Skolta kaj Tenduma Terminaro/Uniformo

El Vikilibroj
  1. ĉapelo
  2. koltuko kun koltuka ringo
  3. ŝultraj rubandoj
  4. (mola) ĉapo
  5. epoleto
  6. leda zono
  7. kravato
  8. ĉemizo
  9. pantaloneto
  10. robo
  11. jupo
  12. ŝtrumpeto
  13. krurzono
  14. ŝtrumpo
  15. ŝuo
  16. kepo
  17. trikoto aŭ verda ĉemizo
  18. pantaloneto
  19. skolta insigno
  20. skoltina insigno
  21. skolteta insigno
  22. fakinsignoj pri Interpretisto kaj Internacia Frateco.

Jarsteloj povas indiki kiom longe oni estas skolto. Epoletoj estas sur-ŝultraj kovriloj en la uniformo de pliaĝulo aŭ rovero.

La koloro de la uniformo estas kakia: malhelflava, sablokolora. La mola ĉapo estas pli moderna ol la ĉapelo. En kelkaj landoj estas specialaj kapvestoj. Marskoltoj havas maristan ĉapon.

En multaj landoj oni uzas la uniformon nur ĉe specialaj okazoj. La fondinto uzis la uniformojn, por ke ne estu diferenco inter la knaboj, kaj por doni al ili fortan veston dum la ludoj.

Sed speciale pro la uniformo malriĉaj knaboj ofte ne povis partopreni, kaj la movado aspektis tre militista.