Tokipono/Leciono 7

El Vikilibroj

Leciono 7: Neado. Jes/ne demandoj.[redakti]

Lernindaj vortoj[redakti]

ala - ne; neniu; nenio
aleali - ĉiuj, ĉio; la vivo
ken - povi
pali - fari, labori

lape - dormi
musi - amuza, luda, arta; amuziĝi, ludi
sona - scii, koni, kompreni; saĝo, scio
wawa - energia, forta; povo, forto
tan - kialo


Neado[redakti]

En Esperanto oni metas la neajn vorton "ne" aŭ "neniu", ktp., antaŭ la neatan vorton. En Tokipono oni metas la nean partikulon ala post la koncerna vorto. Ĉe verboj/adjektivoj:


  • mi musi ala. - Mi ne amuziĝas. Tedas al mi.
  • mi lape ala. - Mi ne dormas.
  • mi wawa ala. - Mi ne estas forta. Mi estas malforta.
  • mi wile ala tawa musi. - Mi ne volas danci.
    (tawa musi = moviĝi arte = danci)

Ĉe substantivoj:


  • jan ala li toki. - Neniu parolas.
  • toki ala li ken toki e ni. - Neniu lingvo povas esprimi tion.

Por "nenio" oni uzas ala sole, ne ijo ala.


  • ala li jaki. - Nenio estas malpura.

ale kaj ali[redakti]

Tokipono havas du samsignifajn vortojn por "ĉio, ĉiuj". ale estis la pli frua vorto. Sed kelkaj plendis, ke ĝi sonas tro simila al ala, kaj la kreinto de Tokipono faris novan vorton ali. Vi rajtas uzi unu aŭ ambaŭ. Se unu eksuziĝos, tiu eble estos forigita. (Antaŭe estis aliaj alternativaj vortoj, iki kaj nova ona, kaj iki eksuziĝis kaj estis forigita.) Mi uzas ali en ĉi tiuj lecionoj.


ali sekvas la modifitan vorton, same kiel ala.


  • jan ali li wile tawa. - Ĉiu volas vojaĝi.
  • ma ali li pona. - Ĉiuj landoj estas bonaj.

Memstare, ali signifas "ĉio"; ne uzu ijo ali.


  • ali li pona. - Ĉio estas bona. [Tokipona proverbo]

Jes/ne demandoj[redakti]

Tokipono uzas simplan modelon por fari jes/ne demandon. Jen ekzemploj:


  • sina pona ala pona? - Ĉu vi bonfartas? (Laŭvorte: Vi bonfartas ne bonfartas?)

Por demandigi diron, ripetu la verbon post la neita verbo:
verbo + ala + sama verbo


  • suno li suli ala suli? - Ĉu la suno estas granda?
  • len sina li telo ala telo? - Ĉu viaj vestoj estas malsekaj?
  • tomo tawa sina li pakala ala pakala? - Ĉu via aŭto paneas?
  • sina ken ala ken lape? - Ĉu vi povas dormi?
  • ona li lon ala lon tomo? - Ĉu li estas en la domo?
  • ona li tawa ala tawa ma ike? - Ĉu li iris al la malbona lando?
  • sina pana ala pana e moku tawa jan lili? - Ĉu vi donis al la infano manĝon?
  • pipi li moku ala moku e kili? - Ĉu insektoj manĝas la frukton?

Respondi al jes/ne demando[redakti]

Se iu demandas al vi sina wile ala wile moku? ("Ĉu vi volas manĝi?") vi povus respondi,


  • wile. - Jes.
  • wile ala. - Ne.

Por respondi jese, nur ripetu la verbon. Por nei, ripetu la neigitan verbon kun ala. Jen pliaj ekzempoj:


  • sina lukin ala lukin e kiwen ni? - Ĉu vi vidas tiun rokon?
    • lukin. - Jes.
    • lukin ala. - Ne.
  • sina sona ala sona e toki mi? - Ĉu vi komprenas mian diron?
    • sona. - Jes.
    • sona ala. - Ne.

tan kiel substantivo[redakti]

En la pasinta leciono vi lernis la prepozician uzon de tan. Jen ĝia substantiva uzo. Por esprimi "Mi ne scias kial" vi devus diri ĉi tiel,


  • mi sona ala e tan. - Mi ne scias la kialon.