TaoTeĈing

El Vikilibroj

LA TAO[redakti]

Ĉapitro 1.

Koncerne la Taon: la Tao pri kiu oni povas paroli ne estas la eterna Tao. Koncerne nomojn: la nomo kiu povas esti nomata ne estas la eterna nomo. La sennoma estas la komenco de milmil aĵoj. La nomita estas la patrino de milmil aĵoj.

Pro tio, ili, kiuj estas eterne sen deziro, observos ĝian subtilecon. Ili, kiuj estas eterne kun deziroj, nur vidos tion, kion ili deziras kaj al kio ili strebas.

Ĉi tiuj du aperas kune. Ili havas apartajn nomojn, tamen ili estas nomataj la samaj. Ĉi tio, kio estas pli profunda ol la profundo. La pordego de ĉiuj subtilecoj.

Ĉapitro 2.

Kiam ĉiu en la mondo ekkonas kiel belo belas, ankaŭ konatiĝos kiel belas malbelo. Kiam ĉiu ekkonas kiel bono bonas, ankaŭ konatiĝos kiel bonas malbono.

Tial: Esto kaj malesto kreas unu la alian. Malfacilo kaj facilo sin perfektigas reciproke. Longo kaj mallongo mezuras unu per la alia. Malalto kaj alto alstrebas sin reciproke. Tono kaj voĉo interharmoniemas. Onto kaj into alternas eterne.

Pro tio:
Se saĝo venas inter la homojn; ili ne intervenas la aferojn, ili lernas lernigi sen vorti. Milmil aĵoj sin disvolvas - sen priago de ĉi homoj. Ili allasas ekeston - sed ne emas ĝin posedi; agas - sed ne arogas. Siajn taskojn ili plenumas, sed ne postulemas. Ili ne celas gajni ion - do nenion perdas.

Ĉapitro 3.

Ne plialtigante la respektindulojn, vi efektivigas ke la homoj ne rivalas. Ne atribuante valoron al raraj posedaĵoj, vi efektivigas ke la homoj ne agas kiel ŝtelistoj. Ne montrante la deziratan, vi efektivigas ke la homoj ne konfuziĝas.

Pro tio, en la regado de la Saĝulo, li malplenigas ilian menson, li plenigas ilian ventron, li malfortigas ilian ambicion, kaj li fortigas iliajn ostojn.

Li kaŭzas kontinue ke la homoj estas sen sciado kaj sen deziroj. Se li povas efektivigi ke tiuj, kiuj havas sciadon ne kuraĝas agi tiam nenio povas esti kio ne estas konsentita.

Ĉapitro 4.

La Tao estas malplena. Sed,se vi uzas ĝin, vi neniam devos plenigi ĝin. Kiel abismo! Ĝi aperas la prapatro de la dekmilo da objektoj.

Ĝi fajlas la eĝojn. Ĝi malimplikas la nodojn. Ĝi moderigas la brilon. Kaj sinkigas la polvon.

Malaperita! Ĝi ŝajnas eble ekzista. Mi ne scias kies infano ĝi estas. Ĝi aperas eĉ antaŭirinta je Dio.

Ĉapitro 5.

Ĉielo kaj Tero ne estas homamaj. Ili konsideras la dekmilon da objektoj pajlajn hundojn. La Saĝulo ne estas homama. Li konsideras la ordinarajn homojn pajlajn hundojn.

Ĉu, la spaco inter ĉielo kaj tero - ĝi ne estas kiel blovilo? Ĝi estas malplena kaj tamen ne malplenigita. Ju pli en movo, des pli multe el ĝi eliĝas. Ju pli multe vi lernas, des pli multe vi forgesas. Nenio pli bona ol vivo meza kaj modera.

Ĉapitro 6.

La spirito de la profundo de monta ravino regas sen ŝanĝo, sen ĉeso. Jen la principo prapatrina. En la sino de la prapatrino radikas Ĉielo kaj Tero. Jen la prafonto de la vivo, kiun uzo elĉerpos.


Ĉapitro 7.

La Ĉielo daŭras, la Tero eternas. La kialo pro kiu la Ĉielo kaj la Tero ekzistas eterne estas ke ili ne vivas por si mem. Pro tio ili daŭras.

Tial la Saĝulo: Ne strebas antaŭenigi sin, sed ja antaŭenas. Li forskuas sian memon kaj tiel gajnas pli firman. Ne atentas la proprajn interesojn, sed ja ilin realigas.

Ĉapitro 8.

La konduto plej bona similas al tiu de la akvo. Akvo utilas al dekmilo da objektoj kaj tamen ne rivalas kun ili. Ĝi restas je lokoj kiujn la ordinaraj homoj antipatias. Tiel ĝi sekvas pura kaj nekoruptita la Taon.

Ple bone kondutas homo, kiu
estas senpretenda al la ekstero
restas sendezira en la interno
dediĉas sin je donado
sinceras dum parolo
gvidas al ordo
efikas per kapablo
agas ĝustapaŝe

Nur se tiu ĉi konduto ne celas ion kroman, nur tiam ĝi estas perfekta.


Ĉapitro 9.

Hirtigi kaj plenigi estas malpli bone ol halti ĝustatempe. Se vi bategas kaj pintigas ĝin, ĝi ne daŭros longe. Se oro kaj jado plenigas viajn ĉambrojn, vi neniam kapablos protekti ilin. Aroganteco kaj fiero kune kun riĉeco kaj rango, alportiĝos katastrofon. Kiam la ago estas kompleta, retiru vin. Tiamaniera agas la Tao de Ĉielo.

Ĉapitro 10.

Koncerne la nutrado de la animo kaj brakumi la Unuon - ĉu, vi povas tion sen malteni ĝin? Koncerne la koncentriĝo de la spirado kaj mildigi ĝin - ĉu, vi povas fari ĝin kiel ĉe la infano? Koncerne la plibonigo kaj purigado de la spegulo - ĉu, vi povas fari tion tiamaniere sen lasi makulon? Koncerne ami la homojn kaj doni la vivon al la ŝtato - ĉu, vi povas fari tion sen uzi scion? Koncerne fermi kaj malfermi la pordegon de la Ĉielo - ĉu, vi povas ludi la rolon de la virinecon? Koncerne kompreni ĉion kio estas interne de la kvar kompasdirektoj - ĉu, vi povas kompreni tion sen uzi scion?

Donacu ilin la vivon kaj nutru ilin. Donacu ilin la vivon sed ne provas posedi ilin. Helpu ilin kreskas sed ne dominas ilin. Ĉi tio estas nomita la Profunda Virto.

Ĉapitro 11.

Trideko da radradioj unuiĝas en unu nabo. Estas precize tie, kie estas nenio, ke ni trovas la uzeblecon de la rado. Ni bakas argilon kaj kreas ujojn. Estas precize tie, kie ne estas substanco, ke ni trovas la uzeblecon de ujoj. Ni ĉizas pordojn kaj fenestrojn. Estas precize en ĉi tiuj malplenaj spacoj, kie ni trovas la uzeblecon de la ĉambro. Pro tio ni konsideras posedi ion utile. Sed posedi nenion uzeble.

Ĉapitro 12.

La kvin koloroj kaŭzas blindigi ies okulojn. Ĉevalvetkurado kaj ĉaso kaŭzas la frenezon de ies menso. Posedaĵoj kiuj estas malfacile ekkaptantaj, ĝenas dum ies vojaĝo. La kvin gustumoj konfuzas ies palaton. La kvin tonoj kaŭzas la surdecon de ies oreloj.

Pro tio, en la regado de Saĝulo: li valoras la ventron kaj ne la okulojn. Tiamaniere li malakceptas tion kaj akceptas ĉi tion.

Ĉapitro 13.

Rigardu favoron kaj malfavoron kun timo. Respektu grandan suferon kiel vi respektas vin mem. Kion mi celas se mi diras: "Rigardu favoron kaj malfavoron kun timo?" Favoro estas malalta. Se vi ricevas ĝin - estu avertita! Se vi perdas ĝin - estu avertita! Tion mi celas se mi diras: "Rigardu favoron kaj malfavoron kun timo." Kion mi celas se mi diras: "Respektu grandan suferon kiel vi respektas vin mem?" La kialo ke mi havas grandan suferon estas ĉar mi havas korpon. Se mi ne havus korpon, kiu suferon mi havus tiam? Tial vi povas al iun, kiu taksas agi por sin mem pli alte ol agi por la mondo, konfidi la mondon. Kaj al iun, kiu modere taksas sin mem egali kiel la mondo, vi povas translacii la mondon.

Ĉapitro 14.

Ni rigardas tion sed ni ne vidas tion. Ni nomas ĉi tion "la vantecan". Ni aŭskultas tion sed ni ne aŭdas tion. Ni nomas ĉi tion "la maldensan". Ni tuŝas ĉi tion sed ni ne tenas tion. Ni nomas ĉi tion "la ebenan kaj la glatan".

Ĉi tiu trio ne povas esti esplorata ekstremen. Tiel ili kunfandiĝas kiel unuo. Unuo - nenio ekzistas pli ampleksanta supre. Kaj nenio malsupre. Senlima, senforma! Ne estas eble nomanta ĝin. Ĝi reiras en la stato de mal-objekto.

Ĝi tio estas nomata la senforma formo. La senmateria imago. Ĉi tio estas nomata la profundsenca kaj la malklara. Sekvas ĝin kaj vi ne povas vidi ĝian dorson. Salutas ĝin kaj vi ne povas vidi ĝian kapon. Tenas la nuntempan Taon. Por tenas la nuntempajn objektojn. Por koni la praan komencon. Ĉi tio estas nomata la komenco de la fadeno de la Tao.

Ĉapitro 15.

La homo kiu estis kapabla praktiki la Taon dum la pratempo, estis profundsenca kaj nesondebla, mistera kaj acerba saĝa. Sia profundo ne povas esti konata. Estas nur ĉar li ne povas esti konata mi estas devigata priskribi lin tiamaniere:

Hezitanta li estis! Kiel iu kiu trapasas riveron en la vintro. Necerta li estis! Kiel iu kiu timas siajn najbarojn de la kvar flankoj. Solena kaj ĝentila li estis! Kiel gasto. Disa kaj distriĝema li estis! Kiel glacio kiam ĝi fandiĝas. Pura, senformita li estis! Kiel netranĉita ligno. Mergita, malegala li estis! Kiel malklara akvo. Larĝa kaj vasta li estis! Kiel valo.

Se vi prenas malklaran akvon kaj vi haltas ĝin, ĝi klariĝos laŭgrade. Se vi kvietigas ion por ke ĝi komencas moviĝi, ĝi viviĝos laŭgrade. Li, kiu tenas la Taon, ne deziras por esti plenigota. Pro tio li povas eluziĝi sen la deziron renovigi.

Ĉapitro 16.

Alportu malplenecon al ĝian plej malproksiman limon. Firmtenu trankvilecon en la mezo.

La dekmilo da objektoj - flanke ili aperas. Kaj pro ĉi tio mi vidas ilian revenon. La objektoj aperas multoble. Ĉiu el ili revenas al sian radikon. Ĉi tio estas nomita trankvileco. Trankvileco - ĉi tio signifas revenas al vian destinon. Reveni al vian destinon estas esti eterna. Konate la eternecon estas esti saĝa. Ne konate la eternecon estas esti troriskema kaj sovaĝa. Se vi estas troriskema kaj sovaĝa, viaj agadoj kondukos al malprosperon.

Konate la eternecon estas esti ampleksanta. Esti ampleksanta estas esti senantaŭjuĝa. Esti senantaŭjuĝa estas esti reĝa. Esti reĝa estas esti kiel la Ĉielo. Esti kiel la Ĉielo estas esti unuo kun la Tao. Se vi estas unuo kun la Tao, vi ne spertos malbonon je la fino de viaj tagoj.

Ĉapitro 17.

Ĉe la plej altaj regantoj, la regatoj ne scias alie ke ili ekzistas. Ĉe tiuj kiuj estas unu grado malaltaj - la regatoj amas kaj laŭdas ilin. Ĉe tiuj kiuj estas ankoraŭ unu grado malaltaj - la regatoj timas ilin. Ĉe tiuj kiuj estas plej malaltaj - la regatoj mokas kaj mokinsultas ilin.

Se la konfidenco estas malsufiĉa, ne ekzistos reciproka konfidenco. Hezitanta, ŝanceliĝema! Tiel estas lia respekto por la parolado. Li finfaras siajn taskojn kaj finfaras siajn okupojn. Sed la ordinaraj homoj diras: "Ĉi tiuj aĵoj okazis per si mem".

Ĉapitro 18.

Pro tio, se la granda Tao estas malakceptita, tiam ni havas virtojn de homamo kaj justeco. Se scio kaj saĝo aperas, tiam ekzistas granda hipokriteco. Se la ses rilatoj ne estas harmonie, ni havas infanan respekton kaj kompaton. Kaj se la nacio estas kaosa kaj malorda, ekzistas virtaj registristoj.

Ĉapitro 19.

Ekzilu saĝon, ekzilu scion. Kaj la homoj profitos centoblaj. Ekzilu homamon kaj forĵetu justecon. Kaj la homoj revenos al infana respekto kaj kompato. Ekzilu malican ruzecon kaj forĵetu profiton. Ni ne havos rabistojn kaj ŝtelistojn.

Ĉi tiuj tri deklaroj - Rigardinta kiel teksto, ili ne estas kompletaj. Pro tio ni devas esti atenta aldonanta la sekvanta:

Evidentigu klarecon kaj brakumas la puran; malgrandigu propran intereson kaj faras viajn dezirojn malgrandajn; ekzilu la lernadon kaj ne faru al si zorgojn.

Ĉapitro 20.

Akordo kaj kolera rifuzo. Kiel granda la diferenco inter ili? Beleco kaj malbeleco; Kio estas tio - la diferenco inter ili? Kiu estas timanta per aliaj, devas timi aliajn homojn. Sovaĝa, senbrida! Ĝi neniam finiĝos!

La amasoj estas pacaj kaj feliĉaj. Kiel la grimpado de teraso en la printempo por celebri la t'ai-lao oferfeston. Sed mi estas trankvila kaj silenta - nun mi ankoraŭ ne donis signon. Kiel infano kiu ankoraŭ neniam ridetis. Laca kaj elĉerpita - kvazaŭ mi ne havas lokon por reveni. La amasoj havas tro multe. Nur mi ŝajnas havi malabundon. Mia menso estas tia kia de la malsaĝulo - senscia kaj stulta. La ordinaraj homoj klare vidas la objektojn. Sed mi troviĝas en la malklaro. La ordinaraj homoj estas akurataj kaj alportas subtilecojn. Sed mi estas ebrieta kaj konfuzita. Senforma mi estas! Kiel la maro; Senformita mi estas! Kiel mi havas nenion kie mi povas trankviliĝi. La amaso havas kialojn por agi; sed mi estas stulta kaj obstina kiel kamparano. Sed nur miaj deziroj diferencas de tiuj de aliaj - ĉar mi aprecas esti nutrata fare de la patrino.

Ĉapitro 21.

La propreco de la granda virto sekvas nur el la Tao. Koncerne la esenco de la Tao - ĝi estas senformita kaj senforma. Senforma! Senformita! Interne de ĝi ekzistas imagoj. Senformita! Senforma! Interne de ĝi ekzistas objektoj. Kaŝita! Malklara! Interne de ĝi ekzistas realecoj. Ĉi tiuj realecoj estas tre realaj. Interne de ili ekzistas la pruvo.

De la estanteco al la estintecon. Ĝia nomo neniam foriris. Pro tio ni obeas la patrinon de la amaso da objektoj. Kiamaniere mi scias ke la patrino de la amaso estas tian? Pro tio.

Ĉapitro 22.

Kurbiĝinta vi restos kompleta. Se vi estas kurbiĝinta, vi staras rekte. Se vi estas malplena, vi pleniĝos. Se vi estas elĉerpita, vi renoviĝos. Se vi havas malmulte, vi ekhavos multe. Kun multe vi estos konfuzita.

Pro tio la Saĝulo tenas la Unuon kaj tiamaniere fariĝos paŝtisto de la mondo. Li ne paradas kun si mem, pro tio li estos fama. Li ne distrumpetas pri si mem, pro tio li brilas. Li ne fanfaronas pri si mem, pro tio li ricevos honoron. Li ne trolaŭdas siajn agadojn; pro tio li firmtenos longetempe.

Estas nur ĉar li ne rivalas, tial neniu povas rivali kun li. La esprimo 'Kurbiĝinta vi restos kompleta' de la olduloj, estis esprimo kiu proksimis al tion. Vere, 'kompletecon' apartenas al li.

Ĉapitro 23.

Malofte parolas - tiamaniere estas la Tao de Naturo. Akraj ventoj ne daŭras dum la tuta mateno; Pluvegoj ne daŭras dum la tuta tago; Kiu kreas ĉi tiujn fenomenojn? Se eĉ la Ĉielo kaj la Tero ne daŭrigas ĉi tiujn longe, kiel ĉi tio estas vera por la homo?

Pro tio, kiu dediĉas al la Tao, estas unuo kun la Tao. Kiu dediĉas al la Virto, estas unuo kun la Virto. Kiu dediĉas al la perdado, estas unuo kun la ĉi tiu perdado. Kiu estas unuo kun la Virto, donas la Taon ankaŭ Virton. Dum kiu estas unuo kun la perdado, ankaŭ estas malatentota fare de la Tao.

Ĉapitro 24.

Kiu fanfaronas, ne kreas reputacion. Kiu paradas kun si mem, ne estos konata. Kiu distrumpetas pri si mem, ne brilas klare. Kiu fanfaronas pri si mem, ne ekhavos honoron. Kiu trolaŭdas sin mem, ne firmtenas longetempe.

En la Tao ĉi tiuj fenomenoj estas nomitaj; 'Tro multe da nutraĵo kaj superfluaj agadoj'. Kaj koncerne objektoj - ekzistas tiuj kiuj malamas ĉi tiujn. Pro tio, kiu estas kun la Tao, ne restas en tiuj.

Ĉapitro 25.

Ekzistis ion formita el kaoso. Ĉi tio estis naskiĝinta antaŭe la Ĉielo kaj la Tero. Trankvila kaj silenta! Pura kaj profunda! Ĝi estas memstara kaj ne ŝanĝiĝas. Konsiderantu ĝin kiel la patrino de la Ĉielo kaj Tero. Mi ne scias ankoraŭ ĝian nomon: Mi nomas ĝin la Tao. Se mi estus devigita nomigas ĝin, mi nomigus ĝin 'la Grandan'.

'Granda' signifas 'foriri'. 'Foriri' signifas 'esti fore'. 'Esti fore' signifas 'reveni'.

La Tao estas granda. La Ĉielo estas granda. La Tero estas granda. Kaj la reĝo estas granda. En la nacio estas kvar grandaj kaj la reĝo okupas unu el ĉi tiuj lokoj.

La homo sekvas la ekzemplon de la Tero. La Tero sekvas la ekzemplon de la Ĉielo. La Ĉielo sekvas la ekzemplon de la Tao. Kaj la Tao sekvas la ekzemplon de tio, kio estas de si mem.

Ĉapitro 26.

La peza estas la radiko de la malpeza; Trankvileco estas la reĝo de la maltrankvileco.

Pro tio, la nobelo iras, ĉiutage vojaĝanta, ne fore de siaj pakvagonoj. Se li estas sekura interne de enmurigita taverno kaj satripozas komforte - nur tiam li eliras supren siajn zorgojn. Kiel povas la reĝo de dekmilo da vagonoj pritrakti sin mem pli senpena ol la tuta nacio?

Se vi konsideras la aferojn tro senpenajn , vi perdas la bazon. Se vi estas maltrankvila, vi perdas la 'reĝo'.

Ĉapitro 27.

La bona vojaĝulo ne postlasas sporojn. La bona parolanto parolas sen eraroj. La bona kalkulisto ne uzas noĉbastonon aŭ disketojn. La bona fermanto de la pordoj faras tion sen fermilo aŭ ŝnuro, tamen estas ne eble malimpliki liajn nodojn.

Pro tio, la Saĝulo senĉese estas kapabla liberigi la homojn kaj neniam li rifuzas iun. Kaj koncerne la objektoj, neniam li forĵetas uzeblajn posedaĵojn. Ĉi tio estas nomita Duobla Klara.

Pro tio la bona homo estas la instruisto de la malbona. Kaj la malbona homo estas la krudmaterialo por la bona. Ne apreci sian instruiston kaj ne ami la krudmaterialojn - Se iu havas multe da scio, li tamen estus konfuzita. Ĉi tio estas nomita la Esenco de la Plialtigita.

Ĉapitro 28.

Se vi konas la viran kaj tamen tenas la virinan, vi estos la ravino de la nacio. Se vi estas la ravino de la nacio, la eterna virto ne forlasos vin. Kaj se la eterna virto ne forlasas vin, vi revenos al la stato de novnaskinta.

Se vi konas la puran kaj tamen tenas la malpuran, vi estos la valo de la nacio. Se vi estas la valo de la nacio, via eterna virto estas kompleta. Kaj se via eterna virto estas kompleta, vi revenos al la stato de netranĉita ligno.

Se vi konas la blankan kaj tamen tenas la nigran, vi estos la ekzemplo por la nacio. Kaj se vi estas la ekzemplo por la nacio, via eterna virto ne erarvojaĝos. Kaj se via eterna virto ne erarvojaĝas, vi revenos al la senlima stato.

Kiam kruda ligno estas segata, ĝi estas formata je bareloj. Kiam la Saĝulo estas uzata, li iĝas la Estro de la statregistristaro. Vere, tre bone lignoĉizi estas farate sen dissplitigi.

Ĉapitro 29.

Koncerne tiuj kiuj volas transpreni la ordonpovon de la mondo kaj volas influi ĝin - Mi vidas ke ili simple ne sukcesos. La mondo estas sankta ujo. Ĝi ne estas io kio povas esti influata. Kiu influas ĝin, tiu detruas ĝin. Kiu tenas ĝin, tiu perdas ĝin.

Koncerne la objektoj, kelkaj antaŭeniras, kelkaj sekvas; kelkaj estas varmegaj, kelkaj estas submetitaj kaj malfortaj; kelkaj plialtiĝas, kelkaj falas. Tial estas tiel, ke la Saĝulo: forĵetas la eksterordinaran, la ekstreman kaj la ekstravagancan.

Ĉapitro 30.

Tiuj, kiuj asistas iliajn reĝojn kun la Tao, ne uzas armiloj por krei perforton en la mondo.

Tiaj agadoj facile reflektiĝas. Sur lokoj kie restas armeoj, kreskos dornarbustoj kaj rubusarbetoj. La bona generalo atingas sian rezulton kaj tio estas ĉio; li ne uzas la okazon por ĉerpi el ĝi forton.

Li atingas sian rezulton sed ne fariĝos aroganta. Li atingas sian rezulton sed ne trolaŭdas siajn agadojn. Li atingas sian rezulton sed tamen li ne fanfaronas. Li atingas sian rezulton sed tamen li haltas ĉe sia rezulto ĉar li ne havas alternativon. Ĉi tio estas nomita, atingi sian rezulton sen uzi perforton.

Se la objektoj atingas ilian apogeon, ili maljuniĝos. Ni nomas tion 'ne la Tao'. Tio kio ne estas la Tao atingas fruan finon.

Ĉapitro 31.

Koncerne armiloj - tiuj estas iloj kiuj aŭguras katastrofon. Kaj inter objektoj ekzistas kelkaj kiuj estas malamata. Pro tio, tiu kiu posedas la Taon ne restas inter ili. Se la nobelo estas hejme, li honoros la maldekstran flankon. Se li estas en la milito, li honoros la dekstran flankon. Pro tio, armiloj ne estas la iloj de la nobelo - armiloj estas iloj kiuj aŭguras katastrofon. Se vi ne havas alian alternativon ol uzi ilin, estas la plej bona restu trankvila kaj kvieta. Vi neniam devas konsideri ilin kiel objektoj de beleco. Se vi konsideras ilin kiel objektoj de beleco, ĉi tio estas kiel ŝati mortigi homojn. Kaj se vi ŝatas mortigi homojn vi neniam efektivigas vian celon en la lando.

Pro tio, ni honoros ĉe ĝojaj okazoj la maldekstran flankon, sed dumtempe la funebro la dekstran flankon. Pro tio, la vicgeneralo staras al la maldekstra flanko, kaj la ĉefgeneralo al la dekstra flanko. Tio estas, ili envicigas sin mem kiel ili envicigus sin mem ĉe enterigo. Se multe da homoj estas mortigitaj, ni staras antaŭe ilin kun funebro kaj ĉagreno. Se ni triumfas en la batalo, ni konsideras la okazon kiel enterigceremonio.

Ĉapitro 32.

La Tao estas eterna sennoma. Kvankam ĝi aperas malgranda en ĝia natura stato, neniu en la mondo kuraĝas trakti ĝin kiel regato. Se markezoj kaj reĝoj estas kapablaj firmteni ĝin, tiam la dekmilo da objektoj submetus sin mem sub ĝin. Kaj la Ĉielo kaj la Tero kunlaborus por sendi dolĉan roson. Nature ĉi tiu falus egale al ĉiuj objektoj, dum neniu inter la homoj ordonas tion.

Tuj kiam ni komencas establi sistemon, ni havas nomojn. Kaj tuj kiam ni havas certajn nomojn, vi devas scii ke la tempo venas por halti. Per scii kiel halti - tiamaniere vi ne spertos malbonon. La ĉeesto de la Tao en la mondo estas kiel la interrilato inter malgrandaj fluoj en valoj kaj riveroj kaj maroj.

Ĉapitro 33.

Kompreni aliajn estas kiel esti informita; Kompreni sin mem estas kiel esti saĝa; Venki aliajn estas kiel havi forton. Venki sin mem estas kiel esti forta. Scii kiam vi havas sufiĉe estas kiel esti riĉa. Forte antaŭeniri estas kiel havi ambicion. Ne perdi vian lokon estas kiel firmteni. Mortiĝi sed ne esti forgesita estas vere vivi longetempe.

Ĉapitro 34.

La Tao drivas kaj vagadas. Ĝi povas iri maldekstren kaj dekstren. Ĝi plenigas ĝiajn taskojn kaj finas ĝiajn aferojn kaj tamen ĝi ne ricevis nomon por tio. La dekmilo da objektoj konfidas ilian vivon al ĝi kaj tamen ĝi ne agas kiel ilia mastro. Kaj tiamaniere ĝi estas ĉiam sen deziroj. Ĝi povas esti nomata ĉe la malgrandaj objektoj. La dekmilo da objektoj konfidas ilian vivon al ĝi kaj tamen ĝi ne agas kiel ilia mastro. Ĝi povas esti nomata ĉe la grandaj objektoj.

Pro tio fluas la talento de la Saĝulo, por efektivigi la grandan, el sia rifuzo ludi la rolon de la granda. Pro tio li estas kapabla efektivigi la grandan.

Ĉapitro 35.

Firmtenu la Grandan Imagon kaj la tuta mondo alvenos al vin. Alveni al vin kaj ne spertas malbonon sed koni sekurecon kaj pacon. Muziko kaj nutraĵo - por tiuj haltas preterirantaj vojaĝantoj. Pro tio ni diras pri la parolado de la Tao: Sensprita ĝi estas! Ĝi estas sengusta. Se vi rigardas ĝin, ne estas sufiĉe por esti rigardata . Se vi aŭskultas ĝin, ne estas sufiĉe por esti aŭdacata. Sed kiam vi uzas ĝin, ĝi estas neelĉerpita.

Ĉapitro 36.

Se vi volas malplilongigi ĝin, vi nepre devas plilongigi ĝin. Se vi volas malfortigi ĝin, vi nepre devas fortigi ĝin. Se vi volas forlasi ĝin, vi nepre devas kunlabori kun ĝi. Se vi volas forpreni ion fore de ĝin, vi nepre devas doni ion al ĝin. Ĉi tio estas nomita la Subtila Lumo. La humilaj kaj malfortaj venkas la fortajn.

Fiŝo ne devas esti venigata el la abismo. La akraj armiloj de la stato ne devas esti montrata al la homoj.

Ĉapitro 37.

La Tao estas eterna sennoma. Se markezoj kaj reĝoj estas kapablaj firmteni ĝin, la dekmilo da objektoj ŝanĝiĝis per si mem. Se ili estus ŝanĝiĝitaj kaj iliaj deziroj aktiviĝus, mi bridus ilin kun la sennoma simpleco. Se mi bridis ilin kun la sennoma simpleco, mi ne malhonorus ilin. Fare de ne esti malhonoritaj , ili estos trankvilaj. Kaj la Ĉielo kaj la Tero estos bonaj kaj ĝusta per si mem.

LA TE[redakti]

Ĉapitro 38.

La plej alta virto ne estas virta; pro tio ĝi havas veran virtecon. La plej malalta virto neniam perdas la vidon je sia virteco; pro tio ĝi ne havas veran virtecon.

La plej alta virto ne agas, tamen ĝi ne havas kialon por agi tiamaniere. La plej alta homeco agas, tamen ĝi ne havas kialon por agi tiamaniere. La plej alta justeco agas kaj ĝi havas kialon por agi tiamaniere. La plej alta dececo agas kaj kiam neniu obeas, ĝi minacas kaj devigas la homojn obei.

Pro tio, nur se la Tao estas perdita ni havas virton. Nur se la virto estas perdita ni havas homecon. Nur se la homeco estas perdita ni havas justecon. Kaj nur se la justeco estas perdita ni havas dececon.

Koncerne dececo, ĝi estas nur la maldika bordero de fideleco kaj sincereco kaj la komenco de malordo.

Pro tio, la granda homo, restas en la dika kaj ne restas en la maldika; restas en la frukto kaj ne en la floro.

Pro tio li forĵetas tion kaj prenas ĉi tion.

Ĉapitro 39.

Pri tiuj el la estinteco kiuj atingis la Unuon - La Ĉielo, atinginta la Unuon, klariĝis; La Tero, atinginta la Unuon, daŭriĝis; Dioj, atingintaj la Unuon, fariĝis diaj; Valoj, atingintaj la Unuon, pleniĝis; Markezoj kaj reĝoj, atingintaj la Unuon, faris la tutan landon ordan kaj sekuran.

Se mi kondukas tion al sian logikan konkludon, ni dirus - Se la Ĉielo ne estis klara fare de tio, ĝi disfalus, mi timas. Se la Tero ne estis daŭra fare de tio, ĝi malfiksiĝus, mi timas. Se la dioj ne estis diaj fare de tio, ili estus senfortaj, mi timas. Se la valoj ne estis plenaj fare de tio, ili sekiĝus, mi timas. Kaj se markezoj kaj reĝoj ne estis noblaj fare de tio, ili falus, mi timas.

Pro tio, devas esti tiel ke la nobelo havas la bazon kiel sia komenco. Kaj devas esti tiel ke la alta havas la malalton kiel sia fundamento. Do pro tio, la markezoj kaj la reĝoj nomiĝas sin mem 'la Orfo', 'la Vidvo' kaj 'Tiu sen Greno'. Ĉi tio estas preni la bazon kiel komenco, ĉu ne?

Pro tio ili konsideras ilian grandan nombron da kaleŝoj kiel ne havi kaleŝon. Kaj pro tio ili ne deziras flagri kaj brili kiel jado, sed resti fiksa kaj forta kiel ŝtono.

Ĉapitro 40.

'Inversiĝo' estas la movado de la Tao; 'Malforteco' estas la funkcio de la Tao.

La objektoj de la mondo trovas ilian komencon en la estado. Kaj la estado trovas sian komencon en la malestado.

Ĉapitro 41.

Se la plej altaj homoj aŭdas pri la Tao, ili sindone kapablas praktiki ĝin. Se la mezaltaj homoj aŭdas pri la Tao, ili tenas kelkajn kaj perdas kelkajn. Se la plej malaltaj homoj aŭdas pri la Tao, ili ridegas kaj mokas ĝin. Se ili ne mokus ĝin, ĝi ne povus esti konsiderata kiel la Tao.

Pro tio ekzistas predikato pri tio, kiu tekstas: la luma Tao ŝajnas esti malluma; la Tao kiu antaŭeniras ŝajnas retiriĝi; la ebena Tao ŝajnas esti malebena; la plej alta virto estas malplena kiel valo; la plej pura blanko ŝajnas esti malpura; alta virto ŝajnas esti malsufiĉa; solida virto ŝajnas esti maldika kaj malforta; la plej simpla realeco ŝajnas ŝanĝiĝi.

La Granda Kvadrato ne havas angulojn. La Granda Ujo uzas multe da tempo elfini. La Granda Tono ne havas multe da sono. La Granda Imago ne havas formon.

La Tao estas granda sed ne havas nomon. Nur la Tao bone komencas la objektojn kaj ankaŭ bone perfektigas ilin.

Ĉapitro 42.

La Tao donis vivon al la Unuo; la Unuo donis vivon al la Duo; la Duo donis vivon al la Trio; kaj la Trio donis vivon al la dekmilo da objektoj. La dekmilo da objektoj portas Yin sur la dorso kaj brakumas Yang. Fare de miksi ch'i ili atingas harmonian staton.

La fenomenoj kiuj la tuta mondo konsideras malbonajn estas, fariĝas orfon aŭ vidvon aŭ ne posedi grenon. Tamen markezoj kaj reĝoj nomiĝas sin mem tiamaniere. Kaj tiamaniere kun multe da fenomenoj - kelkaj pligrandiĝas fare de forpreni. Kelkaj malpligrandiĝas fare de aldoni.

Pro tio, kion aliaj homoj instruas, mi ankaŭ konsideros kaj tiam instruas aliajn. Por tio, 'La fortaj kaj la perfortaj ne mortas nature'. Mi akceptos tion kiel la patro de miaj studadoj.

Ĉapitro 43.

La plej mola , faldema en la mondo faras tion, kion ĝi volas kun la plej dura en la mondo. Tio, kio ne havas konsistenco, rampas en tion, kion ne havas spacojn aŭ fendojn. Pro tio mi scias, ke estas utile ne agi. La senvortaj lecionoj, la utilo de ne agi - Nur kelkaj en la mondo povas atingi ĉi tion!

Ĉapitro 44.

Famo aŭ via korpo - kiu estas la plej kara? Via korpo aŭ posedaĵoj - kiu estas la plej valora? Profito aŭ malprofito - en kiu ŝirmas sin la plej malbona? Se viaj deziroj estas grandaj, malŝparo ne povas forrestadi. Se vi multe konservas, granda malprofito ne povas forrestadi. Pro tio, se vi konas kontentecon, vi ne malhonoros vin mem. Se vi scias kiam vi devas halti, vi ne spertos malbonan. Kaj tiamaniere vi povas daŭri longetempe.

Ĉapitro 45.

Granda finpretigo ŝajnas nefinita. Tamen ĝia uzebleco neniam elĉerpiĝas . Granda pleneco ŝajnas malplena. Tamen ĝia uzebleco neniam estas finita. Granda rekteco ŝajnas malrekta. Granda kapableco ŝajnas mallerta. Granda eksceso ŝajnas balbuti. Aktiveco venkas malvarmon. Trankvileco venkas varmegon. Se vi estas silenta kaj trankvileca, vi povos fariĝi reĝo de la mondo.

Ĉapitro 46.

Kiam la mondo havas la Taon, libere irantajn ĉevalojn estas retiri por sterki la kampojn. Kiam la mondo malhavas la Taon, batalĉevalojn estas bredataj en la suburboj.

Koncerne krimoj - ne ekzistas pli granda ol posedi la objektojn kiujn oni deziras. Koncerne katastrofo - ne ekzistas pli granda ol ne scii kiam oni havas sufiĉe. Koncerne mankoj - neniu alportas pli suferon ol la deziro ekhavi. Pro tio, la kontentecon kiu iu havas kiam li scias ke li havas sufiĉe estas vera restanta kontenteco.

Ĉapitro 47.

Estas ne necese, iri tra la pordo por koni la tutan mondon. Estas ne necese, rigardi tra la fenestroj por koni la Taon de la Ĉielo. ju pli fore vi iras, des malpli vi scias.

Pro tio la Saĝulo scias sen iri, nomas sen vidi kaj finfaras sen agi.

Ĉapitro 48.

Ili, kiuj studas, pligrandiĝas ĉiutage. Ili, kiuj aŭdas pri la Tao, malpligrandiĝas ĉiutage. Ili malpligrandiĝas kaj malpligrandiĝas ĝis ili atingas la momenton kiam ili ne agas. Ili faras nenion kaj tamen nenio ekzistas kio ne estas farata. Se iu volas havi la forton por regi la mondon, li devas ĉiam esti ne engaĝata en aferoj. Ĉar en la okazo se li estas engaĝata en aferoj li ankaŭ estas maldigna havas la forton por regi la mondon.

Ĉapitro 49.

La Saĝulo daŭre ne havas daŭran menson. Li konsideras la menson de ordinaraj homoj kiel sia menso. Tiuj, kiuj estas bonaj, li konsideras kiel bonaj. Tiuj, kiuj estas malbonaj, li ankaŭ konsideras kiel bonaj. Tiamaniere li atingas bonecon. Tiuj, kiuj estas fidindaj li konfidas. Tiamaniere li ricevas ilian konfidecon. Koncerne la ĉeesto de la Saĝulo en la mondo - li estas unuo kun ĝi. Kaj kun la mondo li kunfandigas sian menson. La ordinaraj homoj direktas iliajn orelojn kaj okulojn al lin. Kaj la Saĝulo traktas ilin same kiel siaj infanoj.

Ĉapitro 50.

Ni aperas en la vivo kaj revenas al la morto. Kompaniuloj de la vivo estas dek tri. Kompaniuloj de la morto estas dek tri. Kaj tamen la homoj venas, ĉar ili konsideras, agantaj, la vivon kiel la vivo kiel la dek tri de la morto. Nun, pro kio estas ĉi tio? Estas ĉar ili konsideras la vivon kiel la vivon.

Sendube vi aŭdis pri ili kiuj bone firmtenas la vivon. Kiam ili iras tra la montetaro, ili ne evitas rinocerojn kaj tigrojn. Kiam ili batalas, ili ne uzas armilojn aŭ ŝildojn La rinocero ne trovas lokon kie li povas penetri sian kornon. La tigro ne trovas lokon kie li povas enfrapi siajn ungegojn. Kaj armiloj ne trovas lokon kie siaj klingoj firmtenas. Nun, pro kio estas ĉi tio? Ĉar ili interne ne havas lokon por la morto.

Ĉapitro 51.

La Tao donas ilin la vivon kaj la Te nutras ilin. La materio donas ilin formon kaj iliaj unikaj kapablecoj perfektigas ilin. Pro tio, la dekmilo da objektoj honoras la Taon kaj estimas la Ten. Koncerne ilia honorado de la Tao kaj iliaj estimo de la Te - Neniu rekompencas ilin por tio; estas ĉiam tiamaniere, proprainiciate.

La Tao donas ilin la vivon, nutras ilin, maturigas ilin, perfektigas ilin, donas ilin trankvilon, edukas ilin, subtenas ilin kaj protektas ilin. Ĝi donas ilin la vivon sed ne provas posedi ilin. Ĝi agas nome de ili sed ne faras ilin dependata. Ĝi maturigas ilin sed ne dominas ilin. Ni nomas ĉi tion, Profunda Te.

Ĉapitro 52.

La mondo havis komencon. Kiu povas esti konsiderata kiel la patrino de la mondo. Kiam vi atingas la patrinon, por ke vi konas siajn infanojn, kiam vi revenas al la patrino kaj firmtenas ŝin, vi ne spertos malbonan ĝis la fino de viaj tagoj.

Fermu la aperturojn. Fermu la pordojn. Kaj ĝis la fino de via vivo vi ne laboregos. Malfermu la aperturojn. Engaĝiĝu en aferoj. Kaj ĝis la fino de via vivo vi ne estos savita.

Observi la malgrandan estas nomita distingokapablo. Firmteni la flekseblan estas nomita forto. Se vi uzas la radiojn por reveni al la klara lumo, vi ne estos elmetita al danĝero. Ĉi tio estas nomita la Sekvado de la Eterna.

Ĉapitro 53.

Se mi nur havas la plej etan scion, irante sur Granda Vojo mi nur timas vojerari. La Granda Vojo estas tre ebena. Sed al homoj plaĉas kurbiĝadajn vojetojn.

La kortoj estas puregaj. Dum la kampoj estas pleniĝitaj kun fiherboj. Kaj la grenejo estas malplenegaj. Ili vestoj - riĉaj broditaj kaj koloritaj. Dum ili portas akrajn glavojn. Ili englutegas nutraĵon kaj ili havas multe da posedaĵoj kaj propraĵoj.

Ĉi tio estas nomita ŝtelo! Kaj ŝtelo vere ne estas la Vojo!

Ĉapitro 54.

Kiu firme estas hirtigita ne povas faligi. Kiu firme estas brakumita ne povas malfiksiĝi. Kaj viaj filoj kaj nepoj, sekve, alportos oferojn.

Se vi nobligas ĝin interne, tiam via virto estos vera. Se vi nobligas ĝin interne de via familio, tiam via virto inundos vin. Se vi nobliĝas ĝin interne de via vilaĝo, tiam via virto daŭros logetempe. Se vi nobliĝas ĝin interne de via nacio, tiam via virto estos abunda. Kaj se vi nobliĝas ĝin en la tuta mondo, tiam via virto estos disvastigita.

Uzu la individuon por esplori la individuon. Uzu la familion por esplori la familion. Uzu la vilaĝon por esplori la vilaĝon. Uzu la nacion por esplori la nacion. Kaj uzu la mondon por esplori la mondon. Kiel mi scias ke la mondo estas tia? Fare de tio.

Ĉapitro 55.

Tiu, kiu brakumas la plenecon de la Te, estas kiel novnaskinta infaneto. Vespoj kaj skorpioj, serpentoj kaj vipuroj ne pikas lin. Rabbirdoj kaj sovaĝaj bestoj ne kaptas lin. liaj ostoj kaj muskuloj estas molaj kaj flekseblaj, tamen lia manpleno estas firma. Li ankoraŭ ne scias pri la kunveno inter viro kaj virino, tamen sia organo`estas ekscitita. Estas ĉar sia estaĵo kulminas. Li povas kriaĉi la tuta tago, tamen sia voĉo ne raŭkos. Ĉi tio estas ĉar sia harmonio kulminas.

Koni harmonion estas nomita 'la eterna'. Koni la eternan estas nomita 'esti saĝa'. Aldoni al la vivo estas nomita 'malbona antaŭsigno'. Por ke la menso regas la spiradon - estas nomita 'perforti fenomenojn'.

Se la objektoj atingas ilian plejaltgradan perfektecon, ili starigas. Ĉi tio estas nomita 'ne la Tao'. Tiu, kiu estas ne la Tao finiĝos baldaŭ.

Ĉapitro 56.

Tiuj, kiuj scias ne parolas pri tio; tiuj, kiuj parolas ne scias.

Li fermas la aperturojn, fermas siajn pordojn, malheligas la klaran lumon, faligas la polvon, fajlas eĝojn, kaj malimplikas la nodojn. Ĉi tio estas nomita Profunda Interkonsento.

Pro tio, ne ekzistas maniero intimas kun li. Sed ankaŭ ne ekzistas maniero eviti lin. Ne ekzistas maniero kiu bonigas lin. Sed ankaŭ ne ekzistas maniero malbonigas lin. Ne ekzistas maniero nobeligas lin. Sed ankaŭ ne ekzistas maniero malplialtigas lin. Ĝuste pro tio, li estas la plej nobela kreaĵo en la mondo.

Ĉapitro 57.

Uzu la sinceran kaj la ĝustan por ordigi la imperion. Uzu surpriztaktikojn se vi uzas trupojn. Uzu indiferentecon ĉe ŝtataferoj por regi la mondon.

Kiel mi scias ke tio estas tiamaniere? Nu, ju pli da tabuoj kaj malpermesoj en la mondo, des pli malriĉa la popolo. Ju pli da akrajn armilojn la popolo posedas, des pli da neordinaraj fenomenoj aperas. Ju pli scia kaj lerta la popolo, des pli konfuzaj la ŝtatoj. Ju pli da leĝaj disputoj, des pli da rabistoj kaj ŝtelistoj.

Pro tio, la vortoj de la Saĝulo tekstas: Mi faras nenion kaj la popolo estas transformita per si mem. Mi ŝatas trankvilecon kaj la popolo estas sincera per si mem. Mi estas indiferenta koncerne ŝtataferoj kaj la popolo estas riĉa per si mem. Mi ne deziras deziri kaj la popolo estas kiel netranĉita ligno per si mem.

Ĉapitro 58.

Kiam la registaro estas konfuza kaj senorda, la popolo estas sincera kaj honesta. Kiam la registaro estas akurata kaj neta, la ŝtato estas malsincera kaj malice ruza.

Katastrofo, la prospero dependas de tiu. Prospero, la katastrofo kaŝas en ĝi. Kiu scias kie tio finiĝos? Ĉar ne firme ekzistas 'tiamaniere tio devas esti'. 'Tiamaniere tio devas esti' ŝanĝiĝas je 'tiamaniere tio estas deviante'. Kaj la bona transformas je la malbona. La konfuzo de homoj certe ekzistas jam longetempe. Pro tio, estu ĝusta sed ne lezu. Estu akra sed ne piku. Estu rekta sed ne estu malinhibicia. Radiu sed ne blindigu.

Ĉapitro 59.

Je regi la homaron kaj servi la Ĉielon, nenio estas pli bone ol modereco. Ĉar nur se vi estas modereca vi povas vin frutempe transdoni al la Tao. Frutempa transdono - ĉi tio estas nomita ĉiufoje kolekti Te. Se vi ĉiufoje kolektas Te, nenio ekzistas kion vi ne povas venki. Se nenio ekzistas kion vi ne povas venki, neniu scias kie tio finiĝos. Se neniu scias kie tio finiĝos, vi povas posedi la ŝtaton. Kaj se vi posedas la patrinon de la ŝtato, vi povas daŭri longetempe. Ĉi tio estas nomita havi profundajn radikojn kaj firman portan surfacaĵon. Estas la Tao de longe vivi kaj longetempa kompreno.

Ĉapitro 60.

Regi grandan ŝtaton estas kiel boli malgrandajn fiŝojn.

Se vi uzas la Taon por regi la mondon, malbonaj spiritoj ne havas dian forton. Estas tiamaniere ke ilia forto ne suferigos la homojn. Sed estas ne nur ke ilia forto ne suferigos la homojn , ankaŭ la Saĝulo ne suferigos ilin. Ĉar ĉi tiu duo ne suferigas aliajn, iliaj Virtoj kunfluas kaj revenas al ili.

Ĉapitro 61.

Granda ŝtato estas kiel la subfluo de rivero. Ĝi estas la virineco de la mondo. Ĝi estas la renkontejo de la mondo. La virina venkas ĉiam la viran fare de trankvileco. Ĉar ŝi estas trankvila, ĵus pro tio ĝi estas sube.

La granda ŝtato - se ĝi estas sube la malgranda ŝtato, ĝi transprenas la malgrandan ŝtaton. La malgranda ŝtato - se ĝi estas sube la granda ŝtato, ĝi estas transprenita fare de granda ŝtato. Pro tio kelkaj transprenas fare de esti sube. Kaj aliaj estas transprenitaj fare de esti sube.

Pro tio, la granda ŝtato nur deziras unuigiti kaj eduki aliajn. Dum la malgranda ŝtato nur deziras eniri kaj servi aliajn. Se ambaŭ ricevas tiun, kiun ili deziras, tiam estas ĝusta ke la granda ŝtato estas sube.

Ĉapitro 62.

La Tao estas tio kien ĉiuj objektoj fluas. Ĝi estas la trezoro de la bona homo. Kaj tiu, kiu protektas la malbona homo.

Belaj vortoj povas esti aĉetitaj kaj venditaj. Honorplenaj agoj povas esti donitaj al aliaj kiel donacoj. Tiamaniere kun objektoj kiujn la homoj konsideras malbonajn - ĉu, ili estas malakceptataj? Pro tio, se la Filo de Ĉielo supreniras al la trono, aŭ la Tri Ministroj estas inaŭgurataj, Eĉ se vi povas bonvenigi ilin kun disketoj de jado, antaŭiritaj fare de kvadrigoj, tio ne estas tiel bone kiel sidi senmove kaj oferi ĉi tion. La kialo tial la olduloj aprecis ĉi tion - kiu estas tiu? Ĉu, ni ne diris: 'Ili, kiuj serĉas, ekhavos kun ĉi tio kaj ili, kiuj faras faŭlojn eskapos kun ĉi tio?' Pro tio, ĝi estas la plej grandvalora objekto en la mondo.

Ĉapitro 63.

Agu sen agi. Servu sen zorgoj pri cirkonstancoj. Trovu bonguston en tio, kio ne havas bonguston.

Konsideru la malgrandan kiel grandan kaj la malmultan kiel multan, kaj respondu koleron kun boneco. Faru planojn por la malfacila dum ĝi estas facila. Laboru la grandan dum ĝi estas malgrandegan. La malfacilaj fenomenoj en la mondo komencas kiel facilaj fenomenoj. La plejgrandaj fenomenoj en la mondo estiĝas el la etaj. Pro tio, la Saĝulo klopodas ĝis la fino ne fari la grandan, kaj tiamaniere li estas kapabla fari la grandan. Ili, kiuj tro facile konsentas estos neeviteble konfidita fare de malmultaj, kaj ili, kiuj konsideros multe da fenomenoj kiel facilaj neeviteble finiĝos kun multe da malfacilaĵoj. Pro tio, eĉ la Saĝulo konsideras fenomenojn kiel malfacilaj, kaj tiamaniere li finfine ne havas problemojn.

Ĉapitro 64.

Tio, kio estas trankvila, povas esti facile firmtenita. Vi povas esti preparita je tio, kio ankoraŭ ne donas signon. La facilrompan povas facile dissplitigi. La etan povas facile dispeligi. Prilaboru ĝin antaŭ ol ĝi estiĝis. Ordu ĝin antaŭ ol ĝi estos kaosa.

La arbo kiu estas tiel granda ke vi bezonas ambaŭ brakoj por brakumi ĝin, komencas kiel eta kreskaĵeto. Teraso de naŭ etaĝoj estiĝis el korbo kun koto. Alta ejo de cent, mil futoj estas sube viaj piedoj.

Ili, kiuj prilaboras ĝin, detruas ĝin. Ili, kiuj firmtenas ĝin, perdas ĝin. Pro tio, la Saĝulo ne agas, kaj tiamaniere li ne detruas. Li ne firmtenas, kaj tiamaniere li ne perdas. En la interrilato kun objektoj, la homoj ĉiam detruas objektojn ĝuste kiam ili estos perfektaj. Pro tio, ni diras: 'Se vi estas je la fino tiel singarda kiel je la komenco, vi ne spertos fiaskon'. Pro tio, la Saĝulo deziras ne deziri kaj ne valoras posedaĵon kiuj estas malfacile ekhavitaj. Li lernas ne lerni kaj revenas al tio, kion la amaso preterpasas. Li povus helpi ĉiujn objektojn esti nature, sed li ne kuraĝas fari tion.

Ĉapitro 65.

Ili, kiuj praktikis la Taon estintece, ne uzis ĝin por lumigi la homojn. Ili uzis ĝin por tenas ilin malspritaj. La kialo pro tio estas malfacile regi la homojn estas ilia scio. Sekve, uzi scion por regi la ŝtaton estas ŝtelo de la ŝtato. Uzi malscion por regi la ŝtaton estas afableco por la ŝtato. Iu kiu ĉiam komprenas ĉi tiun duon ankaŭ komprenas la principon. Kompreni ĉiam la principon - ĈI tio estas nomita Profunda Te. Profunda Te estas ĝisfunda kaj sekvoriĉa. Kaj kune kun objektoj ĝi revenas. Tiamaniere ni venas al la Granda Harmonio.

Ĉapitro 66.

La kialo tial riveroj kaj maroj estas kapablaj esti la reĝoj de cent valoj, estas kaj ili superas stari sube de ili. Pro ĉi tiu kialo ili estas kapablaj esti la reĝoj de cent valoj.

Pro tio, la Saĝulo devas, en sia deziro stari super la popolo, en siaj elparoladoj esti sube de ili. Kaj en sia deziro stari antaŭe la popolo, li devas stari persone malantaŭe la popolo. Tiamaniere li staras ĉe la supro, tamen la popolo ne konsideras lin peza. Kaj se li staras ĉe la supro, tamen la popolo ne konsideras lin kiel minaco. Al la tuta mondo plaĉas lian gloron kaj neniam ĝi malŝatas lin. Ĉu, estas ne, ĉar li ne estas batalema, ke, sekvante, neniu en la mondo povas batali kun li?

Ĉapitro 67.

La tuta mondo diras: 'mi estas granda'. Granda, sed diference de aliaj. Sed estas nur ke mi estas diference de aliaj, ke mi, pro tio, estas kapabla esti granda. Se mi estas same kiel aliaj, mi nun longetempe estus negrava kaj malgranda.

Mi ĉiam havas tri tezorojn: Firmtenu ĉi tiujn kaj konservu ĉi tiujn. La unua estas kompato. La dua estas sobreco. Kaj la tria estas ne arogante pensi ke mi estas eminenta en la mondo. Nu, ĉar mi estas kompata, mi estas kuraĝa. Kaj ĉar mi estas sobreca, mi povas esti neprofitema. Kaj ĉar mi pensas ke mi ne estas eminenta en la mondo, mi povas ĉefi ilin, kiuj havas perfektan talenton. Nu, se vi abdikas ĉi tiun kompaton kaj tamen provas esti kuraĝa, kaj se vi abdikas ĉi tiun sobrecon kaj tamen provas esti neprofitema, kaj se vi abdikas ĉi tiun postrestadon kaj tamen antaŭeniras, vi mortos. Se vi atakas kun kompato, vi gajnos. Se vi defendas, vi firmtenos.

Se la Ĉielo estas preta por establi lin, estas kiel ĝi brakumas lin kun la ŝirmanta muro de kompato.

Ĉapitro 68.

Pro tio, tiu, kiu povas bone batali ne demonstracias sian povon. Tiu, kiu estas bone en la batalo ne furioziĝas. Tiu, kiu bone venkas la malamikon, ne komencas batali kun li. Kaj tiu, kiu bone utiligas homojn, metiĝas sin sub ili. Ĉi tio estas nomita la virto de ne konkuri. Ĉi tio estas nomita ĝuste utiligi homojn. Ĉi tio estas nomita akordi kun la Ĉielo. Estas la apogeo de la estinteco.

Ĉapitro 69.

Ili kiuj uzas armilojn havas diraĵon kiu tekstas: 'Mi ne arogante pensas agi kiel gastiganto kaj anstataŭe ludas la rolon de gasto. Mi ne antaŭeniras unu colo, sed prefere revenas unu futo'. ĈI tio estas nomita antaŭeniras sen antaŭeniri. Rulvolvi viajn manikojn sen nudigi la brakojn. Firme firmteni sen firmteni armilon. Kaj persvadi je batalo sen ekzistado de kontraŭulo. Pri katastrofo, neniu estas pli granda ol pensi ke vi ne havas rivalon. Pensi ke vi ne havas rivalon, estas stari apud la perdado de miaj trezoroj. Pro tio, se la armiloj estas uzataj kaj la kontraŭuloj estas samfortaj, tiu, kiu sentas malĝojon estas la gajninto.

Ĉapitro 70.

Miaj vortoj estas facile komprenitaj. Kaj facile praktikitaj. Tamen neniu en la mondo povas kompreni ilin. Kaj neniu povas praktiki ilin. Nun miaj vortoj havas prapatron kaj miaj agoj havas mastron. Kaj estas simple ke la homoj ne konas ilin ke la homoj ne komprenas min. Sed kiam ili kiuj komprenas min estas malpli multnombraj mi havas grandan valoran. Pro tio, la Saĝulo surhavas malglatan lanan veston, sed sub ĝi li firmtenas jadon.

Ĉapitro 71.

Scii ke vi ne scias estas la plejbona. Ne scii ke vi ne scias estas makulo. Pro tio, ke la Saĝulo ne havas makulojn devenas de sia rekono de makulo kiel makulo. Pro tio, li estas senmakula.

Ĉapitro 72.

Se la homoj ne havas respekton por ili kiuj regas ilin, tiam tion kion ili timas povas alproksimiĝi ĉiumomente.

Ne pligrandigu la amplekson de iliaj loĝlokoj. Ne opresu iliajn vivrimedojn. Estas simple ke vi ne opresas ilin, ili ne estas tedataj. Pro tio, la Saĝulo scias sin mem, sed ne montras sin mem. Li prizorgas sin mem sed ne valoras sin mem. Pro tio, li forĵetas tion kaj prenas ĉi tion.

Ĉapitro 73.

Se vi kuraĝe troriskemas, vi estos mortigita. Se vi kuraĝe ne troriskemas, vi restos vivanta. Kun ĉi tiuj du fenomenoj ekzistas en unu okazo profito kaj en la alia malprofito. La fenomenojn kiujn la Ĉielo antipatias - kiu scias kial? La Tao de la Ĉielo estas ne batali kaj tamen bone venki - ne paroli kaj tamen kapable respondi - neniu alvokas ĝin sed tamen ĝi venas proprainiciate - esti kvieta kaj tamen preparas sin min. La araneaĵo de la Ĉielo estas granda kaj nemezurebla. Ĝiaj maŝoj povas esti grandaj sed nenion ekglitas tra ili.

Ĉapitro 74.

Se la homoj estus senfleksiaj kaj ne timus la morton, kiel vi povas uzi ekzekutojn por timi ĝin? Se vi farigus ke la homoj estus senfleksiaj kaj krom tio timus la morton, kaj ni mortigus ilin kiuj nenormale kondutas sin - kiu kuraĝus agi tiamaniere? Se la homoj estas senfleksiaj kaj krom tio necese timas la morton, ni havas daŭre iun kiu estas respondeca por ekzekutoj. Nu, mortigi la homojn anstataŭ igas tion fare de tiu kiu estas respondeca por ekzekutoj estas kiel haki lignon anstataŭ igas tion fare de la ĉarpentistestro. Kaj el tiuj kiuj hakas la lignon anstataŭ igas tion fare de la ĉarpentistestro nur kelkaj ne vundas sin mem.

Ĉapitro 75.

La kialo pro tio la homoj malsatas, estas ĉar ili impostas grenon. Pro tio ili malsatas. La kialo pro tio la ordinara popolo ne povas esti regata, estas ĉar ĝiaj superuloj ne havas kialojn por agi. Pro tio ĝi ne povas esti regata.

La kialo pro tio la homoj facile eksentas la morton, estas ĉar ili tiel avide serĉas la vivon. Pro tio ili facile eksentas la morton. Nur tiuj, kiuj ne agas pro la vivo - Nur tiuj estas la superuloj de tiuj kiuj valoras la vivon.

Ĉapitro 76.

Kiam la homoj naskiĝas, ili estas suplaj kaj molaj. Kiam ili mortas, ili kuŝas dure kaj nefleksiĝeme. Kiam la dekmilo da objektoj kaj la herbo kaj la arboj vivas, ili estas suplaj kaj fleksiĝemaj. Kiam ili estas mortintaj, ili estas ŝrumpitaj kaj sekiĝitaj. Pro tio ni diras ke la dura kaj la nefleksiĝema estas kompaniuloj de la morto, kaj la supla, la mola kaj la delikataj estas kompaniuloj de la vivo. Se la soldato estas nefleksiĝema, li ne venkas. Nefleksiĝemeco kaj povo okupas la plej malaltan pozicion. Supleco, moleco kaj delikateco okupas la plej altan pozicion.