Terminareto de kino

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi


[redakti]

terminareto de kino

komencita far ĵ. vaŝe en jaro 2008a

[redakti] vortaro

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] a

aktoro
= rolisto
anoncfilmeto, anoncfilmo
filmeto antaŭreklamanta kinaĵon per montro de specimenaj scenoj.
en: preview
fr: bande-annonce

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] b

bildefekto
arta almeto al la bildoj de registrita filmo.
en: sfx, special effect
fr: effet spécial, truquage
bildotrako, bildtrako
bildregistraĵo de filmo aparte de la sonregistraĵo.
fr: bande-image

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] c

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] ĉ

ĉefrolulo, ĉefa rolulo
precipa rolulo en filmo.
fr: héros, personnage principal

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] d

dialogisto
verkisto de filmdialogoj.
en: dialogue writer
fr: dialoguiste
it: dialoghista
dokumentofilmo, dokumenta filmo
filmo prezentanta temon el la realo, nefikciaĵon.
en: documentary
fr: documentaire
it: documentario
dublado
revoĉado de filmdialogoj en alia lingvo, akordanta vortojn kun lipmovoj.
en: dubbing
fr: doublage (des paroles)
it: doppiaggio
dummova bildo
bildo farita per moviĝanta filmilo: kamerao sur reloj, sur veturilo...
en: dolly shot, tracking shot, track shot
fr: traveling

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] e

ekrano
surfaco, sur kiu oni vidigas filmon.
en: screen
fr: écran
it: schermo
eksterkadra
ekster la spaco, kiun kamerao vidigas.
en: off camera
fr: off, hors champ
eksterscena
= eksterkadra
enkadra
en la spaco, kiun kamerao vidigas.
en: on camera, on field
fr: dans le champ
enscena
= enkadra

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] f

fado al nigro
efekto markanta finon de bildo per iompostioma mallumigo.
en: fade to black
fr: fondu au noir
fado-malfado
efekto markanta ŝanĝon de bildo per iompostioma madensigo de la unua kaj surmeto de la dua.
en: mix
fr: fondu enchainé
it: dissolvenza incrociata
feliĉa fino
feliĉa situacio, kiu finas la rakonton de filmo.
en: happy end
fr: happy end
filmilo
ĉia aparato, per kiu oni registras filmojn.
en: movie camera
fr: caméra
filmfirmao, filmkompanio
firmao, kiu faras filmojn.
en: film production company
fr: studios, société de production
filmkritikisto
= filmrecenzisto
filmo
verko el moviĝaj bildoj.
en: film, movie
fr: film
filmrecenzisto
homo, kiu prezentas kaj pritaksas filmojn por la publiko.
en: film critic
fr: critique de cinéma
filmserio
pluraj filmoj kun komuna rakontfadeno, roluloj...
en: serial
fr: film à épisodes, série

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] g

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] ĝ

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] h

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] ĥ

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] i

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] j

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] ĵ

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] k

kameraisto
teĥnikisto funkciiganta kameraon.
en: camera operator
fr: cadreur, opérateur de prises de vue
kamerao
filmilo, aparato dediĉita al filmado.
en: camera
fr: caméra
kinaĵo, kinofilmo
filmo taŭga por projekcio sur granda ekrano.
en: movie
fr: film de cinéma
kinejo
loko, en kiu oni publike projekcias kinaĵojn.
en: cinema, movie theater
fr: cinéma, salle de cinéma
it: cinema
kino
= kinarto
kinoĵurnalo
filmita ĵurnalo prezentata en kinejo, ordinare antaŭ la ĉefkinaĵo.
en: newscast
fr: actualités
kinarto
arto pri farado de kinofilmoj.
en: movie
fr: cinéma, septième art
klipo
= muzikfilmeto
kromvendaĵo
objekto rilata al kinofilmo kaj vendata de filmkompanio: diska registraĵo, vesto, ludilo...
en: tie-in
fr: produit dérivé
kunmeto
aranĝo de filmopecoj, de bildoj kaj de sonoj, el kiu rezultos finfarita filmo.
en: film editing
fr: montage
it: compositing

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] l

longa kinaĵo
kinaĵo daŭranta 40, 60 minutojn aŭ pli.
en: full length film
fr: long métrage

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] m

munto
= kunmeto
muzikfilmeto
mallonga filmo ilustranta muzikaĵon, ordinare kanton kun figurado de la kantisto.
en: video clip
fr: clip

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] n

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] o

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] p

produktisto
homo, kiu mone kaj rimede organizas la faradon de kinofilmo.
en: producer
fr: producteur
projekcii
surekranigi per lumĵeto.
en: to project
fr: projeter (un film)

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] r

rakonto
tuto de agadoj kaj okazaĵoj prezentataj en filmo.
en: screenplay, story
fr: histoire, scénario
reĝisoro
homo, kiu gvidas la elfaradon de kinofilmo.
en: director, stage manager
fr: réalisateur
it: regista
rekvizito
ĉia objekto uzata en la dekoracio kaj agado de kinofilmo.
en: propertie, prop
fr: accessoire
rekvizitisto
teĥnikisto pri farado de rekvizitoj.
fr: accessoiriste
rolaro
listo de roloj kaj de respondaj rolistoj.
en: cast, casting, starring
fr: casting, distribution
it: cast
rolisto
homo, kiu profesie figuras kaj agas en filmoj.
en: actor
fr: acteur
rolo
figurado de aparta homo aŭ funkcio en filmo.
en: part
fr: rôle
rolulo
unu el la homfiguroj videblaj en filmo, precipe en fikcia filmo.
en: character
fr: personnage

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] s

sceno
parto de filmo okazanta sen temporompo, kun difinitaj roluloj, en difinita loko.
en: scene
fr: scène, séquence
sonotrako, sontrako
sonregistraĵo de filmo aparte de la bildregistraĵo.
fr: bande-son
it: colonna sonora
speciala efekto
= bildefekto
statisto
plenumanto de duaranga, senparola rolo.
en: extra
fr: figurant
it: comparsa
streĉo
prokrastado de atendata okazaĵo en filmrakonto, kaŭzanta maltrankvilan atendon ĉe spektantoj.
en: suspense
fr: suspense
subteksto
traduko de filmparoloj surskribita sur la malsupra parto de bildoj.
en: subtitle
fr: sous-titre
subtitolo
= subteksto
suspenso
= streĉo
studio
loko provizita per scenejoj kaj materialo necesa por filmado.
en: studio
fr: studio

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] ŝ

ŝminkisto
teĥnikisto ŝminkanta la rolistojn antaŭ figurado.
en: make up artist
fr: maquilleur

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] t

terurfilmo
filmo prezentanta scenojn terurajn pro bildigo de danĝeroj, perfortoj, mortigoj...
en: horror film
fr: film d'horreur
truko
= bildefekto

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] u

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] v

vakerfilmo, vakera fimo
filmo prezentanta la iaman vivon de vakeroj en nordameriko.
en: western
fr: western
vesterno
= vakerfilmo

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] z

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redakti] fontoj

[redakti] fontoj nacilingvaj

  1. [fr] à nos amours, glossaire / x. rémis. - ĉe http://www.cndp.fr, 2001.
  2. [en] a glossary of film terms / j. schlemowitz. - ĉe http://homepage.newschool.edu, 1999.
  3. [fr] info-lexique / cinésud. - ĉe http://cinesud.toulouse.free.fr, 2004.
  4. [it] cinema terminology dictionary. - ĉe http://www.artemotore.com, vidita en 2008-08.
  5. [fr] lexique cinématographique / institut jean vigo. - ĉe http://www.inst-jeanvigo.asso.fr, 2006.

[redakti] fontoj internacilingvaj

  1. fotografia vortaro / g. valente. - ĉe steb, 1997.