Terminareto de printo

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi


[redaktu]

terminareto de printo

komencita fare de ĵ. vaŝe en jaro 2007a

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] a

afp
printosistemo kaj protokolo por komputilegoj, kreita de la firmao IBM.
rimarko: plenvorte en la angla: „advanced function presentation“.
fr: afp
ambaŭflanka printo
printo sur ambaŭ flankoj de folioj.
fr: duplex, recto-verso
ru: двусторонняя печать
antaŭpresita folio
printfolio kun antaŭpresitaj grafikaĵoj, ekzemple nomo aŭ simbolo de la firmao.
fr: papier à en-tête, préimprimé, tête de lettre
a-serio de foligrandoj
serio de grandoj laŭ la normo „iso 216“, en kiu „a0“-folio ampleksas unu kvadratan metron, „a1“ duonon de „a0“ kaj tiel plu, konservante la saman proporcion inter larĝo kaj alto: 1,4142 × 1
fr: formats de série a

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] b

broŝura printo
baza impozo kun meto de du paĝoj sur ĉiu foliflanko, tia ke faldante ĉiujn foliojn kune oni ricevas unu kajeron kun ĝusta paĝordo.
fr: format brochure

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] c

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] ĉ

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] d

dokumenta marĝeno
marĝeno difinita en la desegno de dokumento.
distingivo
subtileco de la punktetoj, per kiuj bildo estas meĥanike produktita.
fr: résolution
ru: разрешение
dpi
mezurunuo de distingivo en printiloj, skaniloj, ekranoj kaj por komputaj bildoj.
rimarko: plenvorte en la angla: „dots per inch“, tio estas „punktoj en colo“, tial oni esperantigas la esprimon per „pec“.
fr: point par pouce, ppp
ru: точек на дюйм

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] e

ekzemplero
unuopa el plurfoje printita dokumento.
fr: exemplaire
ru: экземпляр

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] f

filigrano
fona, ordinare griza desegno printita sub la teksto de ĉiu dokumentpaĝo.
rimarko: en paperfarado filigrano estas reliefa, enpremita desegno videbla sub tralumo en paperfolio.
fr: filigrane
folio
unuopa peco de papero aŭ alia maldika materialo por surskribo.
fr: feuille
ru: лист
fona printo
printado, kiu ne postulas la tutan potencon de komputilo, sed lasas al la uzanto duman disponon de aliaj programoj.
fr: impression en tâche de fond
ru: фоновая печать

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] g

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] ĝ

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] h

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] ĥ

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] i

inkĵeta printilo
= ŝprucoprintilo
ru: струйный принтер
inkŝpruca printilo
= ŝprucoprintilo
ru: струйный принтер
inkokartoĉo
inkujo entenanta inkon ordinare pulvoran, enmeteblan en printilon.
fr: cartouche d'encre
ru: картридж

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] j

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] ĵ

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] k

krampado
postprinta kunigo de folioj per krampoj.
fr: agrafage

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] l

lasera printilo
= lumprintilo
ru: лазерный принтер
lumprintilo
printilo, kiu funkcias per lasera desegno sur elektrokonduka rulo, alŝuto de pulvora inko, surpaperigo kaj fiksado per varmego, alivorte per elektrografio, same kiel fotokopiilo.
fr: imprimante laser
ru: лазерный принтер

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] m

marĝeno
libera spaco ekster printareo.
fr: marge
matrica printilo
= nadlara printilo
metakodo
printosistemo kaj protokolo por komputilegoj, kreita de la firmao kseroks (xerox).
fr: métacode

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] n

nadlara printilo
printilo, kiu funkcias per tio, ke nadletoj premas la formojn de literoj tra inkobendo sur la folion.
fr: imprimante à aiguilles, imprimante matricielle
ru: матричный принтер

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] o

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] p

paĝo
unuopa printareo kun sia grafika enhavo, inter marĝenoj.
fr: page
paperkaĉo
enmaŝina ŝiro de folioj, kaŭzo de halto kaj paneo.
fr: bourrage papier
paperkesto
kesto enŝovebla en printilon, povanta enteni staplon da papero.
fr: bac d'alimentation
paperpezo
relativa pezeco de papero kutime mezurata per gramoj en kvadrata metro.
fr: grammage
papertriego
longa kunrulita bendo de papero por printo.
fr: bobine de papier
papersuĉilo
ekstera adaptilo, en kiun oni metas foliojn aŭ kovertojn, kiujn la printilo unuope ensuĉas.
fr: chargeur
pcl
printprotokolo por personaj komputiloj kreita de la firmao hjuletpakard (hewlett-packard).
rimarko: plenvorte en la angla: „printer control language“
fr: pcl
pejzaĝa meto
tia surpaperigo, ke oni legas tenante la folion kun pli granda larĝo ol alto.
fr: orientation à l'italienne, orientation en paysage
pelilo
programo, kiu regas printilon, interalie metante dokumentojn en la ĝustan printprotokolon.
fr: pilote
pofolia papero
papero prezentata per apartaj folioj, kontraste al striegoj.
fr: feuille à feuille
portreta meto
tia surpaperigo, ke oni legas tenante la folion kun pli granda alto ol larĝo.
fr: orientation à la française, orientation portrait
postskripto
vektora printprotokolo kreita de la firmao adobe.
fr: postscript
printareo
tuteca parto de folio, sur kiun printilo povas desegni.
fr: zone d'impression
printila marĝeno
ĉirkaŭa parto de folio, sur kiun printilo ne kapablas printi.
fr: marge technique
printilo
aparato por surpaperigo de komputitaj rezultoj aŭ dokumentoj.
fr: imprimante
printprotokolo
speco de programlingvo aŭ speciala kodo, kiu priskribas la desegnadon de dokumento per komandoj rekte interpreteblaj de printilo.
fr: protocole d'impression

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] r

rismo
pako de 500 folioj, kutima baza prezento de pofolia papero.
fr: ramette

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] s

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] ŝ

ŝprucoprintilo
printilo, kiu funkcias ŝprucigante inkogutetojn al la folio.
fr: imprimante à jet d'encre

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] t

tiparo
sortimento de kune uzeblaj literoj, kun interharmoniaj formoj.
fr: police de caractères

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] u

unuflanka printo
printo sur nur unu flanko de folio.
fr: recto seul

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] v

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

[redaktu] z