Plurfaza dormo/Farindaĵoj

El Vikilibroj

Kiel zombio[redakti]

  • Eksperimentu per lucidaj sonĝoj. Oni diras ke lucide sonĝi estas pli facile por plurfazaj dormantoj. Estas multaj eblaj kialoj: Unue, dum adaptiĝo, oni lacas. Laco helpas havi buntajn, realecajn sonĝojn. Krom tio, ĉar plurfazaj dormantoj dormas plurfoje, ili havas pli da oportunoj ekzerci sian lucidsonĝajn kapablojn. Ankaŭ, ĉar ili nur estas dormaj dum mallongaj periodoj, ili pli facile povas memori siajn sonĝojn, kiu estas grava parto de lucide sonĝi sukcese.
  • Ekzercu vin per peziloj
  • Kuru senŝue.
  • Purigu vian domon.
  • Spektu hororan filmon kiel Saw.
  • Aŭskultu psiĥedelikan trencon. Tio ŝajnas esti la plej efika genro de muziko por resti veka. Jen senpaga interretradio-stacidomo.

Kiel duonzombio[redakti]

Tutveke[redakti]

  • Legu libron
  • Lernu lingvon
  • Esploru la paleolitikan dieton aŭ aliajn ŝanĝojn al via vivostilo.
  • Ŝanĝu vian klavararanĝon de QWERTY al iu pli efika.
  • Eksperimentu per lucidaj sonĝoj.
  • Lernu rajdi unuciklon.
  • Serĉu novan ŝatokupon.