Skolta kaj Tenduma Terminaro/Religio

El Vikilibroj

En la Skolta Movado la knaboj apartenas al plej diversaj religiaj grupoj. En skoltaj kunvenoj oni ĉiam. ebligas, kiel eble plej multe, al ĉiu plenumi la religiajn servojn laŭ propra deziro.

Kiam vizito al normala religia kunveno ne estas ebla, iu prizorgas en la tendaro mem la meditadon. Ofte prizorgas ĝin la skoltpastro.

Romkatolikaj skoltoj[redakti]

Romkatolikaj skoltgrupoj konstruas en la tendaro propran kapeleton, en kiu sacerdoto faras la Sanktan Meson. Sacerdoto estas pastro, en la tendaro la skoltpastro ofte estas subpastro.

En la kapeleto estas la altaro. Sur la altaro estas tri lankovriloj, la meslibro, la kaliko. La sacerdoto staras ĉe la piedo de la altaro por komenci la Sanktan Meson.

Li malfermas la meslibron kaj kantas la Evangelion. La knaba respondanto diras la lastan frazon kaj sonorigas. kiam la pastro malkovras la kalikon. Post la Sankta Meso la skoltpastro preĝas kun la skoltoj. Tiam la sacerdoto iras al sia tendo, ĉar eble estas konfesonto tie.