Skolta kaj Tenduma Terminaro

El Vikilibroj

Saltu al: navigado, serĉo

Dosiero:skolta_kaj_tenduma_terminario_kovrilo.svg

[redaktu] Antaŭparolo

En 1963 J.K. Hammer kompilis la unuan eldonon de “Skolta kaj Tenduma Terminaro”, ĉar li sentis la mankon pri taŭga terminaro por skoltoj, kiuj lernis la internacian lingvon.

Post kiam li komencis kolekti la esprimojn kaj vortojn, li eltrovis, ke jam en 1936 aperis kelkaj terminoj en “Skolta Bulteno”. Plue la tiama redaktoro George Rust verkis plurajn artikolojn en la jaro 1959 por “La Skolta Mondo”.

Jam baldaŭ la unua eldono elĉerpiĝis. Tial J.K. Hammer preparis la duan eldonon. Ĝi aperis 1974.

Ĉar intertempe ankaŭ la dua eldono ne plu haveblas, la Skolta Esperanto-Ligo decidis en 2006 kompili la trian. Por vaste disvastigi ĝin, ĝi aperu en interreto.

Ĉar multe da tempo jam pasis de la unua eldono kaj la mondo ŝanĝiĝis, la Skolta Esperanto-Ligo decidis en 2008 plivastigi kaj ĝisdatigi la terminaron kaj tial metis ĝin en VikiLibroj por ke ĉiuj skoltoj povu helpi en ĝia plibonigo. La originala versio troviĝas ĉe paĝaro de la Skolta Esperanto-Ligo

[redaktu] Enhavo

  1. Skolta movado
  2. Celoj de la movado
  3. Principoj
  4. Tutmonda organizo
  5. Nacia organizo
  6. Skolta grupo
  7. Svarmo
  8. Trupo
  9. Roveroj
  10. Specialaj skoltoj
  11. Estroj
  12. Skolta leĝaro
  13. Moderna leĝaro
  14. Skolta promeso
  15. Skolteta leĝo
  16. Skolteta promeso
  17. Devizoj
  18. Emblemoj
  19. Honor-insignoj
  20. Skolta saluto
  21. Diversoj
  22. Skoltina movado
  23. Skolta Esperanto-Ligo
  24. Uniformo
  25. Arbarega Libro
  26. Patrolaj bestoj
  27. Religio
  28. Preĝo de la Sinjoro
  29. Fak-insignoj
  30. Ludoj kaj okupoj
  31. Tranoktado
  32. Partoj de tendo
  33. Kuirejo
  34. Tendarfajroj
  35. Aliaj objektoj
  36. Varmo kaj lumo
  37. Mapo
  38. Kompaso
  39. Marŝi
  40. Unua helpo
  41. Pionirarto
  42. Signali
  43. Diversaj iloj
  44. Biciklo
  45. Nodoj
  46. Ĉe la tendarfajro
  47. Ĉifroj