Turka

El Vikilibroj
AअԱႠあ Tiu ĉi vikilibro temas pri lingva kurso.

Bonvenon al la kurso de la turka lingvo.

Ĉiuj povas partopreni je projekto. Viaj kontribuaĵoj, kaj kiel (esperante) lingva korektado, kaj pri la kurso mem, estas bonvenaj.

Pri la Turka Lingvo[redakti]

La turka lingvo estas ano de la lingvofamilio nomita "tjurka lingvaro", kiu apertenas al altaja lingvaro, kiu inkluzivas lingvojn kiel la mongola, la korea, la manĉura kaj eble la japana. Tjurkaj lingvaroj estas iom malsimilaj ol aliaj altajaj lingvoj pro ke oni ne konjugacias verbojn nur laŭ la tempo, sed ankaŭ laŭ la persono. Kun tiu propraĵo, tjurkaj lingvoj pli similas al uralaj lingvoj ol aliaj altajaj lingvoj. Tamen genetike ili estas altajaj.

Inter tjurkaj lingvoj, la turka estas la plej multe parolata. Pli ol 75 milionoj da homoj denaske parolas la turkan kaj pli ol 20 milionoj (kiuj ĉefe estas neturkaj turkianoj) nedenaske (sed denaskece) parolas ĝin. Krome, pli ol 35 milionoj da homoj (kiuj ĉefe estas azerbajĝanoj, (krime)tataroj, (irakaj) turkmenoj) ĝenerale ne povas nete paroli, sed facile komprenas la turkan.

En la turka lingvo, multaj gramatikaĵoj estas faritaj per sufiksoj. Do kiam vi lernas ĉiujn sufiksojn, vi ankaŭ estos lernita preskaŭ tutan gramatikon de la lingvo.

La turka ĝenerale estas regula lingvo, sed esti regula ne estas kriterio por esti facila, ĉar la turka estas tro 'regula', t.e. ekzistas multaj da reguloj, kiujn lerni kaj obei estas sufiĉe malfacile. Tamen la turka ne estas nelernebla se oni studas ĝin malrapide sed regule.

La ĉefaj problemoj pri lerni la turkan lingvon estas jenaj:

1. La vortordo estas SOV (Subjekto-Objekto-Verbo). Pro tio, la turka uzas postpoziciojn anstataŭ propoziciojn. Sed se ankaŭ vi parolas SOV-lingvon kiel la japanan, la korean, la hungaran k.t.p., tiu problemo iĝas avantaĝo por vi.

2. Pri sufiksoj, la turka havas multajn son-variadojn, kiel vokalharmoniojn kaj asimiladon. Nia metodo estas desegnita por faciligi kutimadon al tiuj. Ni esperas, ke vi nemalfacile lernos tiujn variadojn per tiu ĉi vikilibro.

Pri la Kurso[redakti]

Ĉi tiu kurso estas ĉefe bazita sur gramatiko, ĉar lerni novajn vortojn kaj esprimojn dependas al tempo kaj ne vere lernigas pri lingvo. Krome, nia kursmetodo [bazita sur sufiksoj] estas originala, eble unika kaj estas trovita nur en Vikilibroj. Sed kompreneble se vi trovas ĝin facila aŭ ĝoja, vi povas uzi ĝin aliloke iel ajn.

Viaj kontribuaĵoj, komentoj, kritikoj kaj demandoj estas bonvenaj. Se vi havas demandon pri la lingvo, bonvolu tuj demandi ĝin je la diskuto paĝo (de tiu ĉi paĝo aŭ de paĝo de leciono, kiu estas pri temo de via demando).

Ni esperas ke tiu vikilibro estos utila por almenaŭ unu homo.

Bonan kaj ĝojan lernadon al ĉiuj!

Gramatikaj Lecionoj[redakti]

Lecionoj pri Praktika Uzo de Lingvo[redakti]

Tekstoj[redakti]