Terminareto de informserĉo
| simboloj | |
|---|---|
| = | samsenca kun la alia kapvorto ... |
| klas: | subfako aŭ klaso de la kapvorto |
| en: | anglalingva traduko |
| (fr: = franclingva ktp... vidu iso-kodojn) | |
[redakti] enkonduko
kontribuoj estas bonvenaj, ĉu tradukaj, ĉu proponaj pri terminoj aŭ plibonigoj... kontribuantoj povas enskribi siajn nomojn ĉi-sube.
[redakti] vortaro
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] a
- ambigueco
- plursenceco de vorto, vortgrupo, demando, pro kiu plurmaniere oni povas kompreni aŭ respondi ĝin.
- klas: lingvoscienco
- en: ambiguity
- fr: ambigüité
- apero
- ĉeesto de vorto aŭ esprimo en iu loko de teksto. ekzemple: en la frazo „la kato kaj la rato“ la vorto „la“ havas du aperojn.
- klas: vortstatistiko
- en: occurrence
- fr: occurrence
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] b
- bruo
- proporcio de maltrafaĵoj inter la respondoj al demando.
- klas: kvalitotakso
- en: noise
- fr: bruit
- bulea esprimo
- serĉesprimo, kiu uzas buleajn funkciojn: ekzemple „kaj“ (ĉiuj serĉataj vortoj aperu en ĉiu dokumento) „aŭ“ (almenaŭ unu el la serĉataj vortoj aperu en ĉiu dokumento)...
- klas: matematiko
- en: boolean expression
- fr: expression booléenne
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] c
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] ĉ
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] d
- datumesploro
- ĉia procedo por esplori grandan kvanton de datumoj, tekstoj, kaj el ili resumi aŭ dedukti informojn.
- klas: vortstatistiko
- en: data mining
- fr: fouille de données
- demando
- bezono je informoj, kiun oni provas respondi per informserĉoj.
- klas: dokumentoscienco
- en: request
- fr: demande
- disigilo
- komputa programo, kiu disigas partojn de teksto: vortojn, frazojn...
- klas: lingvokomputiko
- en: tokenizer
- fr: segmenteur
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] e
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] f
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] g
- grupigo
- klasigo de dokumentoj, ekzemple de respondoj al demando, per kalkulo de simileco kaj malsimileco inter ili.
- klas: lingvokomputiko
- en: clustering
- fr: clustering
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] ĝ
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] h
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] ĥ
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] i
- indekso
- orda listo de vortoj el teksto, kun indikoj de iliaj aperlokoj.
- klas: dokumentoscienco
- en: index
- fr: index
- indeksero
- unuopa vorto aŭ esprimo enlistigita en indekso.
- klas: dokumentoscienco
- en: index entry
- fr: entrée d'index
- informserĉo
- agoj kaj metodoj por serĉi informojn tra dokumentoj aŭ datumbazoj.
- klas: dokumentoscienco
- en: information retrieval
- fr: recherche documentaire
- ignorvorto
- vorto, kiun oni ignoras en indeksoj kaj serĉoj, ordinare pro ĝia banaleco. ekzemple „de“ kaj „la“ estas kutime rigardataj kiel ignorvortoj.
- klas: dokumentoscienco
- en: stopword
- fr: mot vide
- ignorvortaro
- listo de ignorvortoj.
- klas: dokumentoscienco
- en: stopword list
- fr: antidictionnaire
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] j
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] ĵ
- ĵokero
- simbolo, ekzemple steleto (*), kiu en serĉesprimo anstataŭas diversajn eblajn signojn. ekzemple en iuj serĉiloj „radik*“ trovigas „radika“ „radiko“ „radikon“ kaj tiel plu.
- klas: komputiko
- en: regular expression
- fr: expression régulière
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] k
- kompleteco
- proporcio de trafaĵoj inter la respondoj al demando – inverso de silento.
- klas: kvalitotakso
- en: recall
- fr: rappel
- konkordanco
- indekso, en kiu ĉiun aperon de vorto akompanas iom da dekstra aŭ maldekstra kunteksto.
- klas: dokumentoscienco
- en: key-word in context, kwic
- fr: concordance
- konkordancilo
- komputoprogramo, kiu esploras tekstojn kaj faras konkordancon de iliaj vortoj.
- klas: komputiko
- en: kwic program
- fr: concordancier
- kunapero
- proksima apero de du vortoj aŭ de du esprimoj en teksto.
- klas: vortstatistiko
- en: co-occurrence
- fr: cooccurrence
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] l
- literumilo
- programo, kiu helpas korekti misliterumitajn vortojn.
- klas: lingvokomputiko
- en: spell-checker
- fr: correcteur orthographique
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] m
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] n
- nomhavaĵo
- nomo de homo, loko, institucio, dato, monsumo, nombro... kutime ne registrata en vortaro sed grava en la tekstosignifo.
- klas: lingvoscienco
- en: named entity
- fr: entité nommée
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] o
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] p
- plenteksta
- enkalkulanta ĉiujn vortojn. ekzemple: indekso plenteksta estas farita sen ignorvortoj.
- klas: lingvokomputiko
- en: full text
- fr: en texte intégral
- plurlingva serĉo
- serĉo, en kiu programo tradukas la serĉesprimon en plurajn lingvojn, kaj tiel povas proponi respondojn ankaŭ en pluraj lingvoj.
- en: cross-language information retrieval (clir)
- fr: interrogation multilingue
- proksimeca esprimo
- serĉesprimo, kiu difinas, kie la serĉataj vortoj aperu ene de dokumentoj. ekzemple en „kontrolo proks2 kvalito“ „proks2“ estas proksimeca simbolo signifanta ke „kontrolo“n kaj „kvalito“n disigu maksimume du intervortoj.
- klas: dokumentoscienco
- en: near operator
- fr: opérateur de proximité
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] r
- reguligita lingvo
- uzo de limigita vortprovizo, simplaj vortumoj laŭ difinitaj reguloj... ekzemple por fari demandon, indekson. reguligitan lingvon oni uzas ankaŭ en teĥnika redaktado.
- klas: dokumentoscienco
- en: controlled language
- fr: langage contrôlé, langue rationalisée
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] s
- senambiguigilo
- = sencelektilo
- sencelektilo
- programo foriganta ambiguecon, elektanta sencon inter pluraj eblaj.
- klas: lingvokomputiko
- en: disambiguator
- fr: désambigüiseur
- senfleksiigo
- tia normado de vorto, ke ĝi aperas kiel radiko, aŭ kiel konvencie elektita fleksiaĵo. ekzemple vortaroj tradicie senfleksiigas verbojn, ilin prezentante kiel infinitivojn (dormas -> dormi).
- klas: lingvoscienco
- en: stemming
- fr: lemmatisation
- senfleksiigilo
- komputa programo, kiu senfleksiigas vortojn.
- klas: lingvokomputiko
- en: stemmer
- fr: lemmatiseur
- serĉo
- provo respondi demandon per esploro de dokumentoj.
- klas: dokumentoscienco
- en: search
- fr: recherche
- serĉesprimo
- vortumo de serĉo per ordinaraj aŭ specialaj vortoj kaj simboloj.
- en: request
- fr: requète
- serĉilo
- komputa programo, kiu esploras dokumentojn ordinare tra indeksoj por trovi en ili aperojn de serĉaĵoj.
- klas: komputiko
- en: search robot, search engine
- fr: moteur de recherche
- silento
- proporcio de mankoj en respondoj al demando.
- klas: kvalitotakso
- en: silence
- fr: silence
- spontanea parolo
- uzo de ordinaraj vortoj sen specialaj reguloj aŭ trudoj, ekzemple por vortumi demandon, kontraste al reguligita parolo.
- klas: dokumentoscienco
- klas: lingvokomputiko
- en: natural language
- fr: langage libre
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] ŝ
- ŝlosilvorto
- = temvorto
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] t
- temvorto
- vorto karakterizanta la informan enhavon de dokumento.
- klas: dokumentoscienco
- en: key-word
- fr: mot-clé
- trafeco
- proporcio de trafaĵoj en la respondoj al demando – inverso de bruo.
- klas: kvalitotakso
- en: accuracy, precision
- fr: précision
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] u
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] v
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z