Plurfaza dormo/Enkonduko

El Vikilibroj

Kio estas plurfaza dormo?[redakti]

Plurfaza dormo estas dormi plurfoje en unu tago. Leginte ĉi libron, vi espereble povos facile adaptiĝi al plurfaza dormo, kiu ofertas al adaptiĝintoj multe da libertempo, ĉar plurfaza dormanto kiu studis la teĥnikojn en ĉi libro bezonas nur 2 horojn da dormo ĉiutage por plensani kaj bonfarti.

Beboj plurfaze dormas nature. Ili dormetas multfoje, ĉiutage, kaj ni kutimas eĉ kuraĝigi infanĝardenanojn dormeti tagmeze. Ni poste trejnas infanojn dormi unufaze.

La plejmulto da homoj dormas unufaze, kaj en multaj kulturoj oni dormas dufaze, kun posttagmezan dormeton kiun oni nomas siesto. Laŭ anekdoto, la Pirahã tribo el la Amazono dormas plurfaze[1]. Simile, esploro de kaptitaj ĉimpanzoj eltrovis ke ili dormis plurfaze, kun totalo de 8.81 horoj ĉiutage, malgraŭ pli fruaj esploroj ke ĉimpanzoj dormas inter 11 kaj 12 horojn unufaze, ĉiutage.[2] Aliaj mamuloj dormas plurfaze. Ekzemple, ĝirafoj dormas po 4.6 horoj tage en multaj dormetoj kiuj daŭras 2.5-6 minutojn, kaj elefantoj sovaĝaj dormas 1-4 horojn ĉiutage. Raporto konkludis ke kaptitaj azianaj elefantoj dormis averaĝe 72 minutojn ĉiutage.[3] Tio indikas ke plurfaza dormo estas kultura afero.

Pri kio temas ĉi libro?[redakti]

Ĉi libro skize priskribas specialan tipon de plurfaza dormo: fiksitajn skemojn, kiuj diktas kiam dormi kaj kiom longe, ĉiutage. En la moderna vivo, estas malfacile dormi multfoje en unu tago, kaj ankoraŭ partopreni en taga vivo. Tial ni proponas provitajn skemojn, kiuj povas taŭgi, laŭ raportoj de aliaj.

Sed kiel tio povus funkcii?[redakti]

La dormociklo. Post REM, oni aŭ nelonge vekiĝas aŭ reiras al NREM2.

Ni konfesas ke ni ne scias multon pri plurfaza dormo kaj la fakto ke ĝi funkcias estas mistero al ĉiuj. Tamen, ni povas fari kelkajn divenojn.

La dormociklo[redakti]

Kutime, plenkreskulo dormas ĉiunokte en 5 aŭ 6 cikloj 90 minutojn longaj (= 7.5-9 horoj). Ĉiu ciklo estas dividata en partojn. Dum unu 90 minuta ciklo, la partoj estas: NREM1, NREM2, NREM3, NREM2 kaj REM, en tiu ordo. REM estas mallongigo de Rapid Eye Movement (rapida moviĝo de okuloj). NREM estas mallongigo de Non-REM (Ne REM).

  • NREM1: La unua parto de la dormociklo, kiam oni transiras el veko al dormo. Dum tiu tempo, oni ofte vidas hipnogagajn bildojn. Post kelkaj minutoj tiam oni transiras al NREM2.
  • NREM2: La korpo malrapide haltas, kaj cerbondoj plilongiĝas.
  • NREM3: La plej malleĝera parto el la NREMaj, en kutima 90-minuta dormociklo, ĉi parto okazas post 30-45minutoj. Deltaajn ondojn produktas la cerbo, la koro batas plej malrapide kaj la cerbo malviglas plej.
  • Tiam oni renverse iras laŭ la ordo reen al NREM2. Post tio komenciĝas REM.
  • REM: Dum REM, la cerbo preskaŭ tiom viglas kiom veke. La korpo estas paralizita por ke oni ne povu fizike fari kion si faras en la sonĝa mondo kaj pro tio defali el sia lito.
  • Post REM, oni ofte nelonge vekiĝas, sed tion oni kutime ne memoras post ellitiĝo. Se vekiĝas post REM, rekomencas la dormociklon je NREM1. Se ne vekiĝas, reiras al NREM2.

Dum la plej malleĝera parto de dormo, oni sonĝas, ĉefe dum REM, sed ankaŭ iomete dum NREM3. Dum NREM3, la korpo eldonas hormonojn kiuj helpas al la korpo ripari sin.

Modifi la dormociklon[redakti]

Ni malmulton scias pri NREM1 kaj 2, sed ŝajne oni povas 'pretersalti' ilin, aŭ almenaŭ multe malpliigi ilin, kaj ankoraŭ bonfarti. Por fari tion, oni bezonas lerni novan dormociklon. Plurfazaj eksperimentantoj trovis ke 20 minutoj ŝajnas esti la plej efika dormeto, sed kelkaj raportis ke 30 minutoj ankaŭ eblas por ili. Iusence, plurfaza dormo ne estas sendormeco, sed pli efika dormo, kaj pro tio oni bezonas malpli multon.

Problemo estas ke por reprogrami la cerbon dormi pli efike, oni devas dividi la dormociklojn. Se oni ekdormus nun, kaj sia alarmo vekus ŝlin post 20 minutoj, oni estus laca kaj malkomforta. Tio estas ĉar oni eĉ ne finus unu dormociklon. Sed, se oni farus tion tre ofte, post longa tempo onia cerbo adaptiĝus al 20 minutaj dormetoj, kaj oni vekiĝus freŝe. Tamen, se oni vekiĝus pro la alarmo kaj tuj reekdormus, oni simple enirus la saman dormociklon de la lasta dormo. Tial oni bezonus iom da tempo inter dormetoj por ke oni povu efike dormi, kaj tial plurfaza dormoskemo estas bezonata por dormi efike anstataŭ longe.

Ĉu ni ne evoluiĝis dormi unufaze?[redakti]

Plurfaza dormo povas esti nenatura, sed ni fakte ne scias tion. Neniu scias kiel dormis homoj antaŭ ol ili kapablis skribi. Oni povas hipotezi ke plurfaza dormo ludis rolon en la historio de homoj.

Kiam homoj estis nomadaj kaptistoj-ĉasistoj, dormi 8 horojn en unu parto estus malsekura; pli granda besto povus manĝi la homon dum ŝli dormas. Ŝajnus pli logike se homoj dormintus plurfaze en tiaj cirkonstancoj. Ni ankaŭ scias ke almenaŭ kelkaj triboj ĉasistaj-kaptistaj en la moderna epoko ne sekvas la 8-horan regulon. Povus esti ke antaŭ ol 10,000 jaroj, homoj ĝenerale plurfaze dormis.

Tiam homoj komencis loĝi en vilaĝoj kaj rikolti manĝon. Homoj estis pli sekuraj kontraŭ sovaĝaj bestoj tiam, sed devis labori pli, konstruante konstruaĵojn kaj rikoltante manĝon kaj tiel plu. Estis pli efike tiam dormi dum la nokto kaj resti veka dum la tago, kiam la sunlumo permesas al oni labori.

Ekde la 1870aj jaroj ni havas nenaturan lumon kiu bone povas anstataŭigi la sunlumon dum nokto, kaj nun homoj komencas eksperimenti kun plurfaza dormo.

Ni malmulte evoluiĝis ekde antaŭ 10,000 jaroj. Supozeble, se ni dormis plurfaze tiam, ni nature plurfaze dormus nun, se ne kulturo influus niajn dormoskemojn.

Mi legis ke oni bezonas 8 horojn ĉiunokte[redakti]

Tio estas la ĝenerala rekomendo de multaj esploroj. Tio ne kontraŭas plurfazan dormon, tamen. Ĉiu el tiuj esploroj testis 8 horojn kontraŭ aliaj kvantoj da unufaza dormo, kaj eltrovis ke la averaĝa plenkreskulo bezonas 8 horojn da unufaza dormo por plene sani kaj funkcii. Tamen, tiuj esploroj ne testis plurfazan dormon kaj kiom da dormo oni bezonas sekvante tian skemon.

Ĉu aliaj sukcese modifiis siajn dormociklojn tiel?[redakti]

Ni malmulton scias pri la historio de plurfaza dormo. La Uberman-skemo, tipo de plurfaza dormo, de temp' al tempe ankaŭ nomiĝas la 'dormoskemo de Da Vinci', ĉar laŭ klaĉo li dormis tiel. Tamen, tio estas disputata. Buckminster Fuller, fama kemiisto, dormis plurfaze dum 2 jaroj, sed li devis ĉesi ĉar ĝi ne kongruis kun la dormoskemoj de liaj negockolegoj. Lia dormoskemo, kiu nomiĝas Dymaxion, konsistis el 4×30 minutaj dormetoj en unu tago.[4] Dum tiuj du jaroj, li havis tiom da tempo, ke li kontribuis multe al la fako de kemio. En moderna tempo, probable la plej eminenta pioniro de plurfaza dormo estas Puredoxyk, kiu plurfaze dormas plentempe ekde 2006. Post la disdono de ŝiaj personaj spertoj de plurfaza dormo tra blogafiŝoj, retartikoloj kaj libro, multaj sekvis Puredoxyk kaj fondiĝis interreta komunumo de eble centoj da sukcesaj plurfazaj dormantoj.

Ĉu plurfaza dormo estas taŭga por mi?[redakti]

Enfine, estas tute via elekto ĉu aŭ ne vi decidas plurfaze dormi. Ĉi tiu libro ne rekomendas nek malrekomendas iun dormoskemon al vi. Jen listo de kelkaj argumentoj por kaj kontraŭ, kiuj espereble povus kontribui al via decido:

Jes[redakti]

  • Vi volas pli da libertempo.
  • Vi ĝuas defiojn de mem-disciplino.
  • Vi flugas ofte kaj volas eviti horzonozon. Plurfazaj dormantoj ne suferas pro horzonozo ĉar ili dormas ne nur en nokto. Por ili, la sunlumo ne efikas la dormoskemon.
  • Vi suferas de sendormeco aŭ via korphorloĝo havas ciklojn pli longajn ol 24 horoj. Ekzemple, se via korphorloĝo longas 28horojn. Multaj kun tiaj malsanoj raportis, ke ili senprobleme povas dormi plurfaze post adaptiĝo.
  • Vi volas eksperimenti per lucidaj sonĝoj aŭ lucide sonĝi pli sukcese.

Ne[redakti]

  • Vi amas dormi eĉ pli ol fari viajn ŝatokupojn.
  • Vi estas malsana kaj eble ne povus transvivi la defian adaptiĝon.
  • Vi ŝatas ebriiĝi per alkoholo aŭ engluti kafeinon.
  • Vi ne volas ke homoj opiniu vin stranga aŭ freneza pro via dormoskemo. (Sed se vi zorgas pri tio, kial vi estas esperantisto?)
  • Vi dormas en la sama lito kun iu kiu ne interesiĝas pri plurfaza dormo. (Sed, cetere, eble estus pli bone por via sano se vi ĉesus dormi kun alia homo.[5])
  • Via taghoraro absolute ne kongruas kun ia plurfaza dormoskemo. Tamen, estas malfacile imagi ke tio estas la kazo— ĉiu kiu havas, ekz., 9-5an laboron almenaŭ povus dormeti dum manĝopaŭzo, aŭ sekvi la Everyman-2 aŭ SPAMAYL-skemon (pli da detaloj pri tiuj en la sekva ĉapitro.)
  • Kelkaj proponas ke nur iu kiu jam plenkreskis provu plurfazan dormon. La kialoj estas du: ni ne scias la longdaŭrajn efikojn de plurfaza dormo, kaj estas bona ideo resti tiom sana kiom eblas dum kreskado, por ke oni atingu sian genetikan maksimumon korpe kaj cerbe; due, en multaj juroj, plenkreskulaj kuratoroj respondecas por la decidoj de siaj prizorgatoj kiuj povus rezulti en malbono. Malgraŭ la fakto ke multaj jam provis plurfazan dormon kaj raportis neniujn problemojn, akademio ne montras sufiĉan intereson por ke ni efektive sciu.[6]
  • Kelkaj raportis ke ili iomete peziĝis pro plurfaza dormo. Ekzemple, Aeia [7], kiu faris multajn filmblogojn sur Youtube pri sia sperto, post 10 monatoj da plurfaza dormo gajnis 10 pundojn. Laŭ la evolua hipotezo de plurfaza dormo, eble tio ne estus problemo se ne ankaŭ manĝus kvazaŭ kaptisto-ĉasisto (esploru pri la paleolitika dieto).

Referencoj[redakti]

  1. "Don't Sleep, There Are Snakes: Life and Language in the Amazonian Jungle de Daniel L. Everett" (angle)
  2. Dormo de Kaptitaj Ĉimpanzoj, Videan, Elaine N. 2006. Sleep in captive chimpanzee (Pan troglodytes): The effects of individual and environmental factors on sleep duration and quality. Behavioural Brain Research Volume 169, Issue 2, 15 May 2006, Pages 187-192. (angle)
  3. Natura Historio de Dormo, Naish, Darren. 2008. Natural History of Sleep, Scienceblogs. (angle)
  4. Scienco: Dymaxion-skemo, Science: Dymaxion Sleep, 1943. Eldonita de la gazeto, TIME. (angle)
  5. Kunhavo de lito 'malbona por la sano', Esploro montris ke, averaĝe, tiuj kiuj kundormas kun siaj partneroj suferas de 50% pli da dormperturbo. (angle)
  6. Plurfaza dormo kaj plenkreskuleco, kial Puredoxyk, sukcesa plurfaza dormanto konsilas kontraŭ adoleskantoj kiuj volas provi plurfazan dormon. (angle)
  7. Giving up polyphasic sleep, Aeia ĉesis plurfaze dormi post 10 monatoj ĉar ŝi raportis ke ŝi peziĝis pro ŝia dormoskemo.