Skolta kaj Tenduma Terminaro/Skolta grupo

El Vikilibroj

Kompleta grupo konsistas el:

  • svarmo - por skoltetoj malpli ol 11 jaraj,
  • trupo - por knaboskoltoj, 11/12 ĝis 15/17 jaraj,
  • bando - por roveroj, 16/17 ĝis 20 jaraj aŭ pli.

En kelkaj landoj troviĝas skoltetoj kun aĝoj de malpli ol 8 jaroj: skoltbuboj, aŭ kastoridoj.

En multaj landoj estas apartaj grupoj por knaboj, inter 15 kaj 17-jaraj. Oni uzas por ili multajn nomojn. Ili estas pliaĝaj skoltoj, pliaĝuloj, pionirojaventurskoltoj.

Grupa Komitato estas aro de personoj, ofte gepatroj de skoltoj, kiuj helpas kaj stimulas la grupon. Por ĉiuj grupoj en ia urbo aŭ regiono zorgas la Loka Skolta Komitato.