Tokipono/Leciono 3

El Vikilibroj

Leciono 3: Frazoj kun rekta objekto de verbo. Kompleksaj frazoj.[redakti]

Lernindaj vortoj[redakti]

Substantivoj kaj pronomoj Verboj/adjektivoj
ilo - ilo
kili - frukto, vegeto
ni - tiu, ĉi tiu, tio, ĉi tio
ona - li, ŝi, ĝi
pipi - insekto, araneo, ktp
ma - lando; kamparo; kampo; regiono
ijo - io, aĵo, afero


jo - havi, posedi
lukin - vidi, rigardi, serĉi, spekti; vidaĵo,

vidpovo; vida
pakala - fuŝi; rompi, detrui, vundi
unpa - amori kun; fiki; amoro, seksumo
wile - voli, deziri; devi; volo, deziro, devo


Partikulo
e - akuzativa prepozicio


Rekta objekto montrata per e[redakti]

La prepozicio e havas pli-malpli la saman rolon kiel la akuzativa finaĵo "-n" en Esperanto.


  • mi moku e kili. - Mi manĝas frukton.
  • ona li lukin e pipi ni. - Li rigardas ĉi tiun insekton.
  • ona li pona e ilo. - Ŝi riparas la maŝinon.

Notu la transitiva uzo de pona en la tria frazo. Multaj verboj en Tokipono havas kaj netransitivan kaj transitivan sencon; ilin distingas simple la manko aŭ ĉeesto de objekta subfrazo.


La vorto ni ĉiam sekvas la modifitan vorton, kiam ĝi funkcias kiel difinilo. Ĝi ankaŭ povas roli kiel memstara vorto.


  • kili ni li pona. - Ĉi tiu frukto estas bona.
  • ni li pipi. - Tio estas insekto.

La helpoverbo wile[redakti]

La helpoverboj en Tokipono malsekvas la modifitan verbon, kiel en Esperanto. Nek la helpoverbo nek la "infinitiva" verbo havas ian fleksion. wile povas signifi aŭ "voli" aŭ "devi"; espereble kunteksto helpas al oni kompreni, sed ne ĉiam.


  • mi wile lukin e ma. - Mi volas vidi la kamparon.
  • mi wile pakala e sina. - Mi devas detrui vin.
  • mi wile moku. - Mi volas/devas manĝi. = Mi estas malsata.

Kompleksaj frazoj[redakti]

Estas du manieroj fari kompleksan frazon en Tokipono. En unu speco, la sama subjekto povas havi du predikatojn montratajn per li. (Aŭ tri aŭ pli)


  • pipi li lukin li moku. - La insekto rigardas kaj manĝas.
  • mi moku li pakala. - Mi manĝas kaj fuŝas.

Notu: en kompeksa frazo kun misina kiel subjekto, li aperas nur antaŭ la dua verbo (kaj aliaj verboj, se estas tri aŭ pli). (Sen tiu li, la dua frazo supre signifus "Mi manĝas fuŝe.")


En la dua speco de kompleksa frazo, la sama verbo povas havi du rektajn objektojn montratajn per e. (Aŭ tri aŭ pli)


  • mi moku e kili e telo. - Mi manĝas frukton kaj trinkas akvon.
  • mi wile lukin e ma e suno. - Mi volas vidi la teron kaj la sunon.

Ekzercoj[redakti]

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj.

a) Mi havas ilon.

b) Ŝi manĝas frukton.

c) Io rigardas min.

ĉ) Li volas mortpremi ĉi tiun araneon.

d) Pomo estas manĝaĵo kaj estas bona.

e) La formiko estas soifa.

f) Ĉi tiu manto estas fikema.

Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.

g) mi lukin e ni.

ĝ) mi wile moku e kili ni.

h) jan li wile jo e ma.

ĥ) sina pona li suli.

Respondoj