Skolta kaj Tenduma Terminaro/Svarmo

El Vikilibroj

La svarmo kunvenas sub la svarmestr(in)o, helpata de sub-estr(in)oj. Ses skoltetoj, kiuj kune ludas kaj laboras estas seso, sub sesestro kaj subsesestroj. Sesestro havas flavan rubandon ĉirkaŭ la maniko. Flikaĵo, triangulo, sur la maniko de ĉemizo aŭ trikoto distingas inter la diversaj sesoj per la sesa koloro.

Post sia promeso la skolteto estas molpiedulo. Poste li malfermas la okulojn, kaj li ricevas la unuan kaj duan stelojn sur sia kepo.

Svarma kunveno komenciĝas per la granda krio de la svarma rondo ĉirkaŭ la totemolupkapa stando, kiu staras sur la konsilantara roko.

La fondinto ĉerpis la ideojn pri la skolteta ludo el la "Arbarega Libro" de la brita verkisto Rudyard Kipling. Tial skoltetoj ofte nomiĝas “lupidoj” kaj la svarmestroj havas nomojn de bestoj en tiu libro. Tamen ne en ĉiuj landoj oni ŝatas kompari homojn kun bestoj. Tial (ekzemple en Indonezio) oni ne uzas tiujn nomojn kaj neniam diras "lupido" anstataŭ "skolteto".

En Usono seso kunvenas sub gvido de plejaĝaj sesa patro kaj patrino en "bestejo".