris Markita eksteren kaj stariĝis proksime al la elirejo.
La radfaristo ne vidis sub la kaptukon en ŝiajn okulojn nun ankoraŭ pli kaviĝintajn kaj pli malheliĝintajn pro ŝia malgrasiĝo, sed estis evidente, ke ŝi certigis sin laŭ sia deziro kaj sopiregas nun foriri.
"Do iru hejmen. . ." li eksiblis preskaŭ fajfsone, "al la patrino diru. . ." Kaj eksilentinte li klinis la kapon.
"Min neniu plu ekvidos ĉi tie," li aldonis, "kaj vi..."
En la sama momento la sablo ekkraketis sub la ŝueto de Markita kaj, kiam la radfaristo rigardis antaŭen, ŝi estis for: Ŝi ekflugis sur la straton kvazaŭ hirundo el stalo. Lumigita de la luno ŝi returnis ankoraŭfoje la vizaĝon kaj malaperis.
Do, eĉ manon ŝi ne donis al li.
Li estus ŝateginta ekkuri renkonte al la trajno kaj kiam fine ĝi alvenis sur la konsiderinde plialtiĝanta linio, la radfaristo ensaltis ĝin unusola en la haltejo. En la kupeon tro plenigitan de soldatoj li ĵetis siajn dorsosakon kaj ĉarpentilon kaj eksidis ekstere sur la ŝtuparon. Tuj kiam la trajno enveturis la bredarbaron, fariĝis mallume - tre oportune. Kvazaŭ ombro glitis la radfaristo de sur la ŝtuparo en fosaĵon kaj tie li kaŝis sin. Kiam preterpasis la resto de la trajno, li saltis trans dratojn kondukantajn al bariloj kaj tuj li ekkuregis tra la bredarbaro al la dezertiĝinta nutraĵejo por la kornobestaro. Eĉ kun kovritaj okuloj senmalhelpe li estus atinginta la celon, tamen des pli bone, ke la plenluno kvazaŭ verŝis sian lumon en la arbaron. La radfaristo grimpis en ne tro altan subtegmentejon de la fojnoprovizejo, etendis la manon en la trabaron kaj ekpalpis sian fidindan kuglopafilon. Sed kiam li ekprenis ĝin kaj ekmoviĝis, por grimpi malsupren, li haltis kaj konsterniĝis:
"Henĉjo!" ekvokis ie tute proksime lia edzino Markita tute same, kiel tiam ĉe la tombejo kaj ankoraŭfoje:
"Henĉjo!" per ĝojplena liberigita voĉo, sed la voĉo tuj ekploris. La radfaristo tuj ekvidis ilin. Ili staris en juna arbetaĵo, proksimume dudek paŝojn de li en plena ombro, nur mirakle okazis, ke li ne fortimigis ilin per sia kurego.
Estis evidente, ke ĉiu el ili kuregis duonan vojon al necerta kaj tamen interkonsentita rendevuo; kiamaniere ili interkonsentis, tio estis por la radfaristo en la nuna momento tute sensignifa. Certe, ke ili kunvenadis ĉi tie. Li vidis ilin klare, per ŝtelĉasistaj rigardoj, por kiuj ne ekzistas mallumo.
Sinjoro Henĉjo levis la kapon de Markita de sur sia brusto kaj kisis ŝin sur la frunton. La radfaristo sciis harprecize kien; sur la mallarĝan lokon, kiu apenaŭ restas inter ŝiaj delikataj nigraj okulharoj, por ke ili ne kunkresku. Kaj poste li kisis ŝin sur ambaŭ okulojn.
Tio estis amo, certe laŭ la libroj, kiuj la ĉefĝardenisto legas ĉiuvespere.
"Henĉjo, Henĉjeto!" ĝojvokis Markita kvazaŭ kantante kaj iliaj lipoj reciproke enpenetriĝis..
Ilia rido sonis ĉirkaŭe kaj ili estis feliĉaj kvazaŭ infanoj. Kaj verdire ili estis infanoj.
"Kiam mi aŭdis fajfi la trajnon, tuj salte mi leviĝis kaj ekkuris ĝis ĉi tien!"
Markita rakontis ion al li per feliĉega, pasia aldvoĉo certe pri li, pri la radfaristo, ĉar ili denove ekridis kaj Markita fine ekkvikis volante eligi sin el lia ĉirkaŭbrako.
"Venu, venu en vian loĝejon!" ŝi logis. Sed Henĉjo, Henĉjeto ne lasis ŝin el siaj brakoj.
"Ne, tio estas tro malproksime. . . ankoraŭ sufiĉe da tempo, ĝis poste. . . rigardu, ĉi tie!"
Kion ŝi respondis, oni ne povis kompreni, ĉar per siaj lipoj li sufokis ŝiajn vortojn sur ŝiaj lipoj. Kaj tiel ili portis sian preskaŭ seninterrompan kison ĝis ĉi tien, sub la radfariston starantan supre en la fojnejo. Kiam ili iris en la kaŝejon, prilumis ilin la luno, la radfaristo vidis ilin tute klare inter maldensa stangarbaro.
Eĉ kiam ili tute malaperis en la malluma angulo, la radfaristo bone distingis la blankan vizaĝon de Markita kaj vidis ŝafidajn buklojn de sinjoro Henĉjo, li vidis, sed verdire li ne rigardis longtempe, ĉar el bone celita pafiltubo, traŝovita inter du stangoj, ektondris pafo.
"Henĉjo!" ĝemsonis de malsupre la voĉo de Markita, kiu ne finparolis.
Tamen Henĉjo ne respondis, fuĝante kapantaŭe kun manoj antaŭen streĉitaj, li falis sur la sojlon tiom peze, kvazaŭ iu estis ĵetinta lin de supre. Liaj kruroj kaj brakoj konvulzie ekmoviĝis, sub la vizaĝo elverŝiĝis el la buŝo nigra sangomarĉo; la kuglo trafis lian dekstran pulmolobon.
Same okazas ankaŭ, se tiel oni mortpafas kapreolon!
La radfaristo saltis malsupren kaj transpaŝis sinjoron Henĉjon irante internen. Markitan, sian edzinon, li prilumis per alumeto. Ŝi luktis malpli longe kun la morto, ol ŝia amanto. El sub ŝiaj supraj palpebroj videbliĝis blanka mallarĝa kvaronlunforma sklero. Ŝi estis morta. La sama kuglo, kiu mortpafis Henĉjon, traboris ŝian koron.
"Jen mia rekompenco por via Henĉjo," eksiblis la radfaristo kaj lasis finbruli la alumeton ĝis siaj fingroj kaj eliris poste, rigardis la lunon, kiu estis lia kompaso indikanta la direklon al Žinice.
"Jen mia rekompenco por via Henĉjo!" ripetis la radfaristo kurante al Žinice, sed li kuraĝigis sin sole per ĉi tiuj vortoj rimarkante, ke tute alia afero estas mortpafi kapreolon ol homon, ja eĉ du per unu pafo.
Li frostotremis pro mortpafo de homo, kaj kiam li volis diri la trian fojon: "Jen mia rekompenco. . ." li ne kapablis plu regi sian dentaron.
Li fuĝis, fuĝegis, pelegata de frostiga teruro, havante antaŭ siaj rigardoj la imagon de blankaj kvaronlunoj de ŝiaj estingiĝantaj okuloj kaj lian bruletantan jakon, ĉar li estis pafita de malanlaŭe el lia proksimeco, ke lia jako ekbruletis.
Ĉio dependas nun de tio, ke li kuratingu la trajnon kaj ensaltu, por efektivigi sian originan, bone pripensitan kaj elprovitan planon, por kaŝi postsignojn de sia ago.
Subite haltigis lin kuregantan - la natura parkbarilo; li kuris ĉi tien, kiel ĉiuvespere anstataŭ rekle al Žinice. Li ĵetis la pafilon trans la barilon kaj freneze li ekkuregis nun al Žinice, kion li devis fari, se li volis rebonigi sian malfruiĝon rezultantan el la malrekta vojo. Li kuregis kvazaŭ ĉashundo, ĉar li konis ĉi tie ĉiun sian piedsignon, ĉiun arbon.
Subite eksonis tra la bredarbaro fajfo de lokomotivo invitanta la kondukistojn al bremsado. Ho ve! - la trajno proksimiĝas jam al la deklivo; ho, se ĉio estus okazinta laŭ lia plano, sed li entute erarkalkulis pri unu atero. Markitan li ne volis, nur lin, sinjoron Henĉjon en la parko apud lia fenestro. . Tie sub la fojnejo ili kuŝas ambaŭ, ŝi surdorse kaj li sur la vizaĝo - duoblaĵo!
Li faris tion same kiel tiu itala grafo, kiu per unu spadopiko trapikis sian edzinon kaj ŝian amanton. Li vidis lian pentraĵon sur la plafono de unu kastelo en Goricia. Sovaĝa ĝojo ekokupis lin pro ĉi tiu rememoro. Bone faris tion tiu grafo kaj ankaŭ li, la radfaristo. . .
Tamen ju pli rapide li klopodis kuregi, por atingi la trajnon ankoraŭ antaŭ la deklivo, des malpli facile li kapablis movi la piedojn. Ilia pezo pligrandiĝadis same kiel la bruo en la arbaro. Ĉi tie apud la fervojo staris okdek-jaraj arboj kvazaŭ grandeguloj kaj ĉiuj ili kriegis ĥore: Ho - ho - hooo, kaj iliaj filoj starantaj sub ili vipis per siaj branĉoj la radfariston en la vizaĝon.
En la sama momento videbliĝis la lumoj de la lokomotivo malrapidiganta sian kuron antaŭ la deklivo. La radfaristo venos ankoraŭ ĝustatempe, li saltos sur vagonŝtupeton, trairos ĉiujn personvagonojn, trovos sian kupeon kaj neniu pruvos iam al li ian kulpon.
Unue li devas pasi la dratojn kondukantajn al bariloj - ili estis tro malalte, por rampi sub ili, sed tro alte, por transpaŝi ilin, sed la longkrura radfaristo starigis unu piedon supren, per la tuta pezo de sia korpo li premis la dratŝnuregon malsupren, transigis sian alian piedon, tamen tuj, kiam li ektuŝis la herbejon por stariĝi sur ĝi, la ŝnurego senigita de lia pezo, risortiĝis, faletigis, renversis kar ĵetis la radfariston malsupren. . .
Rekte sur la relojn, sub radojn de la trajno, kiu rulegis ĉi tie de sur la deklivo pasinte la kurbaĵon.
Ankaŭ li flugis kapantaŭe streĉante la manojn antaŭ sin, sed kiam la trajno estis preterpasinta, la spaco inter la manoj kaj la kruroj de la radfaristo estis minimume dudek metroj.
Poste kompreneble povis esti al li jam tute egale, ĉu oni pruvos ian kulpon al li, ĉu ne. . .



[redakti] ĈEFSERĜENTO LEMANINSKÝ

Ĉe la »tablo de filozofoj«, kiel oni nomis en la loka klubejo la solan tablon, ĉe kiu kartoj ne estis ludataj, denove estis tro vigle.
»Kaj mi diras al vi, ke la tuta institucio de la mortpuno estas maljustaĵo, kiun la homaro efektivigas je si mem,« kriis Lepař, maljuna helpprofesoro, batante per peono en la ŝaktabulon, kvazaŭ li volus sigeli ĉiun sian vorton.
»Denove plia bela frazaĉo,« diris lia kontraŭulo, kun kiu ĵus li finludis ŝakpartion kaj kiu ĉiam havis alian opinion ol lia ĉiuvespera kunludanto. Tio estis la urba kaj fabrika kuracisto, la lasta de la loka kuracista dinastio, kies antaŭuloj ekde praaj tempoj eble estante ankoraŭ barbiroj - plenigadis la lokan tombejon. »Se vi, same kiel mi, estus vidinta jam mortadi tiom da homoj, kiuj estis mortigitaj senkulpe, sole pro la homa profitemo. . . «
Oni disputadis eble jam duonan horon kun malsama sukceso kaj kun varia aprobo de la ceteraj klubanoj; la helpprofesoso Lepař defendis la vidpunkton, ke la homa societo ne rajtas aldoni al unu murdo aŭ al kelkaj tiaj krimoj ankoraŭ unu pluan krimon, ekzekutante la murdiston, li defendis sian troigatan konvinkon tre ekscitite eĉ ofende; male doktoro Stepka restis trankvila kaj asertis, ke unusola homa vivo valoras neniom kaj, se ĝi krom tio estas danĝera por aliaj vivoj, estas necese simple detrui ĝin, ja en la intereso de la homa societo estus oportune, ekstermi la tutan genton de la murdisto, ĉar la emo al sangaj krimoj estas heredebla.
La ceteraj sciis, ke doktoro Stepka intence troigas por inciti la kolereman Lepař al ankoraŭ pli akraj esprimoj kaj logikaj eraroj, kiuj gajigis la ceterajn klubanojn, kaj ili ridis do senĉese. Lepař fine kuraĝis eĉ aserti, ke verdire kulpo ne ekzistas kaj ke do ne ekzistu ankaŭ puno, ke la krimo estas simple malfeliĉo kaj nenio plu.
En la sama momento okazis io neatendita. Ĉe la supra tablorando, kie ĉiutage sidis maljuna apotekisto, pensiulo de apoteko, kiun eble jam de dudek jaroj gvidis lia filo, falis enkadrigita gazeto, kun bruo simila al ekkrako de kanvergo, kaj malantaŭ ĝi aperis la maljuna,:pergamena vizaĝo de la apotekisto kaj liaj okuloj pligrandigataj per dikaj okulvitroj. Kutime li ne miksiĝis en la klubajn disputojn kaj li eble unusola legadis la gazetojn elmetitajn en la klubejo. Sed kiam ajn li aŭdiĝis, ĉiam li parolis aferorilate. Ĉe lia unua vorto ĉiuj eksilentis kaj aŭskultis.
Kiel ĉiam, la apotekisto ekparolis sen enkonduko:
»Kiam mia patro fine de la kvindekaj jaroj sendis min en la mondon, por ke mi akiru spertojn, mia unua vojaĝo kondukis min al Ruslando, kie la frato de mia onklo estis staba kuracisto kaj estro de la garnizona malsanulejo en la fortikaĵo K-o en la rusa Polujo. Kiel la onklo bonvenis min, kiel li plaĉis al mi, estas aparta afero. Certe estas, ke dum la deĵoro li estis efektiva tirano, antaŭ kiu ĉiuj tremis, kaj ke eĉ al mi mem ne estis agrable dum lia ĉeesto. Kaj mi konfesas, ke retenis min tiam en K-o, dum tutaj dekkvar tagoj, nur unu kruelaĵo. En la fortikaĵa malsanulejo kuŝis deliktulo kondamnita al pafmorto, ĉefserĝento Lemaninský. Li alpafis kolonelon per pistolo kaj poste li pafvundis sin mem. Li vendis sian horloĝon, aĉetis dutuban pistolon, kuraĝigis sin per brando kaj, kiam la kolonelo enpaŝis la batalion-kancelarion, li alpafis lin, trapafis liajn tendenojn inter la polekso kaj montrofingro. La kolonelo, kune kun sia adjutanto, fuĝis kaj kaŝis sin post baraĵoj, kvankam la ĉefserĝento havis en la pistolo ankoraŭ unusolan kartoĉon. La kolonelo kaj lia adjutanto estis eksigitaj el la armeo kaj ĉefserĝento Lemaninský, kiun oni levis de la planko, ĉar li pafvundis sin per la restinta kuglo, estis forportita en la malsanulejon, kie oni longe klopodis lin restarigi. Fine oni sukcesis resanigi la vundon, la kuglo enpenetrinte preter la ripoj restis malantaŭe ĉe la spino, la pistolo estis ja tia, ke ne estis eble mortpafi iun per ĝi. Sed Lemaninský malsaniĝis je pleŭrito. Oni sukcesis resanigi lin iom kaj starigis lin antaŭ la tribunalon. Post du horoj li estis kondamnita al morto per pulvo kaj plumbo kaj tuj venontan tagon li estis mortpafota. Sed kiam li estis rekondukata al la kazemato, li saltis sur la pavimon tra la koridora fenestro kaj rompis ambaŭ siajn krurojn. Duonan jaron daŭris, ĝis ili resanigis liajn krurojn, sed Lemaninský komencis sputegi sangon. Tio estis lia malnova malsano; dum manovroj li akiris ie ftizon kaj estis komandita en la batalionkacelarion, por provi, ĉu lia malsano pliboniĝos.
Ĝi ne pliboniĝis kaj, laŭ la ordono de la kolonelo, Lemaninský estis sendota hejmen de la regimento. Ĝuste tial li alpafis la kolonelon, kiun li kulpigis ankaŭ pri sia malsano, ĉar dum ekzerco ŝvitoplena li devis travadi riveron laŭ lia ordono. Kiam do aperis la sango, kontente ekspiris precipe la ok pafistoj de la bataliono, kiuj estis komanditaj fari la lastan servon al sia kamarado. Sed kiu en la regimento konjektis, ke ĉefserĝento Lemaninský post du provoj de memmortigo evitos la punan mortpafon, por anstataŭigi ĝin per tiel nomata natura morto, tiu eraris.
Ĉiutage okazis kuracistaj interkonsiliĝoj ĉe lia lito, kvazaŭ li estus generalo. Lemaninský estis kuracata laŭ ĉiuj eblaj metodoj, oni verŝis vinon en lin, incitis lian stomakon per arseniko, mallonge dirite pri li komenciĝis obstina lukto kun la morto, el kies brakoj oni nepre volis lin elŝiri, por povi transdoni lin al la morto. Ĉio okazis laŭ la ordono de la nova kolonelo, al kiu oni devis ĉiutage raporti pri la farto de la ĉefserĝento. La kompatindulo ĉiam pli kadukiĝis kaj ne plu estis tro malproksime de la lasta elspiro, kiam subite lia sanstato favore ŝanĝiĝis. Kaj ĝuste mia onklo estis tiu, kiu trovis la efikan rimedon, ke - laŭ la ordono ripetata preskaŭ ĉiutage - oni sukcesis restarigi Lemaninskýn, tiom, ke li kapablu iri dudek paŝojn de la mallibereja ĉelo ĝis la korta angulo, kie jam de tri kvaronoj de jaro la muroj estis ekipitaj per ligna tabultegaĵo, por ke dum la ekzekuto la elpafitaj kugloj ne resaltu de la muroj kaj ne trafu iun, por kiu ili ne estis destinitaj. Mallonge dirite: Oni persvadis Lemaninskýn, ke li estos amnestiita, ke lia afero statas tre favore: kaj, kvankam li estus ekzilita en Siberion, se li estus amnestiita, la sorĉa vorto »amnestio« influis lin, kiu dufoje provis memmortigi sin, tiom mirakle, ke okulfrape li komencis refortiĝi. Ĝuste kiam mi venis en K-n, komencis Lemaninský iri jam sen lambastonoj. Iun vesperon la gardistoj kondukis lin anstataŭ al lia lito en la malsanulejo, kie dum tri kvaronoj de jaro li luktis kun la morto, en teretaĝan ĉelon kun kradfenestro rigardanta en la korton, ĝuste al la angulo ĉirkaŭita de la ligna tabultegaĵo. Du soldatoj kun surfiksitaj bajonetoj restis ĉe li, du starigis sin antaŭ la pordo, venis provoso kaj kapitano-juĝisto kaj prelegis al Lemaninský, ke post dekdu horoj li estos mortpafita. La lasta okazaĵo, kiun la ĉefserĝento Lemaninský vidis dum tiu vespero, estis la freŝaj, blankaj segligneroj, kiujn soldatoj ŝutis en la kortangulon ĉirkaiŭitan de la lignaj tabuloj.
Kaj la venontan tagon frumatene oni mortpafis Lemaninskýn. Mi vidis la okazaĵon kaj ĝis mia morto neniam mi forgesos. La korto estis malgranda kaj, kiel ĉie en la fortikaĵaj soldatkonstruaĵoj, ĉirkaŭata de altaj muroj, nur unu flanko estis malfermita. Trans la muro, kiu en tiu direkto estis malpli alta kaj ekipita per pordego, estis videbla la fortikaĵa remparo kun kruda kornico kaj granda ŝtonŝildo, sur kiu la cara aglo etendis la flugilojn; la supro de la remparo flavetis pro juna herbo kaj super ni malproksime ĝuste en rempara eltranĉaĵo montriĝis blueta silueto de malproksima monteto kun ventmuelejo: estis tiel klare, ke la turniĝantaj muelejaj brakoj estis bone videblaj. En la korto staris en grupoj oficiroj parolante duonlaŭte, en unu angulo ariĝis serĝentoj de la bataliono, ĉe kiu servis la deliktulo, sed ĉiuj plejeble malproksimiĝis de la angulo ĉirkaŭata de la ligna tabultegaĵo. Ekblovetis freŝa venteto, la leviĝanta suno ekridetis per eta rebrilo sur la flavetverda rempara herbo kaj malantaŭ la remparo longsone ekkantis suprenfluganta alaŭdo. El la lunforma fortikaĵeto ĉirkaŭanta la remparon ekaŭdiĝis en la sama momento tamburo, frapoj de soldataj paŝoj kaj samtempe eksonis funebra sonorileto. La pordego malfermiĝis kaj en la korton enmarŝis la kompanio de Lemaninský, en kies frunto rajdis oficiro: La oficiroj salutis, eksonis du komandoj kaj la kompanio formis kvadraton malfermitan en la direkto de la ekzekuteja angulo. De la kompanio foriĝis taĉmento, kiu mem formis moveblan kvadraton, en kiun enpaŝis la soldatjuĝisto kun provoso kaj tiel ĉirkaŭitaj ili marŝis al la koridora pordego kondukanta al la ĉelo de Lemaninský; la gardistoj restis en la korto kaj post nelonge oni alkondukis la kondamniton.
Li estis grandegulo kaj malgraŭ tio, ke per sia mano li peze pendis sur la brako de la pastro lin kondukanta, je tuta kapo li superis ankoraŭ la bireton de la pastro. La ĉapon li havis malsuprentirita ĝis la okuloj kaj la kolumo elstaris malproksime de lia nuko; li spiradis malfacile kaj dum la mallonga vojo la gardistaro devis dufoje halti pro li, ĉe kiu okazo li malbutonumis la jakon sur la kaviginta brusto kaj dum spirado brilis liaj blankaj dentoj sub liaj karbonigraj lipharoj. La serĝentoj eksalutis, kiam oni kondukis la deliktulon preter ilia grupo; Lemaninský adiaŭe eksvingis la manon. Oni starigis lin antaŭ la kompanio kaj laŭtlegis la verdikton al li. Dum tio li spiregis tiel, ke per la mentono konvulsie li kaptadis aeron, ĝis aperis la laringo de lia malgrasa kolo.
Kiam ili tralegis la verdikton, eksalutis la provoso kaj post li ankaŭ la kondamnito kaj la gardistoj starigis sin flanken. La kondamnita ĉefserĝento staris nun inter la provoso kaj la pastro, kiuj apogis lin ambaŭflanke kaj estis evidente, ke li klopodas stari rekte kaj luktas kun nenio alia, krom kun sia malsano, sia korpa mizero, ĉe ĉiu spiro li malfermadis kaj refermadis la lipojn.:
La surĉevala oficiro demandis la deliktulon, ĉu li havas ian deziron ankoraŭ. Lemaninský respondis per terura tusado, kiu skuegis lian korpon kvazaŭ ventego betulon. Li tusis kaj la pastro metis tukon al lia buŝo; sur la blanka tolo aperis granda makulo. Estis evidente, ke oni intencas ekzekuti mortantan homon.
Kiam la tuso kvietiĝis, respondis Lemaninský per sonora voĉo - kio ofte surprizas ĉe progresintaj ftizuloj, kio tamen estas rezulto de resono en grandaj pulmaj kavernoj - ke li ŝatus vidi ankoraŭ la oficirojn de la kompanio.
Ĉi tiuj staris jam malantaŭ la fronto, ĉar estis ja pafote. La komandanto ordonis al ili, veni denove antaŭ la fronton, por sin montri. Ili starigis sin antaŭ Lemaninský, kiu per longa rigardo alrigardis unu post la alia. Ili staris antaŭ li kvazaŭ antaŭ generalo, neniu el ili eĉ ekpalpebrumis.
Apud mi aŭdiĝis singulta plorego; rigardinte flanken mi ekvidis la soldatjuĝiston kun oraj epoletoj sidantan sur benko apud muro kaj plorantan en la manplatojn, ke la larmoj fluis tra inter liaj fingroj. Ĉirkaŭe oni vidis sole palajn vizaĝojn, kvazaŭ brulus bengalfajro.
La oficiroj estis jam denove malantaŭ la fronto kaj Lemaninský havis ankoraŭ unu deziron. Li postulis, ke oni donu cigaredon al li. Ĉiu vorto estis aŭdebla, tia silento estis.
La surĉevala oficiro diris pole:
»Feĉjo, ne plilongigu la turmenton al vi kaj al ni. . .« 
»Kiel Dio volas,« diris Lemaninský firme kaj ambaŭ, la pastro kaj la provoso, surgenuigis lin en la seglignerojn. La pastro fervore parolis al li pri eterneco kaj, dum la provoso ligfermis liajn okulojn, la kondamnito spiradis kaptante senĉese la aeron. Eĉ la provoso foriris jam kunpreninte la ĉapon de sur la kapo de la surgenua ekzekutoto, sole la pastro ankoraŭ ĉiam parolis en lian orelon metante krucforme liajn manojn sur la bruston.
Ankaŭ la pastro volis foriri jam, sed en la silento klarvoĉe sin aŭdigis la kondamnito:
»Oni pafos ja ĉi tien!«
Kaj li demetis la manojn de la brusto al la talio. La oficiro donis jam signon per poŝtuko al la pastro, ke li foriru, jam ekcelis kvar pafiloj, du al la kapo kaj du al la brusto kaj la oficiro komandanta la pafistojn levis jam la sabron, por doni signon al la ekpafo - sed en la sama momento Lemaninský per la mano tiris ja nigran tukon de sur la okuloj al la frunto, rigardis en la plej proksiman pafiltubon celantan al lia kapo, premis la nazon inter la polekson kaj montrofingron kaj eligis la nazmukon tiel kiel kutime faras tion litovaj paŝtistoj, trankvile li frotpurigis la fingrojn sur la pantalono, tiris la tukon denove sur la okulojn kaj remetis la manojn al la talio. . .
:En la sama momento la sabro de la oficiro malleviĝis al la tero kaj tuj poste eksonis pafo.
Aperis fumnubo, en kiu ĉiuflanken flugis iaj buletoj kvazaŭ pecoj de musko, kaj Lemaninský renversiĝis, kvazaŭ la soldatoj estus puŝintaj per la pafiloj en lignoblokon, kiun antaŭe oni klopodis ekvilibri. Li eĉ ne havis tempon por dismeti la krurojn, li restis kuŝanta surdorse kun kruroj genufleksitaj. Eĉ kvaronsekundon li ne estis mortanta.
Aŭdiĝis du, tri konfuzaj ekkrioj, oni venigis soldaton, ke li alportu la mantelon de la ekzekutito. Li alportis ĝin kaj kovris per ĝi lian korpon, sed antaŭe per piedo li estingis la surbruste bruletantan jakon.
Oni komandis: »Al preĝo!« la pastro faris poste ankoraŭ mallongan rusan parolon, la komandanto returnis sian ĉevalon al la fronto de la kompanio, li volis komandi, sed en la sama momento li falis de sur la ĉevalo, apenaŭ oni sukcesis kapti lin; la kompanion devis forkonduki alia oficiro.
En la angulo ekipita per la tabultegaĵo restis kuŝanta la mantelo, el sub kiu elstaris la grandegaj piedoj de Lemaninský. Oni starigis gardiston apud li.
Kiam alproksimiĝis mia onklo, la provoso levis iom la mantelon kaj diris:
»Belege,via moŝto, bone ili pafis, bravuloj!«
Nu vere. Unu el la kugloj rompis la fruntan oston tiel, ke tio aspektis, kvazaŭ oni metus la haŭton trans tabulan rondon, la alia penetris en la vizaĝoston kaj en la malgranda, ronda trueto videblis stelo el frakasitaj ostetoj, la tria rompis la ŝlosiloston kaj la kvara, kiu ekbruligis la jakon, rekte trafis la koron.
Mi rapidis el la korto kaj ekstere kun teruro mi forŝiris kelke da ligneretoj de la ekzekutejo, kiuj gluiĝis sur miaj ŝuoj. Proksime al la malsanulejo disvastiĝis la sur la remparo la malbonodoro de la pafoj, preskaŭ senspira mi kuregis malantaŭ la remparon.
La herbo pompis per roso briletanta en la lumo de la suno ĵus leviĝanta malantaŭ monteto, alaŭdo, revenanta de sia ekskurso en la lazuron, flugetis de supre kun gajaj triloj; certe ĝi estis la sama, kiu ekflugis, kiam oni alkondukis Lemaninskýn.«
La apotekisto eksilentis, kaj ankaŭ ĉiuj ĉirkaŭe silentis, en kalkaj vizaĝoj vidiĝis eĉ dolora streĉeco; ja eĉ kartludantoj ĉesis ludi kaj aŭskultis. Konsiderinde longan tempon estis silente, ĝis subite la helpprofesoro Lepař ekkriis:
»Tio ne pruvas ja, ke la mortpuno estas justa!« 
La maljuna apotekisto ĝuste estis surmetanta la okulvitrojn. Dum la ekkrio de la profesoro liaj manoj haltis senpere apud la vizaĝo kaj la apotekisto mallonge ekrigardis la profesoron, preskaŭ li enpikis siajn okulojn en lin, poste li levis la gazeton de sur la tablo kaj denove li malaperis malantaŭ ĝi. I.epař en sia disputavideco eĉ ne komprenis, kion la apotekisto volis pruvi.
1904 (M.E.P.)
(La supre rakontata afero okazis preskaŭ precize tiel sed ne en la rusa K-o, kien lokis ĝin la aŭtoro pro facile kompreneblaj kialoj, sed en Olomouc proksimume en la jaro 1885. La ekzekuton li ĉeestis estante ĵurnalraportisto.) - Rim. de trad.