Tokipono/Leciono 6

El Vikilibroj

Leciono 6: Lokaj vortoj. Prepozicioj sama, tan, poka.[redakti]

Lernindaj vortoj[redakti]

Substantivoj, verboj, adjektivoj


anpa - grundo; malalto, malsupro; malaltigi, venki
insa - interno; ventro
monsi - malantaŭo; dorso, pugo
sewi - alta, supera; supro; ĉielo

Prepozicioj (plej ofte)


sama - sama, simila (al)
tan - kialo, motivo; pro, ĉar
poka - flanko; apud, proksima al, kun


anpa, insa, monsi, kaj sewi[redakti]

Tiuj vortoj aspektas kiel prepozicioj, sed ili estas substantivoj; por montri tiujn direktajn rilatojn, oni devas uzi alian verbon/prepozicion (tipe lontawa) kun ili.


  • ona li lon sewi mi. - Li estas ĉe mia supro. = Li estas super mi.
  • pipi li tawa anpa mi. - La insekto rampas sub min.
  • moku li lon insa mi. - Manĝo estas en mi.
  • len li lon monsi mi. - Vestoj estas malantaŭ mi.

En tiuj frazoj mi modifas la substantivojn; do sewi mi estas "la regiono supre de mi", insa mi estas "la internaj partoj de mi", ktp. Aliaj uzoj:


  • ona li anpa e jan utala. - Li venkis la militiston.
  • monsi ona li pakala. - Lia dorso vundiĝis.
  • insa mi li seli. - Fajron sentas mi interne. aŭ: Mi febras.

sama[redakti]

sama povas esti aŭ prepozicio, substantivo, aŭ adjektivo.


  • jan ni li sama mi. - Tiu ulo similas al mi.
  • ona li lukin sama pipi jaki. - Li aspektas kiel blato.
  • sama li ike. - Sameco estas malbona.

tan[redakti]

En ĉi tiu leciono ni nur ekrigardos ĉi tiun prepozicion; aliajn uzojn ni studos pli poste.


  • mi tawa tomo tan ni: mi wile moku. - Mi iras hejmen pro tio: mi volas manĝi.

poka[redakti]

poka povas roli kiel substantivo, adjektivo aŭ prepozicio.


poka kiel substantivo aŭ adjektivo[redakti]

Uziĝas same kiel anpa, insa, monsi, kaj sewi. Jen:


  • ona li lon poka mi. - Li estas ĉe mia flanko (apud mi).
  • poka telo - flanko (de) akvo; marbordo, strando
  • jan poka - najbaro, proksimulo, apudulo

poka kiel prepozicio[redakti]

Malkiel anpa kaj aliaj tiaj vortoj, oni povas uzi poka ankaŭ kiel prepozicio. La sekvaj paraj frazoj same signifas, sed konstruiĝas iom malsame:


  • mi moku poka jan pona mi. - Mi manĝas kun mia amiko.
  • mi moku lon poka pi jan pona mi. - Mi manĝas flanke de mia amiko.
  • mi utala e jan ike poka jan nasa. - Mi luktis kontraŭ malamiko kun ebriulo.
  • mi utala e jan ike lon poka pi jan nasa. - Mi luktis kontraŭ malamiko apud ebriulo.

(Por la uzo de pi, vidu Lecionon 10.)