Skolta kaj Tenduma Terminaro

El Vikilibroj
Skoltismo en esperanto
Emblemo de Skolta Esperanto-Ligo

En 1963 J.K. Hammer kompilis la unuan eldonon de “Skolta kaj Tenduma Terminaro”, ĉar li sentis la mankon pri taŭga terminaro por skoltoj, kiuj lernis la internacian lingvon.

Post kiam li komencis kolekti la esprimojn kaj vortojn, li eltrovis, ke jam en 1936 aperis kelkaj terminoj en “Skolta Bulteno”. Plue la tiama redaktoro George Rust verkis plurajn artikolojn en la jaro 1959 por “La Skolta Mondo”.

Jam baldaŭ la unua eldono elĉerpiĝis. Tial J.K. Hammer preparis la duan eldonon. Ĝi aperis 1974.

Ĉar intertempe ankaŭ la dua eldono ne plu haveblas, la Skolta Esperanto-Ligo decidis en 2006 kompili la trian. Por vaste disvastigi ĝin, ĝi aperu en interreto.

Ĉar multe da tempo jam pasis de la unua eldono kaj la mondo ŝanĝiĝis, la Skolta Esperanto-Ligo decidis en 2008 plivastigi kaj ĝisdatigi la terminaron kaj tial metis ĝin en VikiLibroj por ke ĉiuj skoltoj povu helpi en ĝia plibonigo. La originala versio troviĝas ĉe paĝaro de la Skolta Esperanto-Ligo