Tintilar'

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi

Tintilaro (Jingle Bells)

Verkis James PIERPONT, 1857

Elangligis David B. RICHARDSON

Fonto: Amerika Esperanto-Kantaro, 1955

Glitante sur la neĝ' malantaŭ sol-ĉeval'
Rapide iras ni sur kampo kaj en val';
Sur la ĉevala vost' gajigas tintilar';
Glitrajdo kaj kantado estas ĝojo sen kompar'.
   (Ho!) Tintilar', tintilar', tintu sur la voj';
   Rajdi en glitveturil', ho kia granda ĝoj-o!
   Tintilar', tintilar', tintu sur la voj';
   Rajdi en glitveturil', ho kia granda ĝoj'. 
Semajnon antaŭ nun glitrajdi iris ni,
Fraŭlino Fanjo Brajt kaj, tutapude, mi.
Sed nian ĉevalaĉon trafis malfeliĉ':
Ĝi tiris nin sur neĝ-montet' kaj sekvis renversiĝ'!
   (Ho!) Tintilar', tintilar', tintu sur la voj';
   Rajdi en glitveturil', ho kia granda ĝoj-o!
   Tintilar', tintilar', tintu sur la voj';
   Rajdi en glitveturil', ho kia granda ĝoj'.

Reiri al la kantada ĉefpaĝo