Tokipono/Leciono 9

El Vikilibroj

Leciono 9: Demandoj per seme[redakti]

Lernindaj vortoj[redakti]

olin - ami (homojn)
seme - kiu? kio? ki-?
sin - nova, plia, alia, kroma
supa - meblo
suwi - dolĉa, ĉarma; kuko, dolĉaĵo


Malfermaj demandoj (kiu? kial? kie? ktp) per seme[redakti]

En leciono 6, ni lernis fari ĉu-demandojn per verbo + ala + verbo. Por malfermaj demandoj, oni uzas la partikulon seme, kiu korespondas al la esperanta "kio?" (nur demande, ne relative) aŭ al la elemento "ki-" en "kiu?, kie? kial? kiam?" ktp. seme sekvas la pridemandita vorto, aŭ staras sole por tute malferma "kio?"


  • seme li utala e sina? - Kio atakis vin?
  • seme li pona tawa sina? - Kio plaĉas al vi?
  • toki seme li pona tawa sina? - Kiu(j) lingvo(j) plaĉas al vi?
  • jan seme li kama? - Kiu venas?
  • jan seme li tawa poka sina? - Kiu iris kun vi?
  • tomo seme li lon monsi tomo sina? - Kiu konstruaĵo estas malantaŭ via domo?

La frazparto kun seme konservas sian pozicion (komenca, meza, fina) laŭ sia rolo; ĝi ne iras al la antaŭo de la frazo, kiel "ki-" vorto en Esperanto.


  • sina lukin e seme? - Kion vi rigardas? [laŭvorte: Vi rigardas kion?]
  • sina pali e ni tan seme? - Kial vi faras tion? [laŭvorte: Vi faras tion pro kio?]
  • ona li lon seme? - Kie li estas? [laŭvorte: Li lokiĝas-ĉe kio?]

Por kontroli la ĝustecon de via seme-demando, refrazu ĝin kiel aserta diro kun ni. Se la rezulto ne estas senchava, verŝajne vi misordis la vortojn.

Diversaj vortoj kaj iliaj uzoj[redakti]

Vi jam finis pli ol duonon de la kurso, kaj vi lernis preskaŭ la tutan gramatikon. Restas tamen kelkdek vortoj kiujn ni devas enkonduki, kaj en postaj lecionoj du pliaj eroj de gramatiko.


supa[redakti]

Ĉi tiu vorto indikas ian ajn platan horizontan supraĵon, sed ĉefe signifas meblojn kun tia supraĵo, inkluzive seĝo, tablo, aŭ sofo. supa lape (dormo-meblo) estas lito.


  • mi pana e kili lon supa. - Mi metas la frukton sur la tablo.
  • o tawa tan supa lape sina! - Eliru de via lito!

suwi[redakti]

Tiu signifas "ĉarma" (de beboj, mambestoj, ktp.) kaj "dolĉa" (de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj), aŭ "dolĉaĵo" (sed ne "ĉarmulo").


  • jan lili sina li suwi. - Via bebo estas ĉarma.
  • telo kili ni li suwi. - Ĉi tiu fruktosuko estas dolĉa.
  • mi wile e suwi! - Mi volas kukon!

sin[redakti]

Ĉi tiu vorto preskaŭ ĉiam uziĝas adjektive; ĝi ĉefe signifas "kroma", "alia", aŭ "plia". Ĝi povas ankaŭ signifi "nova".


  • jan sin li kama. - Pliaj homoj venas Alia homo venas.
  • mi wile e suwi sin! - Mi volas plia(j)n kuko(j)n!
  • toki sin li pona tawa mi. - Planlingvoj plaĉas al mi.
    [toki sin = nova lingvo, planlingvo]

olin[redakti]

Ĉi tiu vorto signifas "ami"; oni uzas ĝin nur ĉe homoj (aŭ Dio, k.s.). Por ŝato/ameto al senvivaj estaĵoj, uzu pona kiel la esperanta "plaĉi".


  • mi olin e meli ni. - Mi amas tiun virinon.
  • mama li olin e jan lili ona. - Gepatroj amas siajn infanojn.
  • jan sewi li olin e jan ali. - Dio amas ĉiujn homojn.
  • kili ni li pona tawa mi. - Tiu frukto plaĉas al mi.

Por bestoj, estas nebula afero -- mi supozas, ke vi rajtas uzi unu aŭ ambaŭ ĉe bestoj.