Povra Marteno
Povra Marteno estas kanto de Georg Brassens. Traduko de Marcel Redoulez kantas Ĵak Yvart.
Kun peza ŝpato sur la ŝultro,
Kaj ĉe la lipo milda kant',
Kaj ĉe la lipo milda kant',
Ĉe la anim' granda kuraĝo,
Iris li por ŝviti sur kamp!
Povra Marteno, povra mizero,
Fosu en tero, fosu en temp'.
Por perlabori sian vivon
De frumateno ĝis vesper'
De frumateno ĝis vesper'
Iris li por ŝpati la teron
En ĉiu lok', ĉiu veter'
Povra Marteno, povra mizero,
Fosu en tero, fosu en temp'.
Videblis sur lia vizaĝo,
Nek ĵaluzem', nek ambigu'
Nek ĵaluzem', nek ambigu'
Alies kampojn li plugadis,
Ŝpatante plu, ŝpatante plu!
Povra Marteno, povra mizero,
Fosu en tero, fosu en temp'.
Kaj kiam morto al li signis
Ke por kamplabor' venis fin'
Ke por kamplabor' venis fin'
Li fosis mem ja sian tombon
Rapide forkaŝante sin...
Povra Marteno, povra mizero,
Fosu en tero, fosu en temp'.
Li fosis mem ja sian tombon,
Rapide forkaŝante sin,
Rapide forkaŝante sin,
Kaj por neniun homon ĝeni
Silente li kuŝigis sin...
Povra Marteno, povra mizero,
Dormu sub tero, dormu sub temp'!